Diskuto:Ombudsmano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ne ombucmano?

Ĉar 1. c prononceblas kiel ts, ne ds, kaj 2. la fontolingva vorto estas kunmetaĵo: man signifas "homo" (aŭ, en la nuntempa lingvo pli ofte, "viro"), ombud signifas "reprezentanto"; la -s- estas "glulitero". Gunnar Gällmo 17:18, 15. Jun 2005 (UTC)

1. Nu, kiom da aliaj Esperantaj vortoj kun la kombino "ds" vi povas listigi? Estas tute nature adapti novajn vortojn al la fonetikaj trajtoj de la lingvo; tiel okazas ade en la nacilingvoj, sed ial multaj esperantistoj kontraŭas tian "nekonsciencan" vortoprunteprenadon (kp. la akran diskuton pri Makgufino).
2. Kion signifas la fontolingvaj etimo kaj morfologio por esperantistoj uzantaj la vorton? Nenion. Ŝajnas al mi nesolide uzi fontolingvajn trajtojn kiel argumenton por la literumado de vorto ene de Esperanto.
- Mi do subtenas la pozicion de la anonima demandinto. "Ombucmano" aŭ "ombudzmano" estus pli esperanteca. Bab 10:43, 16. Jun 2005 (UTC)

Pli esperantece estas "konsentiganto" aŭ "konsentigisto".

Refoje la trosimpliga provo elektigi inter fonetismo kaj grafismo! Ĉi tiu vorto estas jam internacia, sufiĉas apliki la 15an regulon. Kaj ĉi tiu ne malpermesas maloftajn aŭ novajn konsonantkombinojn, kiel jam pruvite aliloke. - jc

Refoje via troaroga sinteno al la orelĝenoj de multaj kunvikipediistoj viaj! Mi petas al vi difini por mi la vorton "internacia"; alikaze mi timas ke la 15-a regulo iomete eksdatiĝis por la hodiaŭa mondo. Cetere, vi nenion klare "pruvis", nur listigis vortoformojn de vi preferatajn. Mi ne respondis al viaj lastaj pruvoprovoj je Diskuto:Makgufino kaj Diskuto:Kingkongo, ĉar mi ne havis tempon. Mi jam antaŭ multaj jaroj legis la libron de Cherpillod (posedis ĝin pli-men sep jarojn), kaj resume mi havas tri kritikpunktojn kontraŭ tiu libro: 1. Ĝi montras la zamenhofan radikfaradon, kvazaŭ ĝi estus la solnura solvo. Zamenhof metis la fundamenton (inkluzive de la fundamentaj vortoj), sed ĉu liaj ekzemploj skabelonu por ĉiuj novaj vortoj ĉiam? Kiel C. montras, lia penso ofte sufiĉe hazardis. 2. Cherpillod ne estas tute suvjektiva, sed ofte enmiksas siajn proprajn vidpunktojn (ekzemplu lia samtraktado de o-igitaj personaj nomoj kaj veraj vortotrezoreroj por porargumenti duoblajn konsonantojn). 3. Cherpillod faras plurajn erarojn, ekzemple li ŝajne nemulte scias pri la prononco de la Angla. (Ekzemple, ke senakcenta -er fariĝas -a ofte okazas en Usona stratoĵargono: gangster > gangsta.)
Akretavorte sed amike, Bab 20:34, 16. Jun 2005 (UTC)

Eĉ se etimologio eble neniun interesas, almenaŭ por kontentigi la propran scivolon mi elfosis tion:
La skandinava vorto "ombudsman" devenas de la norena "umbodhsmadhr" = "plenrajtigito" baze de "umbodh" = "tasko, komisio" (de "um" = "ĉirkaŭ" + "bodh" = "komandi") + "madhr" = "viro, persono." La prepozicio "um" estas parenco de la latina "ambi". Tiu vorto verŝajne originas en la praa "*ant-bhi" = "de ambaŭ flankoj". "Bodh" parencas kun angla "bid" , germanaj "Gebot", "Angebot" kaj sanskritaj "bodhati" = "li vekiĝas, konsciiĝas" kaj "bodhih" = "perfekta scio" (komparu kun budho!). "Man" parencas kun interalie angla man, germana "Mann", "Mensch" kaj sanskrita "manu".
Eblaj tradukoj al Esperanto estas: mandatulo, komisiito,(plen)rajtigito. Se vi volas apliki la 15-an regulon, mi permesas al mi rekomendi "ombudo". Ankaŭ ĝi estas plurlingve uzata formo, kiu kontraste al "ombudsmano" ne provokus malŝpari tempon kaj penon dum debatoj pri (la por iuj malavantaĝaj, por aliaj nemalhaveblaj punktoj) "ds" kaj "mano". --Montanesko 17:10, 16. Jun 2005 (UTC)

Kara Montanesko, permesu al mi iomete revortigi. Min ege interesas etimologio (mi daŭre studas ĝin kiel parton de miaj lingvaj studoj), kaj miakrede ankaŭ multajn aliajn vikipediistojn. Mi nur volas substreki, ke etimologio (kutime) ne gravas en la pruntado kaj adoptado de vortoj. Kiam la lingvoj Germana, Dana, Franca, Itala prenis la vorton whisky el la Angla, la (ordinaraj) uzantoj de tiuj lingvoj ne ekfoliumis etimologiajn vortarojn por trovi ĝian originan etimon (ha! "vivakvo"! ni iel traduku tion nialingven!) - tiel la transprenado de vortoj ne nature okazas. Iu aŭdas vorton, kaj ekuzas ĝin sialingve laŭ ties (subkonscia) fonemaro, aŭ eventuale (kaj tiel pli oftas en nia "lega" epoko), iu legas vorton kaj ekuzas ĝin skribe, lasante al siaj povraj samlingvanoj interkonsenti pri la ĝusta prononco. Se Esperanto daŭre evoluiĝu nature, ni (miaopinie) lasu al la lingvo kreski "de orelo al buŝo". Jam estas tro da kleraj ĝardenistoj umantaj per siaj etimaj scioj kaj diversaj ideoj pri grafismo.
Cetere, mi subtenas viajn bonajn proponojn. "Mandatulo" kun sinonima neologismo "ombudo", klara kaj facila. Bab 20:34, 16. Jun 2005 (UTC)

La vorto "ombudsman" (tiel!) estas uzata en multaj lingvoj, eĉ en la hungara kaj (kun w) la kimra. Tial mi nomas ĝin internacia. Esperantigo okazas per almeto de o-finaĵo. "Mandatulo" povas esti kiu ajn homo havanta mandaton; ĝi tute ne estas preciza vorto por nomi tiun oficialan, precize difinitan postenon. Kial "ombudo"? Kial ne "ombo", "ombuso", "ombudmo"...? Temas pri tute arbitra, kaprica elekto. Siatempe oni esperantigis la vorton "football" al futbalo, kvankam verŝajne ĝi estis la unua vorto en la lingvo kun la konsonantkombino tb (bv legi ĉe Esperantigo de vortoj). Se oni povas prononci cv (t.e. [ts-v]) en Bocvano, kial ne ankaŭ dsm (t.e. [ds-m])?Cetere, la ekzemplojn menciitajn mi prenis ne el mia poŝo, sed el PIV kaj NPIV. - jc

Pri la pronuncebleco aŭ nepronuncebleco, mi ne volas diri plu ol mi jam diris aliloke: ĈIUJ VORTOJ EL NATURA LINGVO ESTAS PRONONCEBLAJ, se vorto estas malfacila pronuncebla al unu popolo, estas facile pronuncebla al alia. Diri ke vorto estas "malpronuncebla", aŭ pli malbone, malbela, estas etnocentrismo. En portugal lingvo oni uzas "ouvidor" (aŭdanto) por Ombudsman, sed eĉ al multaj brazilanoj tiu traduko ŝajnas netaŭga.Roberto 10:51, 18. Jun 2005 (UTC) (-->prononceblo!)

Kara Jorge Camacho, ombudo ne estas kaprica elekto, ĉar la vorto ombud estas uzata en pluraj lingvoj interalie en sveda, norvega, dana, angla, germana. Eĉ se obudsman estas eĉ pli disvastiĝinta, por la radiko ombud pledas, ke ĝi tre bone integriĝas en Esperanto. Rekonebleco restas ankaŭ por homoj kiuj konas nur la variaĵon ombudsman, same kiel komputilo rekoneblas por konantoj de computer, computadora, computador ktp. --Montanesko 15:36, 18. Jun 2005 (UTC)

Aldonite! - jc

► Por tiuj kiuj ne deziras enkonduki novan radikon/vorton, mi proponas la vorton: Popoldefendisto.
Luisgui