Budho
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la termino "budho". Pri la budho de ĉi tiu erao, vidu la artikolon budho Gotamo. |
Budho | |
---|---|
Tradukoj de बुद्ध (Buddha) | |
Palie | बुद्ध (Buddha) |
Sanskrite | बुद्ध (Buddha) |
Sinhale | සම්මා සම්බුදුවරු (Sammā sambuduvaræ) |
Japane | 仏陀(Buddaref name="コトバンク仏陀"[1] 仏 (Hotoke)[1] |
Koree | 부처 (Bucheo) |
Laŭe | ພຣະພຸດທະເຈົ້າ |
Tibete | སངས་རྒྱས། (sangs rgyas) |
Birme | ဘုရားဂုဏ်တော် |
Taje | พระพุทธเจ้า |
Vjetname | Phật |
![]() ![]() | |
Budho (en Sanskrito, Prakrito kaj Palio: बुद्ध (Buddha), "vekiĝinto") estas honora titolo por tiuj bodisatvoj, kiuj atingis budhecon,[2] trovebla en pluraj hindidevenaj pensosistemoj, precipe en budhismo, al kiu ĝi donis sian nomon. La budho de ĉi tiu erao estas la budho Gotamo.
Enhavo
Budheco[redakti | redakti fonton]
La stato de tiuj, kiuj iĝis budhoj nomiĝas budheco (Sanskrito: बुद्धत्व buddhatva; Palio: बुद्धत्त buddhatta aŭ बुद्धभाव buddhabhāva).[3]
La celo de bodisatvoj en mahajana budhismo estas atingi perfektan budhecon (samyak-sambuddhatva), same kiel faris post pluraj vivoj la bodisatvo kiu fariĝis la budho Gotamo, por povi helpi ĉiujn estaĵojn instruante ilin la vojon al la ĉesigo de sufero.[4] Tio ĉi kontrastas kun la celo de hinajana budhismo, en kiu la celo estas iĝi arahanto.[4]
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La vorto buddha devenas de la hipoteza radiko budh (percepti).[5] Francisko Azorín indikas etimologion el sanskrita Budha (saĝa), el budh (kompreni).[6]
Esperantigo de la vorto buddha[redakti | redakti fonton]
Ekzistas tri proponoj por la esperantigo de la titolo buddha:
- Buddo: proponita de Zamenhof.
- Budao: laŭ la kutimoj de Esperanto.
- Budho: tamen ĝi estas misanalizo de la latinigo per IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu uzas -h post senvoĉaj konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiritaj, same kiel en Esperanto oni uzas -x aŭ -h por indiki, ke la konsonanto estas ĉapelita, ĝi iĝis la plej populara el la tri proponoj.
La budho Gotamo[redakti | redakti fonton]

La titolo budho estas ankaŭ ofte uzita por paroli pri la budho Gotamo,[7] kiu estas ankaŭ konata kiel la Budho, ĉar li estas la budho de ĉi tiu erao.
Tri specoj de budhoj[redakti | redakti fonton]
Budhismo mencias tri specojn de budhoj[8] (la Palia formo antaŭ la streko; la Sanskrita post ĝi):
- Perfekta budho (Sammā-sambuddha/Samyak-sambuddha): Atinganta vekiĝon sen la helpo de aliaj en tempo kiam la budha darmo ne estas konata, kaj "ekmovanta la dharmoradon", t. e. komencanta budhisman instruadon kaj fondanta samgon kaj ŝasanon, kiuj espereble postvivos lin mem. La vorto budho sen ia ajn aldono plejofte indikas tian, kaj kiam ĝi havas artikolon kaj estas majuskligita, la Budho, ĝi indikas la historian budhon de nia erao, la budho Gotamo.
- Privata budho (Pacceka-buddha/Pratyeka-buddha): Ankaŭ vekiĝinto sen la helpo de aliaj en tempo kiam la darmo ne estas konata, sed ne ekmovanta la darmoradon. Tiaj budhoj povas doni simplajn moralajn konsilojn, sed ne kapablas organizi sisteman agadon.
- Disĉipla budho (Sāvaka-buddha/Śrāvaka-buddha): atinganta vekiĝon en la tempo kiam la darmo ja estas konata, do dum ŝasano, kaj kun apogo de samgo. Sed tio ne signifas, ke la samgo faras lian laboron. La decidajn paŝojn li devas mem fari.
Laŭ Teravada budhismo, la tri kategorioj atingis la saman liberigintan komprenon. Diferencaj estas la cirkonstancoj de tiu atingo, kaj la pedagogiaj kaj organizaj kapabloj de la tri.
Principe, budho estas sinonimo de arahanto, sed en la praktika lingvouzo, budho plejofte signifas la kategorion unu, dum arahanto la kategorion tri.
Listo de budhoj[redakti | redakti fonton]
La Kronikoj de la budhoj de la Palia Kanono nomas dudek ok budhojn inkluzivante la budhon Gotamon.[9]
La sep lastaj budhoj estas la jenaj:[10]
- Budho Vipaŝino
- Budho Ŝikio
- Budho Viŝvabuo
- Budho Krakuĉando
- Budho Konagamano
- Budho Kaŝjapo
- Budho Gotamo
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 仏陀(ぶっだ)とは - コトバンク. 朝日新聞社. Alirita 2017-09-26.
- ↑ "Buddha", angla vortaro Merriam-Webster. Alirita 24-an de julio de 2016.
- ↑ buddhatva, बुद्धत्व. Spoken Sanskrit Dictionary. Alirita la 10-an de januaro de 2016.
- ↑ 4,0 4,1 The Foundations of Buddhism, 1‑a eldono, Oxford, Britio: Oxford University Press, p. 224–234. ISBN 0-19-289223-1.
- ↑ . buddha 9276; 1962–1985. A comparative dictionary of the Indo-Aryan languages. Oxford University Press. Arkivita el la originalo je 17 July 2012. Alirita 22 February 2010.
- ↑ Francisko Azorín. (1932) Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio) (esperante), p. 42.
- ↑ 新村出. (1986) 広辞苑, ‑a eldono (japane), p. 2111.
- ↑ Harvey, Peter (2013). An Introduction to Buddhism: Teachings, History and Practices (2nd ed.). Cambridge, UK: Cambridge University Press. p. 99, ISBN 9780521676748.
- ↑ History of the Buddhas. Buddha Dharma Education Association. Alirita 8-12-2015.
- ↑ Sir John Marshall (1918). A Guide to Sanchi, p. 46ff. Superintendent Government Printing, India.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Fotoj de budhoj ĉe budho-projekto
- [video] Kvar lokoj rilate al la Budho ĉe Tubaro