Budho Amitabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Amitābha Buddha (Sanskrito)
Sanskrite: Amitābha (अमिताभ), Amitāyus (अमितायुस्)
Ĉine: 阿彌陀佛 (tradicie) / 阿弥陀佛 (simpligite) / Āmítuófó (pinjine)
Japane: 阿弥陀仏 (Amida-butsu)
Koree: 아미타불 (Amita-bul)
Tibete: འོད་དཔག་མེད་

'od dpag med Ö-pa-me

Mongole: ᠴᠠᠭᠯᠠᠰᠢ ᠦᠭᠡᠢ ᠭᠡᠷᠡᠯᠲᠦ

Цаглашгүй гэрэлт Tsaglasi ügei gereltu Одбагмэд Odbagmed Аминдаваа Amindavaa Аюуш Ayush

Vjetname: A-di-đà Phật
Informoj
Adorata de: Mahajano, Vaĝrajano
Atributoj: Senfina lumo aŭ nemezurebla radiado
Shakti: Pandaro
Antaŭita de: Budho Kaŝjapo
Sekvata de: Budho Majtrejo
v  d  r
Information icon.svg

La budho Amitabo (sanskrite Amitābha)[1] estas budho priskribita en la tekstoj de mahajana budhismo. Amitabo estas la ĉefa budho en purlanda budhismo, ankaŭ konata kiel Amitabismo. En vaĝrajana budhismo, Amitabo estas konata pro sia atribuo de longa vivo. Laŭ ĉi tiuj tekstoj, Amitabo posedas senfinajn meritojn, rezulto de bonaj agoj tra sennombraj pasintaj vivoj kiel bodisatvo nomita Darmakaro.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Plilonga Sutro de Nemezurebla Vivo, la budho Amitabo estis en pratempa epoko bikŝuo nomata Darmakaro. En kelkaj versioj de la sutro, Darmakaro estas priskribita kiel raĝo kiu rezignis sian tronon post lerni pri budhismo de la budho Lokeŝvararaĝo. Li do decidis fariĝi budho kaj krei puran landon nomitan Sukavatio, kiu troviĝas en la plej okcidenta parto de la universo, trans la limoj de nia propra mondo, kaj kie laŭ la versio de la sutro konata en Ĉinio, Vjetnamio, Koreio kaj Japanio, ĉiu kiu dezirus renaskiĝi en ĝin povus fari tion kaj lerni la darmon kun li.

Mantroj[redakti | redakti fonton]

La budho Amitabo estas la centro de pluraj mantroj en Vaĝrajana budhismo. La Sanskrita formo de la mantro de la budho Amitabo estas ॐ अमिताभ ह् (oṃ amitābha hrīḥ). En ŝingona budhismo ĝi estas オン・アミリタ・テイゼイ・カラ・ウン (On amirita teizei kara un) el la Sanskrita formo ॐ अमृत तेजे हर हूं (oṃ amṛta-teje hara hūṃ).

Mantro de la budho Amitabo. 

Nomoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Sanskrito, la nomo de la budho Amitabo estas Amitābha (Amitābhaḥ en la nominativo). Ĝi estas kombino de la vortoj amita (senlima) kaj ābhā (lumo). La nomo Amitāyus (nominative, Amitāyuḥ) estas ankaŭ uzita por nomi lian rekompencan aspekton (saṃbhogakāya)), speciale asociita kun longviveco.[2] Ĝi estas kombino de la vortoj amita (senfina) kaj āyus (vivo).

Arĥeologiaj originoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de la budho Amitabo de la dinastio Tang, kaverno numero 20, Kavernaro Longmen, Ĉinio.

La unua epigrafa spuro de la budho Amitabo estas la malsupra parto de la statuo trovita en Govindnagaro, Pakistano, kiu nun troviĝas en la Muzeo Mathura. La statuo estas de la 28-a jaro de la rego de Huviŝka, dum la lasta duono de la dua jarconto, dum la Kuŝana imperio, kaj estis dediĉita al la budho Amitabo de komercista familio.[3]

La unua konata sutro kiu mencias la budhon Amitabo estas la traduko en la ĉinan de la Pratyutpanna Samādhi Sūtra de la Kuŝana bikŝuo Lokakṣema ĉ. 180. Ĉi tiun verkon oni kredas la origino de la praktikoj de purlanda budhismo en Ĉinio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

La budho Amitabo en Tibeta budhismo, tradicia thangka pentraĵo. 
Statuo de la budho Amitabo (Mongolio, 18-a jarcento). 
Statuo de la budho Amitabo en Borobuduro, Indonezio
Pentraĵo de la budho Amitabo kun ok bodisatvoj (Arta Muzeo Tokugawa, Nagojo). 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lévi, Sylvain; Takakusu, Junjir; Demiéville, Paul; Watanabe, Kaigyoku (1929). Hobogirin: Dictionnaire encyclopédique de bouddhisme d'après les sources chinoises et japonaises, Paris: Maisonneuve, vol. 1-3, pp. 24-29
  2. Amitayus. Rigpa Wiki. Alirita 2012-11-07.
  3. On the origins of Mahayana Buddhism (PDF). Arkivita el la originalo je 2013-06-12. Alirita 2013-06-14.