Darmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo de dharmo

Darmo (sanskrite dharma aŭ धर्म), havas multajn difinojn rilate al la religiaj tradicioj de Hindio, inkluzive de Hinduismo, Budhismo, Ĝajnismo, kaj Sikismo. Etimologie, darmo derivas el sanskrita radiko dhŗdhar kiu signifas “subteni” aŭ “apogi”; do darmo estas verbdevena substantivo signifanta la subtenadon aŭ apogadon de io, aparte la universo mem. La plejparto da la etenditaj signifoj poviĝas rilati pli malpli al ĉi tiu baza senco.

Tradiciaj Darmo-difinoj[redakti | redakti fonton]

Jen mallongaj resumoj de gravaj signifoj de darmo laŭ kelkaj tradicioj de Hindio.

Vedisma[redakti | redakti fonton]

La darmoj en la Vedo (prahindua sankta skribo) signifas precipe la ritojn de ofero priskribitaj en la Vedaj kaj Bramanaj tekstoj inter proksimume 1200 a.K. kaj 600 a.K. Ĉi tie ne ekzistas klara diferenco inter darmo kaj karmo; ambaŭ rilatas nur al ritaj aferoj. Ankaŭ estas menciinda, ke darmo ne estas grava ideo en la plej frua sanskrita literaturo.[1]

Frua Budhisma[redakti | redakti fonton]

La darmo de la imperiestro Aŝoko (tria jarcento a.K.) eksignifis ion novan kaj pli ampleksan. Fakte, Aŝoko, kiu enkredis kaj propagandis baze la Budhismon, unuan fojon farigis per sia famaj epigrafoj tra Hindio la koncepton de darmo al tre centran religian ideon. Por Aŝoko darmo signifis simple la bonan moron, t.e. baza, sed ne bone difinita moraleco.[2]

Hinduisma[redakti | redakti fonton]

La darmoj en Darmoŝastroj (traktaĵoj pri darmo) signifas la religiajn kaj jurajn devojn de la hinduaj kastoj. Ĉitradicie darmo kaj darmoj estiĝis la plej grava fundamento de hindua memkonscio, pere de kiu oni povis distingi “Arjojn” el aliaj hindiaj komunumoj. Laŭ Kane, darmoj estas "la privilegioj, devoj, kaj farindaj agoj de homo, lia modelo de konduto kiel ano de la Arja komunumo, kiel ano de unu de la kastoj, kiel persono je aparta etoso de la vivo."[3] Tiu ĉi koncepto de darmo estas komuna tra la hindua historio ĝis la dek naŭa jarcento, kiam la Hinduismo, pro la renkonto kun Brituja Kristanismo, ekdifiniĝis konscie tiel religio kiel Kristanismo. Ĉimomenton nova koncepto de darmo inter hinduoj aperis, kiu emfazis la unuecon kaj la universalecon de darmo kontraŭ ĝia frua kompreno kiel pluraj devoj, kiuj kune subtenas la variajn partojn de universo sed ankaŭ diferencas inter popoloj laŭ kasto kaj vivetapo (āśrama). Ambaŭ ekzistas nuntempe en la Hinduismo, universala, etika darmo kaj kuntekstaj, juraj darmoj. Ĉi tiu kontraŭo ja estis pli frue (vidu la diferencon inter varṇāśramadharma kaj sādhāraṇadharma), sed la koncepto de universala, komuna darmo neniam estis bone ellaborita ĝis la kolonia periodo.[4]

Malfrua Budhisma[redakti | redakti fonton]

En la malfrua Budhisma tradicio, la darmo eksignifis unue la tutan instruaron de la Budho, due la devojn aŭ la farindajn praktikojn laŭ ĉi tiu instruo, kaj trie karaktereco aŭ propreco en filozofia senco. Laŭ la unua signifo, Budhismo mem estas fundamente la darmo kaj ankaŭ ĝi funkcias kiel nomo de la tradicio. En la budhisma triopo Budho-Darmo-Sangho, ekzemple, Budho estas la instruanto, darmo la instruo kaj Sangho la instruistaro. La darmo ĉi tie precipe estas la bazaj kaj objektiva veroj, kiujn laŭ budhismo ĉiu budho denove eltrovas; komparu sasanao. La dua senco rilatas al la baza senco hindua. La tria signifo estas tre grava parto de la malkonstruema analizo de ekzisteco laŭ Budhisma filozofio.[5]

Ĝajnisma[redakti | redakti fonton]

La ĝajnoj ankaŭ havas konceptojn de darmo. La unua ree rilatas al la etikaj devoj de gehomoj, diferencitaj laŭ ĉu oni estas monaĥo, monaĥino, speciala gelaiko, aŭ ordinara gelaiko. La dua senco devenas el la ĝajna filozofia analizo de la universo. Laŭ ĝajna kompreno, la animo (jīva) nature estas tute pura, sed ĉimunde enprizonita per ĝiaj propraj karmoj. Pere de asketadoj (tapas), oni povas realigi la puran animon, kiu tuj iras al la lokon de liberiĝintoj (siddha). En ĉi tiu kunteksto, darmo estas la principo de movado, kiu irigas la animon al liberlokon aŭ al la apudan vivon.[6]

Sikisma[redakti | redakti fonton]

Fine enhavas la Sikisma tradicio sian propran koncepton de darmo. Efektive, Sikisma darmo signifas ĝenerale la vojon de moraleco, pere de kiu oni montras devotecon kaj obeecon al Dio, t.e. al Vahiguru. Nur per darmo mem oni ne povas gajni liberecon (mokşa). Dio donacas sian gracon kiel ilo de saveco, sed darmo fluas libere el devoto de la unu Dio.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Do, oni povas resumi la signifecon pri darmo dirante, ke ĝi estas centra teologia aŭ filozofia koncepto de Hindiaj religioj, kiu plejofte rilatas al homaj devoj, sed ankaŭ al la instruitaj normoj pri ĉi tiuj devoj kaj eĉ la rezultoj de devoplenumado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Horsch 1967; Wezler 1999; Olivelle 2004.
  2. Olivelle 2004
  3. Kane 1962-75: 1.3.
  4. Vidu Hacker 1965; Halbfass 1988
  5. Gethin 2004 kaj Cox 2004
  6. Qvarnström 2004

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Cox, Collett. 2004. From Category To Ontology: The Changing Role Of Dharma In Sarvāstivāda Abhidharma. Journal of Indian Philosophy 32:5-6, 543-597.

Gethin, Rupert. 2004. He Who Sees Dhamma Sees Dhammas: Dhamma In Early Buddhism. Journal of Indian Philosophy 32:5-6, 513-542.

Halbfass, Wilhelm. 1988. India and Europe: An Essay in Philosophical Understanding. Albany: SUNY Press.

Hacker, Paul 1965. Dharma im Hinduismus. Zeitschrift für Missionswissenschaft und Religionswissenschaft 49, 93-106 .

Horsch, Paul. 1967. Vom Schöpfungsmythos zum Weltgesetz. Asiatische Studien: Zeitschrift der Schweizerischen Gesellschaft für Asiankunde, 21 (Francke), 31–61.

Kane, P.V. 1962-75. History of Dharmaśāstra. Poona: BORI.

Olivelle, Patrick. 2004. The Semantic History of Dharma in the Middle and late Vedic Periods. Journal of Indian Philosophy 32:5-6, 491-511.

Qvarnström, Olle. 2004. Dharma in Jainism – A Preliminary Survey. Journal of Indian Philosophy 32:5-6, 599-610.

Wezler, Albrecht. 1999. Über den sakramentalen Charakter des Dharma. En Raum-zeitliche Vermittlung der Transzendenz: Zur "sakramentalen" Dimension religöser Tradition. red. Gerhard Oberhammer kaj Marcus Schmücker. Wien: Der Österreichischen Akademie der Wissenschaften.

HinduismSymbol.PNG Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Hinduismo