Sikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun sika popolo, indonezia etna grupo kaj sikanoj!

Khaṇḍā, la emblemo de sikismo.
Sika pilgrimo ĉe la Ora Templo (Harmandir Sahib) en Amricaro, Panĝabo, Barato.

Sikismo (laŭ PIV, ankaŭ siĥismo)[noto 1] (panĝabe ਸਿੱਖ, sikkh [sɪkkʰ]) estas unudia religio fondita inter la 15-a kaj la 16-a jarcentoj en la regiono Panĝabio de la Hinda subkontinento (Barato kaj Pakistano) fare de Guru Nanak[1] kaj pluprogresis sub la dek sinsekvaj Sikguruoj (la dekunua kaj lasta guruo estus la sankta verko Guru Granth Sahib. Guru Granth Sahib estas kolekto de la verkoj de la sikguruoj, kiu estis kompilita de la 5-a sikguruo).

Laŭ grandeco ĝi estas inter la 5-a ĝis 9-a plej granda organizita religio en la mondo (depende de la klasigaj konsideroj), kun proksimume 30 milionoj da sekvantoj.[2][3] La ŝtato de Panĝabo en Barato estas la nura ŝtato en la mondo kun majoritato de sika loĝantaro.

La panĝaba vorto sikkh [sɪkkʰ] signifas disĉiplon aŭ lernanton. Siko (aŭ siĥo) estas tiu, kiu kredas je unu dio kaj je la instruoj de la dek guruoj, tenitaj en la sankta libro de sikismo, Guru Granth Sahib. En Guru Granth Sahib legeblas poemoj, kiujn skribis kvin Sikguruoj kaj kiuj akordas kun la instruo de Guru Nanak. Ĉiu Guru opiniis tre grava ke la homoj bone komprenu la instruon, oni trovas ĝin en la panĝaba kun sanskritaj vortoj kaj fremdvortoj el la araba kaj la persa.

Siatempe, budhismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj sociaj ideoj el la prahindua etoso. Sikismo estas pli nova kaj influita de islamo, iom sinkretisme. Sikismaj kredoj koincidas kun islamo, ekzemple pri unudiismo, aŭ kun hinduismo, ekzemple pri devoteco (bhakti). Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj, sed io nova. Sikoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava.

Historio[redakti | redakti fonton]

Guru Nanak (14691539).

Guru Nanak (1469-1539) estis la fondinto de sikismo, la unua el la dek majstroj de tiu religio. Antaŭ sia morto, li nomumis novan majstron. La lasta kaj deka en la sinsekvo de majstroj, nome Guru Gobind Singh (1666-1708), komencis la ceremonion de sika bapto en 1699, tiel apartigante la sikojn. La unuaj baptitaj sikoj, la kvin amatoj (Panj Pjare) tiam baptis la majstron. Tiel la estro agnoskis la ĉefecon de la komunumo (ĥalsa).

Iom antaŭ sia morto, la majstro ordonis, ke la sankta libro de sikismo Guru Granth Sahib, estu la spirita aŭtoritato kaj la malspiritan aŭtoritaton havu la sika komunumo (Ĥalsa Pant). La libron kompilis kaj eldonis la kvina majstro Guru Arjun en 1604. En historio, malmultaj sanktaj libroj estas kompilataj de la kredofondintoj mem. Ĝi estas verkita en panĝaba lingvo kun partoj en bhojpuri kaj urduo.

Doktrino kaj moroj[redakti | redakti fonton]

La bazaj instruoj konsistas el[4]:

  • Nam Japo (simran): mediti je la Nomo de Dio
  • Kirt karo: gajni la vivon per honesta vivo kaj laboro.
  • Wand chhaka: kuniĝi kun aliaj, ne nur kun aliaj sikoj aŭ familianoj, sed ankaŭ kun kiu bezonas helpon, helpante donante sian tempon. Langar, la senpaga kuirejo tion ankaŭ esprimas. En la langar oni ankaŭ montras ke ĉiu estas samvalora por Dio, manĝante kune la saman manĝaĵon.

Ekzistas 4 ceremonioj:

  • Anand karaj: la edzigo. La Guruoj edziĝis ĉar tio donas la plej grandan oportunon por vivi honesta kaj dia;
  • Amrit: inico al Sikismo. Tiel oni akceptas sekvi la devojn kiuj estas skribitaj en la libroj. Porti la "5 K" kiujn Guru Gobind donis;
  • Naam karan: "elekti nomon", estas post la naskiĝo aŭ Amritpreno;
  • Kremacio.

Fundamenta doktrino[redakti | redakti fonton]

La doktrino de Nanako prezentas sin kiel simplan. La kerna koncepto, kiu koherigas sikismon, estas la rego de ununura dio, kreinto. Nanako nomis tiun dion la "vera nomo", por eviti jam konatajn terminojn pri dio. Li predikis, ke la vera nomo, kvankam multmaniere kaj multloke aperanta, estas eterne unu, ĉiorega kaj ĉiopova dio, transmonda kaj ĉimonda, kreanto kaj detruanto.

Ilustracio pri reenkarniĝo el arto de Hinduismo

Nanako ankaŭ kredis je maja. Kvankam li taksis materiaĵojn realaj kaj esprimoj de la vero de Dio, ili emas konstrui "muron el malvero" ĉirkaŭ tiuj vivantaj en la malspirita sfero de materiaj deziroj. Tio malebligas al ili vidi la veran dion, kiu kreis materion kiel vualon ĉirkaŭ si, tiel ke spiritaj mensuloj, liberaj je deziro, kapablas ĝin travidi.

Mondo estas ekanalize reala ĉar maja sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur dio estas vere reala. Nanako konservis la hinduan instruon pri reenkarniĝo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi pro egoismo kaj frandemo la ciklon de reenkarniĝo, kiu apartigas de dio.

Oni pensu pri dio, kaj senĉese ripetu ties nomon (Nama Japam), tiel unuiĝonte al li. Savo ne estas eniro en Paradizon post Fina Juĝo, sed unuiĝo kaj ensorbiĝo en dion, la veran nomon.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Radikoj √Sik- kaj √Siĥ- en PIV[redakti | redakti fonton]

Ekzistas granda konfuzo pri la esperantigo de la panĝaba vorto Sikkh (ਸਿੱਖ [sɪkkʰ]). PIV elektis aldoni la radikon √Siĥ- kune kun √Sik- pro miskompreno de la elparolo de la panĝaba digrafo kh [kʰ].

La uzo de ĥ por vorto sikkh transdonas tiun eraron al aliaj vortoj el panĝaba fonto kaj ekas grava konfuzo. Transskribi Khalistān kiel Ĥalistano anstataŭ Kalistano kaj Visākhī kiel Vajsaĥi anstataŭ Vajsakio aŭ Visakio estas eraro.

Malsamo okazas kun la vorto Ḫālsā (ਖ਼ਾਲਸਾ, [xaːlsaː]), kelkfoje angle nur transkribita kiel Khalsa, kiu ja estas Ĥalsa. La simileco inter literoj ਖ kaj ਖ਼ helpas la konfuzon.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La dua nomo Singh, kiu signifas virleonon, estas tipa ĉe sikoj, kvankam ne ĉiu Singh estas siko. Sikinoj uzas la familinomon Kaur ("leonino"), sed plimulto da regnoj permesas nur la viran Singh. Ekster Hindio, por multaj sikoj ĝi iĝis familinomo:

  • akcidente pro oficistaj konfuzoj inter diversaj nomoj
  • intence por forgesigi familinomon de malalta kasto
  • intence kiel signon de sikeco.

Eksteraj simboloj (Kvin K)[redakti | redakti fonton]

Siko kun turbano.

La 5 eksteraj simboloj kiujn sikoj, virinoj same kiel viroj, portas, estas:

  • Keŝ: ne tranĉi hararojn, la kapharojn oni gardas en turbano;
  • Kanga: ligna kombilo;
  • Kachhera: mallonga pantalono;
  • Kara: la metala brakringo, kiu estas kvazaŭ dio-edziĝa brakringo;
  • Kirpan: glavon, ponardonpoŝtranĉilon.

La honesta vivmaniero kaj volo esti bona por la kreado estas pli grava ol porti ilin.

Siko neniam tondu sian hararon, por montri tutvivan serĉon de spiriteco kaj akcepton de diaj donacoj al homoj. La kombilo ordigas la hararon, signante ke oni ne nur akceptu la dian donon, sed ankaŭ konservu ĝin. La pantalono simbolas ĉaston kaj unu-edzinecon. La brakringo (kara) estas ligo al Dio, ja siko submetiĝu antaŭ neniu krom dio. Kaj per konstanta teno de armo ĉe si sikoj memorigas pri persekutoj kontraŭ sia religio kaj pri la devo defendi malpotenculojn. En moderna socio, tamen, poŝtranĉilo aŭ malgranda ponardo sufiĉas por konservi la simbolon.

Sikaj viroj ĉiam surmetas turbanon sur sian longan hararon. La turbano estas malsama ol tiu de islamaj klerikoj.

Situacio de sikismo[redakti | redakti fonton]

Sikoj en Barato[redakti | redakti fonton]

Gurdvaro Bangla Sahib en Delhio


La politika premo de ĉirkaŭaj islamaj regnoj trudis sindefendon al sikoj. Meze de 19-a jarcento, ili regis Panĝabon kun landoj nun parte en Barato kaj parte en Pakistano. La sika militistaro plurfoje povis repeli la britan armeon.

Pro sia batalema tradicio sikoj aperas en pli granda proporcio en la barata kaj pakistana armeoj ol en la loĝantaro ĝenerale.

En finaj 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, separatismo aperis, celante apartan sikan regnon, Kalistano, en Panĝabo.

Sikoj en la mondo[redakti | redakti fonton]

Sikoj celebranta la festivalon Vaisakhi en Toronto, Kanado.

Nun, sikoj estas en tuta Hindio kaj ceterloke en mondo. La suma nombro de sikoj estus ĉirkaŭ 25,8 milionoj, kio estus 0.39% el la monda loĝantaro. Ĉirkaŭ 19 milionoj loĝas en Barato, ĉefe en Panĝabo, nome 75% el la tiea loĝantaro. Grandaj komunumoj de sikoj loĝas en la najbaraj ŝtatoj kiaj la barata subŝtato Harjano kiu estas hejmo de la dua plej granda sika loĝantaro en Barato kun 1.1 milionoj da Sikoj ĉe la censo de 2001, kaj povas troviĝi grandaj komunumoj de sikoj tra Barato. Tamen, Sikoj estas nur ĉirkaŭ 2% el la barata loĝantaro.[5]

Granda nombro da sikoj estas en Britio, Kanado kaj Usono. Sika migrado al Kanado ekis jam en la 19a jarcento kaj kondukis al la kreado de gravaj sikaj komunumoj, hegemonie en la sudo Vankuvero, Surrey (Brita Kolumbio), kaj Bramptono. Nuntempe temploj, gazetaro, radiostacioj, kaj merkatoj multas ĉe iuj grandaj, mult-generaciaj barat-kanadaj grupoj. Sikaj festivaloj kiaj Divali kaj Vaisakhi estas celebrataj en tiuj kanadaj urboj fare de la grandaj grupoj de sekvantoj en la mondo for de Panĝabo.

Sikoj migris ankaŭ al Orienta Afriko, Okcidenta Afriko, Mezoriento, Sudorienta Azio, Unuiĝinta Reĝlando same kiel al Usono kaj Aŭstralio. Tiuj komunumoj disvolviĝis kiel sikoj formigrintaj el Panĝabo por plenigi truojn en la koloniimperia labormerkato[6]. Komence de la 20a jarcento grava komunumo ekformiĝis ĉe la okcidenta marbordo de Usono. Pli malgrandaj loĝantaroj de Sikoj troviĝas en multaj landoj en Okcidenta Eŭropo, Maŭricio, Malajzio, Fiĝio, Nepalo, Ĉinio, Pakistano, Afganio, Irako, Singapuro, Meksiko, Usono kaj multaj aliaj landoj.

Persekutoj kontraŭ sikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa vidaĵo de la Ora Templo

En 1984, grupo da separatismaj (laŭ iuj, terorismaj) sikoj anoj de Jarnail Singh Bhindranwale sin ŝirmis en la Ora Templo de Amricaro, sika sanktejo. La barata armeo, laŭ ordonoj de Indira Gandhi, sturmis la templon. 83 armeanoj kaj 493 sikoj mortis, kaj multaj estis vunditaj. Multaj sikoj taksis perforton en sia sanktejo nepardonebla. Sikaj gardistoj de Indira Gandhi poste venĝe murdis ŝin. Post la murdo, multaj sikaroj estis atakitaj de la Kongresa Partio de Gandhi, tiam regita de ŝia filo, Rajiv Gandhi. Multaj sikoj mortis tiel.

Post la atakoj de 11-a de septembro 2001 en Usono, iuj usonanoj atakis sikojn, konfuzante iliajn kaptukojn kaj barbojn kun tiuj de la islamanoj kaj siavice identigante islamanojn ĝenerale kun la atakintoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV havas ambaŭ formojn, kaj siko kaj siĥo. La panĝaba vorto Sikkh (ਸਿੱਖ [sɪkkʰ]) uzas surogatan digrafon kh [kʰ], homofono de Esperanta k, kaj ne de ĥ [x]. La uzo de ĥ por vorto sikkh transdonas tiun eraron al aliaj vortoj el panĝaba fonto, kiuj uzas tiun digrafon kaj okazas grava konfuzo: transskribo de Khalistān kiel Ĥalistano anstataŭ Kalistano i.a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Singh, Patwant; (2000). The Sikhs. Alfred A Knopf Publishing. Paĝoj 17. ISBN 0-375-40728-6.
  2. "Sikhism: What do you know about it?". Kontrolita 13a de Decembro 2012.
  3. Zepps, Josh, "Sikhs in America: What You Need To Know About The World's Fifth-Largest Religion". Kontrolita 13a de Decembro 2012.
  4. Evi Van Hamme, Sik-religio, Esperanto3000, paĝoj 4-5, n-ro 2, jarkolekto 36, aprilo-junio 2015.
  5. Singh Kalsi, Sewa. (2007) Sikhism. London: Bravo Ltd.. ISBN 978-1-85733-436-4.
  6. (en) Ballantyne, Tony, Between Colonialism and Diaspora: Sikh Cultural Formations in an Imperial World, paĝoj 69-74, Duke University Press, 2006,  ISBN 978-0-8223-3824-6.
  7. (eo) Valora intelektulo, p. 1, Heroldo de Esperanto, nov. 2020

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2008), Sikh Twareekh, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2008.
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2012), Sikh History (10 volumoj), publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2010–12.
  • Duggal, Kartar Singh (1988), Philosophy and Faith of Sikhism, Himalayan Institute Press, ISBN 978-0-89389-109-1
  • Kaur, Surjit, Amongst the Sikhs: Reaching for the Stars, New Delhi, Roli Books, 2003 ISBN 81-7436-267-3
  • Khalsa, Guru Fatha Singh, Five Paragons of Peace: Magic and Magnificence in the Guru's Way, Toronto, Monkey Minds Press, 2010, ISBN 0-9682658-2-0, gurufathasingh.com Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Khalsa, Shanti Kaur, The History of Sikh Dharma of the Western Hemisphere, Sikh Dharma, Espanola, NM, 1995 ISBN 0-9639847-4-8
  • Singh, Khushwant (2006), The Illustrated History of the Sikhs, Oxford University Press, India, ISBN 978-0-19-567747-8
  • Singh, Patwant (1999), The Sikhs, Random House, India, ISBN 978-0-385-50206-1
  • Takhar, Opinderjit Kaur, Sikh Identity: An Exploration of Groups Among Sikhs, Ashgate Publishing Company, Burlington, VT, 2005 ISBN 0-7546-5202-5
  • Teece, Geoff (2004), Sikhism: Religion in focus, Black Rabbit Books, ISBN 978-1-58340-469-0
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (1997), The Sikh Reference Book, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 1997.
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2005), Dictionary of Sikh Philosophy, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2005.
  • Chopra, R. M. (2001), Glory of Sikhism, publikigita de Sanbun, New Delhi, ISBN 978-3-473-47119-5
  • Chopra, R. M. (2014). "The Philosophical and Religious Thought of Sikhism", publikigita de Sparrow Publication, Kolkata, ISBN 978-81-89140-99-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aŭda versio de la Guru Granth Sahib, la sankta libro de sikismo.

Sikhi Wiki. Redaktebla enciklopedio skribita laŭ sika vidpunkto (angle).

La historio de sikismo (angle).

Sikismo Rusio (ruse).