Kolero
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun ĥolero. |
Kolero estas elementa stato de forta emocia ekscito kun tendenco agresema, parte kun efektoj al la aŭtonoma nervosistemo. La korpaj efikoj inkluzivas altigojn de arteria premo, pulsado, de niveloj de adrenalino kaj noradrenalino. Ĝia malo estas la kvieteco, la nekoleremo, do esti pacema, malsovaĝa kaj ne facile incitebla. Unuaflanke kolero aperas kiel vehementa ĉagreno, furioza afekcio, kiuj povas sekvigi nekontrolitajn agojn aŭ parolojn. Kolero tiel fariĝas mastro de la homo senkontrola. Aliaflanke kolero estas percepta kiel daŭra, ŝajne justa eco, ekzemple la koleroj dia, popola, sankta. Kolero en la senco de nekontrolata emocio estas unu el la t.n. Sep gravegaj pekoj, laŭ la kristana doktrino.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Hieronymus Bosch, La sep gravegaj pekoj]]
Animea rolulo esprimanta koleron
Kolero estas konsiderita unu el la sep gravegaj pekoj de kristanismo. Dante kaj Vergilio en Infero Pentraĵo de William Adolph Bouguereau, 1850.
La Kolero de Aĥilo, fare de Giovanni Battista Tiepolo: prezentas la grekan heroon atakantan Agamemno
La Kolerego de Atamanto skulptaĵo fare de John Flaxman (1755–1826)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Agreso
- Malamo
- Furiozeco
- La vinberoj de kolero, romano de John Steinbeck, 1939
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pluraj proverboj pri kolero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kolero montras malsaĝulon. ” „ Kolero pravecon ne donas. ” „ Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero. ”
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-29.
|