Saltu al enhavo

Emocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fotomontaĵo de emociaj vizaĝoj
Ilustraĵo pri doloro el la verko The Expression of the Emotions in Man and Animals de Charles Darwin, publikigita en 1872.
Skema rado de Plutchik (bedaŭrinde en la angla)

Emocio (de la latina: motio, ago movi, moviĝo) estas psika, subjektiva kaj interna travivado, de unuopulo aŭ grupo de personoj, de biologiaj reagoj (adrenalino), kiu alvenas responde al iuj situacioj (male al emocio konscie dezirata). Tiu respondo povas esti sentiva (tristeco, kolero, ĝojo), psika (ŝanĝo en la interna korpa funkciado), scikapableca (interpretado de la situacio) aŭ agmaniera.

Vastaj retoj de cerbaj strukturoj implikiĝas en la percepto, la traktado kaj la regulado de emocioj, kiuj influas aliajn psikologiajn fenomenojn, kiel estas atento, memoro aŭ esprimo (parola aŭ korpa).

René Descartes.

Unu el la unuaj verkoj pri emocioj estas tiu de la filozofo René Descartes. En Les Passions de l'âme (La pasioj de la animo), Descartes identigas ses primarajn emociojn:

kaj "ĉiuj aliaj konsistas el kelkaj el tiuj ses aŭ estas [ties] specoj".[1]

Emocio estas psikologia kaj fizika reago al situacio. Emocio havas unue internan manifestacion kaj generas eksteran reagon. Ĝi estiĝas per konfronto al situacio kaj al interpretado de la realo. Emocio malsamas de sentumo, kiu estas rekta fizika konsekvenco (rilate al temperaturo, teksturo, ...). Sentumaĵo estas rekte ligita al sentuma percepto. Sentumaĵo estas do fizika. La diferenco inter emocio kaj sentumaĵo estas, ke sentumaĵo ne estigas reagan manifestacion. Tamen multobligo de sentumaĵoj povas estigi emociajn statojn.

Psikologiaj teorioj pri emocioj

[redakti | redakti fonton]

Emocio estas malpreciza nocio kaj malfacile difinebla (Alvarado kaj aliaj, 2002). Ĝi prezentas la aparton esti idiosinkrazia, tio estas aparta al ĉiu individuo (Picard, 2003). Tial diversaj difinoj kaj roloj estis donitaj al emocio.[2]

Jam Charles Darwin difinis emocion kiel kapablo adaptiĝi kaj supervivi.

Jam en 1879 Charles Darwin, fondinto de la teorio pri evoluo, difinas emocion kiel kapablo de vivulo adaptiĝi kaj supervivi. Li vidas ĝin kiel denaska, universala kaj komunikema. El konduta vidpunkto emocio estas rigardata kiel motiviga, afero kiu influas la elekton de individuo responde al stimulo ekstera aŭ interna. El socikultura vidpunkto, sentumaĵoj estas respondo al interago inter oni mem kaj/aŭ aliaj. Emocio ekzistas kaj en la individua dimensio kaj en la socia dimensio de la individuo. Ĝi estus tiu kapablo adaptiĝi kaj ŝanĝiĝi, tiu ligo el kiu konsistas oniaj rilatoj kaj interagigas onin kun aliaj. Lastatempaj esploroj en neŭrobiologio montris, ke emocioj estas miksaĵoj el diversaj faktoroj biokemiaj, sociokulturaj kaj neŭrologiaj (O'Regan, 2003). Ili montriĝas per apartaj reagoj: movaj (muskola tonuso, tremoj, ...), kondutaj (makapablo moviĝi, nervoziĝo, fuĝo, atako, ...) kaj fiziologiaj (paliĝo, ruĝiĝo, plirapido de la pulso, ...). Ili estus la bazoj de niaj reagoj fiziologiaj kaj kondutaj.

Estas do malfacile doni klaran kaj ununuran difinon de emocio. Tamen fakuloj konsentas por diri, ke la multeco de difinoj de emocio, ne influas ĝian centran rolon en ĉia konduta analizo. Ĝi havas permanentan kaj proksiman rilaton al oniaj decidoj kaj agadoj.

Emocioj intervenas en onia ĉiutaga konduto, oniaj elektoj kaj perceptoj. Ili igas komunikadon pli efika. Aliflanke emocioj havas ŝlosilan rolon en la procedo de lernado influante la kapablon memorigi, la konservadon de informoj kaj la atenton (Alvarado, 2002). Kiam oni akiras konojn, emocioj influas diversnivele la homan spiriton. Lastatempaj esploroj montris, ke emocioj kaj kogno estas intime ligitaj.[3]

Antaŭmoderna historio

[redakti | redakti fonton]

En stoikismaj teorioj emocioj estis viditaj kiel baro al racio kaj tial kiel baro al virto. Aristotelo kredis, ke emocioj estis esencaj komponantoj de virto.[4] En la Aristotela vidpunkto ĉiuj emocioj (nomitaj pasioj) korespondis al deziroj kaj kapabloj. Dum la Mezepoko, la aristotela vidpunkto estis adoptita kaj poste disvolvigita de skolastikismo kaj partikulare de Tomaso de Akvino.[5]

En Antikva Ĉinio, oni kredis, ke troa emocio okazigas damaĝon al la ĉjio, kio siavice, damaĝas la vitalajn organojn.[6] La teorio de la kvar humoroj popularigita de Hipokrato kontribuis al la studado de emocio en la sama maniero kiel li faris tion por medicino.

Komence de la 11a jarcento, Aviceno teoriigis pri la influo de emocioj sur la sano kaj la kutimoj, sugestante la neceson administri emociojn.[7]

Frumodernaj vidpunktoj pri emocio estis disvolvigitaj en la verkoj de filozofoj kiel René Descartes, Niccolò Machiavelli, Baruch Spinoza,[8] Thomas Hobbes[9] kaj David Hume. En la 19a jarcento emocioj estis konsiderataj adaptemaj kaj estis studitaj plej ofte el empirisma psikiatra perspektivo.

Evoluaj teorioj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Evolua psikologio.
Ilustraĵo el la verko de Charles Darwin nome The Expression of the Emotions in Man and Animals.

19-a jarcento

Perspektivoj pri emocioj el evoluisma teorio estis iniciatitaj dum la mezo kaj fino de la 19a jarcento per la libro de Charles Darwin de 1872 nome The Expression of the Emotions in Man and Animals.[10] Surprize, Darwin argumentis, ke emocioj utilis al evoluaj celoj ĉe homoj nek por komunikado nek por helpo al survivado.[11] Darwin ege argumentis, ke emocioj evoluis tra la heredo de akiritaj karakteroj.[12] Li pioniris variajn metodojn por studi ne-parolajn esprimojn, el kio li konkludis, ke kelkaj esprimoj havas interkulturan universalecon. Darwin detalis ankaŭ homologajn esprimojn de emocioj kiuj okazas ankaŭ en animaloj. Tio pavis la vojon por esplorado pri emocioj en animaloj kaj la eventuala determinado de la neŭra subtenantaro de emocio.

Nuntempa

Pli nuntempaj vidpuntoj en la etoso de evolua psikologio asertas, ke kaj bazaj emocioj kaj sociaj emocioj evoluis por motivi (sociajn) kondutojn kiuj estas adaptecaj en la praulara medio.[13] Emocio estas esenca parto de ajna homa decid-farado kaj planado, kaj la fama distingo inter racio kaj emocio ne estas tiom klara kiel ĝi aspektas.[14] Paul D. MacLean postulas, ke la emocio konkurencas kun eĉ pli instinktaj reagoj, unuflanke, kaj kun la pli abstrakta racio, aliflanke. La pliiĝanta potenco en cerbobildigo ebligis esploradon en evoluisme antikvaj partoj de la cerbo. Gravaj neŭrologiaj progresoj estis derivitaj el tiuj perspektivoj en la 1990-aj jaroj fare de Joseph E. LeDoux kaj António Damásio.

Esplorado pri socia emocio fokusas al fizikaj montroj de emocio kiel korpolingvaĵo de animaloj kaj homoj. Por ekzemplo, rankoro ŝajnas funkcii kontraŭ individuo, sed ĝi povas establi individuan reputacion de iu timinda.[13] Honto kaj fiero povas motivi kondutojn kiuj helpas la retenon de starigo en la komunumo, kaj mem-estimo estas la estimado de la propra statuso.[13][15]

Somataj teorioj

[redakti | redakti fonton]

Somataj teorioj pri emocio postulas, ke korpaj reagoj, pli ol kognaj interpretoj, estas esencaj al emocioj. La unua moderna versio de tiaj teorioj venas el William James en la 1880-aj jaroj. Tiaj teorioj perdis favoron en la 20a jarcento, sed ĝi reakiris popularecon pli ĵuse ĉefe pro teoriuloj kiel John Cacioppo,[16] António Damásio,[17] Joseph E. LeDoux[18] kaj Robert Zajonc[19] kiuj direktas sin al neŭrologia pruvaro.[20]

William James estis unu el la unuaj psikologoj kiuj elsendis difinitan teorion pri emocioj.

Teorio de emocioj (1884 -1885). Diferencigo de emocioj laŭ korpaj modifoj: al ĉiu emocio rilataj tiaj modifoj. William James kaj Carl Lange proponis samtempe, sed sendepende, en 1884 fiziologian teorion de la emocio. La teorio de James-Lange proponis, ke la cerba kortekso ricevas kaj interpretas la sensajn stimulojn kiuj okazigas emocion, produktante ŝanĝojn en la internaj organoj pere de la aŭtonoma nerva sistemo kaj en la muskoloj de la somata nerva sistemo. La teorio de Cannon-Bard malpravigas tiun teorion.

Hipotezo de la dekstra duonsfero

[redakti | redakti fonton]

La hipotezo de la dekstra duonsfero estis proponita komence de la 20a jarcento fare de Charles K. Mills (1912), kiu asertis, ke la emocio kaj la emocia esprimo estas pli reprezentataj en la dekstra duonsfero. Por Mills (1912), kaj la emocio kaj la emocia esprimo estas reprezentataj en la cerba kortekso, la emocio unuflanke en la antaŭfronta regiono, kaj la emocia esprimo en la mezfronta duonsfero. Tiu vidpunkto, laŭ kiu la dekstra duonsfero estas implikita en ĉiuj procezoj de la emocio, nome kreivo kaj sentoj, estis poste reprenita de Sackeim kaj Gur (1978) kaj aliaj. Aktuale oni kredas, ke la specialigo de la dekstra duonsfero limiĝas al la esprimivo kaj percepto (Adolphs, Damasio, Tranel, & Damasio, 1996).

La teorio de Walter Cannon kaj Philip Bard (1929)

[redakti | redakti fonton]
Walter Cannon estis psikologo kiu elsendis difinitan teorion pri emocioj.

En tiu teorio emocio estas unue kognitiva fenomeno. Oni sentas emocion cerbe antaŭ ol havi fiziologiajn kaj somatikajn efikojn. Proponita de Walter Cannon kiel alternativo al la teorio de James-Lange, Phillip Bard pliampleksigis kaj disvastigis ĝin. Laŭ tiu teorio, la emociaj stimuloj havas du sendependajn ekscitigajn efikojn: nome ili okazigas kaj la senton de la emocio en la cerbon, kaj la esprimon de la emocio en la nervaj sistemoj kaj aŭtonoma kaj somata.

Sindromo de Klüver-Bucy

[redakti | redakti fonton]

En 1937, H. Klüver kaj P. C. Bucy,[21] pruvis la fundamentan rolon de la strukturoj de la tempia lobo sur la emocioj. Ili forigis el simioj rhesus la du tempiaj loboj, kaj pro tio okazis serio de kondutoj (sindromo de Klüver-Bucy): nome a) pliigo de la esplorkonduto; b) perdo de la emocia reaktiveco; c) hiperseksemo; d) tendenco al ekzamenado de objektoj per la buŝo; kaj e) koprofagio (engluto de fekaĵoj). Postaj studoj pruvis, ke la emociaj malordoj de la sindromo Klüver-Bucy povis esti generataj forigante nur la amigdalon, pro kio la esploraado pri la emocia kontrolo centriĝis sur la funkciado de tiu strukturo.

James Papez

[redakti | redakti fonton]

En 1937, James Papez sugestis anatomian skemon por la neŭra cirkvito de la emocio, konata kiel Cirkvito de Papez (Papez, 1937). Tiu cirkvito funkcias kiam venas emocia stimulo: tiu alvenas rekte al talamo, de kie ĝi iras al la sensa kortekso kaj al la hipotalamo. Kiam la informaro devena el tiuj du strukturoj estas integrata de la cingula kortekso, okazas la emocia sperto, tio estas, la sensacioj konvertiĝas en perceptoj, pensoj kaj memoroj. Papez pruvis, ke la cingula kortekso kaj la hipotalamo estas interkonektitaj pere de la antaŭa kerno de la talamo, la hipokampo kaj la mamilaj korpusoj, kaj ke tiuj konektoj estas necesaj por la korteksa kontrolo de la emocia esprimivo.

La limba sistemo (MacLean)

[redakti | redakti fonton]
la limba sistemo markita ruĝe en diagramo pri la homa cerbo

Inter la verkoj inspiritaj de la cirkvito de Papez estas la limba sistemo de MacLean, kiu estas anatomia modelo kun pli forta subteno. La modelo de MacLean integrigis la ideojn de Papez kaj de Cannon kaj Bard, kun la trovitaĵoj de Klüver kaj Bucy.

Por MacLean (1970 en Dalgleish et al., 2009), la arkitekturo de la cerbo konsistas en tri cerbaj sistemoj, kiuj karakterizigas evoluan disvolvigon:

  1. La unua sistemo, konsistas en la reptilia cerbo (stria komplekso kaj bazaj ganglioj), per kiu oni povas observi primitivajn emociojn kiel estas la agreso kaj la timo.
  2. La dua sistemo estas la antikva cerbo de mamulo, kiu pliigas la emociajn reagojn de la reptilia cerbo kiel ekzemple la agreso; krom prilabori la sociajn emociojn, tiu cerba sistemo aligas komponantojn de la cirkvito de Papez (hipotalamo, talamo, hipokampo kaj la cingula kortekso) kun gravaj strukturoj kiel la amigdalo kaj la antaŭfronta kortekso.
  3. La tria sistemo, nome la nova cerbo de mamulo, konsistas en la novkortekso, kiu reprezentas la interfacon de la emocio kun la kogno.

MacLean proponis, ke la sensacioj okazigas korpajn ŝanĝojn. Tiuj ŝanĝoj revenas al la cerbo, kie estas integrataj kun la percepto kaj generas la emociajn spertojn, nome sinteno kiu povas esti konsiderata nov-james-a.

Efikoj de la forigo de la amigdalo en simioj

[redakti | redakti fonton]

Proksimume 20 jarojn post la verko de Klüver kaj Bucy, Weiskrantz (1956, en Dalgleish, 2004) montris, ke la duflankaj lezoj de la amigdalo estas sufiĉaj por tuŝi:

  • la parolkapablon,
  • la pazivecon,
  • la stangan manĝokonduton kaj
  • la pliigon de la esplortendencoj de la sindromo.

Ekde la apero de tiuj laboroj, la amigdalo estas konsiderata la centro de atento de la esploristoj en la neŭraj sistemoj de la emocio.

Interpretado de emocio laŭ mediaj kondiĉoj. Individuoj interpretas aktivigon visceran laŭ stimuloj de la media situacio kaj laŭ sia kognitiva stato. Stanley Schachter kaj Jerome Singer, same kiel Cannon, akceptis, ke la renutrado (feedback) ne estas sufiĉe specifa por determini kiam emocion oni sentas en difinita situacio, sed, kiel James, ili kredis, ke ankaŭ tio gravas. Lia ideo estas ke la retronutrado de la fizika aktiveco estas bona indikilo ke okazas io grava, eĉ se oni ne kapablas komuniki precize tion kio okazas. Kiam oni detektas la fizikan aktivecon pere de la feedback, oni klopodas ekzameni oniajn cirkonstancojn. El la kogna pritakso de la situacio, oni klasigas la aktivecon. La klasigo de la aktiveco estas kio difinas la emocion kiun oni sentas. Pro tio, laŭ Schachter kaj Singer, la kogno plenigas la vakuon kiu estas inter la manko de specifeco de la fizika retronutrado kaj la sentoj.

Debato Zajonc-Lazarus pri kogno kaj emocio

[redakti | redakti fonton]

En 1980 Zajonc proponis, ke la simpatiaj kaj kognaj sistemoj estas grandparte sendependaj (tio estas, la emocio montriĝas sen kogna kondiĉo), kaj ke la simpatio estas pli pova kaj prezentiĝas unue. Zajonc (1980) diris tiurilate: “Oni konkludas, ke la simpatio kaj la kogno estas sub la kontrolo de sistemoj apartigitaj kaj parte sendependaj kaj povas ĉiu influi per vario de formoj, kaj ambaŭ konstituas rimedojn de efikoj por procezi informaron.” [22]

Male, Lazarus (1982) asertas, ke la pensaro estas necesa kondiĉo de la emocio. Tio kontraŭas, tiele, la sintenon adoptitan de Zajonc, konsiderante, ke lia laboro montras du ĝeneraligitajn miskomprenojn pri tio kio estas komprenataj kiel kognaj procezoj en la emocio:

  • Nome kogna pritaksado de la graveco de renkonto por bonfarto devas okazi en fiksaj etapoj tra la procezado de la informaro de la stimuloj el la medio (dekomence).
  • La pritaksado estas necese intenca, racia kaj konscia.

En sia verko, Lazarus studis la implicojn kaj filogenetikajn kaj ontogenetikajn de kogna teorio de la emocio. Li konkludas, ke reguloj devas esti formulataj por klarigi kial oni generas la kognajn procezojn, la influon kaj la formon de la emocia reago en la diversaj specioj kiuj reagas emocie.

La tielnomataj teorioj pri bazaj emocioj

[redakti | redakti fonton]
Dekses vizaĝoj esprimantaj homajn pasiojn - kolorgravuraĵoj de J. Pass, 1821, laŭ bildo de Charles Le Brun.

Paul Ekman (1982) pritraktas la gravecon de jeno:

Duarangaj emocioj estas miksaĵoj el la bazaj emocioj, ekzemple nostalgio. Tiujn duarangajn emociojn oni nomas ankaŭ miksitajn emociojn. Honto ekzemple estas miksita emocio, ekzistas baze miksaĵo inter timo kaj kolero (blokita aŭ resendita kontraŭ si mem).

Listo de duarangaj emocioj

[redakti | redakti fonton]

Diversaj bazaj emocioj aŭtonome distingeblas

[redakti | redakti fonton]

La serĉado de pruvoj ke la emocio havas diversajn modelojn en la aŭtonoma nerva sistemo (kiel proponis James kaj Darwin) estis rekuperita per la publikigo de la artikolo "Autonomic nervous system activity distinguishes among emotions" en la revuo Science.[23] En tiu studo, la partoprenantoj prezentis vizaĝajn esprimojn (sen rekta kono de la emocio kiun ili reprezentis), dum ili estis registritaj per serio de aŭtonomaj variabloj (kora ritmo, kondukkapablo de la haŭto). En tiu artikolo, Ekman kaj liaj kunlaborantoj establis modelojn por ses bazaj emocioj: surprizo, naŭzo, tristo, kolero, timo kaj ĝojo/feliĉo, kiuj komponis la liston de bazaj emocioj de plej ampleksa akceptado, konata kiel La Ses Grandaj (The Big Six).[24]

Teorioj de kogna taksado

[redakti | redakti fonton]

Lau teorioj de kogna taksado, nomataj ankaŭ laŭ la angla teorioj de appraisal, emocio estas la frukto de kognaj taksadoj, kiujn faras individuo rilate al okazaĵo, ke tiu estu interna aŭ eksterna, aŭ rilate al situacio, kiu estigas la emocion.

Tiuj teorioj diferencas de la teorioj de bazaj emocioj, ĉar ili supozas estiĝomekanismojn komunajn al ĉiuj emocioj. El tiu vidpunkto por kompreni emociojn, estas unue necese kompreni la taksadon, kiun uzas individuo rilate al okazaĵo en sia ĉirkaŭo. Kogna taksado estas difinita kiel procedo kogna, rapida, aŭtomata, nekonscia, kies funkcio estas taksi la ricevitajn stimulojn surbaze de apartaj kriterioj (Magda Arnold, 1960).

La modelo proponita de Klaus Scherer (1984, 1988, 2001) donas precizan difinon pri la eco de emocioj. Ĝi difinas emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en kvin organaj sistemoj okazantaj interdepende kaj sinkrone responde al taksado de ekstera aŭ interna stimulo, rilate al centra intereso al individuo. Ĝi proponas difini emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en jenaj kvin organaj sistemoj: kogna (agado de la centra nerva sistemo), psikofiziologia (respondoj ĉirkaŭaj), motiva (ema respondi al evento), moviĝa (moviĝo, vizaĝa esprimo, vortigo), sentumo subjektiva.

La plej multaj teorioj pri emocio subtenas la ideon, ke la ĉefa eco de emocia sperto dependas de la rezulto de taksado de okazaĵo rilate al la supervivo kaj bonstato de la individuo. En la teorio de Scherer la aro de kriterioj ebliganta taksadon de okazaĵo estas nomata «stimulus evaluation checks (SEC’s)» (kontroloj de taksado de stimuloj). Post la rezulto de tiu taksado, eblas antaŭdiri la tipon kaj la intensecon de la emocio, kiun estigis la okazaĵo. La kontroloj estas organizitaj ĉirkaŭ kvar ĉefaj celoj, subdivideblaj en duarangajn celojn. La superaj kontroloj (SEC) korespondas al la plej gravaj tipoj de informoj, kiujn bezonas la organismo por havi ĝustan reagon. Temas pri:

  1. Ĉu la okazaĵo estas kongrua al mi? Ĉu ĝi rekte afektas mian personon aŭ mian socian grupon?
  2. Kiaj estas la implicoj aŭ la konsekvencoj de tiu okazaĵo kaj ĝis kie ili tuŝos mian bonstaton aŭ miajn celojn nunajn kaj forajn?
  3. Ĝis kie mi kapablas alfronti tiujn konsekvencojn?
  4. Kiun signifecon havas tiu okazaĵo rilate al miaj personaj konvinkoj kaj rilate al normoj kaj valoroj sociaj?

La taksado de tiuj kontroloj estas farita ĉiam subjektive kaj dependas do la perceptoj kaj konkludoj, kiun povas fari individuo en situacio. Krome, kiel jam estis sugestita de Lazarus kaj Folkman (1984), la taksado okazas ne nur unufoje, sed ripetiĝas en procedo nomata retaksado (angle: «reappraisal»), kiu ebligas iompostioman adaptiĝon al la okazaĵo.

La teorio de la sistemo intermitiva

[redakti | redakti fonton]

Herbert Simon, premiita de la Nobel-premio pri ekonomiko kaj fakulo de kogna psikologio, evoluigis en 1967 teorion de la intermitiva de la lineara decido. Li difinis tri grupojn da realtempaj bezonoj de individuo:

  1. bezonoj estiĝantaj fronte al necertaj okazaĵoj (stimuloj de bruoj aŭ subitaj vidaĵoj), kiuj povintus signali danĝeron;
  2. fiziologiaj bezonoj, kiuj estas internaj stimuloj per ekzemple malsato, soifo, laciĝego;
  3. kognaj asocioj, kiuj estas fortaj stimuloj devenantaj de asocioj memoraj, kiel ekzemple memoro pri timo.

Li diris "Kiam homoj uzas informojn, ili konsumas atenton. La funkcio de emocio estas kontroli atenton."

Kondiĉigo de timo

[redakti | redakti fonton]

En 1986, LeDoux (en LeDoux, 1995)[25] proponis, ke ekzistas diversaj vojoj en la amigdalo por la kondiĉigo de timo. LeDoux amplekse disvolvigis siajn ideojn pri la kondiĉigo de timo.

LeDoux proponas, ke la partopreno de la amigdalo en la kondiĉigo de timo funkcias per du diferencaj manieroj, nome la jenaj:

  1. Rekta vojo talamo-amigdalo kiu povas procezi sensajn aspektojn de la enirantaj stimuloj kaj transmiti tiun informaron rekte al la amigdalo, kio permesas, rapidan respondon kondiĉitan de timo, antaŭ signalo de minaco. Tio influita de la psikologiaj ideoj pri la aktivigo de la emocio, partikulare rilate al la sinteno de Zajonc pri la emocioj sen kogno.[26] LeDoux konsideras, ke ekzistas tiu rapida vojo kiam la organismo bezonas rapide agi, kiel kiam oni estas minacita de serpento kaj oni bezonas rapide reagi.[27]
  2. La dua vojo estas vojo talamo-korteks-amigdalo, kiu ebligas pli kompleksan analizon de la enirantaj stimuloj kaj proponas emocian reagon pli akurata sed ankaŭ pli malrapida al la timo.[27]

Emocio en la traktado de la socia anksia perturbo

[redakti | redakti fonton]

Socia anksia perturbo (SAP), ankaŭ konata kiel socia fobio, estas anksia perturbo karakterizata per grava timo en unu aŭ pliaj sociaj situacioj, kaŭzanta konsiderindan angoron kaj difektitan funkcian kapablon en almenaŭ iuj partoj de la ĉiutaga vivo. Tia timo povas esti kaŭzita de perceptita aŭ reala kontrolo fare de aliaj. Fizikaj simptomoj ofte inkludas troan vangoruĝon, troan ŝvitadon, tremadon, korbatan percepton kaj naŭzon. Suferanto eble balbutas aŭ rapide parolas. Ekpanikoj ankaŭ povas okazi pro intensa timo kaj malkomforto. Ĉe adoleskuloj kun socia anksia perturbo, la psikologia traktado povas postuli la implikon de gepatroj en terapio se tiuj montras altajn nivelojn de esprimita emocio.[28]

Profunda cerba stimulado kontraŭ deprimo rezista al traktado

[redakti | redakti fonton]

Mayberg kaj kunlaborantoj (2005)[29] stimulis la subgenuan areon de la cingula antaŭa kortekso, en pacientoj kun rezisto al traktado de la deprimo, kio produktis malaltigon de la deprimo en la plej parto de la eksperimento (kvar el ses).

Tiu studo gravas, ĉar la rezisto al traktado de la deprimo estas diskapabla malordo, kaj sen ebloj por traktado, ĉar malsukcesis: 1. la uzado de multaj kuraciloj, 2. la psikoterapio kaj 3. la terapio elektrokonvulsia.

La rezultoj de tiu studo sugestas, ke la interrompo en la aktiveco de la limbokorteksaj cirkvitoj, uzante la elektran stimuladon de la blanka substanco de la subgenua areo de la cingula kortekso, povas inverti efektive la sintomojn de la pacientoj kun rezisto al traktado de la deprimo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Cornelius, R. (1996). The science of emotion. New Jersey: Prentice Hall.
  • Dalgleish, T., Dunn, B., Mobbs, D. (2009). Affective neuroscience: Past, present and future. Emotion Review, 1(4), 355-368.
  • Robert Dantzer, Les Émotions, PUF, Coll. Que sais-je?, Paris, 2002
  • Darwin, C. (1872). The expression of the emotions in man and animals. London: John Murray.
  • Denton D (2006). The Primordial Emotions: The Dawning of Consciousness. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-920314-7.
  • Fabrice Fernandez, Samuel Lézé, Hélène Marche, Le langage social des émotions. Études sur les rapports au corps et à la santé, Anthropos-Economica, Coll. Sociologiques, Paris, 2008.
  • Fox E (2008). Emotion Science: An Integration of Cognitive and Neuroscientific Approaches. Palgrave MacMillan. ISBN 978-0-230-00517-4.
  • Freitas-Magalhaes, The Psychology of emotions: The allure of human face. Oporto: University Fernando Pessoa Press.
  • Frijda, N.H. (1986). The Emotions. Maison des Sciences de l'Homme and Cambridge University Press
  • Gendron, M. & Barrett, E. (2009). Reconstructing the Past: A Century of Ideas About Emotion in Psychology [reta versio]. Emotion Review, 1(4), 316-339. Konsultita la 19an de marto 2010, en: http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pmc/articles/PMC2835158/?tool=pubmed
  • Goleman, D. (1999). Inteligencia emocional. Círculo de Lectores. ISBN 978-84-226-6577-9.
  • González, Ana Marta (2012). The Emotions and Cultural Analysis. Burlington, VT : Ashgate. ISBN 978-1-4094-5317-8
  • González-Valle, A. (2010). Emociones desde una perspectiva psicobiológica. Nepublikita disertacio, Universidad Autónoma de Yucatán, Mérida, Yucatán, México.
  • Harlow, J. M. (1848/1999). Passage of an iron rod through the head. Journal of Neuropsychiatry & Clinical Neurosciences, 11, 281-283. Konsultita la 24an de julio de 2010, en: [3] Arkivigite je 2011-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
  • Hogan, Patrick Colm. (2011). What Literature Teaches Us about Emotion Cambridge: Cambridge University Press.
  • Hordern, Joshua. (2013). Political Affections: Civic Participation and Moral Theology. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0199646813
  • James, W. (1884). What is an emotion?. Mind, 9, 188-205.
  • Mills, C. K. (1912). The cortical representation of emotion, with a discussion of some points in the general nervous system mechanism of expression in its relation to organic nervous disease and insanity [Elektronika Versio]. Proceedings of the American Medico-Psychological Association, 19, 297-300. Konsultita la 2an de aŭgusto de 2010, en: http://www.archive.org/details/proceedingsofann19ameruoft
  • Salovey, Peter kaj Mayer, John D. Emotional intelligence. Imagination, Cognition and Personality. 1990, Nº 9, p. 185-211.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Franclingve: toutes les autres en sont composées de quelques de ces six ou bien en sont des espèces.
  2. (Francois kaj aliaj, 2001; O'Regan, 2003).
  3. (Adam kaj aliaj, 2005 ; Chaffar kaj aliaj, 2006 ; Ahn kaj aliaj, 2005).
  4. Aristotle. Nicomachean Ethics.
  5. Aquinas, Thomas. Summa Theologica.
  6. Suchy, Yana. (2011) Clinical neuropsychology of emotion. Nov-Jorko, NY: Guilford.
  7. (2004) “Psychology from Islamic Perspective: Contributions of Early Muslim Scholars and Challenges to Contemporary Muslim Psychologists”, Journal of Religion and Health 43 (4), p. 357–77. doi:10.1007/s10943-004-4302-z. 
  8. Vidu ekzemple Antonio Damasio (2005) Looking for Spinoza.
  9. Leviatano (1651), VI: Of the Interior Beginnings of Voluntary Notions, komune nomata Pasioj; kaj Speeches by which They are Expressed
  10. Darwin, Charles (1872). The Expression of Emotions in Man and Animals. Noto: Tiu libro estis origine publikigita en 1872, sed estis represitaj multajn fojojn fare de diversaj eldonistoj.
  11. (2009) “Darwin & Emotion Expression”, American Psychologist 64 (2), p. 120–8. doi:10.1037/a0013386. Alirita 2019-07-08.. “for most emotion expressions, Darwin insisted that they were functional in the past or were functional in animals but not in humans.”.  Arkivigite je 2019-07-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-08. Alirita 2019-11-07.
  12. . Darwinian Inheritance & the Evolution of Evolutionary Theory (2015-06-08). Alirita 2019-07-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-08. Alirita 2019-11-07.
  13. 13,0 13,1 13,2 Gaulin, Steven J.C. kaj Donald H. McBurney. Evolutionary Psychology. Prentice Hall. 2003. ISBN 978-0-13-111529-3, Chapter 6, p 121-142.
  14. (January 2015) “Emotion and decision making”, Annual Review of Psychology 66, p. 799–823. doi:10.1146/annurev-psych-010213-115043. 
  15. Wright, Robert. Moral animal.
  16. (1998) “Somatic responses to psychological stress: The reactivity hypothesis”, Advances in Psychological Science 2, p. 87–114. 
  17. (2008) “Embodied semantics for actions: findings from functional brain imaging”, Journal of Physiology, Paris 102 (1–3), p. 35–9. doi:10.1016/j.jphysparis.2008.03.012. 
  18. LeDoux J.E. (1996) The Emotional Brain. New York: Simon & Schuster.
  19. (1997) “Facial movement, breathing, temperature, and affect: Implications of the vascular theory of emotional efference”, Cognition & Emotion 11 (2), p. 171–95. doi:10.1080/026999397379980. 
  20. (August 2019) “Physiological feelings”, Neuroscience and Biobehavioral Reviews 103, p. 267–304. doi:10.1016/j.neubiorev.2019.05.002. “Currently the predominant opinion is that somatovisceral and central nervous responses associated with an emotion serve to prepare situationally adaptive behavioral responses.”. 
  21. Klüver, H., & Bucy, P. C. (1937).'Psychic blindness' and other symptoms following bilateral temporal lobectomy. American Journal of Physiology, 119, 352-353.
  22. (p. 151)
  23. (Ekman et al., 1983).
  24. (Prinz, 2004).
  25. LeDoux, J. E. (1995). Emotion: Clues from the brain. Annual Review of Psychology, 46, 209-235.
  26. Zajonc, R. (1980). Feeling and thinking: Preferences need no inferences [Elektronika Versio]. American Psychologist, 35, 151-175. Konsultita la 15an de oktobro 2010, en: http://psycnet.apa.org/?fa=main.doiLanding&fuseaction= showUIDAbstract&uid=1980-09733-001
  27. 27,0 27,1 LeDoux, J. (2002). El aprendizaje del miedo: de los sistemas a las sinapsis. En I. Morgado (Coord), Emoción y conocimiento (pp. 107-134). España: Tusquets.
  28. Garcia-Lopez, LJ et al (2014). «Can parent training for parents with high levels of expressed emotion have a positive effect on their child's social anxiety improvement?». Journal of Anxiety Disorders 28 (8): 812-822. doi:10.1016/j.janxdis.2014.09.001.
  29. Mayberg, H. S., Lozano, A.M., Voon, V., McNeely, H.E., Seminowicz, D., Hamani, C., Schwalb, J.M., Kennedy, S.H. (2005). Deep brain stimulation for treatmentresistant depression [Electronic Version]. Neuron, 45, 651-660. Konsultita la 15an de oktobro 2010, en: [1] Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine En Wayback [2] Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine date 20110723052702

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]