Nostalgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Saŭdado de Napolo (1895), de Bertha Worms.

Nostalgio (el klasika greka νόστος [nóstos], «reveno», kaj ἄλγος [álgos], «doloro»)[1] estas sento de sopiro por pasintaj momento, situacio aŭ okazaĵo. Laŭ PIV temas pri malgajeco, melankolio.[2]

La nostalgio estas komprenita komune kiel sento kiun ajna persono povas trapasi en ajna biologia etapo. Temas pri eta sufero pensi pri io havita aŭ vivita en epoko kaj kiun oni havas nune, kiu estas forpasinta aŭ ŝanĝiĝis. La nostalgio estas ofte asocia al kara memoro de la infanaĝo, de amatulo, de loko, aŭ eĉ de ludilo, videoludo aŭ de persona estimita aĵo aŭ objekto, aŭ aliflanke de preciza okazaĵo de la vivo de la individuo aŭ de grupo al kiu tiu apartenis.

Specifa okazo de nostalgio estas tiu suferata de elmigrintoj, veturantoj, ekzilitoj aŭ homoj kiuj loĝas tre for de sia devenloko aŭ pro iu tialo ne povas aŭ eĉ ne rajtas reveni al tiu. Foje tia sento rezultas en lirikaj montroj de literaturo. Kiel neologismo, oni uzas la terminon saŭdado por tia sento, laŭ PIV temas pri "amara ĝuo de la rememoroj k bedaŭroj, fontinta el la portugala kulturo".[3]

Psikologiaj studoj montras, ke multaj personoj kredas ke en pasintaj jaroj aŭ jardekoj ili fartis pli bone ol en la aktualo, kun vivnivelo pli alta aŭ bonkvalita. Tiu kredo estas tipa trajto inter la signoj de la nostalgia sufero. Ne temas pri malsano aŭ malordo ĉu psiĥa aŭ mensa patologie, sed ĝi povas inkludi verajn simptomojn nature.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Real Academia Española kaj Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo (2014). «nostalgia». Diccionario de la Real Academia Española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7. Konsultita la 4an de novembro 2019.
  2. PIV NPIV Konsultita la 4an de novembro 2019.
  3. PIV NPIV Konsultita la 4an de novembro 2019.