Aviceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aviceno
Desegno de Aviceno el 1271
Desegno de Aviceno el 1271
Persona informo
Nomo Aviceno
Dato de naskiĝo 16-a de aŭgusto 980 [#]
Loko de naskiĝo Afŝana [#]
Dato de morto 18-a de junio 1037 [#]
Loko de morto Hamadan [#]
Okupoj filozofo, kuracisto kaj astronomo
Aĝo je morto 56
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Aviceno (perse ابن سينا, arabe ابن سينا, latine Avicenna, greke Aβιτζιανός ; naskiĝis la 16-an de aŭgusto 980, en Afŝana, mortis la 18-an de junio 1037, en Hamadan) estis persa filozofo, kuracisto kaj astronomo

La unua paĝo de manuskripto, aŭtorita de Aviceno.

Krome oni povas konsideri lin ankaŭ matematikisto, fizikisto, kemiisto, poeto, psikologo, teologo, islam-fakulo, Koran-fakulo, soldato kaj politikisto kaj do fakte li estis siatempa saĝulo.[1]

Lia kompleta arablingva nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Rais). Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko.

Li verkis ĉirkaŭ tridek librojn pri diversaj temoj, ĉefe pri filozofio kaj medicino. La plej famaj estas La libro de la kuracado kaj La kanono de medicino, konata ankaŭ kiel Kanono de Aviceno. Liaj disĉiploj nomis lin Ĉeiĥ el-Rais, tio estas 'princo de la saĝuloj', la plej granda de la kuracistoj, la Majstro laŭ antonomazio, aŭ la tria Majstro (post Aristotelo kaj Al-Farabi). Li estas unu el la ĉefaj kuracistoj de ĉiuj tempoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

La sola fonto de informoj pri la unua parto de la vivo de Aviceno estas lia membiografio, surpaperigita de lia studento Jūzjānī. Pro manko de aliaj fontoj maleblas esti certa, ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne. Fakte li utiligas sian aŭtobiografion por avanci sian teorion pri kono (ke eblas al individuo akiri scion kaj kompreni la aristotelajn filozofiajn sciencojn sen instruisto), kaj estis pridubite ĉu la okazado priskribita estis adapto por kongrui pli proksime kun la aristotela modelo; en aliaj vortoj, ĉu Aviceno priskribis sin kiel studado de aĵoj en la "ĝusta" sinsekvo. Tamen pro manko de aliaj fontoj, la raporto de Aviceno esence devas esti prenita ĉe nominala valoro.[2]

Aviceno naskiĝis ĉ. 980 en Afšana, vilaĝo proksime de Buĥaro (en aktuala Uzbekio), la ĉefurbo de la Samanidoj, persa dinastio en Mezazio kaj Granda Ĥorasano. Lia patrino Setareh, estis de Bukaro;[3] lia patro, Abdullah, estis respektata ismailana,[4] akademiulo de Balĥo, grava urbo de la Samanida Imperio, en kio hodiaŭ estas Balĥa Provinco, Afganio. La patro estis dum la naskiĝo de sia filo la guberniestro en unu el la biendomoj de la Samanida Nuh ibn Mansur. Li havis sian filon tre singarde edukita ĉe Bukaro. La sendependa penso de Ibn Sina estis servita per speciala inteligenteco kaj memoro, kio permesis al li preterpasi liajn instruistojn en la aĝo de 14. Kiel li diris en sia membiografio, ekzistis nenio, kion li ne lernis kiam li atingis 18.

La plej malnovaj kopioj de la dua volumeno de la verko de Ibn Sina "Kanono de Medicino" el la jaro 1030.

Diversaj teorioj estis proponitaj por rigardi la madhab (doktrino) de Aviceno. Mezepoka historiisto ẓahīr al-dīn al-Bayhaqī (m. 1169) konsideris Aviceno'n kiel ano de la Fratoj de Pureco.[5] Aliflanke, Dimitri Gutas kune kun Aiŝa Ĥan kaj Jules J. Janssens protestis ke Aviceno estis sunaista hanafisto.[5][6] Tamen, Shia faqih Nurullah Shushtari kaj Seyyed Hossein Nasr, aldone al Henry Corbin, asertis ke li estis plej verŝajne adepto de Dekduimamismo.[4][5][7] Similaj malkonsentoj ekzistas pri la fono de la familio de Aviceno, dum kelkaj verkistoj konsideris ilin sunaistoj, pli lastatempaj verkistoj opiniis ke ili estis ŝijaistoj.[6]

Laŭ sia membiografio, Aviceno parkeris la tutan Koranon antaŭ la aĝo de 10.[8] Li lernis hindan aritmetikon de hinda legomvendisto, kaj komencis lerni plie kiel vaganta akademiulo kiu gajnis porvivaĵon kuracante malsanulojn kaj instruante la idojn. Li ankaŭ studis Fihon (islama jurisprudenco) sub la hanafisma akademiulo Ismail al-Zahid.[9]

Kiel adolesko, li estis tre turmentita per la Metafiziko de Aristotelo, kiun li ne povis kompreni ĝis li legis la komentojn de al-Farabi pri la verko.[4] Por la venonta jaro kaj duono, li studis filozofion, en kiu li renkontis pli grandajn malhelpojn. En tiaj momentoj de surprizita studado, li forlasis siajn librojn, faris sian ritolavadon kaj iris al la moskeo, kaj restis en preĝo (salat). Profunde en la nokto, li daŭrigis siajn studojn, kaj eĉ en liaj revoj problemoj persekutis lin kaj laboris al ilia solvo. Kvardek fojojn, laŭ onidiroj, li legis la Metafiziko-n de Aristotelo, kaj ties vortoj restis en lia memoro; sed ilia signifo estis senespere obskura, ĝis iun tagon li trovis lumon, de la malgranda komento de Farabi, kiun li aĉetis ĉe gazetkiosko per la malgranda sumo de tri dirhamoj. Tiel granda estis lia ĝojo ĉe la eltrovaĵo, farita kun la helpo de laboro de kiu li atendis nur misteron, ke li hastis por reveni danke al dio, kaj donacis almozon al la senhavuloj.

Li kontaktis medicinon ĉe 16, kaj ne nur lernis kuracistan teorion, sed ankaŭ per volontula laboro kun la malsanuloj, laŭ sia propra raporto, malkovris novajn metodojn de terapio. La adolesko atingis statuson de edukita kuracisto en la aĝo de 18,[8] kaj trovis ke "La medicino ne estas malmola kaj dorna scienco, kiel matematiko kaj metafiziko, tiel ke mi baldaŭ faris grandan progreson; mi iĝis elstara kuracisto kaj komencis trakti pacientojn, uzante aprobitajn kuracilojn." La famo de la juna kuracisto rapide disvastiĝis kaj li traktis multajn pacientojn senpage.

Matureco[redakti | redakti fonton]

Tombo de Kabus en Gonbad-e Kavus. Aviceno ne alvenis ĝustatempe por ekhavi lian protekton.

La unua posteno de Ibn Sina estis tiu de kuracisto de la emiro, Nuh la 2-a, kiu dankis lin pro sia rekupero el danĝera malsano (997). La ĉefa premio por Ibn Sina pro tiu servo estis aliro al la reĝa biblioteko de la Samanidoj, bone konataj patronoj de saĝeco kaj de saĝuloj. Baldaŭ post lia alveno la biblioteko estis detruita de fajro kaj la malamikoj de Ibn Sina akuzis lin pri la bruligo, asertante ke li klopodis tiele kaŝi porĉiame la fontojn de sia sciaro. Dume, li helpis sian patron en liaj financaj laboroj, sed ankaŭ trovis tempon por verki kelkajn el siaj plej fruaj verkoj.

Kiam Ibn Sina estis 22-jaraĝa, li perdis sian patron. La Samanida dinastio venis al sia fino en decembro 1004. Ibn Sina ŝajne malakceptis la proponojn de Mahmud de Gazni, kaj foriris okcidenten al Konje-Urgenĉ (nuntempe en Turkmenio), kie la veziro, konsiderata amiko de saĝuloj, donis al li modestan monatan stipendion. La pago estis malgranda, do Ibn Sina vagadis de loko al loko tra la distriktoj de Nejŝaburo kaj Merv ĝis la limoj de Ĥorasano, serĉante aplikon por sia saĝeco. Kabus, la malavara reganto de Tabaristano, kiu mem estis poeto kaj saĝulo, kun kiu Ibn Sina estis esperinta trovi azilon, estis ĉirkaŭ tiu epoko (1012) malsatigita fare de siaj trupoj kiuj estis ribelintaj. Ibn Sina mem estis tiam frapita de forta malsano. Finfine, ĉe Gurgan, proksime al la Kaspia Maro, Ibn Sina trafis amikon, kiu aĉetis loĝejon ĉe sia propra domo en kiu Ibn Sina prelegis pri logiko kaj astronomio. Kelkaj el la traktaĵoj de Ibn Sina estis verkitaj por tiu patrono; kaj ankaŭ la komenco de lia Kanono de Medicino datas el lia restado en Hirkanio.

Ibn Sina poste setliĝis ĉe Rej, en la najbarejo de moderna Teherano, nome hejmurbo de Al Razi; kie Majd Addaula, filo de la lasta emiro de Bujidoj, estis teoria reganto sub la regenteco de sia patrino (Sajjidah Ĥatun). Oni diras ke ĉirkaŭ tridek el la plej mallongaj verkoj de Ibn Sina estis komponitaj en Rey. Konstantaj kvereloj inter la regentino kaj ŝia dua filo, nome Ŝams al-Daula, tamen, devigis la fakulon lasi la lokon. Post mallonga restado ĉe Kazvin li pasis suden al Hamadãn kie Ŝams al-Daula, alia emiro Bujida, estis setlanta sin mem. Dekomence, Ibn Sina eniris en la servon de altklasa sinjorino; sed la emiro, aŭdinta pri lia alveno, alvokis lin kiel kuracista helpanto, kaj sendis lin reen kun donacoj al lia loĝejo. Ibn Sina estis eĉ levita al la posteno de veziro. La emiro dekretis ke li estu pelita el la lando. Ibn Sina, tamen, restis kaŝita dum kvardek tagoj en la hejmo de la ŝeiĥo Ahmed Fadhel, ĝis nova atako de malsano devigis la emiron restaŭri lin en lian postenon. Eĉ dum tiu malfacila epoko, Ibn Sina pluigis siajn studojn kaj instruadon. Ĉiun vesperon, resumoj el liaj grandaj verkoj, nome la Kanono kaj la Kuraco, estis diktitaj kaj klarigitaj al siaj lernantoj. Je la morto de la emiro, Ibn Sina ĉesis esti veziro kaj devis kaŝiĝi en la hejmo de apotekisto, kie, kun intensa ofteco, li pluigis la komponon de siaj verkoj.

Maŭzoleo en Hamadan. La lastaj tempoj de Aviceno okazis inter Hamadano kaj Esfahano.

Dume, li estis verkinta al Abu Ja'far, nome prefekto de la vigla urbo Esfahano, proponante siajn servojn. La nova emiro de Hamadan, aŭdinte pri tiu korespondado kaj malkovrinte kie Ibn Sina estis kaŝita, enkarcerigis lin en fortikaĵon. Dume pluis milito inter la regantoj de Esfahano kaj Hamadãn; en 1024 la unue menciitaj kaptis Hamadan kaj ties urbojn, pelante la Taĝikajn pagosoldatojn. Kiam la tumulto forpasis, Ibn Sina revenis ĉe la emiro al Hamadan, kaj sekvis siajn literaturajn laborojn. Poste, tamen, akompanita de sia frato, nome favorita disĉiplo, kaj du sklavoj, Ibn Sina fuĝis el la urbo maske de la vestaĵo de Sufiisma asketo. Post danĝera veturo, ili atingis Esfahanon, kie ili ricevis honoran bonvenon el la princo.

Lasta vivo kaj morto[redakti | redakti fonton]

La ceteraj dek aŭ dekdu jaroj de vivo de Ibn Sīnā okazis en la servo de la Kakujida reganto Muhammad ibn Rustam Duŝmanziĝar (konata ankaŭ kiel Ala al-Daŭla), kiun li akompanis kiel kuracisto kaj ĝenerala literatura kaj scienca konsilisto, eĉ en siaj nombraj kampanjoj.

Dum tiuj jaroj li ekstudis literaturajn fakojn kaj filologion, instigite, oni diris, de kritikoj al sia stilo. Tiam akra koliko, kiu kaptis lin okaze de marŝado de la armeo kontraŭ Hamadan, estis sekvita de intencitaj kuraciloj tiom perfortaj ke Ibn Sina apenaŭ povis stari. Je simila okazo la malsano revenis; malfacile li povis atingi Hamadan, kie, trovinte ke la malsano venkas, li malakceptis la kuracajn rimedojn, kaj rezignis sin al sia fato.

Tomboŝtono de Aviceno, Hamedan, Irano.

Liaj amikoj avertis lin malrapidiĝi kaj fari vivon modere. Li tamen malakceptis, asertante jene: "Mi preferas mallongan vivon kun larĝo ol mallarĝan kun longo".[10] Sur sia mortolito, li pentis; li testamentis siajn havaĵojn al la malriĉuloj, restaŭris maljustajn akirojn, liberigis siajn sklavojn, kaj legis la Koranon ĉiun trian tagon ĝis sia morto.[11] Li mortis en Junio 1037, kiam li estis 58jaraĝa, en la monato de Ramadano kaj estis entombigita en Hamadan, Irano.[11]

Lia filozofio[redakti | redakti fonton]

Eble li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento. Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.

Pri la temoj fido kaj racio malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohamedo ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion aŭ ion tre simila en la Okcidento. Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko. Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj. Aviceno influis la penson de la Okcidento inter aliaj ĉefe per Ibn-Ruŝd kaj Tomaso de Akvino.

Irana poŝtmarko montranta supozitan vizaĝon de Al-Farabi, instruisto de Aviceno.

Ibn Sīnā verkis etende en la frua epoko de la islama filozofio, ĉefe pri la fakoj logiko, etiko, kaj metafiziko, inklude traktaĵojn nome Logiko kaj Metafiziko. Plej el liaj verkoj estis verkitaj en araba lingvo – tiam la lingvo de scienco en Mezoriento – kaj kelkajn en Persa lingvo. De lingva gravo eĉ ĝis nuntempe estas kelkaj libroj kiujn li verkis en preskaŭ pura Persa lingvo (partikulare la Danishnamah-yi 'Ala', nome Filozofio por Ala' ad-Daŭla'). La komentarioj de Ibn Sīnā pri Aristotelo ofte estis kritikaj al la greka filozofo, kio kuraĝigis ardan polemikon en la spirito de ijtihad, nome sendependa plenumo de racio.

La novplatonisma skemo de Aviceno pri "emanaĵoj" iĝis fundamenta en la Kalam (skolo de teologia diskurso) en la 12a jarcento.[12]

Lia Libro de kuracado iĝis disponebla en Eŭropo en parta latina traduko ĉirkaŭ kvindek jarojn post ties kompono, sub la titolo Sufficientia, kaj kelkaj aŭtoroj identigis "Latinan Avicenismon" floranta dum iom da tempo, paralele al la pli influa Latina Averoismo, sed subpremita de la Parizaj dekretoj de 1210 kaj 1215.[13]

La psikologia de Aviceno kaj la teorio de sciaro influis super Guillaume d'Auvergne, episkopo de Parizo[14] kaj super Alberto la Granda,[14] dum sia metafiziko influis super la pensaro de Tomaso de Akvino.[14]

Filozofia pensado de Aviceno[redakti | redakti fonton]

La unua paĝo de manuskripto de la verko de Aviceno nome Kanono, datita en 1596/7 (Yale, Medical Historical Library, Cushing Arabic ms. 5).

Pli detale jen esencaj tezoj de la filozofio de Aviceno:

  • La pura potenco (nura ebleco) estas la materio, kaj la pura ago (faktiteco) (latine: actus, kompleta perfekteco) estas Dio.
  • La ekziston de Dio pruvas ĝuste tio, ke nur Li estas nepra (ĉar absoluta), ĉio alia estas kontigenta (ĉar relativa).
  • Dio estas nepre unu.
  • Ĉio dependas de Dio kaj ekzistas per Dio, kiu estas eterna.
  • De Dio devenas la monda racio, kiel la unua movanto.
  • La kreado estas plurgrada, produktanta la t.n. aktivan intelekton.
  • La tempo kaj la moviĝo estas senĉesaj - senfinaj potence.
  • La homo havas pasivan (ricevan) intelekton, kaj lia celo estas unuiĝi kun la aktiva intelekto, kaj per tiu kun Dio.

Se per la kristana Eŭropo, Islamo prezentis danĝeran defion en diversaj kampoj... milite, politike, filozofie, religie, science... en filozofio la defio ekmalaperis en la epoko de la skolastikuloj, ĉefe kun Alberto la Granda kaj Tomaso de Akvino, kiuj alfrontis la la problemon de la interrilatoj de la du fontoj de kono, kredo kaj racio, per aristotelismo kaj revenante per alia filozofia instrumento, al la sama konkludo de la kristanaj pensuloj de la pasinto: Kredo kaj Racio neniam povas konflikti ĉar diversmaniere devenantaj el la sama fonto, Dio.

Argumento por la ekzisto de Dio[redakti | redakti fonton]

Aviceno faris argumenton por la Ekzisto de Dio kiu estos konata kiel la "Pruvo de la Vero" (en araba: al-burhan al-siddikin). Aviceno argumentis ke devas esti "necesa ekzistanto" (araba: ŭajib al-ŭujud), nome ento kiu ne povas ne ekzisti,[15] kaj tra serio de argumentoj, li identigis ĝin kiel la Dio de Islamo.[16]} La nuntempa historiisto de filozofio Peter Adamson nomigis tiun argumento kiel unu el la plej influaj mezepokaj argumentoj por la ekzisto de Dio, kaj la plej granda kontribuo de Aviceno al la historio de filozofio.[17]

Korespondado kun Al-Biruni[redakti | redakti fonton]

Al-Biruni korespondis kun Aviceno pri Aristotelo.

Survivs la korespondao inter Ibn Sina (kun sia disĉiplo Ahmad ibn 'Ali al-Ma'sumi) kaj Al-Biruni en kiu ili debatis pri aristotela natura filozofio kaj la Peripatetisma skolo. Abu Rajhan ekdemandis al Aviceno dekok demandojn, el kiuj dek estis kritikoj al la verko de Aristotelo Περί ουρανού (pri la ĉieloj).[18]

Teologio[redakti | redakti fonton]

Aviceno estis kredanta islamano kaj serĉis kongruigi la racian filozofion kun la islama teologio. Lia celo estis pruvi la ekziston de Dio kaj de lia kreado de la mondo science kaj tra la racio kaj la logiko.[19] La konceptoj de Aviceno pri la islama teologio (kaj filozofio) estis enorme influaj, formante parton de la kerno de la studobjektaro ĉe la islamaj religiaj lernejoj ĝis la 19a jarcento.[20] Aviceno verkis multnombrajn mallongajn verkojn pritraktantajn la islaman teologion, inkluzive traktaĵojn pri la profetoj (kiujn li konsideris "inspiritaj filozofoj"), kaj ankaŭ pri diversaj sciencaj kaj filozofiaj interpretaĵoj de la Korano, kaj pri kiel la korana kosmologio korespondas al lia filozofia sistemo. Ĝenerale tiuj traktaĵoj ligis liajn filozofiajn verkojn al la islamaj religiaj ideoj; por ekzemplo, la korpa postvivo.

Troveblas aludoj en liaj pli longaj verkoj en kiuj Aviceno konsideris filozofion kiel la nura senta vojo por distingi realajn profetaĵojn kaj iluzion. Li ne diris tion pli klare pro la politikaj implikaĵoj de tia teorio, se profetaĵo estus pridemandita, kaj ankaŭ ĉar li okupiĝis ĉefe pri pli mallongaj verkoj, kiuj koncentriĝis je klarigo de liaj teorioj pri filozofio kaj teologio, sen devojiĝi al konsidero de epistomologiaj aferoj, kiuj povus esti konsiderataj nur de aliaj filozofoj.[21]

Postaj interpretoj de la filozofio de Aviceno disiĝis en tri diversaj skoloj; tiuj (kiel al-Tusi) kiu pluis aplikante lian filozofion kiel sistemon por interpreti pli postajn politikajn okazaĵojn kaj sciencan progreson; tiuj (kiel al-Razi) kiuj traktis la teologiajn verkojn de Aviceno aparte de liaj pli larĝaj filozofiaj esploroj; kaj tiuj (kiel Algazelo) kiuj selektive uzis partojn de lia filozofio por subteni siajn proprajn klopodojn por akiri pli grandajn spiritajn rigardojn tra vario de mistikaj rimedoj. Estis la teologia interpreto de tiuj kiaj al-Razi kio eventuale dominis en la madrasoj.[22]

Aviceno parkeris la Koranon je aĝo de dek, kaj kiel plenkreskulo, li verkis kvin traktaĵojn komentante la suraojn el la Korano. Unu el tiuj tekstoj estis la Pruvo de Profetoj, en kiu li komentas kelkajn koranajn versojn kun alta estimo. Aviceno argumentas ke islamaj profetoj estu konsideritaj pli altaj ol filozofoj.[23]

Verkoj kaj teorioj[redakti | redakti fonton]

Interna vido de la Avicena Maŭzoleo, desegnita de lairana arkitekto Hooshang Seyhoun en 1945–1950.
  • Aviceno aŭtoris kvin-voluman enciklopedion pri medicino: nome Kanono de Medicino (Al-Qanun fi't-Tibb). Ĝi estis uzata kiel normiga medicina lernolibro en la islama mondo kaj Eŭropo ĝis la 18a jarcento.[24][25] La Kanono ankoraŭ ludas gravan rolon en la Unani medicino.[26]
  • La Libro de kuracado (en araba: کتاب الشفاء Kitāb al-Šifāʾ, Latine: Sufficientia) estas scienca kaj filozofia enciklopedio. Spite ties titolo, ĝi ne temas pri medicino. Ĝi intencas "kuraci" nescion de la animo. Tiu libro estas la ĉefa verko de Ibn Sina pri scienco kaj filozofio. En ĝi li pritraktas tersciencojn kiel geologio kaj la formado de la montoj.[27]
    • En la sekcio Al-Burhan (Pri pruvaro) de la Libro de kuracado, Aviceno esploras la filozofion de scienco kaj priskribas fruan sciencan metodon de esplorado. Li esploras la verkon Posta Analizo de Aristotelo kaj ege diverĝas de la greka filozofo je kelkaj punktoj.
    • En fiziko kaj mekaniko, Ibn Sīnā, ankaŭ en la Libro de kuracado, disvolvis teorion de movo, en kiu li faris distingon inter la klino (tendenco al movo) kaj la forto de pafaĵo, kaj koncludis ke la movo estis rezulto de klino (majl) transferita al la pafaĵo fare de la ĵetanto, kaj tiu pafa movo en vakuo ne ĉesus.[28] Li vidis klinon kiel permanenta forto kies efiko estas nuligita pere de eksteraj fortoj kiaj la aera rezisto.[29] La teorio de movo prezentita de Aviceno estis probable influita de la saĝulo de la 6a jarcento el Aleksandrio nome Johano Filopono. La teorio de Aviceno esta malpli prilaborita varianto de la teorio de impeto disvolvigita de Buridano en la 14a jarcento. Ne estas klare se Buridano estis influita de Aviceno, aŭ rekte de Filopono.[30]
  • La kontribuo de Aviceno en klasika psikologio estas ĉefe en la partoj Kitab al-nafs de la Libro de kuracado kaj en Kitab al-najat (La libro de liberigo). Tiuj estis konataj en Latino laŭ la titolo De Anima ("pri animo"). Notinde, Aviceno disvolvigas tion kio estis nomata la "fluganta homo", nome argumento en la Psikologio de la kuracado I.1.7 kiel defendo de la argumento ke la animo estas sed kvanta etendo, kiu havas afinecon kun la argumento de Descartes cogito (aŭ tion kion la fenomenologio difinas kiel formo de "epoĥe").[31][32]
  • Pri astronomio kaj astrologio Aviceno verkis traktaĵon pri astrologio titole Resāla fī ebṭāl aḥkām al-nojūm, en kiu li citis erojn de la Korano por studi la povon de astrologio por anonci la futuron.[33] Li kredis ke ĉiu planedo havas ian influon sur la tero, sed argumentis kontraŭ ke la astrologoj povas determini la precizajn efikojn.[34]
  • En kemio Ibn Sīnā uzis distiladon por produkti esencajn oleojn kiel roza esenco, formante la fondon de tio kio poste iĝos aromoterapio.[35]

Avicenismaj skoloj[redakti | redakti fonton]

La filozofio de Aŭgusteno de Hipono ege kongruis kun tiu de Aviceno.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Avicenismo.

Avicenismo estas skolo de Islama filozofio kiu estis establita de Aviceno]. Laŭ Henry Corbin kaj Seyyed Hossein Nasr, estas du tipoj de Avicenismo: nome Islama aŭ Irana Avicenismo, kaj Latina Avicenismo.[36][37] Laŭ Nasr, la Latina Avicenismo estis bazita sur la komencaj filozofiaj verkoj de Aviceno. Tiu skolo sekvis la vojon de la peripatetisma skolo de filozofio kaj klopodis priskribi la strukturojn de realo per racia sistemo de pensado. En la 12a jarcento, ĝi iĝis influa en Eŭropo, partikulare en Oksfordo kaj Parizo, kaj tuŝis kelkajn elstarajn filozofojn kiaj Tomaso de Akvino, Roger Bacon kaj Duns Skoto. Kvankam la Latina Avicenismo estis malforta kompare kun la Latina Averroismo, laŭ Étienne Gilson estis "Aviceneca Aŭgustenismo". Aliflanke, Islama Avicenismo estas bazita sur liaj postaj verkoj kio estas konata kiel "La orienta filozofio" (حکمت المشرقیین). Tiele, filozofio en la orienta Islama civilizo iĝis pli proksima al la gnozo kaj klopodis havigi rigardon de spirita universo. Tiu alproksimigo pavimis la vojon al la Irana skolo de Iluminismo (حکمت الاشراق) fare de Sohraŭardi.[38]

Henry Corbin referencis al diverĝoj inter Irana Avicenismo kaj Latina Avicenismo.[39] Tiele oni povus konsideriu tri diferencajn skolojn de Avicenismo. Li parolis pri Avicenismo Aŭgustena, Latina Avicenismo kaj Irana Avicenismo.[40] Ŝajne antaŭ Henry Corbin, kelkaj orientalistoj havis iom de tiu rigardo al Avicenismo.

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

La vira nomo "Sina" (literumita ankaŭ kiel "Seena", kio pli proksime respegulas la iranan prononcmanieron) estas komuna nomo en Iran. Tiu populareco estas ŝuldo rekte al la granda respekto por Aviceno, ĉar li estis la nura historia figuro kiu portis tiun nomon.

En la historia romano de Louis L'Amour de 1985 nome The Walking Drum, Kerbouchard studas la verkon de Aviceno nome La Kanono de Medicino.

En sia libro The Physician (la doktoro, 1988) Noah Gordon rakontas la historion de juna angla kuracstudento kiu veturas ŝajnigante sin juda el Anglio al Persio kaj lernas el Aviceno, la granda kuracisto tiutempe. La romano estis adaptita al kino en 2013. La rolo de Aviceno estis ludita de Ben Kingsley en la filmo Der Medicus.

Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.

Urbo Bobigny, Francio, havas hospitalon nomitan "Hôpital Avicenne". Tie troviĝas tram-haltejo Hôpital Avicenne.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio en cifereca gazeto arteHistoria [1] Konsultita en la 8-an de julio 2017.
  2. Encyclopædia Iranica, Avicena biografio
  3. "Avicenna"Encyclopædia Britannica, Concise Online Version, 2006 ([2]); D. Gutas, "Avicenna", en Encyclopædia Iranica, Online Version 2006, (LINK); Avicenna en (Encyclopedia of Islam: © 1999 Koninklijke Brill NV, Leiden, The Netherlands)
  4. 4,0 4,1 4,2 CORBIN, Henry. (1993 (originala franca 1964)) History of Islamic Philosophy, Tradukita de Liadain Sherrard, Philip Sherrard. London; Kegan Paul International in association with Islamic Publications for The Institute of Ismaili Studies, p. 167–175. ISBN 0-7103-0416-1. OCLC 22109949 221646817 22181827 225287258.
  5. 5,0 5,1 5,2 JANSSENS, Jules L.. (1991) An annotated bibliography on Ibn Sînâ (1970–1989): including Arabic and Persian publications and Turkish and Russian references. Leuven University Press, p. 89–90. ISBN 978-90-6186-476-9. excerpt: "<expand>... [Dimitri Gutas's Avicenna's maḏhab] convincingly demonstrates that I.S. was a sunnî-Ḥanafî."[3]
  6. 6,0 6,1 AISHA KHAN. (2006) Avicenna (Ibn Sina): Muslim physician and philosopher of the eleventh century. The Rosen Publishing Group. ISBN 978-1-4042-0509-3. [4]
  7. Seyyed Hossein Nasr, An introduction to Islamic cosmological doctrines", Publikigita de State University of New York Press, ISBN 0-7914-1515-5 Page 183
  8. 8,0 8,1 The Canon of Medicine (work by Avicenna). Encyclopædia Britannica (2008). Arkivita el la originalo je 28 May 2008. Alirita {{subst:FormatoDato|2008-06-11}}.
  9. Jorge J. E. Gracia kaj Timothy B. Noone (2003), A Companion to Philosophy in the Middle Ages, p. 196, Blackwell Publishing, ISBN 0-631-21673-1.
  10. Aisha Khan. Avicenna (Ibn Sina): Muslim Physician And Philosopher of the Eleventh Century. The Rosen Publishing Group.
  11. 11,0 11,1 OSLER, William. (2004) The Evolution Of Modern Medicine. Kessinger Publishing. ISBN 1-4191-6153-9.
  12. Nahyan A. G. Fancy (2006), p. 80–81, "Pulmonary Transit and Bodily Resurrection: The Interaction of Medicine, Philosophy and Religion in the Works of Ibn al-Nafīs (d. 1288)", Electronic Theses and Dissertations, University of Notre Dame
  13. Henry Corbin, History Of Islamic Philosophy, Routledge, 2014, p. 174. Henry Corbin, Avicenna and the Visionary Recital, Princeton University Press, 2014, p. 103.
  14. 14,0 14,1 14,2 The Internet Encyclopedia of Philosophy, Avicenna/Ibn Sina (CA. 980–1037). Iep.utm.edu (2006-01-06). Alirita 2010-01-19.
  15. Adamson 2013, p. 170.
  16. Adamson 2013, p. 171.
  17. Adamson 2013, p. 170.
  18. Rafik Berjak kaj Muzaffar Iqbal, "Ibn Sina—Al-Biruni correspondence", Islam & Science, Junio 2003.
  19. Lenn Evan Goodman (2003), Islamic Humanism, p. 8–9, Oxford University Press, (ISBN 0-19-513580-6).
  20. James W. Morris (1992), "The Philosopher-Prophet in Avicenna's Political Philosophy", en C. Butterworth (eld.), The Political Aspects of Islamic Philosophy, (ISBN 978-0-932885-07-4), ĉapitro 4, Cambridge Harvard University Press, pp.152–198 [p.156].
  21. James W. Morris (1992), "The Philosopher-Prophet in Avicenna's Political Philosophy", en C. Butterworth (eld.), The Political Aspects of Islamic Philosophy, Ĉapitro 4, Cambridge Harvard University Press, pp.152–198 [pp. 160–161].
  22. James W. Morris (1992), "The Philosopher-Prophet in Avicenna's Political Philosophy", en C. Butterworth (eld.), The Political Aspects of Islamic Philosophy, Chapter 4, Cambridge Harvard University Press, pp.152–198 [pp. 156–158].
  23. Jules Janssens (2004), "Avicenna and the Qur'an: A Survey of his Qur'anic commentaries", MIDEO 25, p. 177–192.
  24. McGinnis, Jon (2010). Avicenna. Oxford: Oxford University Press. p. 227. ISBN 978-0-19-533147-9.
  25. A.C. Brown, Jonathan (2014). Misquoting Muhammad: The Challenge and Choices of Interpreting the Prophet's Legacy. Oneworld Publications. p. 12. ISBN 978-1780744209.
  26. Indian Studies on Ibn Sina's Works de Hakim Syed Zillur Rahman, Avicenna (Scientific and Practical International Journal of Ibn Sino International Foundation, Tashkent/Uzbekistan. 1–2; 2003: 40–42
  27. Stephen Toulmin kaj June Goodfield (1965), The Ancestry of Science: The Discovery of Time, p. 64, University of Chicago Press (cf. The Contribution of Ibn Sina to the development of Earth sciences)
  28. Fernando Espinoza (2005). "An analysis of the historical development of ideas about motion and its implications for teaching", Physics Education 40 (2), p. 141.
  29. A. Sayili (1987), "Ibn Sīnā and Buridan on the Motion of the Projectile", Annals of the New York Academy of Sciences 500 (1), pp. 477–482: "It was a permanent force whose effect got dissipated only as a result of external agents such as air resistance. He is apparently the first to conceive such a permanent type of impressed virtue for non-natural motion."
  30. Jack Zupko, "John Buridan" in Stanford Encyclopedia of Philosophy, 2014 (fn. 48) "We do not know precisely where Buridan got the idea of impetus, but a less sophisticated notion of impressed forced can be found in Avicenna's doctrine of mayl (inclination). In this he was possibly influenced by Philoponus, who was developing the Stoic notion of hormé (impulse). For discussion, see Zupko (1997) ['What Is the Science of the Soul? A Case Study in the Evolution of Late Medieval Natural Philosophy,' Synthese, 110(2): 297–334]."
  31. Nader El-Bizri, The Phenomenological Quest between Avicenna and Heidegger (Binghamton, N.Y.: Global Publications SUNY, 2000), pp. 149–171.
  32. Nader El-Bizri, "Avicenna's De Anima between Aristotle and Husserl," in The Passions of the Soul in the Metamorphosis of Becoming, ed. Anna-Teresa Tymieniecka (Dordrecht: Kluwer Academic Publishers, 2003), pp. 67–89.
  33. George Saliba (1994), A History of Arabic Astronomy: Planetary Theories During the Golden Age of Islam, p. 60, 67–69. New York University Press, ISBN 0-8147-8023-7.
  34. Saliba, George (2011). "Avicenna". Encyclopædia Iranica, Online Edition.
  35. Marlene Ericksen (2000). Healing with Aromatherapy, p. 9. McGraw-Hill Professional. ISBN 0-658-00382-8.
  36. Nasr 2013, p. 67
  37. Corbin 1998, p. 93
  38. Nasr 2013, p. 67
  39. Corbin 1998, p. 101
  40. Corbin 2014, p. 102

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avicenna en la angla Vikipedio.