Teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teologo)

Teologio (greke: θεoς theos = Dio, λoγoς logos = parolo) signifas laŭvorte discienco, do instruo pri Dio, pli ĝenerale instruojn pri la kredosistemoj kaj sanktaj skriboj kadre de iu certa fido. Ekzemple: kristana teologio.

La scienco, kiu studas religiojn de ekstere nomiĝas religioscienco.

La historio de la studo de teologio en institucioj de pli alta edukado estas tiel malnova kiel la historio de tiaj institucioj. Ekzemple, la Platonika Akademio fondita en Ateno en la 4-a jarcento a.K. ŝajnas inkluzivi teologiajn temojn en ĝia submetata afero.

Politika teologio estas parto kaj de politika filozofio kaj de teologio kiu priserĉas la vojojn laŭ kiuj teologiaj konceptoj aŭ pensomanieroj rilatas al politiko, socio, kaj ekonomiko. Kvankam la rilato inter kristanismo kaj politiko estis pristudita ekde jam la epoko de Jesuo mem, politika teologio kiel akademia fako komencis dum la lasta parto de la 20-a jarcento, parte kiel reago al la verkaro kaj de Carl Schmitt kaj de la Frankfurta Skolo.

Domina teologio estas aro de kristanaj politikaj ideologioj, kiuj celas starigi ŝtaton regata de kristanoj kaj bazita sur siaj propraj komprenoj de la biblia juro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Antonio Livi, Verra e falsa teologia. Come distinguere l'autentica "scienza della fede" da equivoca "filosofia religiosa", Casa Editrice Leonardo da Vinci, Romo 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]