Kredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kredokredaro estas modelo kreita de la menso kiel adaptiĝo al la medio, ĉu natura aŭ socia, aŭ por plenumi neceson. Aludas ĝenerale al la interpretado de kona enhavo aŭ de fakto (ĉu reala aŭ imaga) el kiuj oni malkonas aŭ ne oni postulas justigon aŭ racian fundamenton. La kredo tiam konvertiĝas en fundamento de kono kiel vero aŭ kiel agomodelo, kiel moralo.

Kredokredaro grupigas iel ĉiujn individuojn kiuj kunhavas la saman modelon kaj kiuj bonigos proponon kaj agados kvazaŭ tiu estas vero (kvankam tiu ne estus tia), kolektante kaj stokante en sia scio kio alĝustiĝas al tiu, formante kulturan kaj socian interplektaĵon kio konsistigas ian grupidentecon.

Kiam tiu kultura kaj socia identeco formuliĝas kiel aro de esencaj verajoxj kiuj superiĝas super la individuo, tiuj kredoj konstituiĝas en tio nomata dogmo, difinante necesan moralon por povi pluhavi la grupon. Tiel okazas ĉe la religia kredaro, aŭ ĉe la ideologioj.


Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉe kredoj, la fontoj el kiuj devenas tiuj estas variaj kaj jenaj:

  • eksteraj, kiam originiĝas sur klarigoj havigataj al la homoj por komprenigo de iuj fenomenoj.
  • internaj, kiam originiĝas el la propra Pensado kaj konvinkiĝoj.

Kredo povas havi aŭ ne havi empirian bazon. Ekzemple, la religiaj kredoj, ĉar bazitaj sur dogmoj, kutime ne havas empiriajn bazojn; kio kontraŭstarigas ilin al la scienco, kiu konstruiĝas el datumoj havitaj per eksperimenta metodo aŭ per preciza kalkulado.

Tipoj de kredoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĉe normala lingvaĵo oni ne atentas pri la jena distingo, tamen koncepte indas diferencigi:

  • La opiniojn, kiuj submetiĝas al raciaj kriterioj kiuj justigas la veron de ties enhavo: la scienco kaj ĉiu idearo submetita al la racia kritikaro kies lasta fundamento estas kredo objetive fondita en setlitaj kriterioj.
  • La ideologiojn kies fundamento estas la propra konsisto de la identeco de la socia grupo kaj la defendo de ties interesoj, kvankam prezentiĝas kiel vero kaj fundamento de opinioj (antaŭjuĝoj).
  • La religio, kies enhavo kaj fundamento de vero kaj moralo, pro situi for de la kona kunteksto de la mondo kaj de la esperto, pro dia komunikado aŭ sankta aŭtoritato, ofte estas prenata kiel modelo de kredo kiu ne dependas de la homa racio, kaj plenumas funkcion de senco de vivo, kio foje konfuziĝas kun ideologio.

La kredaro estas unu el la bazoj de la tradicio. Kredo estas subjetiva valorigo kiun oni faras pri si mem, pri aliuloj aŭ pri la ĉirkaŭa mondo. La plej grava kredaro estas la konvinkoj kaj la antaŭjuĝoj, kiam tiuj ne estis kontrastigitaj kun la principoj kaj metodoj de la scienco.

Kiam la kredaro akceptas diskutadon kaj kontrastadon, estas diversaj tipoj de markoj de disvolviĝo, kutime klasita en jenaj du tipoj:

  • Fermaj kredaroj: akceptas nur pridiskutadon kaj kontraston de ia klaso de personoj, elektitaj pro ties aŭtoritato kaj simileco kun idealo.
  • Malfermaj kredaroj: akceptas pridiskutadon kaj kontraston de iu ajn kiu aliĝu al modelo de logika analizo kaj racio surbaze de tio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kredo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo. »
  • Citaĵo
    « Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto. »
  • Citaĵo
    « Ne kredu al orelo, kredu al okulo. »

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • José Ortega y Gasset: Ideas y creencias; ĉe Obras Completas, Vol. V, Ed. Revista de Occidente, México.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu