Diskuto:Kredo
Dankon
[redakti fonton]Jen jam de longe bezonata artikolo. Dankon al vi, Kani ! Mi tamen kaŝis la parton, kiu restas hispanlingva. Kore, Thomas Guibal 07:06, 29. Aŭg 2008 (UTC)
SignifoJ
[redakti fonton]El vortaro.net
"kredo
1 Mensa stato de tiu, kiu kredas
2 Mensa konsento pri religiaj aŭ filozofiaj opinioj, kiujn oni rigardas veraj, kvankam ne demonstreblaj
"Kredo
1 Oficiala resumo de la ĉefaj dogmoj de difinita religio: la Kredo de Niceo.
2 La unua el la tri teologiaj virtoj, per kiu homo aliĝas al veraĵoj, revelaciitaj de Dio k transdonataj de la Eklezio.
"fido
1 Tiu kormovo, per kiu ni fidas iun
2 Tiu sento de sekureco, kaŭzata de la kredo al la efiko, valoro de io
3 Religie bazita kredo 2: Rim. En tiuj ekzemploj fido aspektas kiel sinonimo de kredo. Sed la jena ekzemplo montras la diferencon: ankaŭ la diablo kredas je Dio, sed mankas al li la ĝusta fido.
Do, endas kaj indas precizigi kiel fido kaj kredo malsamas. Sj1mor (diskuto) 07:20, 13 maj. 2024 (UTC)