Uzanto-Diskuto:Sj1mor

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sj1mor!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 23:18, 7. Mar 2009 (UTC)

Mirinfano[redakti fonton]

Dankon pro la ampleksigo kaj referencigo ĉe la artikolo Mirinfano 👍💚 Ĝi bezonegis ĝin. Kiam vi aldonas referenco(j)n se ĝi estas la unua aldonu je a fino ankaŭ:
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
Por ke ili aperu bele listigitaj! -- Radioamatoro (diskuto) 19:58, 22 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ne certas pri kio okazis al vi, sed povas supozi, ke rilatas al provizora forbaro fare de administranto, kiu deziras komuniki kun vi. Tamen ĝis hodiaŭ vi aperis kiel ruĝa anonimulo, tio estas vi ne plenumis la uzantopaĝon kaj oni ne scias ĉu oni parolas al iu, al grupo, al maŝino ktp., ĉu oni legos mesaĝojn direktitajn al vi, ĉu vi respondos aŭ ne. Viaj kontribuoj estas interesaj, sed vi lasis erarojn kaj misojn en jam faritaj artikoloj. Fakte vi mem agnoskas, ke via lingonivelo estas ankoraŭ plibonigenda. Fakte en la mesaĝo kiun vi ĵus lasis anstataŭ priskribon vi lasis multajn gramatikajn erarojn en nur la du lastaj linioj. Krome en Diskutejo > Administrejo, okazis debateto pri novuloj kiuj lasas strangajn misojn en kreitaj artikoloj. Kaj eble tiu estas via kazo. Tie mi lasis mian informon: "Mi jam korektis multajn el tiuj strangaĵoj. Lia specialaĵo estas ne ĝuste manipuli la rimedojn per kiu la dua parto de ligiloj povas esti ion proksima, ekzemple libro|librojn aŭ komerco|merkatigi ktp. Male ĉe li la dua parto povas esti absolute io ajn. Mi trafis la artikolon Simfonio n-ro 6a, patosa (Ĉajkovski) kie inter aliaj floroj aperas en instrumentado fagoto|sunaistoj, Korno (muzikinstrumento)|monrimedoj en la buŝo, Tubjo|favoro, Kontrabaso|duobla malaltaj kaj nekredeble Aldviolono|, vi seksperfortas! Mi povus simple korekti tion, sed eble tio ripetiĝos. Mi ne komprenas kio okazas. Fakte kelkaj liaj kontribuoj estas interesaj, sed li jam kreis kelkajn laborigojn por Alinomendaj artikoloj kaj mi ne scias kion li povas fari en nenovaj artikoloj." Eble necesas al vi relegado de viaj kreitaj artikoloj por kontroli la rezultojn. Mi restos je via dispono kaj plu helpos en la plibonigo de viaj artikoloj, sed memoru, ke indas pli la kvalito ol la kvanto. Kaj certe la kunlaboro kun kolegoj. Amike.--kani (diskuto) 10:52, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ne scias ĉu vi scias alveni al tiu via diskutejo. Mi korektis kelkajn viajn artikolojn. Mi supozas, ke vi ankoraŭ ne regas la ĝustan dividon de ligiloj per | kiu dividas maldekstren la titolon de la celitan ligeblan artikolon kaj dekstren kion vi aperigos en la artikolo. Se vi rerigardas la redaktopaĝon (aŭ la historion) ekzemple de tiu artikolo vi komprenos kiel tio funkcias. Ekzemple vi modifas proprajn nomojn de verkistoj kiun vi arbitre alinomas. Mi korektis tion.--kani (diskuto) 11:30, 5 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Multajn Dankojn. Mi multe lernas post ke mi faris komparon inter la du versioj kaj detale kontrolis la diferencojn dekstre kontraŭ maldekstre alineo post alineo. Mi pardopetas ke mi faris al vi tro multe da kontrola laborado kaj do en la estonteco mi estu pli zorgema kaj kontrolu ankaŭ la fonton de la tekston

Korinna of Tanagra[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus vidis en via komento ĉe la alinomado de Korinna of Tanagra, ke vi ial havis problemon ligi la artikolon kun alilingvaj versio. Mi senprobleme povis ligi ĝin kun la angla en:Corinna. Ĉu iu erarmesaĝo aperis ĉe vi aŭ eble io alia? --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon Tlistulimu. ne, mi ne ricevis kaj ne aperis ia ajn mesaĝon. simple estis ke la eo paĝon ne ligils al la samaj en aliaj haveblaj linvgoj, malgraŭ ke mi ekis la paĝon per traduko de la angla.

Saluton, Sj1mor. Nun la titolo de la artikolo post alinomado estas Korinna de Tanagra. --Tlustulimu (diskuto) 08:31, 6 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Andrej Belij‎‎[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Dankon pro la nova artikolo Andrej Belij‎‎. Tamen mi trovis iomete ion por aldoni. Ĉar la rusa temulo naskiĝis en la 19-a jarcento, mi aldonis la ŝablonon {{JULGREGDATO}}, tiel ke nun aperas la naskiĝdato ne nur laŭ la gregoria kalendaro, sed ankaŭ laŭ la julia kalendaro. En Ruslando la transiro de la kalendaro okazis nur post la unua mondmilito. Ĉar ĉe la temulo nur la tago ŝanĝiĝis laŭ la du kalendaroj, mi eĉ aldonis helpan parametron dum la ŝablonuzado. Detaloj ja legeblas en la dokumentado de la ŝablono. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:22, 7 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. En tiu artikolo estis averto "Ĉi tiu artikolo estas redaktata de iu. Por eviti la riskon de redaktokonflikto, ne redaktu la artikolon. Kontrolu la kronologion kaj forigu la ŝablonon, se necese." Tiel mi devis forigi viajn korektojn por povi konservi tiujn miajn. Nun mi ripozas por tagmanĝo, kaj vi povos refari ilin, se vi deziras, dum iom pli ol unu horo.--kani (diskuto) 13:02, 13 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Kampa (monstro)[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus vidis, ke vi tradukis artikolon per la tradukilo de Vikipedio. Ĉar vi akcidente uzis jam uzitan titolon, mi korektis tion. La nuna titolo estas Kampa (monstro). La alia Kampa temas pri io tute ne rilata, nome insulo de Prago. Mi tial rekomendas estonte krei tradukaĵojn kiel subpaĝo de via uzanto, kiel tion faras aliaj uzantoj, por eviti tian problemon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:42, 1 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pro bona ideo krei artikolojn pri historiaj artistinoj. Tio plibonigas la kvaliton de nia Vikipedio. Du rekomendoj: en nuntempa Esperanto apenaŭ oni uzas romiajn ciferojn por indiki jarcentojn aŭ monarkojn. Tio estas tre komuna en kelkaj landoj, sed en aliaj ne tiom; tial, kiam mi revizias artikolojn mi ŝanĝas al sistemo de 12-a jarcento, Alfonso la 2-a ktp. Mi scias, ke en praaj esperantlingvaj tekstoj, tiaj ciferoj aperis, sed tiam eble ne estis tiom klara konscio pri la universaleco de Esperanto. Dua rekomendo: kelkaj biografioj aperas tro tranĉitaj kun alineoj de po nur unu frazo. Do, kiel estas la kutimo en multaj lingvoj, mi grupigis frazojn en alineo, nome en paragrafoj. Krome, oni diras, ke tiuj tekstoj venas el radiprogramoj aŭ io tia, sed vi scias, ke oni ne rajtas rekte kopii tekston el iu loko al Vikipedio: oni devas resumi, traduki, reredakti ilin por eviti piratadon. Plej verŝajne vi jam faras tion. Kaj finfine, ja, foje vi lasas vortojn ekzemple en la angla. Je via dispono.--kani (diskuto) 18:23, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Estis mia plezuro![redakti fonton]

Saluton Sj1mor! Mi tre amuziĝis renkonti vin hodiaŭ en la ĝenerala Vikipedia renkontiĝo! Ni havis tre multe da aferoj, pri kiuj ni ŝatas paroli (kaj parolis). Mi tuj sendos al vi retpoŝton, pri la materialoj, kiujn mi preparis por mia Esperanta kurso. {{{1}}} Pacan Sabaton, כובש המלפפונים (diskuto) 12:36, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Internaj ligiloj[redakti fonton]

Estimata Sj1mor! Eble vi ne scias tion: Vi povas pli simple skribi [[gladiatoro]]j anstataŭ [[Gladiatoro|gladiatoroj]], do alglui -j kaj -n tuj post la ligilo. Bedaŭrinde tio ne funkcias same por plurvortaj esprimoj, sed por unuvortaj tiu skribo ja estas rekomendinda. - Sincere, Moldur (diskuto) 08:15, 10 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Plia ekzemplo: Ne skribu "[[Statuso|statuson]]", sed skribu anstataŭ tio "[[statuso]]n" (en artikolo Norma lingvo). - Moldur (diskuto) 11:22, 10 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Sed kial? Kio estas la diferenco? vizaspekte tiu ŝajnas la samo. Ŝajnas ke tio postulus plian laboron de mi.

Nu, mi spertas ke la konciza formo estas pli praktika kaj laborŝpara (kaj krome pli eleganta). Mi supozis ke la sola kialo uzi la kompleksan formon estas ke oni ne konas la simplan. Sed eble vi havas alian labormetodon kaj intence preferas la malsimplan (eĉ se mi ne komprenas kial). Faru laŭ via prefero. - Sincere, Moldur (diskuto) 12:55, 10 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Pri mia labormetodo, verkante pri la teksto de artikolo mi certe ne redaktu la fonton mane, noto per noto. Mi redaktas per la funkcio de la alt-shift-v (visuale). Tie, kiam mi kreas ligilon mi tajpas la kombinaĵon alt-k kaj elektas la titolon de la dezirita artikolo. tiel la vikio kreas la ligilon kiel vi vidas. Kiel oni povas fari alie?

Nu, por redakti ion ajn en Vikipedio, mi elektas "Redakti fonton" kaj prilaboras rekte la fontotekston. Jen mia normala labormaniero. - Moldur (diskuto) 13:58, 14 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

peto al nova ŝablono kiu temas pri nacia personigo[redakti fonton]

Mi intencas krei artikolojn pri naciaj personigoj. Estas multaj, kaj nemalofte pli ol unu al ĉiu nacio. Do por plibone organizi la temon, mi volas krei novan ŝablonon, kiu grupigantos naciaj personigoj de tra la mondo. sed mi ne havas la teknikan scipovon, kaj ankaŭ probable mia uzantkonto ne havas la rajton fari tion en vikipedio, kaj tiel mi bezonas helpon.

Saluton Sj1mor! Taŭga loko por tia peto estas Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. Pri via teknika scipovo mi ne havas opinion, sed pri la rajto mi ja supozas ke tiu kiu rajtas krei artikolon ankaŭ rajtas krei ŝablonon. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:33, 12 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus vidis, ke vi alinomis Grado al Grado (angulo). Ĉar la termino "Grado" havas kelkajn malsamajn signifojn, mi ĵus ŝanĝis la alidirektilon al apartigilo. Krome mi metis eĉ intervikiajn ligilojn. Ĉu vi eble havus proponon pri aldonoj al tiu nova apartigilo Grado? --Tlustulimu (diskuto) 14:49, 16 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

(+) Ĉar jam delonge ekzistas apartigilo Grado (apartigilo), mi ĵus malfaris la ŝanĝon de la antaŭa alidirektilo al apartigilo. Do, grado nun denove estas alidirektilo. Ni ne bezonas du apartigilojn por la sama vorto. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 16 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi vidis viajn artikolojn Manstando kaj Kapstando. Stando laŭ PIV estas Ĉiu el la apartaj montrejoj, disponigitaj de ekspozicio al la partoprenantoj: ⁓o de E. en foiro. ☞ budo, kiosko. Do nenio rilata al tiu afero. Mi supozas, ke vi celis vorton "staro" anstataŭ "stando" kaj tiel vi mem uzis tiun radikon en Kapstando. Mi proponas alinomi tiujn du artikolojn al Manostaro kaj Kapostaro (finaĵo -a por eviti tri konsonantojn kvankam tio povas esti ankaŭ Manstaro kaj Kapstaro. Eble vi mem povas alinomi se uzi la maldekstran supran fakon Pli apud la stelo kaj marki kiel tialo Evidenta eraro. Se vi ne povas fari tion, mi povos proponi la aferon en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Kion vi opinias prie?--kani (diskuto) 10:59, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi jam proponis alinomadon sur VP:AA kaj proponas daŭrigi la diskuton tie. --Tlustulimu (diskuto) 11:03, 17 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atento. Jes mi konsentas. Mi jam pripensis tiel sed ne estis certa. Mi devintus kontroli la signifon de la radikon stando ĉe PIV. ĉu kapstaro aŭ kapostaro? laŭ mi kapstaro pli glatas al la lango.

Parenteze[redakti fonton]

Saluton. Mi trarigardis viajn interesajn artikolojn pri personigoj kaj aliajn. Vi uzis por la titolo, laŭ mia opinio, troajn parentezojn. Tiu uzado celas nur artikolojn kiuj ja bezonas tiun klarigon; ekzemple, Badajoz (provinco) kaj Badajoz (urbo), kaj pli simple nur en unu el ili. Tamen vi sisteme aldonis (personigo) aŭ ion similan nenecese. Ekzemple Parvatio (diino) montris sian parentezon kiam en ĉiuj dekoj da lingvoj tio ne aperas. Tiel mi rekte alinomis ĉar eble ekzistas en aliaj artikoloj ligilo Parvatio kiu restus ruĝa kvankam la artikolo jam ekzistas.--kani (diskuto) 13:41, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Vi pravas sed por la naciaj personigoj mi vidis tiun uzon de parentezoj en la angla (personification). Ĉu mi daŭros meti la (personigo) post la nomo de la naciaj personigoj?

Laŭ mia opinio nur se tio necesas, ĉar jam estas alia artikolo kun sama nomo, ekzemple Rusio -> Rusio (personigo).--kani (diskuto) 11:46, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Jardekoj[redakti fonton]

Notu, ke 70-aj jaroj kaj 90-aj jaroj estas jardekoj de la unua jarcento de nia erao. Mi jam korektos tion al 1990-aj jaroj en Stanley J. Drake. Por havi tiun efikon vi povas uzi la manieron 1990-aj jaroj|90-aj jaroj. Amike.--kani (diskuto) 11:46, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Tiu artikolo aspektas pli artikolo por gazeto ol por enciklopedio. Enciklopedie oni ekas tiel: elefanto estas mamulo, kiu ktp. Tio mankas en la artikolo. Mankas ankaŭ referenco al aludita studo. Kaj ligoj al alilingvaj korespondaj artikoloj. Malmankas personaj observoj.--kani (diskuto) 13:30, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Vi pravas. erare mi postis. BV malfari la paĝon.

Sklavecaj militoj[redakti fonton]

Saluton Sj1mor, vi kreis tri artikolojn pri sklavecaj militoj (Unua sklaveca milito...). Sed kiu militis? Ĉu sklaveco kiel sistemo? Ĉu sklavoj? La titolo diras, ke la sistemo, sed se sklavoj, poste la paĝoj estas alinomendaj, ekz. Unua sklava milito aŭ Unua milito de sklavoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:25, 7 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Bona demando. Jes ja okazis en historio de Romio tri tiaj eventoj sufiĉe bone dokumentitaj kaj konsekvence tre gravaj en la historio, ĉefe pri ilia influo al modernaj liberecmovadoj. Militis liberiĝitaj sklavoj kontraŭ la establita sklaveca ordo, kontraŭ establita armeo de Romio. la historio estis skribita de la ventintoj, do de la romianoj. Pri la specifa formo de la nomo, jes mi elektis nomi tiel ĉar mi konstatis ke la ĉefaj eŭropaj lingvoj ja uzas en la nomo la radikon "servile", do servile milito (eble sekvantaj la latinan formon).

Laŭ mia kompreno, "sklava milito" ankaŭ funkcias.

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:24, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Estimata, mi petas vin forigi la ligon al la tute senrilata libro Postmortaj Verkoj. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 10:14, 1 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Certe. Mi jam faris. Pardonu, mi misfaris kaj ne kontrolis la ligilon propran.

Nenecesaj kategori-aldonoj[redakti fonton]

Estimata! Vi aldonis al Bertha von Suttner kategoriojn por "Virinoj" kaj por vivojaroj. Tio estas tute superflua laboro. Se vi rigardas la artikolon en la stato antaŭ via redakto, vi vidas ke la kategorioj jam ekzistas tie. Ili estas aŭtomate aldonitaj per la ŝablonoj en la artikolo (Informkesto, Vivtempo). - Sincere, Moldur (diskuto) 14:02, 22 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Kvankam ja leteroj estis grava ilo por tiu afero, la titolo en aliaj lingvoj ne estas pri "leteroj" sed pri "literoj", Republic of Letters, en la franca: République des Lettres, en la latina : Respublica Literaria, kvankam ni en Esperanto havas pli ĝustan terminon, kia estas beletro. La eraro estas tute komprenebla, ĉar kaj en franca kaj en angla la sama vorto uzeblas por ambaŭ konceptoj, kiel vi mem poste konstatas; sed se oni rigardaas lupee oni komprenas, ke ne temas nur pri leteroj. La latina nomo ekzemple ne lasas dubon. Do mi proponas al vi, kiel aŭtoro kaj nura kontribuanto ĝis nun, alinomi al Respubliko de Beletroj. Se vi ne scias fari tion, mi pretas helpi.--kani (diskuto) 22:46, 27 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon. Pri tio mi aldonis la alternativan nomon en la redakto.--kani (diskuto) 18:41, 4 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi eldonis tion uzante vikidatumon? mi kontrolis kaj ne. do kial vi aldonis la alternativan nomon? Ĉu ion en la paĝo mem aŭ ekstere de ĝi? mi konas nur iomete da simplaj teknikaĵoj Sj1mor (diskuto) 19:22, 4 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Denove mi sugestas alinomigon al Lanĉapelo, pli ĝusta kaj amplekse komprenata. Mi ne vidas en la titoloj de aliaj lingvoj aludon al ŝtrumpetoj, sed eble estas: mi ne regas kompreneble ĉiujn lingvojn. Ĉiuokaze plej bone estas konsulti kun iu ajn. Al mi sonas strange aludo al ŝtrumpetoj en ĉapelo. Krome, gratulon pro tiom interesaj artikoloj pri ĉiutagaĵoj kaj ĝeneralaĵoj.--kani (diskuto) 18:45, 4 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi denove proponas alian titolon kaj mi tute pardonpetas prie. Fakte retenon de anglalingva titolo en kelkaj artikoloj alilingvaj ŝajne respondas al modo. La tre interesa temo estas universala kaj tiel kelkaj aliaj lingvoj tradukas la koncepton: Paraula parlada, Mluvené slovo, Verbum dictum, Recitação, Hovorené slovo, Deklamatsiya senkalkuli la alialfabetajn. Kial ne traduki en Esperanton? Eblas parolata vorto kiel rekta traduko aŭ eĉ plej bone deklamado, ĉar tio estas la titolo de la intervikia ligilaro en [1] kaj en la rusa. Vi mem decidu kaj mi pretas reredakti la artikolon por inkludi ĉiujn eblajn titolojn inklude la nunan kiel internacia termino.--kani (diskuto) 10:24, 7 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Nobel-premio pri paco[redakti fonton]

Saluton. Kaj gratulon pri tiom da artikoloj pri ricevintoj de la Nobel-premio pri paco. Estas tre necesaj kaj utilaj artikoloj. Dankon.--kani (diskuto) 22:34, 11 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi lasis la ĉapitron Verkaro tute en la angla lingvo. Mi forigis ĝin. Se vi intencas aranĝi tion, ĉiam oni povas remeti tiun parton.--kani (diskuto) 12:27, 25 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Nu, vi insistas pri duarangigo de la adjekto. Vi povas vidi, ke la kutimo en Vikipedio (kaj en Esperanto ĝenerale) estas mala: Popola muziko, Popola kulturo, Popola altlernejo, Popola danco ktp. Vi eble argumentas, ke kiam oni serĉas per vorto "balado", la artikolo tuj aperu; sed estas du facilaj rimedoj, kiujn vi povas uzi: unue meti en artikolo balado ion pri popola balado, due uzi alinomon, tio estas, se vi nun alinomas al Popola balado, Balado popola restos kiel alidirektilo, kaj tiel kiu serĉos per vorto "balado" la artikolon tuj trovos; eĉ sen alinomo vi povas krei la alidirektilon per la bildo en redaktopaĝo kiu estas ĉe la sago inter la montoj kaj krado: en Pliaj iloj, tute dekstre. Resume, mi proponas alinomon al Popola balado. Alimaniere, oni povas iri al la paĝo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj.--kani (diskuto) 09:04, 26 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via konsilo. mi sekvis vian kaj faris. Mi ja deziras krei alidirektilon. mi provis sekvi viajn instrukciojn sed mi ne trovis la ikonojn ke vi provis ekzpliki al mi. Ĉu eblas ke niaj interfacoj ne estas samaj? mi pensas ke estas standarto de viki. " eĉ sen alinomo vi povas krei la alidirektilon per la bildo en redaktopaĝo kiu estas ĉe la sago inter la montoj kaj krado: en Pliaj iloj, tute dekstre"

Mi uzas ĉiam la redaktopaĝo de Redakti fonton, ne de Redakti; tiun mi tre bone uzas, dum Redakti estas por mi komplika. Nun venas la vico de Formorto amasa al Amasa formorto aŭ al Amasformorto.--kani (diskuto) 15:04, 26 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Estis ia fuŝo (falis litero) en la alinomo al Amasa formorto, sed mi korektis tion kaj nun ĉio estas en ordo.--kani (diskuto) 19:22, 1 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
bone. nun mi komprenas. mi trovis la alidirektilan butonon. dankon Sj1mor (diskuto) 19:28, 26 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pri artikoloj pri helenoj. Mi foje korektas literumadojn, ĉar ekzemple ĉe tiu artikolo vi tajpis Priandros anstataŭ Periandro, kvankam la ĝusta titolo estas tiu ĉi kaj ankaŭ la literumado el la greka. Simile mi foje dekonstruas la parojn faritajn de vi inter duoblaj krampoj dividitajn per |. Tre ofte la ĝusta nomo estas la unua, kiu korespondas kun la celita ligita artikolo, foje en Esperanto, dum tiu proponita de vi duarange estas anglalingva aŭ kun iu modifo de la ĝusta nomo nenecesa; tiukadre vi uzas foje finaĵon -us por nomoj de grekoj, laŭ la anglalingva kutimo, dum en Esperanto nepras finaĵo -o (aŭ ĉiuoakza se oni volas proksimecon al la greka: -os, sed neniam -us. Vi metas ankaŭ artikolon aŭ prepozicion nenecese kaj kontraŭ la vikipedia kutimo, ekzemple "en 2021" anstataŭ en 2021 aŭ "en Ameriko" anstataŭ en Ameriko ktp.--kani (diskuto) 19:22, 1 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Juda/hebrea kalendara dato[redakti fonton]

Mi konscias pri la ŝablono JULGREGDATO. Mi kontrolis ĝin en la dokumentado pri uzo sed ne scipovas ĝian realiĝon per kodo. Kiam mi verkas pri jaddevenaj aŭ judreligiaj figuroj mi deziras ankaŭ doni la hebrean daton, flankalflanke de la gregorian. Ĉu eblas havi novan ŝablonon, JUDGREGDATO aŭ HEBGREGDATO kiu konvertiĝu la gregorian daton al la jud-hebrea kalendaro?

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton. Vi forgesis ligi artikolojn de universalaj verkoj al alia lingvo. Tion mi faras.--kani (diskuto) 00:53, 9 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Dank, sed pri kio vi parolas? Sj1mor (diskuto) 05:50, 9 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Vi foje forgesas ligi ĵus kreitan artikolon al aliaj lingvoj. Tion mi faras ekde lunde. Ne gravas. Tiuokaze temis, laŭ mia malbona memoro, pri verkoj de universala literaturo, ĉu ne?--kani (diskuto) 10:47, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Alidirektoj[redakti fonton]

Estimata Sj1mor! Mi rimarkis ke vi aldonis kelkajn fuŝajn alidirektilojn, ekz-e #ALIDIREKTI [[Pastafarianismo]] en Fluganta Spagetmonstro. Mi forigis ilin. Eble vi intencis fari alidirekton en la inversan direkton. Por tiu celo, vi kreu novan paĝon Pastafarianismo, kies sola enhavo estu: #ALIDIREKTI [[Fluganta Spagetmonstro]]

Espereble tio helpas. Sincere, Moldur (diskuto) 07:09, 12 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Estimata Moldur! Bonege. Mi faris. Dankon. Sj1mor (diskuto) 07:43, 12 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:34, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kaj gratulon pro tiom da kaj tiom interesaj artikoloj en pasinta semajno. Mi ege ĝojas tralegante ilin, ĉar ofte tiuj ties temoj koincidas kun miaj interesoj. Mi profitas por krei ligojn al tiuj novaj artikoloj el "patraj artikoloj", ekzemple por la timora partio en Orienta Timoro ktp. Krome mi foje korektetas lingvaĵojn, ekzemple vi ankoraŭ estas tre ligita al la angla, ekzemple tre ofte America kaj American devas esti tradukita ne al Ameriko kaj amerika sed al Usono kaj usona, ĉar tia estis la signifo fare de usonanoj: Americans first! ;-) Ne nur tio, ankaŭ karaktero anstataŭ rolulo kaj foje mi ne scias ĉu vi komprenas, ke la uzo de | por apartigi duonojn de ligiloj celas aperigi la duan parton en ligilo kiu kondukas al la unua. Tio utilas ekzemple por pluraloj, akuzativoj, ktp., sed estas nek utila nek kutima por meti en la ligilon artikolojn aŭ prepoziciojn kiuj ne estas parto de la titolo. Vi foje ankaŭ uzas tiun ilon por meti en la duan parton alian literumadon de propraj nomoj, foje kiam la titolo jam estis esperantigita, foje por aperigi anglalingvajn literumadojn (taŭge kiam temas pri anglalingvaj aŭ almenaŭ latinalfabetaj nomoj, sed ne tiom kiam temas pri rusaj, arabaj, ĉinaj ktp.) kaj finfine foje por aldoni aŭ forigi literojn kiujn mi vidas kiel tajperaroj aŭ nedevenaj el la origina nomo. Ekzemple la grupoj Sh aŭ Kh estas akceptebla en anglo, sed ne tiom en azianoj aŭ alikontinentanoj kie estus Ŝ aŭ Ĥ: reveni al la angla ne utilas. En tiaj okazoj mi korektas. Same vi uzas ofte -anta kiam infinitivo aŭ aliaj tensoj plej ĝustas. Vi povas komenti tiujn aferojn kun aliaj esperantistoj aŭ vikipediistoj por ke la decidoj estu plej kolektivaj.--kani (diskuto) 21:43, 16 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Vi plue estas la nura vikipediisto kiu metas la artikolon en la ligilo aŭ en la liternigrigo. Tio estas ĝusta ilo en unu el dek fojoj en kiuj vi uzas la sistemon, ekzemple en titolo de verkoj, sed tute ne en la aliaj naŭ okazoj. --kani (diskuto) 14:11, 22 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Kes vi pravas. liternigrigo? Tio okazas ĉar mi tradukas ĉefe el la hebrea kaj tiel okazas laŭ la lingvo. la forigo de la artikolo el la titolo de la ligilo estas pli ol nura forviŝo de ĝi, ĉar endas refari la tutan ligilon. tio multege okazas kaj mi preferas ŝpari mian limigitan energion kaj elŝpari ĝin al pli gravaj, ne semantikaj, aferoj. Mi ne finkontrolas la tekston laŭ fontan redaktilon. mi pardonpetas ke mi lacigas vin. Mi esperas fari pli bone en la baldaŭa estonteco. Sj1mor (diskuto) 14:22, 22 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Jes ja. mi kontrolas viajn redaktojn de miaj kaj mi tute komprenas vin. tute endas ke mi kontrolu la finan version per fonta redaktilo Sj1mor (diskuto) 14:32, 22 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Aparte vi ricevu mian admiron pro la interese elektitaj artikoloj, nun pri literaturaj verkoj, ege interesaj. Dankon.--kani (diskuto) 19:29, 22 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Тихий Дон[redakti fonton]

Vi pravas, la titolo estas stranga. Nepre malfermu novan eron en Alinomendaj artikoloj. --Crosstor (diskuto) 10:06, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Dank al via agnosko. Mi provis trovi kiel fari sed ŝajne mi ne scias Sj1mor (diskuto) 12:28, 26 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Pliaj konsiloj[redakti fonton]

Ĉefe por tradukoj el angla. Both povas esti tradukita al ambaŭ ... kaj ... Sed pli esperanta estus kaj ... kaj ...--kani (diskuto) 11:10, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kvankam viaj artikoloj estas multe pli bonkvalitaj, ankoraŭ restas indikiloj de nesufiĉa polurado, ekzemple ĉe Bel-Ami Vincent furgono Gogh estis ridinda. Vi fidas, ke iu korektos viajn artikolojn, sed tio ne eblos porĉiame. Mi profitas, por konsili, ke vi aldonu antaŭ la kategoriojn Bibliotekoj inter {{. Mi profitas ankaŭ por gratuli la elektojn de temoj. Ekzemple vi metis artikolon pri Rekviemo por hispana kamparano de Ramón J. Sender, pri kiu mi verkis doktorigan disertacion.--kani (diskuto) 20:43, 29 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ĝojas ke tio kion mi verkas interesas vin. Mi ja pensas pri la ĝenerala intereso kaj graveco de tio kion mi elektas publiki. Mi tre dankas al vi pro viaj penoj kal laboroj kontroli kaj plibonigi mian verkadon. Mi kontrolas viajn redaktojn kaj mi multe profitas de via laboro, kaj certe ankaŭ la artikoloj mem fariĝas pli kompreneblaj kaj legindaj.
Mi scias ke la laboro estas granda, kaj foje ankaŭ eble pena, sed estas grava al mi ke almenaŭ unu alia kontrolu kaj la lingvon kaj la kvaliton de tio kion mi publikas. Ju pli da kontrolo des pli bone. Tiu ja estas grava kaj tre valora laboro, ne malpli ol la unua publikado. Mi deziras sukceson al ĉiuj ni klopodantoj. Sj1mor (diskuto) 06:28, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Alia konsilo: ne uzu hebrelingvajn referencojn. Ne estas problemo uzi en la teksto (neniam en titolo) nelatinlingajn alfabetojn, ekzemple oni uzis cirilan, ĉinan, japanan, korean ktp. Sed la problemo estas ke kaj la hebrea kaj la araba kun direkto al maldekstro modifas aŭtomate la tekstojn, kio kreas neutile multajn malfacilaĵojn.--kani (diskuto) 13:32, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
Alia konsilo: en Esperanto oni ne uzas majusklojn ene de la titolo de verko, spite la fakton, ke en aliaj lingvoj (ekzemple la angla) tio okazas, same kiel foje eĉ en Vikipedio, sed tio estas evitinda. Cent jaroj da soleco kaj ne Cent Jaroj da Soleco.--kani (diskuto) 21:10, 30 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Mia laboro[redakti fonton]

Saluton. Mia laboro en Vikipedio ne konsistas nur en korekto. Fakte kiam mi komencas semajnon per aliro al novaj artikoloj, mi celas ne korekton, sed ĉefe plifortigon de la ligojn internajn, nome la konstruo de la reto per internaj ligiloj (bluaj ligiloj), aldono de bildoj, foje de alia materialo ktp., kaj mi profitas la okazon por eventuale iom korekteti. Ĉe viaj artikoloj mi devis tro korekti. Ekzemple por Kodparolantoj eble mi dediĉis similan tempokvanton ol vi, aŭ eĉ pli (multe pli ol unu horo). Lingvonivelo estas kontentiga, sed ankoraŭ estas kontaĝo de aliaj lingvoj, ĉefe de la angla, laŭ mia kono. Sed eble la problemo venas de la uzado de aŭtomata tradukilo. Tiu tradukas foje pli ol necese. Tiel mi trafis titolojn de verkojn en la angla kun unu vorto en Esperanto aŭ inverse, tio estas kotejo. Foje mi eĉ ne scias kiu estus la solvo de la kotejo kaj mi devas subnaĝi, foje ĝis alilingva versio. Tio estas ĉefe grava en la referencoj. Mi timas, ke vi jam alkutimiĝis al la fakto, ke iu venos por korekti viajn artikolojn. Vi eĉ uzas neekzistantan kategorion por korektendaj artikoloj, kiujn mi korektos, ĉar ŝajne ne estos multaj aliaj kiuj faras saman taskon. Vikipedio bedaŭrinde ne povas funkcii kiel lernokurso. Resume, mi ne plu tiom korektos. Mi konsilas al vi dediĉi duonon de la tempo al per lupeo poluri la artikolojn. Vikipedio ricevos malpli da artikoloj, sed pli bonkvalitaj. Ĉiuj gajnos. Dankon.--kani (diskuto) 18:04, 1 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pri kio la artikolo ne temas[redakti fonton]

Saluton, mi rimarkis, ke vi aldonas en paĝojn atentigon, al kio ĝi ne rilatas. Ĉu vi opinias, ke tio estas bona ideo? Petr Tomasovsky (diskuto) 15:20, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Konkrete temas pri okulfrapa frazo supre en la nerilata paĝo: Ĉi tiu artikolo ne rilatas al Ustaŝe Koncentrejo Jasenovac. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:25, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
danokn pri via atento kaj atentigo. Vi pravas. Mi ne estis certa kaj mi akceptas vian konsideron. La nomo de la vilaĝo sonas same kaj pro tio mi adonis la komenton. Estontece se mi faros, mi aldonos nur por la loko mem. Sj1mor (diskuto) 15:45, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:34, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon ke vi kundividas kun mi tion gravaĵon.
Mi pripensis la aferon kaj mi tute konsentas kun vi pri la graveco de aktualeco ĉe la ĉefpaĝo. Ja titoloj aŭ avertoj povas esti konstantaj sed necesas ke sekcioj estu aktualaj, eĉ trafaj kaj inspirigitaj laŭ eble.
Laŭ mia sperto de uzo, mi estas tre influita de la vikioj en la hebrea kaj la angla. La nuna stato de la ĉefpaĝo en esperanto ne impresas min. plibonigo kaj aktualigo estas necesaj, endas kaj indas.
Ekzemplo, je la Zamenhof tago ne estis mencio pri tio en iu sekcio de la la ĉefpaĝo. kiom bedaŭrinde.
Laŭ mi, mi volas ke la ĉefpaĝo estu pli simila al tiu de la hebrea, inkluzivanta ĉiun tagan ŝanĝiĝantaj:
bildon, citaĵon, datrevenon en la historio (festo, nasko, morto, okazaĵo), kaj jes aktualaĵojn el la lastaj tagoj de la tuta mondo, sekcio "Ĉu vi sciis ke..." kun trafa rakonteto kiu invitas la leganton legi plu. Oni ankaŭ povas mencii la internacian tagon laŭ la "Kategorio:Internaciaj tagoj" kaj rekomedi portalon laŭ tiu temo.
Eĉ al rekomendo pri elstara artikolo, povas esti ankaŭ leginda, pli bone estu pli ofta ol monato.
Jes aktualeco kaj freŝeco ĉe la enirejo de vikio gravas. Statikaj informoj, kiome gravaj, estu alie.
P.S. Mi konfesas ke mi, kiel aktiva vikiisto, ankoraŭ ne komprenas kiel voĉdoni en vikiaj balotadoj. Sj1mor (diskuto) 19:13, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Kaj ĉefe la ĉefpaĝo de la E-vikio havas potenciale grandegan valoron al reklamado kapli bona sciigo pri la tutan aferon de Esperanto, pri ĝia kulturo kaj historio, kaj al E-istoj kaj al ĉiu interesita homo.
Renoviĝebla sekcio dedicita pri Esperanto estas tre taŭga en la ĉefpaĝo, kiel ekzemple en la hebrea vikio por la juda kulturo laŭ la juda kalandaro. Sj1mor (diskuto) 21:51, 18 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo. Por voĉdoni, rigardu en la komenco de la menciitaj artikoloj.--kani (diskuto) 00:04, 17 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi gratulas pro la elekto de la temoj laŭ nacieco, sed bedaŭras ke neniu el la gravuloj estas virino, ĉar laŭ la spirito de nia epoko necesas festi pli la historion de elstaraj virinojn. Ĉu ne?
Ankaŭ mi bedaŭras ke neniu el la gravuloj estas virino, sed temas ĉefe pri mil havendaj artikoloj elektitaj ne de mi, sed de internacia komunumo montrante tion kio la historio estis kaj ne tion kio ĝi devus esti. Same ankaŭ vi kreas pli da artikoloj pri viroj ol pri virinoj, sed tio estas normala afero. Ĉiuokaze ankaŭ en Vikipedio oni klopodas montri virinojn. Mi jam laboris pri Jane Austen, Simone de Beauvoir, Sarah Bernhardt, Marie Curie, Marlene Dietrich, Elizabeto la 1-a (Anglio), Johana de Arko, Frida Kahlo, Marilyn Monroe, krom pri Virino kaj Feminismo, ĉiuj el ili el la mil havendaj artikoloj kaj plej el ili elstaraj aŭ legindaj. Nun temas pri proponoj de la lastaj artikoloj pri kiuj mi laboris ĉefe laŭ alfabeta ordo en tiu listo de havendaj artikoloj, pri kiuj vi ne voĉdonis.--kani (diskuto) 21:59, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi ankaŭ interesiĝas kial la Nigra Maro estis elektita por tiu laŭda laborego kaj ne ekzemple la Mediteranea? Sj1mor (diskuto) 06:59, 17 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Vi pravas. Mediteraneo meritas pli elstaran lokon. Prilaboru ĝin plue, ĝis nun nur 1000 bitokojn; dum mi ĉirkaŭ 23 000. Ni kunlaboru.--kani (diskuto) 21:59, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi profitas la okazon por rememori, ke plej ofte la tendenco en Esperanto kaj en Vikipedio estas ne majuskligi ĉiujn vortojn en verkotitoloj, diference de la anglalingva kutimo. Tio laborigas min.--kani (diskuto) 21:59, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Januaraj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:48, 11 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Virinoj sur monbiletoj[redakti fonton]

Saluton, vi kreis Kategorion:Virinoj sur monbiletoj. Ĉu vi povus korekti ĉiujn artikolojn tie laŭ Kategorio:Personecoj sur germanaj monbiletoj kiu aperu en Kategorio:Personecoj sur monbiletoj? Kategorio:Virinoj sur monbiletoj ne estas ĝusta, ĉar sur monbiletoj estis kaj estas ankaŭ viroj. Ankaŭ ili estu en la saman kategorio Personecoj sur monbiletoj. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:51, 23 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

dankon pro via atento. Sed mi ne komprenas kion vi deziras ke mi faru kaj kial la kategorio ne estas ĝusta.
Laŭ mia kompreno, sub kategorio Personecoj sur monbiletoj povus esti tiu nova kategorio pri virinoj, ĉar la reprezentado kaj agnosko de elstaraj virinoj estas sufiĉe grava temo en nia tempo kaj en la monda kulturo.
Se vi deziras fari ion korekton vi ne bezonas mian permeson do bonvolu fari. Sj1mor (diskuto) 21:31, 23 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Julio Baghy[redakti fonton]

Saluton. Dum mia kutima lunda revizio mi trafis Paŭlo Paal - (Verdaj Donkiĥotoj), dum jam ekzistis Verdaj Donkiĥotoj, kaj mi certas, ke ne temas pri alia verko, kaj ke Paŭlo Paal estas nur subtitolo de la plej granda parto de Verdaj Donkiĥotoj, kiun mi posedas (1996). Tiel mi prenis la tutan materialon el Paŭlo Paal - (Verdaj Donkiĥotoj), metis ĝin en Verdaj Donkiĥotoj kaj konvertis tiun en alidirektilo al tiu ĉi. Mi esperas, ke tiu estis la ĝusta proceduro. Tamen, se vi ne konsentas, oni povas tuj facile malfari ĉion. Alia afero estas la inkludo de recenzoj kiel propra materialo. Mi supozas, ke tiu materialo estis publikigita ie. Tiuokaze, tio malobeas la regulojn de Vikipedio (de la tuta sistemo). Se tiel, mi proponas por la estonteco ne sekvi tiun agadmanieron kaj sekvi unu el du aliaj alternativaj agadmanieroj. Ĉu reredakti la materialon elpreninte la ideon, sed ŝanĝante la redaktomanieron; ĉu uzante la rimedon de Citaĵo, kion oni povas rigardi en Verdaj Donkiĥotoj; la unua recenzo estas kiel citaĵo, dum la aliaj du laŭ "via" sistemo. Ke vis dispono. Dankon.--kani (diskuto) 14:08, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Tre Estimata Kani, Saluton.
Mi ne sciis pri la ekzisto de tiu artikolo. Mi konsentas kaj mi pensas ke vi tre bone vi faris. Dankon!
Jes, la recenzoj estas publikitigitaj en la retejo http://literaturo.esperanto.net/index.html
Ĝuste mi atendis kontrolon kaj kritikon antaŭ ol daŭrigi plu.
Jes, mi akceptas uzi la ŝablonon citaĵo, sed la recenzoj povas esti longaj.
Mia instigo al tiu ĉi laboro estas ke mi timas ke iam la retejo ne estos havebla kaj la recenzoj malaperos por ĉiam. Jam okazis tiuj neeviteblaj okazaĵoj en la reto. Tial mi volas konservi ilin, kaj aldone pli bone reprezenti la verkaĵon mem, en propra vikia artikolo. Sj1mor (diskuto) 14:19, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, ke indas konservi tiun materialon por eviti malaperon. Por la ŝablono citaĵo dekomence ne estas problemo la longeco. Eble estos iom stranga, sed... finfine akceptebla.--kani (diskuto) 15:50, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Aparte mi alinomis Nigra kaj blanka fotado al Nigrablanka arto por malfermi kampon al similaj artoj kongrue kun kelkaj alilingvaj versioj; tiukadre mi aldonis kelkajn detaletojn. Krome oni lasas la eblojn Nigrablanka fotado aŭ Unukolora fotado por aparta artikolo, eble uzante parton de la materialo, kiu temas specife nur pri fotarto ligota ekzemple al la anglalingva Monochrome photography aŭ Black-and-white photography. Kiel ĉiam, se vi ne konsentas, oni povas malfari.--kani (diskuto) 16:15, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Ankoraŭfoje vi tre bone faris. Gratulojn. Mi fidas viajn konsiderojn kaj sperton. Sentu vin libera fari kion ajn vi konsideras farindan. Aldone, mi ne sentas propriecon pri la artikolojn. Tion kion mi faras estas por la tuta leganta komunumo kaj mi ĉiam bonvenigas la konsiderojn kaj klopodojn de aliaj kiuj deziras ankoraŭ kontribui al la klopodo. Sj1mor (diskuto) 19:25, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ege dankas vian komprenemon. Ankaŭ mi preferas koletivan agadon, kaj tial mi estas en Vikipedio. Mi konsentas kaj kunsentas. Tamen mi foje trafis kelkajn mordemajn hundojn. :-) Kaj mi mem povas foje iĝi mordema hundo kontraŭ fuŝuloj. Ĉiuokaze mi preferas interkonsenti pri gravaj ŝanĝoj.--kani (diskuto) 20:40, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Estas mi kiu ege dankas vin pro via kompreno, kunlaborado kaj ĉiuj klopodoj ke vi faras por la esperanta vikipedio. Kolektivan agadon estas tute natura en vikio, sed specife al Viaj klopodoj la Esperantismo multege ŝuldas.
Ĉu mi rajtas demandi vin, mi estas scivolema kial vi klopodas pri ĉiuj municipoj en Hispanio, kaj aliaj pri komunumoj en Francio aŭ en aliaj landoj de centra Eŭropo. Kiel ili ĉiuj, kaj ĉiu el ili, gravas? (kaj la samo pri metrostacioj, astroidoj, molekuloj, KTP). Certe ĉiu rajtas verki pri kio ajn ili deziras sed Ĉu tiom da laboro por kreskigi la nombron de la paĝoj? aŭ por konkurenci kun Interlingvao kies robotoj ankaŭ faras tiujn artikoletojn? Sj1mor (diskuto) 21:55, 31 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi konsideras, ke Vikipedio ne estas normala enciklopedio kiu celas nur amasan sciaron, sed ankaŭ celas kolektivan agadmanieron kaj ion ne tiom konfesitan, nome propagando, kaj mi ne parolas pri Esperanto, sed pri ĝenerala sistemo. Mi iam esploris la konkurencon inter diverslingvaj versioj per artikolo en Sennaciulo. Tio klarigas la aperon inter la pintaj vikioj de fuŝaj versioj kiel de filipinaj minoritataj lingvoj kaj de aliaj lingvoj kiuj subite supreniregas per roboto kaj fuŝo. Ankaŭ ni esperantistoj falas en tiu kirlo. Sed almenaŭ multaj el ni celas ankaŭ kvaliton. Certe montri al "normaluloj", ke Esperanto estas en tiu sistemo inter la unuaj tri dek lingvoj de la tuta mondo ja utilas. Kaj fakte tio aperas en gazetaro. Ĉiuj metas artikolojn pri tio kion tiu konas. Ĉiuokaze similaj artikoloj estas pli facile konstrueblaj ol apartaj aferoj. La vortotrezoro jam estas konata kaj foje oni povas reuzi tutajn frazojn kaj eĉ alineojn. Tio okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. Mi fakte eklaboris ne per hispanaj loĝlokoj, sed per birdoj, kion mi ŝatas. Post plibonigo kaj kreado, ĉiuj eŭropaj birdoj havas sian artikolon; kaj mi kreis ankaŭ aliajn pri alikontinentaj. Tio utilus al birdamantoj certe. Poste mi kreis pri literaturo, historio, geografio ktp. Mi neniam uzis roboton (tion mi ne scipovas) kaj tre tre malmulte la tradukilon WikiTrans (0'0003 %). Krom amasa kreado, mi laboras ĉefe por plibonigo de kvalito en la mil havendaj artikoloj, kaj ne tiom por kvanto. Dum mi kreas artikolojn pri loĝlokoj de mia lando aŭ de aliaj, mi veturas kaj konas aferojn. Tial la unua utilo estas persona. Sed same tio povas esti utila al esperantistoj kiuj veturas trae, kiuj devenas el tiuj lokoj, kiuj konas iun el tiu areo ktp. Eĉ neesperantistoj povas gapi ke tio ekzistas en Esperanto kaj scivolemi pri nia afero ktp. Do, mi laboregis por Vikipedio dum multaj jaroj kaj tiel mi povus paroli tro. Mi silentu por ke ni povu labori. Dankon pro la intereso.--kani (diskuto) 11:44, 1 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tie, ĉu Vortjo aŭ Vortoj?--kani (diskuto) 13:36, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

https://vortjo.net/ Sj1mor (diskuto) 16:02, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Miaj pardonpetoj[redakti fonton]

Ŝajnas, ke mia redaktaĵo kaŭzis la konflikton de versioj. Mi petas pardonon.
Tamen, ĉu vi ankaŭ (kiel mi) dum redaktado nun estas afektefikadata per per konstanta neigo de enslauto?
. Vami (diskuto) 10:19, 5 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi ne estas problemo. Mia ŝanĝo estis eta. Mi ne spertas tiu problemon (afektadata?) ke vi mencias. Mi daŭre estas ensalutanta. Sj1mor (diskuto) 10:26, 5 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Nu, per sufikso -ad- mi volis esprimi, ke eĉ por skribi mesaĝon al vi mi faris almenaŭ 3 resalutojn por okazis sukcesa konservado. Nun respondante, mi jam vidas, ke en mia subskribo estas menciata mia IP-adreso anstataŭ konto, el kio sekvas, ke mi denove estas malensalutigita.
Jes, afekt efik-ad-ita. Mi eĉ riparus la misuzitan radikon... sed la kondiĉoj faras tion malsimpla.
. Vami (diskuto) 10:40, 5 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum ok tagoj mi plibonigis tiun artikolon kaj bluigis aŭ malaperigis ruĝajn ligilojn. Nun mi kandidatigas la artikolon al kategorio de Legindaj artikoloj. Unu el la tialoj estas abundo de bluaj ligiloj kaj foresto de ruĝaj ligiloj. Nun restas kvar ruĝaj ligiloj kiujn vi kreis. Ĉu vi planas tuj bluigi ilin? Se ne, mi forigos la krampojn kaj kiam vi deziros iam krei tiujn artikolojn, ĉiam oni povos refari la krampojn.--kani (diskuto) 22:09, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atento kaj laboro. Mi ne planas tuj bluigi ilin. Jes vi rajtas forigi. Sj1mor (diskuto) 22:27, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon. Mi profitis viajn sugestojn en la enkonduko, kiu certe bezonis revizion. Mi solvis la problemojn.--kani (diskuto) 23:49, 10 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Varma telefonlinio[redakti fonton]

Kara Sj1mor, vi uzas la terminon linio, kiu estas evitinda (laŭ NPIV) anstataŭ lineo, kiu fakte ĉitie rilatas al propago de ondo, signalo, informo ktp. Mi proponas, ke vi anstataŭos en l'artikolo la terminon linio per la temino lineo kaj alinomos varman telefonlinion al varma telefonlineo. Amike--DidCORN (diskuto) 13:40, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

farite. Dankegon! Sj1mor (diskuto) 13:44, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara amiko, mi vidas, ke vi tuj korektis laŭ mia propono kaj aprecas vian zorgon. Relegante mian vortaron, mi vidas, ke la adjektivo "varmo" rilatas al agrablaj sentoj, kio kutime ne koncernas la uzon de tiaj telefonoj, mi do ankoraŭ proponas (pardonu al mi) pli bonigi la titolon per Varmega telefonlineo; "varmega" rilatas al malagrabla sento, ĉu ne ? Kore.--DidCORN (diskuto) 14:10, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Akceptite. Dankon ankoraŭfoje Sj1mor (diskuto) 14:18, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Ŝaj! En artikolo Marie-Elizabeth Cléry, kredeble estas eraro pri la numero de la reĝo - miaopinie temas pri Ludoviko la 16-a (Francio). Aliflanke la "gereĝoj" ne estis ekzekutitaj la saman tagon: la 21/01/1793 por la reĝo kaj 16/10/1793 por la reĝino. --Dominik (diskuto) 14:41, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon. Korektite. Sj1mor (diskuto) 20:56, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Invado de rusio en ukrainion[redakti fonton]

Saluton Sj1mor,
Kial vi nuligis miajn redaktojn pri la rifuĝintoj, pri la reagoj de Israelo, Barato, ktp?? Amike
--Baba79 (diskuto) 17:02, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Baba79, strange. Mi ne faris ion ajn simile! kiam kion kiel?
Fakte, mi alte aprecas viajn redaktojn kaj daŭraj kontribuojn.
Respekte kaj amike Sj1mor (diskuto) 18:08, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Pardonu min ke mi enmiksiĝu en vian interparolon. Estas ja videble ke tiu redakto de Sj1mor fakte forigis plurajn redaktojn de antaŭuloj. Tamen tio supozeble ne estis malbona intenco, sed nur teknika miso. Tre verŝajne vi, Sj1mor, ekredaktis iun pli malnovan version de la artikolo, celante aldoni pri la blanka-blua-blanka flago. Kiam vi konservis vian redakton, vi neintence malaperigis ĵus faritajn aldonojn de aliaj kontribuantoj. Ĉu eble okazis ĝuste tiel? - Sincere, Moldur (diskuto) 18:41, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon. Jes vi pravas ke okazis ĝuste tiel fare de mia redakto de iun pli malnovan version. Tio ja estis teknika miso, sen malbona intenco. Vi tute rajtas fari kion necesas por restarigi la plurajn redaktojn de antaŭuloj kiuj estis forigitaj, kiel ekz nuligi mian redakton.
Mi dankas vin pro vian atenton kaj korekton. Sj1mor (diskuto) 18:48, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi dankas ambaŭ vin! --Baba79 (diskuto) 20:47, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tiu esperantigo devenus el la latina literumado, dum la origina greka nomo rezultus en Arkesilao. Eĉ en latina la prononco eble estis [k]. Mi konsilas alinomi al Arkesilao (Arcesilao restus kiel alidirektilo) aŭ konsulti kun iu fakulo.--kani (diskuto) 13:36, 19 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi akceptas. farita. dank. Sj1mor (diskuto) 16:46, 19 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

50 First Dates[redakti fonton]

Kara Sj1mor via komento ĉe la informkesto de la filmo 50 First Dates iom fuŝis la artikolon, mi ne bone komprenas kion vi celis tial mi ne malfaris ĝin, ĉu eble vi celis memkompletigon pere de vikidatumoj? Se jes simple forigu ĉion alian. Dankon pro la kunlaboro, mi aparte tre ŝatas tiun filmon. -- Radioamatoro (diskuto) 04:56, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Frita. Jes mi tion celis, memkompletigon pere de vikidatumoj. La problemo estis ke komento ne povas situi en alian komenton. Dankon. Sj1mor (diskuto) 06:00, 4 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Nacia Biblioteko de Francio‎‎[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi rimarkis antaŭ iom da tempo, ke vi aldonis al Nacia Biblioteko de Francio‎‎ la ŝablonon {{informkesto konstruaĵo}}. Sed biblioteko ja estas unuavice institucio kaj nur duavice troviĝas en konstruaĵo. Tial mi ŝanĝis al {{informkesto geografiaĵo|biblioteko}}. Krome jam ekzistas kelkaj artikoloj troveblaj per la kategorio Biblioteko kun ŝablono Geokesto. Ni ne havas ŝablonon "Informkesto biblioteko". Sed eble ni eĉ ne devus krei ĝin. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:03, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Fakte mi ne konis kian precizan informkeston uzi. Dankon. Sj1mor (diskuto) 20:06, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via daŭrigo de aldonoj. Tamen estus bone, se vi unue rigardus, ĉu estas ligilo al germana artikolo. Mi preferus aldoni laŭ ĝi al la informkesto. - Alie mi devus improvizi laŭ la teksto aŭ eble alilingva artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 21:26, 6 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Bibliotekoj[redakti fonton]

Saluton Ŝaj! Mi informas vin ke viaj ĵusaj redaktoj en 16 artikoloj pri bibliotekoj enlistigis ilin en la zorgigan kategorion "Kategorio:Parametra eraro". Mi supozas ke mankas en ili parametro "regiono-ISO=". Mi jam malfaris vian redakton en artikolo Nacia Biblioteko de Kataro. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 03:20, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Post pripenso, mi pensas ke {{Informkesto muzeo}} povus taŭgi por bibliotekoj. --Dominik (diskuto) 05:14, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Tamen ambaŭ ŝablonoj, kaj {{informkesto geografiaĵo|biblioteko}} kaj {{informkesto muzeo}} postulas ĉe ĉeesto de koordinatoj samtempe difinon de regiono-ISO, por eviti aperon en la menciita zorgiga kategorio. Por provizore havi valoron, eblas uzi la ŝablonon {{ISO}}. Sed ĝi ne taŭgas por subŝtata ISO-kodo kaj ne funkcias, se intervikoj mankas aŭ la rilata Vikidatuma ero ne havas difinon por lando (P17). --Tlustulimu (diskuto) 10:07, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Korekteto de fuŝeto en mia teksto. --Tlustulimu (diskuto) 21:40, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Sj1mor, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Eble interesos al vi la historio de la nomo de Castrillo Mota de Judíos en Hispanio. Mi ĵus kreis la artikolon.--kani (diskuto) 10:52, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani kaj dankon. Mi memoras ke mi legis pri tiu municipo en gazeto antaŭ jaroj.
Iom malpli da malamo estas bona paŝeto al plibona estonteco. Sj1mor (diskuto) 11:16, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Prave. Tamen, post la oficialigo de la (mal)nova nomo, iu stultulo faris skribaĵon en la vilaĝo kontraŭ la alinomigo; plej verŝajne temis pli ol pri antaŭsemitismo pri ekstremdekstra stultuleco. Mi ne metis tion en la artikolo.--kani (diskuto) 12:05, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Vi bone faris. Laŭ le hebrea vikio estas ankaŭ la naskiĝloko de Antonio de Cabezón.
En Francio ankaŭ ekzistis La Mort aux Juifs.
Ĉu vi sciis pri tiuj? Sj1mor (diskuto) 13:15, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Diable, pri Cabezón mi sciis kaj fakte ŝanĝis tion en lia artikolo, sed forgesis meti ĝin en la nuna lok-artikolo. Nun mi jam metis tion kaj tion pri La Mort aux Juifs.--kani (diskuto) 17:15, 11 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Bibliotekoj[redakti fonton]

Gratulon pro tiom da artikoloj pri naciaj bibliotekoj. Mi sugestas uzi majusklojn ĉar temas pri propra nomo de institucio, do ‎Nacia Biblioteko de Irlando; eble ne meritas la penon nun alinomi, sed por estontaj artikoloj. Tio ne validos se la biblioteko havas alian propran nomon ekzemple Biblioteko Irlanda estas la nacia biblioteko de Irlando. Amike.--kani (diskuto) 10:01, 13 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon. Konsentite. Sj1mor (diskuto) 10:12, 13 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi lasis en tiu artikolo la averton redaktata kaj dum monatoj vi ne revenis. Eble vi forgesis forigi ĝin aŭ des pli bone se vi ankoraŭ intencas pliampleksigi aŭ plibonigi ĝin. Nun mi iom trarigardas la liston por plialtigi la kategorion de kelkaj el tiuj havendaj artikoloj, kaj mi planas fari tion al Komerco, nur se vi forigas la averton aŭ konfirmas, ke vi plue plibonigos la artikolon. Amike.--kani (diskuto) 12:18, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Pardonou, mi ja forgesis forigi la averton. Nun frita! Vi rajtas pluverki ĝin. Bonan verkadon. Amike -- Sj1mor (diskuto) 12:35, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Amasa ŝanĝo de informkesto[redakti fonton]

Saluton, S1jmor. Mi rimarkis, ke vi amase ŝanĝas la uzon de {{informkesto homo}} al {{informkesto verkisto}}. Kial? Ĉu vere ĉiuj temuloj plejparte estas verkistoj? Tlustulimu (diskuto) 19:37, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi eble robotumas? --Tlustulimu (diskuto) 19:41, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes ja ili estas verkistoj. BV kontroli! Mi ne robotumas:)
LA kialo ke mi pensas ke la ŝanĝo valoras estas ke infromkesto homo ne donas la plenon de la detaloj ĉe vikidatumoj, sed la informkesto verkisto, sciencisto kaj politikisto montras la plenon inkluzive de la la honorigoj kaj membrecoj. Kion vi pripensas? Amike via Sj1mor (diskuto) 19:44, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Eble estus pli bone ion aldoni al la "informkesto homo" anstataŭ amase anstataŭigi ĝin. Sed por tiaj diskutoj ja ekzistas aliaj paĝoj, nome Projekta diskuto:Ŝablonoj aŭ eble por atingi pli da legantoj Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. --Tlustulimu (diskuto) 19:51, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉe Statio jam "efikas" fuŝo de {{dato kaj loko}} ĉe la parto pri la naskiĝdato kaj mortodato, simple pro foresto de parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉar duobla uzo de la sama informkesto ne tre utilas, mi elĵetis la duoblajon el Statio. Krome mi eĉ elĵetis tie la strangan uzon de <big>. --Tlustulimu (diskuto) 19:58, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Eble vi aŭ iu alia povos plibonigi la informkesto homo. Sed homo estas tre ĝenerala, kompare kun verkisto, politikisto kaj sciencisto kiuj estas pli precizaj.
Foje mi ja uzas duobla informkesto ĉar iu jam verkis tajloritan informkeston kaj mi ne volas forigi la verkon kaj la plia nova infromkesto donas pli da informo. Se ne plaĉas al vi aŭ iu alia oni rajtas forigi! Sj1mor (diskuto) 19:59, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Eble mi je la semajnfino okupiĝos pri {{informkesto homo}}. Sed nun jam malfruetas ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 20:01, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Estus bone, se vi ne redaktus artikolojn, kies temuloj vivis antaŭ la jaro 0, ĉar tiam tutcerte aperas fuŝo en la informkesto. --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la averto. Mi faros tiel. Sj1mor (diskuto) 20:26, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Sed fakte fuŝo jam povas aperi, se la naskiĝdato aŭ/kaj mortodato estis antaŭ la jaro 1000. Do, la ŝablono {{dato kaj loko}} devos esti korektata. Sed ne nun nek tuj. Eble mi ja je la semajnfino foje rigardos ĝin kaj provos eble eĉ krei Lua-modulon. Ĝi ne povos resti tia, kia ĝi nun estas. Bedaŭrinde ĝia kreinto nuntempe malpli aktivas ol antaŭe. Ekde 2019-2020 estas granda problemo, ke multaj uzantoj malaperis aŭ fariĝis malpli aktivaj. --Tlustulimu (diskuto) 20:29, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto geografiaĵo kaj parko[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus vidis, ke vi uzis {{Informkesto geografiaĵo}} kun la unua nenomita parametro parko en kelkaj artikoloj. Ĉu vi eble antaŭ viaj redaktoj foje legis la dokumentadon de la ŝablono? - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:32, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Tlustulimu, kiel vi povas suposi, la uzo de ŝablono estas laŭ mi grava ĉar ĝi povas provizi tiom da faktaj informoj de vikidatumo pri la suĵeto de la artikolo. La aspekto de seriozeco de la artikolo (kaj la grafigo kaj la ordigo) ankaŭ gravas.
Sed mi konfesas ke mia uzo de ŝablono estas tre malplena, mi ne sufiĉe bone regas la uzadon, kaj pro tio mi ofte bezonas vian helpon kompletiĝi iuj el la parametroj. Amike Sj1mor (diskuto) 20:30, 29 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Dato de naskiĝo kaj morto[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Bonvolu atenti, ke foje la informoj pri naskiĝdato kaj/aŭ mortodato estas difinataj per parametro, ekz. en Al-Ĥorezmi‎‎. Tio necesas pro aĉa cimo de la helpa ŝablono {{dato kaj loko}}. Bedaŭrinde ĝia kreinto lastatempe malaktivas. Tial ĝis nun neniu forigis la diversajn cimojn de la helpa ŝablono. Tlustulimu (diskuto) 16:20, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Informkesto konstruaĵo[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus rimarkis, ke vi aldonis al kelkaj artikoloj {{informkesto konstruaĵo}}. Tamen enrampi̍ĝis erareto ĉe la koordinatoj. Fakte konstruaĵo ne havas ĉefan sidejon kaj tial la kodo por la koordinatoj estu iomete pli mallonga. Krome la valoro por "regiono-ISO" estu tiu por la subŝtato, se eblas. Alie Mapo en angulo aperigas mapon de la tuta mondo, kio tutcerte apenaŭ havas sencon. - Mi jam korektis kelkajn artikolojn. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:48, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi foje legas la kaŝitajn komentojn en la parametroj? --Tlustulimu (diskuto) 20:28, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ne. Pardonu. Kiel precize labori kun la ŝablono restas granda mistero al mi. Mi esperas plibonig miajn scipovojn estontece. Dankegon pro via kontrolo! kun respekto via Sj1mor (diskuto) 20:32, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Aha. Mi ofte rigardas dum redaktado de artikoloj, kio estas difinita en la rilata Vikidatuma ero de artikolo. Tio povas esti grava kaj decidiga, por la maniero, laŭ kiu oni devas difini la parametrojn bildo, latitudo kaj longitudo. Bedaŭrinde apenaŭ eblas pli detalege skribi la dokumentadojn. - Krome regiono-ISO ĝis nun ne iel estas facile tirebla el iu ajn Vikidatuma informopeco, ĉar tie simple mankas io simila, eble ĉar tian parametron ne la angla, sed la germana Vikipedio verŝajne "inventis". --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis plian ĉapitron "Trukoj" al la dokumentado de {{informkesto alta konstruaĵo}}, kies alidirektilon {{informkesto konstruaĵo}} vi uzadas. Sed mi ne certas, ĉu tia klarigeto sufiĉos. --Tlustulimu (diskuto) 21:05, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi vidis kelkajn neĝustajn titolojn kaj tial mi alinomis al Ĉielarba Turo laŭ la modelo de via ĵusa Ĉielarka Ponto anstataŭ komplika sinteksa strukturo. Se vi ne konsentas, vi povas malfari la alinomon. Krome mi ankaŭ ne bone komprenas vian uzadon de la ekzistanta kategorio Paĝoj kun nereviziitaj tradukoj. Mi sisteme forigas tion, ĉu mi korektis ĉu ne. Fakte ĉiuj 300 000 artikoloj estas reviziotaj ĉefe post ampleksigo. Kaj fakte eble estas mi la nura kiu atentas tiun averton; ĉu iu alia kontaktis vin prie? Plej bone, oni povas esti pli zorgema kaj ne lasi korektindaĵojn, ekzemple hebreajn literojn. Ĉiuokaze mi revizietos.--kani (diskuto) 21:43, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Tre bone vi faris kaj faras. Mi dankas.
Krome, pri la kategorio "Paĝoj kun nereviziitaj tradukoj" mi konstatas ke ĝi estas aŭtomate aldonita de la vikitradukilo. Vi pravas pri via konstato. Neniu kontaktis min prie; mi lasis ĝin tie sed mi ja povas forigi estonte.
Amike kaj zorgema via, Ŝ Sj1mor (diskuto) 05:28, 5 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto universitato[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektadis la ripetiĝemajn erarojn ĉe la uzado de {{informkesto universitato}}. La ŝablono ne havas la parametrojn Mapo en angulo (Anstataŭ tio la tutlando mapo povas esti aperigita per situo sur mapo2.) nek mapo lokumilo (Nur ekzistas en tri informkestoj!). Krome anstataŭ la mistajpita gviadanto estas gvidanto. Estus bone, se vi malpli rapide redaktus, tiel ke ankoraŭ samtage eble eblus, ke mi aŭ alia uzanto povu korekti tion. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:48, 6 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes. mi forte akceptas vian komentojn k sugestojn. Ho ve, mi tiom multe faris kaj misfaretis.. kiel mi povas korekti? Sj1mor (diskuto) 17:50, 6 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde tio iomete dependas de la uzataj parametroj. Se regiono-ISO enhavas tutlandan kodon, la korekto estu simila pli malpli al tio, kion mi ĵus faris en University College Utrecht. Se regiono-ISO enhavas subŝtatan kodon kaj aperigas iel ruze eĉ subŝtatan mapon, tiam la korekto okazu eble laŭ Universitato de Ĉikago. Se regiono-ISO enhavas subŝtatan kodon kaj tamen aperigas la tutlandan mapon, la parametro situo sur mapo2 eĉ superfluas kaj povas resti malplena aŭ esti forigata. Krome necesas kontrolo, se ial mapo nek koordinatoj emas aperi per la kutima kodo, kio estas en la rilata Vikidatuma ero pri koordinatoj. Se tie legeblas io pri "ĉefa sidejo" kaj la koordinatoj estas tie iel subordigitaj, necesas aldono, ĉikaze laŭ mia korekto de Nordorienta Universitato (Bostono). - Bedaŭrinde pli simpla uzo aŭ eble eĉ uzo sen iu ajn parametro ĉe tiu informkesto nun ne eblas. Krome mi nuntempe ne havas tempon eĉ ŝanĝi la informkeston, tiel ke ĝi uzus pli da trajtoj el Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 6 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Informkestoj kaj miaj korektoj[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Ĉar mi ekde morgaŭ ferios, mi ne povos korekti eventualajn fuŝojn en informkestoj. Do, eble vi iomete paŭzu pri tio ĝis la 18-a de julio. - Amike Tlustulimu (diskuto) 21:13, 8 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes, mi akceptas. Dankon por informi min. Sj1mor (diskuto) 05:06, 9 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

regiono-ISO[redakti fonton]

Saluton Sj1mor! Kelkaj el la lastaj artikoloj kiujn vi redaktis trafis en la zorgigan kategorion Kategorio:Parametra eraro pro manko de "|regiono-ISO = " en la informkesto. Mi ekzemple aldonis "|regiono-ISO = GB" al Zoo de Londono por forigi la zorgigan kategorion el tiu artikolo. --Dominik (diskuto) 03:00, 13 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankegon ke vi avertis min! Mi tute ne sciis. Mi korektis al ĉiuj en la kategorio. Amike Sj1mor (diskuto) 05:03, 13 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Informkesto geografiaĵo[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi hodiaŭ rimarkis, ke vi amasege aldonis la ŝablonon {{informkesto geografiaĵo}} kun la unua nenomita parametro "ekoregiono". Kelkajn artikolojn mi jam ŝanĝis tiel, ke ĉe arbaroj la parametro havas la valoron "arbaro" kaj ĉe dezertoj la valoron "dezerto". Sed kiel ni traktu ekz. kserofitarojn? Por tio ne ekzistas io specifa. Krome estus ege pli bone redukti la redaktoritmon por ke ankoraŭ estu ŝanco por lertuloj eventuale ripari fuŝojn. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:16, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankegon pro viaj penegoj kontroli kaj pliĝusti miajn redaktojn. Mi akceptas vian proponon sed mi konfesas ke ŝajne mi havas fortan dependon fari tion kion mi faras en la vikio. Espereble mi iompostiome eliĝas de tiu dependo.
Mi ĵus prenis vian suĝestojn kaj reredaktis iom da artikoloj pri dezertaj ekoregionoj.
Amike, Sj1mor (diskuto) 16:23, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Tamen la informkesto eĉ enŝovigis al Kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj kaj tie ne estas tre utila, ĉar mankas aldonaj informoj. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 16:25, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ne scias. Sed laŭ via konsidero, vi tute rajtas malfari miajn redaktojn. Sj1mor (diskuto) 16:28, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Hm. Ĉu vi eble legis mian antaŭan komenteton pri "kserofitaroj"? --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes ja. Mi vere ne povas diri aŭ sugesti sed mi konstatas ke kserofitaroj kutime venas kun dezertoj. Nun mi eldonas la informkeston al dezertaj ekoregionoj en tiu kategorio, sen atento fakte al aldonajn trajtoj de la nomo. Sj1mor (diskuto) 16:36, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Nu bone. Mi krome metis eble helpan frazeton en Kategorio:Ekoregiono kun ŝablono Geokesto. --Tlustulimu (diskuto) 16:46, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Kelkfoje utilas uzi en "regiono-ISO" du kodojn, kiel troveblas ekz. en Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj‎. Ja kelkaj ekoregionoj estas plurlandaj. --Tlustulimu (diskuto) 17:33, 20 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton Kara, Ĉu mi povas scii al kiuj urboj nia vikipedio havas urban mapon por montri situo kaj uzi lokumilo per ruĝa punkto? Mi konas ke ja estas por Parizo, Londono, Madrido, Novjorko kaj Vaŝingtono. Sj1mor (diskuto) 13:18, 22 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, kara. Mi ne plu havas kompletan superrigardon pri la mapaj ŝablonoj, ĉar estas jam pli ol mil. Eble vi ja foje mem rigardu al la kategorio Ŝablono:Situo sur mapo. Bonvolu atenti, ke la kategorio ne nur enhavas urbajn mapojn, sed mapojn por tutaj landoj, tutaj kontinentoj kaj diversaj subŝtatoj. Do, estas iomete mikso tie. --Tlustulimu (diskuto) 13:29, 22 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi trovis respondon al mia demando kaj mi volas kundividi kun vi por klarigi mian demandon. Estas ŝablonoj nomataj "Ŝablono:Situo sur mapo ..." kun la kutima daŭrigo [Ŝtato] [Urbo] kaj ofte [subŝtato] aŭ [regiono]. Pri tiuj ŝablonoj mi demandis. Dankon. Sj1mor (diskuto) 15:52, 23 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Miĥail Larionov[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus vidis, ke vi provis nestigi du informkestojn en Miĥail Larionov. Bedaŭrinde nun aperas fuŝaĵo en la artikolo. La ŝablono {{informkesto artisto}} simple ignoras la parametron subŝablono. Do, kion fari? Tlustulimu (diskuto) 13:16, 21 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Alia uzanto jam malfaris la provon. --Tlustulimu (diskuto) 13:17, 21 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pri la averto. Ĉu eblas nesti informkesto homo ene de artisto? Aŭ ĉu oni povas lasi ambaŭ informkestoj aparte en la artikolo? Sj1mor (diskuto) 13:18, 21 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Mi faris aldonojn al ambaŭ informkestoj, tiel ke nestado nun en Miĥail Larionov funkcias. Sed tian nestadon ni prefere ne tro ofte uzu. --Tlustulimu (diskuto) 13:49, 21 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Regiono-ISO por Parizo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi kelkfoje uzis en artikoloj la valoron FR-PR por Parizo. Bedaŭrinde tio malĝustas kaj devas esti FR-75C. - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:53, 24 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo, rememorigo kaj averto al postaj faroj. Sj1mor (diskuto) 13:38, 24 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Regiono-ISO kun pli ol unu valoro[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ plurfoje vidis, ke vi ial uzis \ en regiono-ISO por apartigi la unuopajn valorojn. Bedaŭrinde tio ne ĝustas, ̍car / devas esti uzata. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:06, 27 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Informkesto geografiaĵo (2)[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi jam kelkfoje rimarkis, ke vi aldonas al artikoloj kun la ŝablono {{geokesto}} la novan ŝablonon {{informkesto geografiaĵo}}. Bedaŭrinde tio nur estas parte utila, ĉar {{informkesto geografiaĵo}} fakte laŭ la parametroj kaj la trajtoj estas la posteulo de {{geokesto}}. Tial mi jam foje ŝanĝis la artikolojn kun ambaŭ ŝablonoj al unuopa ŝablono, kiel ekz. ĉe Paskinsulo. Tie mi konservis ĉiujn parametrojn de la malnova {{geokesto}} kaj aldonis nur tiujn, kiuj tie mankis kaj poste ŝanĝis la artikolon tiel, ke nur restis en ĝi {{informkesto geografiaĵo}}. Krome eĉ legeblas en la dokumentado de {{informkesto geografiaĵo}}, ke ĝi estas posteulo ne nur de {{geokesto}}, sed eĉ de {{geokesto2}}.

Tamen ni atente agu, ĉar la kreinto de "Geokesto" eble povus protesti kontraŭ tia ŝanĝo en multaj artikoloj. Do, ni prefere ignoru nun artikolojn pri Ĉeĥio kaj Slovakio, ĉar li tre ofte okupiĝas pri ili. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:16, 3 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Grandeco de dosieroj en ŝablono[redakti fonton]

Saluton, bv ne aldoni parametron "dosiero_grandeco = 300px" en ŝablono Geokesto, ĉar tiu paramegtro fuŝigas la ceteran spacon en la ŝablono. Ĉirksuc la mapoj estas poste tro granda spaco kaj tio aspektas terure. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:55, 18 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, Estontece mi NE faros tion. Dankon pro via averto. Amike Sj1mor (diskuto) 11:00, 18 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe vi proponis artikolojn, sed nur per la du unuaj paŝoj. Necesas ankaŭ 3 kaj 4.

  1. En la proponatan paĝon enmetu la ŝablonon {{PLA}}.
  2. En la ŝablono alklaku la ligilon Bv. krei baloton. - tiel oni atingas subpaĝon de Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj kiu estos uzata kiel balotpaĝo. Sekvu la klarigojn en la teksto kaj konservu la paĝon.
  3. En tiu ĉi paĝo, sub la parto Proponoj aldonu {{/Titolo de la balotpaĝo}} (plejofte la titolo estas sama kiel la titolo de la proponata paĝo mem).
  4. En la koncerna sekcio de Ŝablono:Diskutindaj_artikoloj/listo aldonu ligilon gvidantan al balotpaĝo.

Male tio restos neatentite.--kani (diskuto) 12:27, 8 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon. Mi ne sciis pri 3 kaj 4 kaj bezonas la averton. Amike Sj1mor (diskuto) 12:29, 8 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus konstatis, ke ekzemple vi proponis Berlinon kaj Londonon sen 3 kaj 4. Nun mi aldonis ilin kaj baldaŭ legindigos ilin. Sed mi ne povas scii ĉu estas ankoraŭ proponitaj artikoloj perditaj en la tuta Vikipedio.--kani (diskuto) 00:32, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon tre estimata samideano pro viaj klopodoj kaj atentigoj.
Mi ja memoras ke mi proponis iom da grandurboj tra la mondo (Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino) kaj ankaŭ aliaj famegaj monumentoj (kiel Eiffel-Turo) aŭ bazaj terminojn de la ĉiutaga vivo (ekz. biciklo, hundo kaj ĉevalo). Ĉar pasis iom da monatoj mi mem ne tute memoras. Miopinie ne estas urĝeco, ĉar tiom kiom tio okazis estos bone.
Amike via, Sj1mor (diskuto) 07:23, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Aldone, Delhio kaj Kairo. Sj1mor (diskuto) 06:51, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Kaj tre tre gravas Abelo, Insektoj, Anuroj, Amfibioj, Reptilioj, Ronĝuloj, Mamuloj, Homo, Cetacoj.
Krome, Tero, OPEL, Fajro, Belo, Mineralo, Infano, Scienco, Plantoscienco. Sj1mor (diskuto) 13:21, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Necesas sarki la liston de 1000 nemalhaveblaj artikoloj por eltrovi kandidatojn al legindaj artikoloj. Tio estas grava fonto por la eltrovo kaj por instigi kunlaborantoj kunlabori kaj ampleksigi ilin. Sj1mor (diskuto) 14:42, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi faris por la aldonaĵoj, sed mi ne komprenas la 3-an sekcion Sj1mor (diskuto) 13:39, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi dankas kaj gratulas pro via entuziasmo. Certe vi ne komprenis la sekcion 3-an, kiu fakte estas la plej grave funkcianta. Se vi iras al ĉefa artikolo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj 3a sekcio diras "En tiu ĉi paĝo, sub la parto Proponoj aldonu /Titolo de la balotpaĝo (plejofte la titolo estas sama kiel la titolo de la proponata paĝo mem). Kaj Proponoj estas blua vorto, se vi klakas tie oni malsupreniras al la koncerna ĉapitro Proponoj kies estas la ĵus aprobitaj proponoj kaj la aprobotaj proponoj. Se tie vi klakas en redakti fonton, aperas listo de tiuj proponoj; por aldoni novan, nur oni kopiu la lastan kaj oni anstataŭu la titolon. Tamen nun eble ne indas aldoni novajn en 3a, kvankam ja ili estas en 4a, kiu eble ne estas tiom vizitata. Nun estas tro da aprobitaj kaj ses aprobotaj. Pri aprobitaj, iu devas forigi kelkajn: pro tio mi demarŝos. Pri aprobotaj, ses estas sufiĉe por instigi la partoprenon de voĉdonontoj; havi dudekon estos tro, kaj eble voĉdonontoj forirus. Vidu, ke plej parto de ili venis nur pro persona instigo kaj ili faris tion preskaŭ en la sama tago. Do, nun ni lasu tiujn tie kaj oni vidos tion kio okazos. Poste mi povos aldoni pliajn. Pri tiuj, mi jam sciis, ke en Havendaj artikoloj estas eblaj kandidatoj, ĉefe en la tria kategorio, por kiu mi laboris dum jaroj. Sed ne indas amase meti ilin en Legindaj aŭ Elstaraj artikoloj. Tio devas esti kolektiva farado, dum Havendaj artikoloj povas esti individua tasko. Mi eĉ sen 3a, jam voĉdonis por kelkaj pore, kaj por kelkaj malpore. Mi opinias, ke estas konsilinde retiri kelkajn el tiuj, se neniu pli voĉdonis. Ĉiuokaze plej utila estus laboro rekte en Havendaj artikoloj. El mia sperto estas du ĉefaj fakoj kiuj bezonas plibonigon, nome la plej malalta kategorio kie nur 20 artikoloj postulas plialtigon super 10 000 bitokoj. Tie mi jam ne plu povas helpi. Kaj en la dua kategorio por plialtigi iun super 30 000 bitokoj, kaj tiuokaze mi konsilas fari tion el la fino de la alfabeta listo, ĉar mi laboris lastfoje ekde la komenco, nun mi estas ĉirkaŭ la litero Po.--kani (diskuto) 21:19, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Grandeco de dosieroj en ŝablono[redakti fonton]

Saluton, bv ne aldoni parametron "dosiero_grandeco = 300px" en ŝablono Geokesto, ĉar tiu parametro fuŝigas la ceteran spacon en la ŝablono. Ĉirkaŭ la mapoj estas poste tro granda spaco kaj tio aspektas terure. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:55, 18 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Ne gravas. Mi rearanĝis. Se vi volas kontribui al havendaj artikoloj, preferinde ĉe Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB, des pli bone se vi iras al la fino de la alfabeto: literoj kun supersigno, Z, W, V, U, T, S... Tie vi havas grandan kampon. Tiel ni ne kolizios.--kani (diskuto) 12:56, 19 aŭg. 2022 (UTC)--kani (diskuto) 12:56, 19 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Informkesto urbo kaj "iso"[redakti fonton]

Saluton, Sj1rmor. Mi ĵus rimarkis, ke vi kelkfoje provis uzi la valoron "ISO" en la parametro "situo sur mapo" de {{informkesto urbo}}. Tia parametro ne ekzistas kaj eĉ superfluas, ĉar la informkesto laŭ la valoro de "regiono-ISO" iel ruze mem elektas la mapon. Se oni volas havi alian mapon, necesas aldona parametro "situo sur mapo". Tio devus esti eĉ legebla en la dokumentado de la ŝablono. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:31, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo. Mi ja konstatis tion. Sj1mor (diskuto) 17:35, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Problemo pri la iamaj distriktoj de Albanio[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus legis en la germana artikolo de:ISO 3166-2:AL, ke la iso-kodoj por la distriktoj de Albanio jam ekde 2015 ne plu estas validaj. Tial simple ne eblas krei rilatajn helpajn ŝablonojn. Krome mi ĵus skribis diskuteron al Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo kaj proponas daŭrigi la diskuton tie. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:37, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, Tlustulimu. Dankon pri la atentigo. Bone, faru laŭ via bona juĝo. Amike Sj1mor (diskuto) 17:39, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Satsuma, Kagoŝima[redakti fonton]

Saluton. Vi bone titoligis artikolon Kiriŝima (Kagoŝima), kvankam povus esti ankaŭ Kiriŝima (Kagoŝimo), Kiriŝimo (Kagoŝimo) ktp. Sed kial titologi Satsuma, Kagoŝima anstataŭ Sacuma (Kagoŝimo) aŭ Sacumo (Kagoŝimo). Pri finaĵo, bone, oni povas lasi la originan finaĵon aŭ konverti ĝin esperante en -o, tio ne gravas se ne temas pri tre uzata nomo en Esperantujo, kiel Berlino, Londono ktp. Sed kial konservi la anglalingvajn literumadojn sh, ts, kh, kiuj egalas al esperantaj ŝ, c, ĥ ktp.?--kani (diskuto) 17:13, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Oaxaca de Juárez[redakti fonton]

Vi kreis paĝon pri Oaxaca de Juárez, kiun vi nomis ridinde nur Oaxaca urbo. Bv alinomi la paĝon al la ĝusta nomo. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:26, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Pardonu sed mi ne tute komprenas vin. Se vi havas sugestojn por plibonigi miajn faraĵojn bonvolu diru al mi e-k-s-p-l-i-c-i-t-e tion kion vi sugestas. Interalie vi tute rajtas fari la ŝanĝojn vi mem laŭ via bona juĝo. Dankon.
PS jam estas alidirektilo nomata "Oaxaca de Juárez", Ĉu mi forigus ĝin per mia artikolo pri la urbo? Sj1mor (diskuto) 08:31, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
La titolo de la paĝo devas esti Oaxaca de Juárez, ne Oaxaca urbo, kio estas malĝusta. Rigardu la aliajn lingvojn, kiel ili nomas la paĝon. Ĉiuj uzas la nomon Oaxaca de Juárez. Do alinomu ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:14, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Bone, sed jam estas alidirektilon nomita "Oaxaca de Juárez" al "Oaxaca de Juárez (municipio)".
La samon okazas ekz de
Xalapa de Enríquez al Xalapa
kaj
Tlaxcala de Xicohténcatl al Tlaxcala (komunumo) Sj1mor (diskuto) 09:21, 4 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Kupiansk-->Kupjansk[redakti fonton]

Saluton Sj1mor! Mi alinomis la artikolon "Kupiansk" al Kupjansk, konforme al transskribo de la Ukraina lingvo (я="ja"). Dominik (diskuto) 06:48, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon! Sj1mor (diskuto) 06:49, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Kvalito, ne kvantito[redakti fonton]

Saluton, vi haste aldona ŝablonojn en subŝtatojn de Brazilo. Bv rigardi kion vi faras. Vi lasas tie bonajn ŝablonojn kaj enmetas tien ja ŝablonon, kiu scius bildigi tion, sed vi absolute ne ĝenas vin enskribi ilin, kaj due ĉu vi revenos duanfojon tien, por ke vi forigu nebezonatajn ŝablonojn el la paĝoj? Aŭ ĉu vi konkursas kun iu en enmetado de ŝablonoj? Petr Tomasovsky (diskuto) 05:13, 21 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara kontrolanto, dankon pro via zorgo.
Vi absolute prava pri via zorgo. Ja mi deziras labori sisteme kaj orde ĉar la amplekso de la laboro estas sufiĉe granda. Mi tute ne estas en konkurenco kun iu ajn.
Kiam mi aldonas ŝablonon estas mia opinio ke tiu povus plivalorigi la artikolon, aŭ informe aŭ strukture, kaj povas esti ke la bona juĝo de kontrolisto kontraŭas al la mia. Tio estas tute en ordo. Mi ja deziras ke la kontrolisto efektivos sian propran bonjuĝon, aparte de la mia, al mia redakton kaj la paĝo entute.
Se estas jam nebezonataj ŝablonoj (aŭ tabeloj), kiuj oni povas forigi aŭ kunigi en la novan ŝablonon, do estas mia prefero, se mi rajtas, lasi la taskon al la bona juĝo de la kontrolisto.
Verdire mi havas bonan deziron al la esperantlingva vikipedio, kaj efektive mi klopodas al tiu celo.
Amike kaj respekte via, S Sj1mor (diskuto) 05:29, 21 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Redaktu kun kuraĝo. Kion povas fari vi, faru vi, sed ne laborigu sisteme ceterajn. Mi opinias, ke vi povas plenigi informojn en la ŝablonojn, kiujn vi enmetas. Iam oni devas serĉi ilin en alilingvaj vikipedioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:34, 21 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la kuraĝigo. La ĉefa kial ke mi aldonas ŝablonon estas ĉar mi deziras ke la artikolo profitu de ĝiaj vikidatumoj. Ĉar estas multaj samecaj artikoloj en katerogiaro mi deziras sisteme fari tion por ne konfuziĝi. Do tiele la aldono de la ŝablono estas la unua paŝo.
Mi opinias ke la sekvaj paŝoj (ĉu kompletigo, kunmeto, aŭ nuligo) prefere estas lasota al kontrolisto(j). Ja temas pri sistema kaj ripeta laboro ĉar estas tiom multaj da artikoloj. Mi jam konstatis ke kontrolisto foje povas fari pli akurata kompletigo ol mi povus fari.
NB La tajpado de specifaj datumoj kaj ilia valoroj ne estas tiom konfidinda sen eksteraj referencoj, kaj pri la vikidatumoj mi havas konfidencon pri la fonto de la informeroj. Sj1mor (diskuto) 06:02, 21 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Bv rigardi, kiel mi kompletigis ŝablonon en paĝo pri Moraviasilezia regiono. Ĉio permane. Mi devis serĉi informojn en Vikipedio. Preskaŭ ĉiuj artikoloj en la ŝablono estas kreitaj de mi kaj ankaŭ tiuj enhavas permane kompletigitajn ŝablonojn. Mi kredas, ke se oni volus, oni trovus informojn ankaŭ por ŝablonoj de aliaj regionoj kaj geografiaĵojn en la mondo. Ne ĉio estas kaj estos en vikidatumoj. Almenaŭ nun. Se entute ili iam estos tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:38, 21 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Farita. Sj1mor (diskuto) 07:42, 22 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, vi aldonas tute neutilajn ŝablonoj en paĝojn. Bv malfermi la okulojn, kiam vi estas redaktanta. Por Orienta MarkioMarkio de Verono servas ekz. ŝablono:Informkesto pereinta ŝtato. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:08, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Pardonu, sed mi tute ne konsentas ke la ŝablono-informkesto estas senutila. Male, mi pensas ke tiu donas gravajn informojn, kiel la ĉefurbo kaj ĝiaj koordinatoj, la blazono kaj la mapoj de vikidatumoj KTP, kaj servas kiel platformo al pliaj informoj estontece.
Se vi deziras alĝustigi ion informeron laŭ via bona scio tiam vi estas bonvena.
Se mi estas en malkonsento pri la utileco, mi sugestas alveni alian kontrolisto, ĉu Tlustulimu, por aprezi la situacion.‎
Via malfeliĉo ne estas taŭga al kunlaborado. Sj1mor (diskuto) 08:15, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ne estas malfeliĉa, sed viaj aldonadoj de ŝablonoj estas neutilaj, iam eĉ ĥaosaj. Mi faris en Vikipedio multe pli da utila laboro ol vi, sed ĝojas min, ke vi bonvenigas min. Vi devas anoraŭ multe lerni pri la laboro ĉi tie, por kio servas kiu ŝablono. Eble se vi estus unue pli bone interkonatiĝonta kun konvenaj ŝablonoj, viaj aldonadoj de ŝablonoj estus bonaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:22, 24 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Kara, eble iom da ĝentileco helpos al la kunlaboro. kani (diskuto) 11:31, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi bonvenigas vian kunlaboron al Proponoj por legindaj artikoloj. Sed nun ni havas 19 proponojn, plus aliajn ĉe Diskutindaj artikoloj. Mi kandidatigis kelkajn kaj vi pliajn, sed nur vi kaj mi voĉdonis. Ne sufiĉas proponi: necesas revizii la artikolojn, instigi konatulojn voĉdoni ktp., kaj certe esti pli postulemaj por atingi porojn kaj eviti malporojn. Necesos fortondado kaj serĉi kunlaborantojn.--kani (diskuto) 11:37, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon Kara, Jes ja mi konsentas ke necesas iom da reviziado antaŭ ol proponi artikolon, sed pri varbado (aŭ lobiado) bedaŭrinde mi ne utilas. Kion vi signifas per "Necesos fortondado"? Sj1mor (diskuto) 11:45, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Nuligo de pli malprobablaj kandidatoj por koncentriĝi al pli konvenaj. Kiel stucado ĉe arboj. kani (diskuto) 22:31, 3 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas. Ĉu vi deziras fari la fortondadon? Sj1mor (diskuto) 05:53, 4 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Estis ĥaoso kaj en Premiaj ceremonioj kaj en Notoj. Mi komencis ripari tion, sed ĝi estas tro laboriga. Memoru, ke tiu tradukilo konvertas ĉiun propran nomon en anglalingva versio, eĉ se ne temas pri anglalingva lando. Ekzemple Universitato de Lisbono|University of Lisbon. Tio estas neakceptebla lingva koloniismo.--kani (diskuto) 10:52, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon, jes vi pravas. Mi ne deziras laborigi vin. Vi jam donas en la artikolo ekzemplon por plibonigi ĝin do BV lasu al mi sekvi vian redaktan ekzemplon kaj mi kompletos la artikolon. Sj1mor (diskuto) 10:59, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Bone, mi faris sekvante vian ekzemplon pri flago kaj referencoj.
Sed restas multe pli por fari ke mi ne scias kiel, ekz la arkivitaj referencoj kun arkivita dato kiu videblas ĉe la referenco. Sj1mor (diskuto) 11:49, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Ho, kiom multaj ruĝaj ligiloj estas en tiu artikolo! Mi hieraŭ donacis al ĝi tekstojn pri kvar universitatoj, kies nomoj hieraŭ estis nigraj kaj nun bluaj, ĉar mi pensas ke tutaj universitatoj pli gravas ol biografioj de unuopaj hometoj - temas pri Universitato de Cukuba, Urba Universitato de Honkongo, Teknologia Universitato Rigo kaj Universitato de Dundio... kvankam eblus pensi ke "kvar gutoj da akvo estas tre malmulte sur varmega forno" - sed male al la metaforo, la novaj tekstoj ja ne forvaporiĝas kaj restas ankaŭ por uzo en aliaj artikoloj... ThomasPusch (diskuto) 21:28, 27 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:04, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

artikolo Universala Esperanto-Asocio[redakti fonton]

Saluton Sj1mor! Mi hazarde vidis, ke artikolo Universala Esperanto-Asocio estis proponita kiel Leginda artikolo. Post esploro mi vidis ke la proponon faris vi la 28-an de aprilo 2022 - tamen, laŭ mia kompreno, vi ne faris pluajn paŝojn por aldoni ĝin al Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Dominik (diskuto) 05:11, 27 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes vi pravas. Ĉar pasis sufiĉe longa tempo mi sugestas forigi la proponon-baloton kaj rekandidatigi la artikolon estontece post kiam ĝi estos ampleksigita. Sj1mor (diskuto) 06:57, 27 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Laŭ via sugesto, mi forigis la ŝablonon {{PLA}} el la artikolo Universala Esperanto-Asocio. Dominik (diskuto) 07:39, 27 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Sj1mor. Vi forigis la situomapon de Britio en junio 2022, post kiam Tlustulimu metis ĝin tien la 6-on de majo 2022. Eble vi pensas ke ĉiukaze ĉiu en la mondo scias kie proksimume en la Brita Insulo situas Londono, kaj situomapo de Britio tial ne necesas en la teksto. Sed mi opinias ke pli malfokusita situomapo kiel tiu tre utilas por orientiĝo kaj nepre ne estu forigita. Problemo de la artikolo, pri tio mi kritike konscias, estas ke ĝi parte aludas al la urbodistrikto Greenwich de Granda Londono, kaj parte pri la urbokvartalo Greenwich, kiu estas nur parto de la urbodistrikto. Tial la alilingvaj artikoloj pri la urbodistrikto ne trovas ĝin. Laŭ la ideo ke en enciklopedio en kazo de dubo pli ampleksaj temoj estu pli gravaj ol pli detalaj, estus pripensinde klare atribui la tekston al la urbodistrikto kaj en la teksto nur mencii, ke ekzistas ankaŭ pli malgranda urbokvartalo Greenwich ene de la urbodistrikto. ThomasPusch (diskuto) 11:20, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton ThomasPusch. Dankon pro la atentigo kaj klarigo.
Mi ne memoras ke mi faris tion. Sed mi kontrolis kaj tiu ŝajnas eraro. Sj1mor (diskuto) 14:15, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Artikolo de la monato[redakti fonton]

Saluton kaj bondezirojn por 2023! Koncerne Artikolon de la monato, mi nuligis vian redakton de Aprilo ĉar artikolo "Paco" estas nek elstara, nek leginda. Laŭ la regularo "ĉiu uzanto povas proponi artikolon jam antaŭe elektitan kiel leginda aŭ elstara". En artikolo "Milito", kiun vi proponis por Marto, vi forgesis aldoni ŝablonon {{ADLM|2023|03}} - mi aldonis ĝin por vi. Dominik (diskuto) 03:32, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon. Sj1mor (diskuto) 06:58, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi malfaris miajn korektojn al la artikolo paronimo sen meti ian klarigon. Mi povas klarigi miajn korektojn ĉi tie, se vi deziras. Ekzemple, la franca «cor» estas «korno», dum «cœr» estas «koro», do tiel mi korektis. «garmane» ne estas vorto, sed evidenta mistajpado de «germane». «pano» ne devenas de la germana vorto «Panne», kiu havas neniun rilaton al pano. «μέτρον» evidente estas greka vorto, ne rusa. Estus tre bone, se vi donis al mi kialon, kiam vi malfaris la redakton. 195.155.169.122 09:30, 15 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Pardonu, mi tute ne intencis malfari viajn redaktojn.
Mi nur intencis aldoni pri disciplinjo kaj disĉiplo.
Mi sugestas ke vi kontaktu administranton por kontroli la versiojn de tiu ĉi artikolo.
Amike, Sj1mor (diskuto) 09:34, 15 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi nun komprenas, kio okazis; tre dankon pro la klarigo. Ĝis la revido. 195.155.169.122 09:41, 15 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Hello.

Can you add the disappearance with news sources of the English actor Julian Sands in his article? He has been missing since 13 January 2023, after he went hiking in the San Gabriel Mountains in California near Los Angeles.

Yours sincerely, 31.200.22.67 10:31, 28 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

I withdraw my request, because the article has been updated. 31.200.22.67 05:46, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Burokratoj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:06, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Restis kelkaj fotoklarigoj netradukitaj.--kani (diskuto) 13:18, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes ja, ĉar ili estas hispanlingvaj ĉu mi rajtas peti helpon de hispanlingvano por kompletigi la artikolon? mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 14:45, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Akredito[redakti fonton]

Saluton. Vi uzis en Malferma universitato (fine de Funkciado) kaj en Eduka akredito la vorton "akredito". Mi vidis la signifojn en PIV kaj mi dubas pri la ĝusteco de tiu uzo. Ĉu eble "atestilo" estus pli ĝusta? Ĉu oni celas traduki la hispanlingvan nuntempan uzon de "crédito" en la alteduka sistemo?--kani (diskuto) 20:44, 27 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atento kaj zorgado. Mi ne konas en la hispana sed en la angla oni uzas "Academic accreditation", kaj simile en multajn aliaj lingvoj (kaj specife en la hispana mi kontrolis ke "Acreditación de la educación").
Mi bedaŭras diri sed Ŝajnas ke PIV mankas tiun trian signifon por tiu ĉi termino.
Vi rajtas fari kion ajn vi pensas ke estas bone fari.
Respekte via, Sj1mor (diskuto) 20:54, 27 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Mankantaj artikoloj[redakti fonton]

Se vi interesiĝas pri tio, vizitu [2]. Supozeble ĝi ne estas aktuala, mi longe ne uzis ĝin. --Crosstor (diskuto) 13:10, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Tageventoj[redakti fonton]

Hieraŭ vi aldonis al la ĉefpaĝo la noton: "Lionel Messi estis elektita kiel la futbalisto de la jaro 2022 (premio "The Best" de FIFA), antaŭ Kylian Mbappé kaj Karim Benzema, kaj al la hispana Alexia Putellas por futbalistino. Golulo de la jaro estis elektita Emiliano Martínez, kaj Thibaut Courtois por nacia teamo de la jaro." Mi aldonis novajn artikolojn pri Emiliano Martínez, kaj Thibaut Courtois, kaj ankoraŭ pri pluraj el la kunteamanoj (pri ĉiuj mi ne sukcesis), sed tamen mi ne tute komprenas la signifon de "Thibaut Courtois por nacia teamo de la jaro". Mi nur divenas ke povus esti "la belga nacia teamo reprezentite per T. Courtois kiel 'nacia teamo de la jaro'". Pli longe, malelegante, sed la koncizega versio de vi strangas. Sed kio pli iritis min, estis ke mi en neniu lingva artikolo pri T. Courtois trovis mencion de la honorigo, kaj do ankaŭ ne trovis referencon. Mi ankoraŭ rigardis en la teksto pri la belga nacia teamo en eo, en, fr - ankaŭ tie mi nenion trovis, eble mi ne ne sufiĉe atente serĉis... kaj mi ne pluserĉas inter ĉiaj aliaj lingvoj. Nun, kiam la tekstoj pri Emiliano Martínez, kaj Thibaut Courtois jam ekzistas: ĉu vi volus tie notis frazon pri la honorigo, kaj tie aldoni referenco(j)n? En individua paĝo referencojn aldoni multe pli praktikas kaj kutimas ol en la telegramstile kunpremitaj frazetoj de la rubriko "Tageventoj". Pri Messi kaj Putellas mi mem trovis la FIFA-paĝon [3] pri la premiigo, tie supozeble ie estas mencio pri Courtois kiun mi ne vidis, sed ĉar la frazo estas aldonita de vi, vi certe jam havis fonton hieraŭ kaj tute ne devas serĉi kiel mi devus... ThomasPusch (diskuto) 16:53, 2 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankegon pro via kontrolo. Gravegas!
Ja la fino de tiu novaĵo strangas kaj ne estis tute klara ankaŭ al mi..
Mi prenis la novaĵon de la hebrea vikipedio, de la tageventa rubriko ĉe la ĉefpaĝo (nuntempe ĉe la antaŭlasta novaĵo), kaj jen la ĵurnala fonto [4] (hebrea). Kiam mi kontrolas la fonton mi notas ke "Kiu estis elektita al la golulo de la jaro, Emiliano Martins, kiu gajnis la Argentinan teamon en la Monda Pokalo ..., li antaŭis Reala Madrido Golejisto, Tibo Courtois, kiu registris grandegan sezonon.
Eble pli koncize kaj resume povus estis: (de tiu sama fonto) "FIFA teamo de la jaro: Thibaut Courtois, Achraf Hakimi, Virgil van Dijk, Joao Cancelo, Casemiro, Luka Modrić, Kevin De Bruyne, Lionel Messi, Kylian Mbappe, Karim Benzema and Erling Holland."
Sed jen la alia fonto "GIANLUIGI DONNARUMMA, JOÃO CANCELO, RÚBEN DIAS, MARQUINHOS, ACHRAF HAKIMI, KEVIN DE BRUYNE, JORGINHO N'GOLO KANTÉ, KYLIAN MBAPPÉ, ROBERT LEWANDOWSKI, LIONEL MESSI"

[5]

kaj de la retejo de FIFA mem [6].
Mi korektis la lingvaĵon kaj nun pli klaras.
Ĉar ne latinlitera, mi timemas aldoni fontojn en la hebrea. Ĉu mi tamen rajtas fari?

Sj1mor (diskuto) 05:29, 3 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

La hebrea estas lingvo kiel ĉiu alia, kompreneble oni rajtas uzi ĝin por referenco, kvankam homoj miros kial aperas la hebrea ĉi tie (aŭ la litova, svahila, indonezia...), se la noto tute ne havas ligon al tiu lingvo. Tial ja pli bonas uzi iun referencon de FIFA, aŭ denaskan lingvon almenaŭ de unu el la temuloj. Sed dankon pro klariga ŝanĝo de la lingvaĵo. ThomasPusch (diskuto) 16:58, 12 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere vi helpos min teni la superrigardon pri tio kie estas noto por mi ekster mia propra diskutpaĝo, se vi metas {{re|ThomasPusch|montri=ne}} komence de la noto por mi (kompreneble tio validas same por ĉiuj aliaj vikianoj): Ĉar nevidebla, tio tute ne ŝanĝos la paĝan aspekton, sed tiam mi tuj post kiam mi ensalutos de Vikipedio ricevos averton ke ie alvenis noto por mi, kaj tio vere helpas, se multe da temoj samtempe svarmas en la kapo. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 17:05, 12 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Erich Kästner[redakti fonton]

Kara Sj1mor, mi volas preni la okazon danki al vi por viaj kontribuoj pri Erich Kästner, aŭtoro kies librojn mi varme rememoras el mia junaĝo, specife Das doppelte Lottchen. Sincere, Moldur (diskuto) 07:25, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon kara Moldur pro via agnosko de mia laboro. Estis mia plezuro fari tion pro, per, kaj por Esperanto.
Mi ankaŭ volas danki la vi pro vian gravan laboron kontroli kaj polurigi mian skribaĵon. Mi provas lerni kiel fari pli bone, kun malpli da eraroj, estonte. Sincere, Sj1mor (diskuto) 07:30, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon ankaŭ por via kontribuo pri Kitty Crowther! Se vi serĉas temojn pri kiuj vi volas kontribui, mi opinias ke verkistoj de infanliteraturo, specife ricevantoj de la ALMA-premio, estas indaj kandidatoj kaj meritas artikolojn. - Amike, Moldur (diskuto) 11:01, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Revizianto[redakti fonton]

Kara Sj1mor, mi sincere pensas ke estas tempo por vi iĝi vikipedia revizianto (patrolanto). Vi nun havas la rajton de mempatrolanto, tio signifas ke se vi faras iun redakton, ĝi tuj validas, ne nur tiam kiam iu alia redaktanto benis ĝin. Sed se antaŭe estis iu ajn alia redakteto de nova kontribuanto aŭ de anonimulo, tiam ĉiuj redaktoj inkluzive de via ne jam validas. Tio ekzemple ĵus okazis en UK 2022, kie iuj anonimuloj ŝanĝis la os-formojn al is-formoj, sendiskute bona kontribuo, ĉar la UK 2022 vere jam estas pasinto, kaj vi aldonis la kongresan temon, same sendiskute bona kontribuo. Mi proponas ke vi iru al la paĝo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj kaj petu por vi rajton de revizianto (patrolanto). Tio signifas ke la sistemo demandos al vi ĉu vi povas kaj volas konfirmi eblajn kontribuojn de aliuloj - vi ne devas konfirmi ion pri kio vi ne certas, sed havos la rajton fari tion, kaj kiel en la ekzemplo pri la teksto UK 2022 vi senhezite povus konfirmi la antaŭajn redaktojn. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 15:00, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la klarigo kaj la instigo. Jes ja mi povas kaj interesiĝas esti kaj fari. La peto nun estas farite. Sj1mor (diskuto) 16:16, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonu ke mi bezonis 4 tagojn por reiri al la peta listo: Gratulon, vi nun havas la rajton de patrolanto / revizianto ! Bonan pluredaktadon. ThomasPusch (diskuto) 16:44, 12 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Lingvaj ŝablonoj[redakti fonton]

Ĉaŭ, Sj1mor! Kiam vi enigas parenteze tradukon de nomo/titolo en la angla (plejofte, en la enkonduko de artikolo), vi povus uzi la ŝablonon {{lang-en}}. Ekzemple, Londono ({{lang-en|London}}) ... eligas Londono (angle London) .... Similaj ŝablonoj ekzistas por ĉiuj lingvoj: simple anstataŭu «en» kun la kodo de la lingvo («it» por la itala, «es» por la hispana, ktp).

Alia ŝablono kun rilata uzo estas {{traduke}}, uzinda por klarigi signifon de termo en Esperanto. Ekzemple, '''Minnār-e-Pakistān''' ({{traduke|Turo de Pakistano}}) estas fama monumento de [[Lahoro]] eligas Minnār-e-Pakistān (trad. Turo de Pakistano) estas fama monumento de Lahoro. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 00:59, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Super nabla kaj dankon pro la informo. Jes ja mi uzos tiujn ŝablonojn. Sj1mor (diskuto) 06:08, 10 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉaŭ denove! Ĉar vi ofte redaktas paĝojn pri filmoj, mi ankaŭ sugestas la ŝablonojn {{intrigo}} kaj {{intrigofino}}. Ili ankaŭ uzindas por rakontoj, libroj, ktp. Vidu ĉi tie. Amike, — Super nabla (diskuto) 01:07, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon estimata amiko pro via zorgo kaj atentigo al mi. Bone mi faros kaj uzos. Sj1mor (diskuto) 05:34, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Stilogvido pri datoj[redakti fonton]

Ĉaŭ, Sj1mor. Mi volas proponi stilogvidon pri datoj (vizitu: Uzanto:Super nabla/Datoj). Se vi havas tempon, ĉu vi povus kontroli ĝin kaj esprimi vian opinion? Ĝis, — Super nabla (diskuto) 22:25, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Majuskloj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke en kelkaj titoloj vi ofte uzas troajn majusklojn. Ekzemple en La Stranga Kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde, ĝi povus esti La stranga kazo de Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde. En Esperanto ne necesas tiom da majuskloj kiom en la angla ekzemple, kvankam ili aperus en titolpaĝoj pro tipografiaj tialoj. Krome specife en tiu kazo majuskloj nur en la personaj nomoj helpus marki la kontraston inter ambaŭ personecoj. Mi opinias, ke estas dubinda ankaŭ la uzado de tradukoj de titoloj, se la koncerna filmo aŭ libro ne estas tradukita al Esperanto. Evidente tiu ne estas la kazo, ĉar tiu verko ja estas tradukita en Esperanto laŭ tiu titolo. En aliaj artikoloj, ekzemple pri filmoj, restis tro multaj ruĝaj ligiloj; eble konvenus lasi nur tiujn kiuj havas ŝancojn estis kreitaj en la sekva jardeko, ni diru. Mi pardopnteas pri tiom da konsiloj, eble nenecesaj ĉar viaj kontribuoj estas tre bone prilaboritaj kaj ties temoj tre bone elektitaj, kiuj laŭ mia supozo kontentigas ĉiujn. Amike. --kani (diskuto) 10:22, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Artikolo de la monato[redakti fonton]

Saluton Sj1mor! Koncerne Artikolon de la monato, vi proponis artikolon Ĵurnalismo por monato junio. Tamen tiu ĉi artikolo estas nek leginda nek elstara, do ne eniras la kriteriojn por elektebleco. Dominik (diskuto) 05:50, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi volas proponi ĝin kiel "leginda artikolo"? Certe ĝi elektiĝus, plej laste se la lastaj tri ruĝaj ligiloj iĝus bluaj. Poste ĝi ankoraŭ estos ĝustatempa por tamen iĝi artikolo de la monato por junio. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 10:36, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus prilaboras la artikolon Nathan Straus, laŭ kiu estas nomita la urbo Netanja, kaj lige al tio vidis vian aldonon, en kiu vi metis ruĝan ligilon pri Ŝaron (regiono). Ĉar ni estu atentaj ne krei pli da ruĝaj ligiloj ol ni kune povas forlabori, mi - antaŭ ol mi konsciis ke vi nur ĵus metis la ruĝan ligilon (mi pensis ke ĝi, kiel la ĝis nun ruĝa ligilo Nathan Straus, estis de la origina teksto de antaŭ multaj jaroj) - ĵus ŝanĝis la duonfrazon al "...(la ĉirkaŭaĵo de Tel-Avivo kaj de ĝia antaŭurboj) en la Ŝarona ebenaĵo." Tamen mi tute ne volas bremsi vin, se vi volas meti artikolon pri la Ŝarona ebenaĵo - ĝi certe estas inda teksto por priskribo de la topografio de la centra regiono. Cetere eble vi atentu ke mi hieraŭ faris novan ŝablonon {{Situo sur mapo Israelo Centra}}. Nun la urboj de la centra regiono povas havi du situomapojn en la {{informkesto urbo}} - mi jam metis la novan teknikan atingon al ĉiuj tekstoj kiuj jam ekzistas... Mia motivo hieraŭ fakte nur estis, ke mi volis meti novan tekston pri Modiino, ĉar mi vidis pli-malpli 20 ruĝajn ligilojn pri la nova urbo, kaj metante rimarkis la mankon de tiu situomapa ŝablono. Mazltov, ThomasPusch (diskuto) 10:36, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

PS, cetere: Ĉu vi havas konsilon kiel solvi la teknikan problemon pri la hebrea kaj Vikipedio, kiun mi ĵus priskribis en Diskuto:Modiino? Mi supozas ke vi pli ofte umas kun tekstoj, kiuj uzas kaj hebreajn kaj latinliterajn vortojn... ThomasPusch (diskuto) 10:55, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara Thomas, Dankon pro la atentigoj kaj pro viaj teknikaj klopodoj kaj atingoj. Via laboro gravas kaj mi sekvas ĝin.
Jes mi aldonis ĉar mi pensis tion sufiĉe grava, ĉar mi volis mencii ke la urbo estas konsiderata la "la regiona ĉefurbo", sed mi ne, almenaŭ ne tuj, intencis prilabori pri tiu-ĉi regiono.
Mi komprenas la malŝaton pri ruĝaj ligiloj, sed ion kiel ligilon pri regiono, iam aŭ certe finfine ne ruĝos. Ne gravas kiun faras la laboron, sed ke la faraĵo estu de sufiĉe bona kvalito (vikipediece, lingve ktp). Ŝajnas al mi ke vi estas pli profesia pri tio ol mi.
Ĉar mi kutime tradukas el la hebrea, ĝenerale malpli konvenas la mi verki pri israelaj temoj, ĉar pri tiuj la hebrea artikolo estas tre prilaborita kaj tiel ne donas bonan koncizan resumon.
Kiel vi laboris pri komunumoj, kaj specife pri Ĥulda, mi pensas iam labori pri Kibucoj (estas 275) (kaj moŝavoj, pli ol 400), sed mi bezonas koni kaj esti certa pri la ĝusta meniero prilabori tiujn, kaj tio scipovo plejparte signifas sekvi bona(j)n ekzemplo(j)n.
Ŝajnas ke antaŭe oni bezonas prepari teknikaĵojn kiel ŝablonojn kaj regionajn mapojn, simile kiel vi faris por la centra regiono.
Hals- und Beinbruch Sj1mor (diskuto) 11:29, 25 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉaŭ, Sj1mor! Mi ĵus kreis novan ŝablonon nome {{Bildgalerio}} por enmeti bildaron. La ŝablono estas 100% en Esperanto, inkluzive de la parametroj kaj valoroj. Mi volas nur konigi vin pri la ŝablono: absolute ne estas devo uzi ĝin! Ankaŭ la etikedo <gallery> funkcias bone. Amike, — Super nabla (diskuto) 00:56, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri kino 🎬[redakti fonton]

Ĉaŭ, Sj1mor! La venontajn semajnojn mi laboros por klopodi elstarigi artikolon pri grava barata filmo kiu havas muŝon kiel protagonisto. Por fari tion mi bezonas traduki iom da artikoloj kiuj nuntempe ne ekzistas en Vikipedio (por la listo de miaj farendaj artikoloj alklaku ĉi tie). Ĉar mi vidis ke vi fojfoje interesiĝas pri kino kaj vi ankaŭ skribis:

Citaĵo
 Ĉiu estas bonvena kontakti min por peti aŭ mendi ke mi ekverku aŭ pliverku/ĝisdatigo iun ajn artikolon 

mi pensis ke vi eble povus interesiĝis pri la skribado de kelkaj el ĉi tiuj artikoloj. Se vi faros tion, mi estos tre dankema; alie, entute ne zorgu. Amike. Ĝis baldaŭ, — Super nabla (diskuto) 01:32, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto organizaĵo[redakti fonton]

Estimata, en Ŝablono:Informkesto organizaĵo mi aldonis bildon kaj emblemon el Vikidatumoj, do ne necesas mencii ilin en unuopaj artikoloj. - Sincere, Moldur (diskuto) 10:04, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Bone dankon. kaj kio pri la informkesto filmo? legu ĉe la diskuto de informkesto libro, specife mia respondo de 14:55, 26 mar. 2023 al via de 15:47, 15 mar. 2023 (UTC). Sj1mor (diskuto) 10:07, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton Moldur, ĉu vi povas fari la samon por informkesto firmao? Mi kontrolis la kodon de tiu ĉi informkesto, kaj ŝajnas al mi ke estas multe da laboro ĝisdatigi ĝin laŭ la nuna evolunivelo de organizaĵo.
Mi antaŭdankas kaj pardonpetas ke mi laborigas vin. Sj1mor (diskuto) 07:52, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi faris aldonojn al {{informkesto firmao}}. - Moldur (diskuto) 14:09, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor kaj Moldur: Vi scias ke mi vin ambaŭ tre aprezas kiel kolegoj. Tial ne estas malica kritiko kion mi notos. Sed mi opinias ke malpraktikas diskuti tiom fundamentajn ŝanĝojn pri informkestoj en personaj diskutpaĝoj, simple ĉar ne eblas facile trovi ilin tie. La ĝusta vojo estas noti tiajn notojn en la koncernaj diskutpaĝoj mem, kaj altiri la atenton de kundiskutanto per la ŝablono {{re}}. Kaj Moldur, ankoraŭ plian noton mi havas por vi, kun danko por viaj ĵusaj aldonoj al {{informkesto firmao}}: kvankam ja eblas spuri la unuopajn paŝojn en la unuopaj redaktoresumoj, kiujn vi modele notis, vi ne forgesu ke ankoraŭ fine necesas klarigi la novan situacion en la dokumentado de la ŝablono. Ĉar la ŝablono ne estas nur por Sj1mor, sed por ĉiu, kaj al "ĉiu" komuniki ion plej funkcias per la dokumentado de la ŝablono. Bonan fruktodonan semajnfinon! {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 16:43, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara @ThomasPusch:, vi plene pravas. Mi petas pardonon. Dokumentadon pri {{informkesto firmao}} mi ĵus iom aktualigis. - Amike, Moldur (diskuto) 19:22, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Ŝaj! Ekzistas {{informkesto premio}}. Videbla ekz-e en ALMA-premio. Eble pli konvena por premioj? (Eble indas plibonigi tiun, preni parametrojn el Vikidatumoj...). - Amike, Moldur (diskuto) 12:18, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes mi konstatis tion. Eble mi povas plibonigi la tiun ĉi informkesto (premio) kiel tio de organizo, tiel ke la datumoj de vikidatumaro alvenos aŭtomate. Sj1mor (diskuto) 12:20, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
1. Farite. Dankon.
2. Ĉu medalo ankaŭ estas kiel premio?
3. Kio okazas kun iuj kiel la aspekto de iuj instancoj de la informkesto kiel ĉe Premio Por Juna Artisto?
4. Mi volas aldoni la la informkeston detaloj kiel ĉe informkesto dinastio, vidu Ordre des Arts et des Lettres sub la parametro Branĉoj.
Amike - Sj1mor (diskuto) 12:45, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Nur mallonge:
1. Bone.
2. Jes, ekz-e Medalo Fields.
3. Mankis "|-". Mi riparis.
4. Atendu iom. Mi revenos.
Amike, Moldur (diskuto) 13:11, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon denove. La samon por informkesto distingo mi petas. Sj1mor (diskuto) 13:58, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Tiun informkeston mi tute ne konas, kaj ĝi estas tre malmulte uzata (en la kazo de Hilary Koprowski eĉ malĝuste uzata, ĉar li estas persono kaj ne distingo). Ĉu vere indas havi tiom multajn, tre similajn ŝablonojn? Tio nur kaŭzas multan nenecesan laboron kaj konfuzon. Mi proponas forĵeti {{informkesto distingo}}, kaj anstataŭe uzi {{informkesto premio}} ankaŭ tie. Eble kun alinomigo al iom pli ĝenerala {{informkesto honorigo}}. - Moldur (diskuto) 14:08, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke estas kultura diferenco inter premio kaj distingo, sed por tiu diskuto oni certe distukos ĉe tauĝa diskutpaĝo. Dankon. Sj1mor (diskuto) 14:10, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉu ankaŭ Konkursoj taŭgas por informkesto premio? vidu ekz Vuelta a Colombia Sj1mor (diskuto) 14:35, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi opinias ke premioj, distingoj kaj similaj honorigoj estas sufiĉe similaj ke ni uzu saman ŝablonon por ambaŭ. Pri konkursoj mi ne certas; se tio bone funkcias por vi, do bone, faru!
Aliaj informkestoj kiujn oni bone povus unuigi: {{informkesto prezidento}} kaj {{informkesto ofico}}.
Jen ankaŭ {{informkesto kristana eklezio}}. Tiu informkesto estas taŭga por kristanaj eklezioj, havante kelkajn pli specialigitajn karakterizaĵojn ol la pli ĝenerala {{informkesto organizaĵo}}. Sed ĝi bezonus iom da prilaboro - reverkado de anglalingvaj parametroj, aldono de Vikidatumoj ktp. - Moldur (diskuto) 06:46, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi antaŭdankas vin! Amike Sj1mor (diskuto) 06:48, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Via noto de antaŭ du tagoj pri informkesto rivero al Tlustulimu[redakti fonton]

Kara Ŝaj, mi ne bone komprenas kion vi petis en via noto de antaŭ du tagoj pri informkesto rivero al Tlustulimu: se vi volis diri, ke vi pretas meti blokon pri {{informkesto rivero}} al riveraj paĝoj kaj petas al Tlustulimu sekvi vin kaj individue plenigi la erojn, tiam vi havas la agrablan parton kaj Tlustulimu havas la koŝmaran taskon, pri kiu li supozeble ne sukcesos, kaj se li sukcesos, tiam estos malŝparo de lia tempo (kvankam mi konscias ke vi ne premis lin, nur miele petis). Kion eblas peti al Tlustulimu, estas konkrete pluevolui informkestan kodon, kiel ĵus faris Moldur pri {{informkesto firmao}}. Mi vidis ke vi al multaj riveraj artikoloj metis la blokon kun forta uzo de vikidatumoj, kiun mi antaŭ iom da tempo metis al la dokumentado de {{informkesto rivero}}. Bone, por tio ĝi estas.

Sed mi ĵus pliperfektigis la modelon, aktualigis la dokumentadon kaj kopie notas la novan modelon ankaŭ ĉi tie:

{{informkesto rivero
|nomo= {{paĝonomo}}
|longo= {{#invoke:Wikidata|claim|P2043}}
|akvokolekta areo= {{#invoke:Wikidata|claim|P2053}}
|enfluejo= [[{{#invoke:Wikidata|claim|P131}}]]
|landoj= [[{{#invoke:Wikidata|claim|P17}}]] ([[{{#invoke:Wikidata|claim|P30}}]]) <!--P30 ankoraŭ ne pri ĉiu rivero notiĝas en vikidatumoj: se ne estas, aldonu se eble en vikidatumoj aŭ forstreku ĉi tie --> 
|regionoj= [[{{#invoke:Wikidata|claim|P131}}]]
|urboj= <!-- necesas ankoraŭ mem aldoni per preno el alia lingvo elektitajn urbojn (plej grandajn / gravajn), ankaŭ kun internaj ligiloj, se oni volas indikon -->
|dosiero={{#invoke:Wikidata|claim|P18}}
|fonto= [[{{#invoke:Wikidata|claim|P885}}]]
|fonto-alteco= <!-- necesas ankoraŭ mem aldoni per kopiado el alia lingvo, se oni volas indikon -->
|flankriveroj= {{vikidatuma listo|p-kodo=P974|modo=kaj}} <!-- vidu ĉu ne estos tro multaj, alternative eblas mem aldoni elektitajn alfluantojn, ankaŭ kun internaj ligiloj, per preno el alia lingvo -->
|enfluejo= [[{{#invoke:Wikidata|claim|P403}}]]
|enfluejo-alteco= <!-- necesas ankoraŭ mem aldoni per preno el alia lingvo, se oni volas indikon -->
|meznombra trafluo= {{#invoke:Wikidata|claim|P2225}}
}}

Vidu en la paĝo Makenzio kiel funkcias la nova modelo! Vi komprenas ke kutime la informkesto antaŭvidas ke redaktanto mem notu alfluajn riverojn en sinsekvo de fonto ĝis enfluo al pli granda akvejo, kaj postulas dividi ilin al dekstraj kaj maldekstraj alfluoj. Tio belas, sed ne funkcias ĉe uzo de vikidatumoj. Tial la alternativa parametro "flankriveroj", kiu ne atentas pri dekstraj kaj maldekstraj alfluoj. Tamen demando estas ĉu la meto de ĉiuj flankriveroj el vikidatumoj ne estas tro: pri Makenzio ankoraŭ eblas (kaj ne ĝenas ke ne estas internaj ligiloj, ĉar ĉiukaze apenaŭ ekzistas paĝoj pri la flankriveroj), sed jam aspektas iom malelegante. Tamen ĉe rivero de multegaj alfluoj, ekzemple Majno (rivero), netolereblas la listigo de amaso de alfluaj riveroj, ĉiuj sen internaj ligiloj, per {{vikidatuma listo|p-kodo=P974|modo=kaj}}. Sed eblas antaŭrigardi rezulton de informkesto, juĝi la rezulton, kaj se necese forstreki ion antaŭ publikigo de la ŝanĝoj. Mi ne volas prisilenti la alternativon de {{vikidatuma listo|p-kodo=P974|modo=kaj}}, ankaŭ se ĝi ne ĉiam donas belan kaj sufiĉe koncizan rezulton. ThomasPusch (diskuto) 17:21, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

{{lang|en| + {{lang|en|

@Sj1mor: Ĉu eblas apliki tion kiam oni nur verkas en vida metodo? {{lang|en|Open Society Institute}}{{traduke|instituto pri malferma socio}}) Alifono (diskuto) 15:33, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes certe, simple tajpu, noton post noto.
Pardonu sed eble mi ne komprenas vian demandon.
kiel oni povas direkte vidi, la uzo de lang-en montras angle ĉe la komenco, sed la uzo de lang|en ne montras ĝin.
Oni simple ne volas naŭze ripeti sennecese la nomo de la lingvo de la tekstero aŭ nomo je ĉiuj aperoj.
Mi kontrolis la Fondumoj pri malferma socio kaj trovis nenion elstaran.
Vi ja povas uzi tiujn ĉe tiu ĉi artikolo aŭ ĉe aliaj.
Amike Sj1mor (diskuto) 15:48, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Ordo de sekcioj[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi trovis en la paĝo Helpo:Kiel verki bonan artikolon ke la decidita ordo de sekcioj estas

  • Notoj
  • Referencoj
  • Literaturo
  • Vidu ankaŭ
  • Eksteraj ligiloj

Do, surbaze de tio, mi movis supren la referencojn en la artikolo Seksa ekscitiĝo. Ĝis, — Super Nabla🪰 22:34, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Tutfreŝa ekpaĝo[redakti fonton]

Mi komprenas ke vi ĵus ekverkis la artikolon Armani kiu en unua savo nur konsistis el tri vortoj "Por plia legado", kaj redaktoresumo "Kreita per traduko de la paĝo "Armani", kio aspektis amuze... 10 minutojn poste alvenis bona kaj bela ampleksa artikolo. Ne estas problemo se ankaŭ pasus pli da tempo inter anonco de nova paĝo kaj efektiva alveno, sed pripensu ĉu en tia situacio ne eblas aldoni ŝablonojn {{redaktas|Sj1mor|2023-04-14}} kaj {{ĝermeto}} al la unua, ankoraŭ baze tute malplena paĝo. Mi komprenas ke la ideo estas "Kiu rimarkos ion dum tiuj mizeraj 10 minutoj?", kaj iusence tio ankaŭ estas prava, sed tute formale eblas indiki baldaŭan alvenon de nova paĝo per ŝablono "redaktas", por tio ĝi ja inventiĝis jam en 2006. Bonan vendredon! ThomasPusch (diskuto) 06:42, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Sed neniam bonas fari nur saĝajn konsilojn, tial mi ĵus kiel kontribuo al via paĝo Armani ekkreis paĝon pri la juna kantisto Shawn Mendes. Mi baze nur kovris la komencon de lia kariero, kiam li estis ne-jam-matura 15- kaj 16-jarulo, kaj jam finos la redaktadon tie, ĉar mi ne sentas ke mi estus lia biografo, sed por artikolo tio jam sufiĉas... Do laŭ nuna stato de la teksto nur restas kvin ruĝaj ligiloj en la paĝo Armani, vi pravas ke la kvin temoj vere meritus artikolojn, kaj principe el la nomoj de grandmagazenoj oni povus ankoraŭ fari pliajn ruĝajn ligilojn, sed bonas iri malgrandajn paŝojn. ThomasPusch (diskuto) 08:13, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara kaj altestimata samideana verkanto Thomas,
Mi tre dankas vin pro ĉio kion vi faras, kaj specife pro via atento, kontrolo kaj kritiko al tio kion mi faras.
Ĉion bona al Vi. Amike Sj1mor (diskuto) 09:23, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Eta peto[redakti fonton]

Vi ricevis la rajton de revizianto la 12-an de marto kun la celo, ke vi libere rajtas uzi tiun rajton. Ekzemple la paĝo Radio Libera Eŭropo/Radio Libero tamen restas nereviziita, post kiam vi tie la 31-an de marto dankinde aldonis informkeston. Mi povas kompreni, ke se vi rapide volas aldoni informkestojn al multaj artikoloj, vi ne volas bremsi la agofluon, sed ĉiukaze vi devas ĵeti rapidan rigardon ĉu la informkesto bone aspektos post la metado, ĉar foje okazas miskomprenoj en la interago inter vikidatumoj kaj la paĝoj, kaj se vi faras tion, estus bele se vi ankaŭ revizias eblajn antaŭajn redaktetojn. Ĉi tie estis nur du tute senproblemaj, bonaj redaktetoj, kiuj jam atendis duonjaron, ke iu kun rajto revizius ilin. Se vi ne faras tion, ankaŭ via propra redakto ne estas reviziita. Vi nun povas revizii, sed por fakte fari tion tamen fojfoje vi devus konscie premi la butonon "aprobi revizion". Eble vi krome ĉiam faras tion kaj nur ĉi tie iel forgesis. Tiam mi pardonpetas, alikaze validas mia peto - estu tiom bona kaj helpu en la reviziado, via juĝo estos bona. ThomasPusch (diskuto) 08:18, 19 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Kara, dankon pro via atentigo. Fakte, bv kontroli se vi povas, mi ricevis la rajtoj revizii antaŭ malmultaj tagoj kaj ekde tiam mi jam aprobis kelkajn antaŭajn reviziaĵojn en iuj artikoloj.
Bone mi faros pli post inspektado kaj se mi sentas ke la reviziaĵoj indas aprobon.
Amike, Sj1mor (diskuto) 08:46, 19 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis la alilingvan ligon al pli ĝusta artikolaro kun pli da lingvoj.--kani (diskuto) 08:38, 3 maj. 2023 (UTC)--kani (diskuto) 08:38, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankegon! Sj1mor (diskuto) 08:53, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Sead Mahmutefendić[redakti fonton]

Forigo
Saluton Sj1mor, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Brunnaiz (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Sead Mahmutefendić".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

-- Brunnaiz (diskuto) 17:12, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Nicolau Dols Salas[redakti fonton]

Kara. Jam en 2021 vi ruĝigis tri instituciojn en la teksto Nicolau Dols Salas. Certe bonvenus se tiuj institucioj havus e-lingvan artikolon, sed por ekhavi tian artikolon ne sufiĉas nur ruĝigi artikolon... almenaŭ ne ĉiam funkcias tiel, ke iu alia vidas tian ruĝan ligilon kaj tuj ekverkas... Intertempe, mi supozas kaj esperas, vi sentas vin multe pli sekura en via Esperanto ol tiam. Ĉu vi ankoraŭ volus krei iujn el tiuj tri artikoloj? ThomasPusch (diskuto) 18:25, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Aŭtomata tradukilo[redakti fonton]

Saluton. Eble vi uzas aŭtomatajn tradukilojn, tial vi povas krei tiom multajn artikolojn. Gratulon. Tamen, se tio certas, restas ankaŭ kelkaj malĝustaĵoj, pri kiuj mi eble iam avertis. Datoj de referencoj restas anglalingve; mi tradukis kelkajn. En duoblaj ligiloj (ligilo kiu kondukas al redakta vorto) foje ne korespondas la duonan parton al la unu, aŭ la dua ne ĝustas esperantlingve aŭ tute ne havas sencon (ekzemple ĉe datoj) ktp. Foje aperas sintaksaj eraroj, manko de akuzativo aŭ pluralo ktp., sed tio okazas al ni ĉiuj. Amike.--kani (diskuto) 12:06, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, Jes. Mi pardonpetas pro miaj fuŝaĵoj kaj tiuj de la tradukiloj. Foje ripetiĝantaj alĝustigindoj, kiel la formato de datoj, estas tro tedaj por mi ripeti ĉiofoje. Estontece mi faros kun pli da kontrolo kaj zorgemo kaj espereble la rezultoj fariĝos pli altkvalitaj. Amike Sj1mor (diskuto) 12:13, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. En ĵazmuzikistoj restis centoj da ruĝaj ligiloj pri muzikistoj aŭ albumoj, multaj el ili kun anglalingvaj vortoj ene, tiel ke neniam ili bluiĝos. Mi senruĝigis (senligiĝis) kelkajn, sed ĉe Billy Higgins mi jam laciĝis. kani (diskuto) 12:28, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Discografio ne ekzistas en Esperanto, eble Diskografio aŭ pli bone Diskaro.--kani (diskuto) 12:36, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi atingis rekordon en Reĝa Akademio de Drama Arto. Gratulon.--kani (diskuto) 11:14, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la atentigo. Mi kontrolis vian redakton de la artikolo.
Mi pardonpetas ke eskapis de mia kapo kaj tiel mi preterlasis la redakton de la notindaj famaj verkaĵoj de famaj eks-studentoj.
Se vi atentus min pri tio ĉi mi povas mem fari la redakton kaj tiel malpli laborigi vin.
Danke kaj amike, Sj1mor (diskuto) 11:21, 26 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, vikikolego. Kiel vi? Mi ne skribis al vi dum longa tempo. Mi vidis de tempo al tempo, ke vi foje interesiĝas pri militaj medaloj aŭ similaj ornamentaĵoj ornamaĵoj de militistoj. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Honoroj}}, sekvante la stilon de simila ŝablono de la itallingva Vikipedio. Eble vi povus uzi ĝin de tempo al tempo por viaj biografioj. Ĝis la onta fojo. — Super Nabla🪰 12:36, 8 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton SuperNabla. Dankon pro via farado pensante pri mia laboro.
Mi komprenas ke oni uzu tiun ĉi ŝablonon en biografioj.
Bone, mi provis ie, sed mi notas ke oni devas specifi la valorojn de ĉiuj kvin parametroj.
Krome, pensante pri la afero, iu kiu ricevis honoron verŝajne recevis pli ol unu, kaj notindas ke la informkesto biografio kaj ĉiuj aliaj informkestoj (krom la simpla informkesto homo) jam listigas ĉiujn honorojn laŭ nome, kaj ene de la informkesto pri tiu ĉi persono.
Eble mi estas laca kaj pigra, sed mi ŝatas uzi ŝablonon kiuj mi povas uzi tute sen specifi la valoron de iu ajn parametron kaj recevi kiom eble plej da valoroj al parametroj de vikidatumoj!
Se eblos nesti tiun ĉi ŝablonon kaj uzi ĝin *sen scii nenion* pri la tema persono aŭ la honorigo(j), tio estas multe pli preferata kaj do uzebla.
Amike -- Sj1mor (diskuto) 12:49, 8 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone, komprenite. Jes, aŭtomataj ŝablonoj estas ĉiam preferindaj. Ĉiukaze, la nura deviga parametro estas |nomo_honoro=, do por pluraj honoroj oni povas skribi ion kiel jenas:
bildo de la rubando ankoraŭ ne ekzistas
Ora medalo ...
— 
bildo de la rubando ankoraŭ ne ekzistas
Arĝenta medalo ...
— 
bildo de la rubando ankoraŭ ne ekzistas
Bronza medalo ...
— 

Estas nur ebleco. Mi ne scias ĉu la ŝablono estas utila aŭ ne. Bonan redaktadon kaj bonan monaton julion. Ĝis baldaŭ, — Super Nabla🪰 13:06, 8 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Sj1mor,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:21, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj[redakti fonton]

Kara, laŭ mi estas tre en ordo esti iom tempoŝpara kaj preferi ŝablonojn kiujn eblas "uzi tute sen specifi la valoron de iu ajn parametron kaj recevi kiom eble plej da valoroj al parametroj de vikidatumoj" (kiel vi supre skribis al Nabla). Ĝuste tial mi tiom aprezas vikidatumojn kaj investas konsiderindan tempon en ĝia ampleksigo kaj aktualigo, eĉ se de tio fine nur solidare profitas iuj aliaj malgrandaj vikipedioj, en kiuj mi eble ankoraŭ neniam estis (ekzemple la ĉuvaŝa, baŝkira, navaja aŭ keĉua). Sed vi atentu ne tro rapide komplete malplenigi tutajn informkestojn, se tio forigas enhavon, kiel ekzemple okazis en aprilo 2023 en la paĝo Memorial aŭ jam en junio 2022 en la biografio pri Pamela Sargent, kie el {{Informkesto homo}} vi faris {{Informkesto verkisto}}, tute bone, sed vi devintus kopii la portreton de ŝi al la nova informkesto. Bonvolu klopodu ĉiam ekstreme atenti kaj rigardi la pretan rezulton, ĉu per via poluro vi ne malaperigas gravajn informerojn, ĉar tiam ne plu temas pri tempoŝparo, sed male pri tempomalŝparo, se iu devas ripari la agon. {{{1}}} Tio ne estas problemo: ankaŭ mi hieraŭ senintence fuŝis 30 paĝojn, kiujn mi intencis plibonigi, Dominik rimarkis tion, atentigis min kaj jam riparis duonon, kaj mi dankante riparis la reston. Fuŝoj okazas, sed estas grave atentigi pri ili kaj ne daŭre ripeti ilin, por ke ili ne multobliĝas. Dankon pro via tre utila kaj diligenta laboro, aparte pri aldonoj de informkestoj! ThomasPusch (diskuto) 12:30, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Estimata kaj dankon pro la atentigo. Jes ja kiam mi redaktas mi atentas aldoni valoron al la artikolo kaj ne male.
Pri memorial ŝajnas ke mi vere fuŝis, ĉar parametroj estis donitaj kaj laŭ la historio mi forigis ilin. Pri Pamela Sargent mi estis surprizita ke foto aperas por homo sed ne por verkisto, ĉar mi pensis ke tiu valoro venas de la sama parametro. Sj1mor (diskuto) 12:39, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi povas malkaŝi ke la sekreto kuŝas en tio, ke la foto de Pamela Sargent stokiĝis kiel dosiero de justa uzo en la esperanta vikipedio kaj ne estas el la komunejo. Tial ĝi ne notiĝas en vikidatumaro, kaj tial necesas individue mencii ĝin, en kaj informkesto homo kaj informkesto verkisto. Tio estas rara kazo. Kutime la fotoj estas en la komunejo kaj notiĝas en vikidatumoj, sed, nu, ne ĉiam. La angla vikio multe pli amplekse uzas lokajn dosierojn je justa uzo, kiun tiam nur povas uzi la anglaj teksto, ol ni, sed samkiel la anglalingvaj kolegoj rajtas loke stoki dosierojn en "sia" vikipedia branĉo, principe rajtas fari ankaŭ ni. Tial bonas uzi momenton post ĉiu finredakto por okule inspekti la finan rezulton - tion ankaŭ ne ĉiam faras mi, kaj tial ankaŭ mi foje ne rimarkas miajn fuŝojn, sed mi klopodas investi tiun finan kontrolan sekundon kaj provas ne forgesi ĝin... ThomasPusch (diskuto) 21:08, 27 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Internacia Tribunalo de Arbitracio[redakti fonton]

Mi hodiaŭ vespere ricevis rimarkon ke vi ŝanĝis mian alidirekligon Chevron de belga vilaĝo al usona korporacio - tute bone tiel, vere la korporacio internacie pli ligiĝas al la nomo ol la belga vilaĝo! - kaj rigardante la paĝon Chevron vidis ruĝan ligilon Internacia Tribunalo de Arbitracio, kiu dum mi rigardis bluiĝis. Gratulon pri la nova teksto pri internacie grava temo !! Nur mi havas etan rimarkon, ke la angla nomo "International Court of Arbitration", NE estas "mallonge ICC", ĉar ICC estas la angla mallongigo de la Internacia Komerca Ĉambro, tegmento de la tribunalo, sed ke ĝi angle nomiĝas "formale ICC International Court of Arbitration, ne mallongigite sed male pli-longigite. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 21:08, 27 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes ja. Dankegon pro la kontrolo kaj la riparo. Sj1mor (diskuto) 08:43, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Majuskloj[redakti fonton]

Saluton. Mi majuskligas titolojn de organizoj, kiel Internacia unio de kristalografio al Internacia Unio de Kristalografio. Tio estas la kutimo kaj en Esperanto kaj en Vikipedio. La malo estas nur franca kutimo.--kani (diskuto) 13:16, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Wikidata[redakti fonton]

Saluton Sj1mor! Ĉu vi estas ensalutinta en Wikidata? Se ne, tio klarigas kial ĝi estas ŝlosita. Dominik (diskuto) 13:13, 8 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes ja vi pravas. Dankon! Sj1mor (diskuto) 13:30, 8 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

troviĝita[redakti fonton]

Saluton. La vorto "troviĝita" tute ne eblas: troviĝinta, troviĝanta, trovita ktp.--kani (diskuto) 09:29, 14 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Krome Universitato de Tromsø troviĝas en la urbo de Tromsø (NE), sed en la urbo Tromsø.--kani (diskuto) 09:38, 14 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Koran dankon pro la kreoj de nova, laŭ mi tute bezonata paĝo pri la Metropolo Vankuvero kaj pri ties parto West Vancouver. Tamen la lastan paĝon vi poste ŝovis al West Vancouver (Brita Kolumbio). Tio sencus, se ekzistus pluraj / multaj loĝlokoj "West Vancouver" sur la tero kaj necesus per klarigo inter krampoj priskribi pri kiu loko la teksto temas (kaj tiam la paĝo "West Vancouver" devas esti apartiga listo, kiu listigas ĉiujn tiujn loĝlokojn). Sed ne ekzistas pluraj loĝlokoj "West Vancouver", almenaŭ ĉiu pensas pri unu certa loĝloko en Vankuvero, notante la nomon "West Vancouver". Tial la pluŝovo al West Vancouver (Brita Kolumbio) estas misgvida, nenecese komplikiga kaj ... fakte fuŝa. Mi alvokas uzi aldonaĵojn inter krampoj en vikipediaj titoloj vere nur kiam necesas. Ĉu konsentite? ThomasPusch (diskuto) 19:52, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Do: En la kazo de Langley (Brita Kolumbio) la aldonaĵo sencas, ĉar ankaŭ ekzistas esperantlingva teksto pri Langley (Vosges), eĉ se apartigila paĝo "Langley" en Esperanto ankoraŭ ne kreiĝis kaj en kazo de nur du eroj ankaŭ ne nepras. Sed se iam ekestus pliaj esperantaj artikoloj pri ekzemple Langley (Cheshire), Langley (Essex), Langley (Hampshire), Langley (Hertfordshire), Langley (Kent), Langley (Northumberland), Langley (Slough), Langley (Warwickshire), Langley (West Sussex), Abbots Langley (Hertfordshire), Kings Langley (Hertfordshire) en Britio aŭ pri Langley (Arkansas), Langley (Illinois), Langley (Oklahoma), Langley (South Carolina), Langley (Virginia) aŭ Langley (Washington), prefere kun esperantlingvaj klarigoj inter la krampoj, tiam apartigila listo "Landley" sencas kaj povas senprokraste esti farita. ThomasPusch (diskuto) 20:03, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, konsentite. Mi faris tion sen pripense ĉar preskaŭ ĉiuj aliaj urboj en la Kategorio:Urboj en Brita Kolumbio havas tion en la titolo ene de krampoj. Sj1mor (diskuto) 20:04, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Informkesto firmao[redakti fonton]

Amasa adnonado de {{Informkesto firmao}} (ekzemplo). Problemo: la plejmultaj celaj paĝoj (gluo, pulio, BIOS, ...) NE estas firmaoj. Taylor 49 (diskuto) 23:04, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes sed temas pri (industriaj kaj tiel firmaaj) produktoj, kaj la informkesto vidigas sufiĉe gravajn detalojn.
Se vi povas sugesti pli bonan informkesto bonvolu fari. (Informkesto ilo ja bezonas laboron kaj ĝisdatigon, sed ne ĉiu produkto temas pri ilo) Sj1mor (diskuto) 03:44, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara kaj gratulon pro via ĉi-matena nova artikolo Bertelsmann. Vi nur ne atentis (ĉu?), ke jam ekzistas artikolo pri la eldonejo C. Bertelsmann (eĉ kun esperantlingva foto de la frankfurta librofoiro de 2012) - ne estas granda problemo, la teksto pri la origina eldonejo kaj la nuna konzerno bone harmonias, nur oni devas interne interligi ambaŭ. Kaj vi ankaŭ malatentis, ke pri pluraj pliaj subtemoj ankaŭ ekzistas bonaj tekstoj, kiujn indas interligi, ekzemple Random House, BMG kaj la fuziigita Sony Music. Mi nun metis tiujn internajn interligilojn - eble mi ankoraŭ malatentis plian ligeblan temon... ThomasPusch (diskuto) 07:44, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Kara, Vi pravas mi ne atentis. Dankon pro via atento, kontrolo kaj aldonaj interligiloj. Sj1mor (diskuto) 07:51, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto kunvoĉdoni[redakti fonton]

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:20, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Eble vi povas helpi min. Post multe da klopodoj mi enmetis muzikajn notojn en la paĝon La Espero, sed ili nuntempe prenas multe da spaco. Ĉu vi scias, se oni povas malgrandigi la dimension de la muziko? Amike, —Supernabla🪰🍃 12:48, 24 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencdatoj[redakti fonton]

Saluton. Traduki la daton de referencoj ne estas tro da laboro. Mi faris tion en kelkaj el viaj artikoloj. Dankon.--kani (diskuto) 10:36, 25 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Kolego, kial vi ĝuste tradukis, sed ne cifirigis la datojn? En priskribo de Ŝablono:Citaĵo el la reto estas rekte indikita uzado de jjjj-mm-tt formo de prezento de dato. Des pli tian formon estas komplike fuŝigi: cifera formo estas klara eĉ por novicoj. VladimirPF (diskuto) 05:52, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne komprenas kion vi intencas diri.
Mi estas sufiĉe okupata kaj ne interesiĝas pri la tedaĵo de reformatigo de datoj.
Senpripensa laboro estu pli bone lasota al robotoj! kaj laŭ mi aliaj aferoj multe pli gravas.
Se iu konsideras tion grava kaj urĝa do bonvolu fari. Sj1mor (diskuto) 06:10, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉiu el ni estas tre okupita, tamen tio ne pravigas erarojn. Nia vikio estas malgranda kaj ni ne havas redaktorojn, kiju povas korekti kaŝitajn etaĵojn. Des pli neniu vin kulpigas. Dum via laboro estu pli atenta al la instrukcioj de ŝablonoj uzataj en viaj artikoloj. Tio estas tre facile: jen estas Ŝablono:Citaĵo el la reto, tralegu kaj faru laŭ ties instrukcio. VladimirPF (diskuto) 06:18, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Lukti estas netransitiva.--kani (diskuto) 09:18, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi korektis al Batali. Dankon. Sj1mor (diskuto) 09:58, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ batali estas netransitiva. kani (diskuto) 22:07, 29 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Se mi aldonus la preposicion kontraŭ post batali, ĉu tio estas en ordo? Sj1mor (diskuto) 04:15, 30 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj oni forprenu la akuzativon. Tion mi supozas. kani (diskuto) 09:15, 30 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Tutmonda Fonduso por Batali Kontraŭ Aidoso, Tuberkulozo kaj Malario perfektas! Vi ambaŭ bone kunlaboras. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 19:55, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

L'education sentimentale[redakti fonton]

Saluton! Bonvolu alinomi L'education sentimentale al: L'Éducation sentimentale (titolo en la franca). Dominik (diskuto) 06:51, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Farite, dankon. Sj1mor (diskuto) 08:16, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Makroetiko kaj mikroetiko[redakti fonton]

Cetere, en julio vi pluredaktis la tekston Makroetiko kaj mikroetiko, en kiu en 2019 la redaktinto kani forgesis ŝablonon "redaktata". Tiu ŝablono estas por meto de maksimume semajno, sed ripete okazas ke iu simple forgesas forpreni ĝin - tio ankaŭ jam al mi okazis. La ŝablono avertas "Por eviti la riskon de redaktokonflikto, ne redaktu la artikolon. Kontrolu la kronologion kaj forigu la ŝablonon, se necese." Do se vi kuraĝas tamen pluredakti, kio pro averto de 2019 estas tute en ordo fari en 2023, utilos al Vikipedio se vi ankaŭ ordige forprenas la forgesitan ŝablonon, aŭ - se vi nepre ne volas malfari ion kion kani faris, vi povas ankaŭ en lia diskutpaĝo meti etan noton "Hej, ĉu povas esti ke vi en tiu paĝo forgesis ŝablonon?" Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 19:52, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Simile pri Ray Heredia, kvankam tie vi nur korektetis. Kaj mi certas ke estas kaj estos pliaj kazoj, kie vi vidos tian forgesitan ŝablonon, kaj same havas la licencon forigi ĝin kiom vi havas la rajton ĝustigi evidentan tajperaron... ThomasPusch (diskuto) 20:06, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Bone. En ordo. Dankon pro la notigo. Sj1mor (diskuto) 05:45, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Jara / Jaraĝa[redakti fonton]

Saluton kara! Mi vidas ke vi plurloke ŝanĝas jara al jaraĝa, evidente konsiderante la unuan formon erara uzo. Tamen PIV klare diras ke tio estas normo, ekzemple: dujara: 1 Atinginta du jarojn dum jaraĝa havas tre limigitan sencon: jaraĝa: Havanta la aĝon de unu jaro: pretigu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon X; jaraĝa ĉevalo. RG72 (diskuto) 04:24, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon RG72 pro via kontrolo kaj atentigo.
Efektive mi ja kontrolis miajn ŝanĝojn kaj riparis nur tie kie la signifo estas jaroj de aĝo, kaj ne tie kie temas pri simpla daŭro de jaroj. La ŝanĝo al jaraĝa estas por pliprecizi la lingvaĵon nur tiam kiam temas pri aĝo.
Verdire, estas multege da instancoj kaj mi nur ŝanĝis iuj el ili (specife mi serĉis 10-jaraĝa, ankaŭ havi ideon pri la ĝenerala situacio) kaj verŝajne sufiĉis al mi kaj mi ne faros pli ĉar tiu ĉi laboro tedas min.
Bonvolu kontroli miajn ŝanĝoj, kaj specife pri Lupuso, kiun vi malfaris. Sj1mor (diskuto) 06:47, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Mapo, Malnova Urbo (Jerusalemo)[redakti fonton]

Jen ĵus tradukita mapo kun etikedoj en Esperanto: Dosiero:Mapo de la Malnova Urbo de Jerusalemo.svg. Se mi enmetis fuŝaĵojn en la etikedoj, korekti ilin estas nun simple. Ĝis ĝis, —Supernabla🪰 11:05, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon Kara, sed mia demando estas kiel mi povas uzi ĝin por doni al parametro "situo sur mapo" aŭ "mapo lokumilo"?
Ekzemple, mi provis
Informkesto urbo||situo sur mapo2=
Aŭ Informkesto Monda Heredaĵo |mapo=
Mi provis doni la nomon de la dosiero kun aŭ sen la sufikso .svg
Sed ĉiam ricevis eraron. Sj1mor (diskuto) 11:57, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj por uzi la mapon kiel parametron preferitas uzi la dosieron "Jerusalem_Old_City_location_map.png" ĉar tiu formato de bilgo estas kutime uzita tra la vikipedio por doni kiel parametron kaj montri lokon de koordinatojn sur la mapo. Sj1mor (diskuto) 12:05, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi parte respondis en Diskuto:Malnova_Urbo_(Jerusalemo)#Urba_mapo. Oni devas krei ŝablonon. Hodiaŭ mi ne havas multan tempon por VP, sed verŝajne mi helpos dum la ontaj tagoj. —Supernabla🪰 13:33, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Re:orfigas Informkesto konstruaĵo-n[redakti fonton]

Saluton. Mi vidis, ke {{Informkesto geografiaĵo}} (kun opcio «konstruaĵo») permesas pli paramatrojn ol {{Informkesto konstruaĵo}}; do, kion mi faras estas baze anstataŭi la duan per la unua. Ni povas diskuti pri tio: ĉu vi havas malsaman opinion aŭ aliajn ideojn? {{Informkesto geografiaĵo}} permesas eĉ aldoni kromajn mapojn kaj klarigetojn sub la mapoj, kaj havas pli parametrojn prenatajn el Vikidatumo (ekzemple: la parametro «bildo»). «Orfigi» paĝon en la Vikipedia ĵargono signifas forigi ĉiujn enirantajn vikiligilojn al tiu paĝo (sinteze, malplenigi la paĝon Speciala:Kio ligas ĉi tien?/Ŝablono:Informkesto konstruaĵo). En ĉi tiu kazo, mi faras tion enmetante la {{Informkesto geografiaĵo}}-n anstataŭ la alia. Kion vi opinias pri tio? Amike, —Supernabla🪰 19:32, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Vidu, ekz., la malnovan version Special:permaLink/8226992 kompare al la nova versio Special:permaLink/8408398. —Supernabla🪰 19:38, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Post iom da tempo, eble ni povos eĉ forigi {{Informkesto konstruaĵo}}-n, kaj restigi nur {{Informkesto geografiaĵo}} (kun opcio «konstruaĵo»). Kiu estas via opinio? Amike, —Supernabla🪰 19:43, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la ekspliko. Ja estas pli da parametroj kaj mi ofte uzis la Informkesto geografiaĵo-n ĉar konvenis kiam estis pli ol unu bildo.
Mi opinias ke endas ke vi diskutu pri tiu ĉi kun administrantoj kiuj havas sufiĉe da teknika scio antaŭ ol vi faru la ŝanĝojn amase. Sj1mor (diskuto) 04:33, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Artikoloj pri metrooj[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis ke vi sisteme aldonas informkeston {{Informkesto organizaĵo}} al artikoloj pri metrooj, eĉ kiam jam ekzistas informkesto {{Informkesto publika transporto}}. Pro tio mi komencis aldoni kaŝskatolon:

<div style="float:right;">{{Kaŝskatolo|alteco=40px|titolo={{PAGENAMEBASE}}|larĝeco=300px|enteno={{Informkesto organizaĵo}}}}</div>

ĉar miaopinie ne vere necesas havi du informkestojn por unusola artikolo. Dominik (diskuto) 05:43, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton! Jes mi aldonis informkeston organizaĵo tiam kiam estas pliaj detaloj el vikidatumoj.
Tion kion vi faras estas bona. Se eblas aldoni tiujn pliajn informerojn de vikidatumoj al informkesto publika transporto tiu estos tre bona kaj utila. Sj1mor (diskuto) 06:14, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

«Aŭtomata» enmeto de la oficiala retejo[redakti fonton]

Saluton denove. Mi skribas al vi por "trukoj" por facile enmeti la oficialan retejon de paĝo. Simple, fine de paĝo, skribu:

{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P856}}|== Eksteraj ligiloj ==
* {{Oficiala retejo}}|}}

Se vi volas enmeti ankaŭ la {{Projektoj}}-n, skribu:

{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P856}}|== Eksteraj ligiloj ==
{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P225}}|{{Projektoj}}|}}
* {{Oficiala retejo}}|{{anstat:#if:{{anstat:#Property:P225}}|{{Projektoj}}|}}}}

Tiuj kodoj faras absolute nenion se la oficiala retejo kaj la projektoj ankoraŭ ne ekzistas en Vikidatumoj; alie, ili enmetas la oficialan retejon kaj la projektojn. Mi scias, ke ili aspektas kvazaŭ sensencaĵo 😁, sed ili funkcias! Provu ilin (kopiu kaj algluu) en kelkaj paĝoj, se vi volas. Ĝis ĝis, —Supernabla🪰 17:58, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Kara, Dankon pro via help al mi. Sed io neklaras al mi. Mi kopiias la kodon kaj simple (tiel kiel ĝi estas) metas en paĝo , ĉe la fino, sed mi ricevas la vido de la sama kodo en la formatita paĝo.
Klare, la kodon ne povas esti skribita en la paĝo mem... do Ĉu io mankas?
Ĉu la kodo estus en informkesto aŭ ŝablono? Sj1mor (diskuto) 18:56, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Gratulon[redakti fonton]

Bieno-stelo, kreinto
Estimata Sj1mor,
Per ĉi tiu mesaĝo mi rajtigas vin fanfaroni kun la bieno-stelo de la kreinto ✏️, kiu estas premiita al vi pro la jena kialo:
Pro la kreado de 3000 novaj artikoloj en Vikipedio
Supernabla🪰 21:25, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

P.S.: Mi rimarkis, ke vi lastatempe kreis vian 3000-an artikolon kaj ankoraŭ neniu metis stelon en vian paĝon. Ĉar estas Vikipedia tradicio meti ĉi tiun specon da steloj por gratuli redaktantojn, mi «donu» al vi ĉi tiun. —Supernabla🪰 21:25, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Do dankon pri la honorigo, sed mi estas scivola kiel la nombrado funkcias? Ĉu eblas ke dum la lastaj du jaroj ke mi laboras ĉi tie mi kreis averaĝe 5 artikolon po tage? ĉu alidirektiloj same nombriĝas? Sj1mor (diskuto) 18:58, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Viaj statistikoj troveblas ĉi tie: https://xtools.wmcloud.org/pages/eo.wikipedia.org/Sj1mor?uselang=eo
Vi ĝis nun kreis 3 062 artikolojn (ne inkluzive de alidirektoj); 5 el tiuj paĝoj estas forigitaj, do vi kontribuis nete kun 3 057 paĝoj ĝis nun. —Supernabla🪰 19:13, 18 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉu mi povas scii kiom da redaktoj mi faris ĝis nuntempe? mi volas havi similan ligilon kun la ĝisdatigitaj statistikoj. Sj1mor (diskuto) 18:11, 5 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Soledad Bengoechea de Cármena[redakti fonton]

Saluton! Atentu! Ĝusta titolo estas: "Soledad Bengoechea de Cármena" (kaj ne: Soledad Bengoecha de Cármena) Dominik (diskuto) 14:01, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon, mi korektis. Sj1mor (diskuto) 14:52, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikivortaro[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [7] RG72 (diskuto) 15:46, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [8] [9]. Taylor 49 (diskuto) 21:28, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Nova ŝablono petita: Fotomontaĵo[redakti fonton]

Tiu ŝablono jam ekzistas en 100 diverlingvaj vikipedioj!

(anglalinve tiu nomiĝas Template:Photo montage)

Notu ke temas pri malsama ŝablono ol Ŝablono:Pluraj bildoj.

Mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 16:54, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite, temas pri {{Fotomuntaĵo}} kun sama uzo kiel en la angla vikipedio (ĝi uzas la saman modulon). Dominik (diskuto) 06:25, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Interesa diskuto[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena.RG72 (diskuto) 08:49, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ruĝa flago[redakti fonton]

Tiel ĉi, la paĝo Ruĝa flago havas tro malmultan enhavon por resti en vikipedio, sed mi supozas ke vi ĵus kreas ion - nur foto kompreneble ne sufiĉas. Vi povas ankaŭ meti la ŝablonon {{redaktas}} al la kreota paĝo... ThomasPusch (diskuto) 14:25, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon. mi faras. Sj1mor (diskuto) 14:27, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Jam la paĝo aspektas tute informplena. ThomasPusch (diskuto) 09:59, 5 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi opinias, ke pli ĝusta titolo estus Universitato de la Savinto, ĉar jam estas dekomence esperantigita, dum adapto al Salvadoro estigus konfuzon kun Salvadoro. Tamen mi ne alinomis nesciante vian opinion.--kani (diskuto) 12:40, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Jes, mi konsentas kun via opinio. Bonvolu fari. Sj1mor (diskuto) 12:45, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Plej bone faru vi, Sj1mor, estis origine via teksto! Fakte negravas kiu faras alinomigon, sed tamen aspektas pli bele, se ne iu alia "ĝustigas eraron", sed oni mem pripensas kaj elektas ankoraŭ pli bonan titolon por sia kreita teksto... ThomasPusch (diskuto) 10:33, 5 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Finfine ĝi restis malĝuste titolita kaj mi alinomis. Mi profitis la okazon por korekti la tutan artikolon kie restis ankaŭ pluraj malglataĵoj. Mi konsilas, kara Sj1mor, ne tiom akceli la kreadon de artikoloj kaj iomete pli lupee zorgi pri la detala redaktado kaj speciale la titoloj por eviti alinomojn.--kani (diskuto) 10:32, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. Verdire la nomigo (fasoni aŭ elekti propran nomon, se ne estis deantaŭe tajpita ĉe vikidatumoj) estas grava decidoen la kreado kaj efektive unu el plej grandaj defioj por krei sufiĉe multajn de artikoloj. La kontrolado fare de sperta redaktanto/isto estas nemalhavebla por certigi la kvaliton. Jes foje mi hastas ĉar la laboro estas enorma kaj mi deziras atingi multon malgraŭ ke mi ne havas ian personan intereson en la temo. Fojfoje mi mem kontrolas lastatempajn redaktojn kaj tuje notas simplajn erarojn kaj misojn, do verŝajne ankaŭ aliaj redaktantoj ne tiom kontrolas ilian laboron kaj la ĝeneralan staton de artikolo kiu ili redaktas. Sj1mor (diskuto) 10:43, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi havas du etajn konsilojn la vi, rilate la kreon de la informriĉa kaj ĝenerale tute dece farita teksto Sky (kompaniaro). Povas esti ke miaj konsiloj aspektos iom kritikemaj, pri tio mi anticipe pardonpetas, sed mi tamen volas rapide noti mian observon ĉi tie, antaŭ ol mi reforgesas ĝin. Unue vi notis ruĝan ligilon Londona Akcia Borso: ruĝa koloro de ligilo ĉiam estas io averta, io kio volas alvoki kreon de teksto, sed ankaŭ (kaj tio tie ĉi gravas) volas averti "ĉu povas esti de vi ion iomete malĝuste vortumis en via ligilo?". La londona borso estas tiom centra temo, ke malverŝajnas ke nenio pri ĝi jam estis verkita esperante. Se vi forprenas la mezan vorton kaj estas Londona Borso (ĉar pri kio borso okupiĝus se ne pri akcioj???), vi tuj havas bluan alidirektilon kiu plugvidas al la ĝusta paĝo Reĝa Borso de Londono. Do la konsilo estas ĉiam esti skeptika kiam temas pri ruĝa ligilo, kaj bonas en kazo de dubo rapide kontroli en alilingva versio de teksto ĵus tradukata, ĉu en tiu lingvo de la temo ne hazarde estas vorto "Esperanto" en la listo de lingvoj ĉe la maldekstra rando - tiam vi, se vi volas, ankaŭ povas krei novan alidirektilon, por ligi de via vortumo al la ĝusta temo, aŭ povas tuj noti la ĝustan vortumon. Povas esti ke per "Londona Akcia Borso" vi celis iun subkomercejon de la tuta "Londona Borso", sed eĉ se, tiam ruĝa ligilo "Londona Akcia Borso" multe malpli helpas ol blua "Londona Borso". Kaj dua noto, pri kiu vi certe teorie same konscias kiel mi: mi petas vin esti skeptika se iu vorto aspektas plej iomete strangeta: ĉi tie estis la vorto "komponento", kiu kompreneble similforme konatas en pluraj okcidenteŭropaj naciaj lingvoj. Sed en Esperanto ne estas klare, ĉu se estas simpla verbo "komponi", oni permesos al si la lukson havi sendependan duan vortoradikon "komponento" (Esperanto en facilanima kreo de novaj vortoradikoj ne estas lingvo luksema, sed baze spartana) - kaj rapide rigardo al la reta PIV montras ke tiu vorto entute ne ekzistas, kaj la silabo -ent- ankaŭ ne estas esperanta sufikso. Kvankam "komponi" unuavice uzatas pri muziko, ĝi tamen havas ankaŭ kemian sencon "konsistigi miksaĵon, kombinaĵon", kaj metafore eblas uzi la kemian sencon ĉi tie, per uzo de la ekzistanta esperanta sufikso -aĵ- kreante la vorton "komponaĵo". Tiu vorto eble ankaŭ aspektas nekutima, sed se oni uzas la sufikson -aĵ- en ĝusta senco, oni ankaŭ rajtas fari vortojn kiujn eble neniu alia jam faris, do "komponento" estas "komponaĵo". Kompreneble ne temas pri tiuj konkretaj eraretoj kiujn mi jam glatigis en la teksto, sed temas pri konsilo laŭeble neniam "elŝalti" skeptikon pri tio kion oni ĵus rapide verkis. Ĉar oni neniam scias, kiam kolego legos la tekston kiun oni ĵus kreis, plej bone estas tuj mem pliĝustigi sian skribaĵon (tio kompreneble estas teorio: al ĉiu okazas tamen "tapjeraroj" - tamen, ĉiu havas la taskon laŭeble mem trovi kaj ĝustigi siajn proprajn eraretojn). Nun iĝis multaj vortoj por diri preskaŭ memkompreneblajn konsiletojn. Sed mi supozas kaj esperas ke vi ankoraŭ faros multajn tekstojn, kaj utilas se ili estas dekomence tiom perfektaj, ke neniu alia kolego povas ankoraŭ plibonigi ion... Belan tagon! ThomasPusch (diskuto) 10:33, 5 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Gardio Nacia de Francio[redakti fonton]

Saluton. La vorto Gardio ne ekzistas en Esperanto, nur gvardio, kiel vi bone uzas ĝin en la redakto de la artikolo. Ĉar necesas alinomi, mi konsilas Nacia Gvardio de Francio aŭ Franca Nacia Gvardio. Ankaŭ Nacigvardio ne indas, ĉar tio estus Gvardio de la Nacio kaj ne Nacia Gvardio, kio estas preskaŭ sama, sed gramatike ne tute. Tio ĉio utilus ankaŭ por la redaktado de la artikolo.--kani (diskuto) 10:36, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi tute konsentas kun via bonjuĝo. Ĉikaze mi prenis la nomon de vikidatumoj, do mi devas kontroli ankaŭ la nomon kiel ĝi estas donita de vikidatumoj! Sj1mor (diskuto) 10:45, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Penny-farthing[redakti fonton]

Saluton. Mi vidis, ke nur la portugala kaj du slavaj lingvoj konservas la anglalingvan titolon dum la ceteraj lingvoj havas proprajn tradukojn. Se ni ne havas tion en Esperanto (eble jes) oni povas fari facile la tradukon ĉar penny jam estas tradukita, dum farthing estas kvaroneto, do penco-kvaroneto aŭ io tia.--kani (diskuto) 22:17, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Alternativoj estus radet-radega biciklo, radet-radega velocipedo ktp.--kani (diskuto) 22:18, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. Konsentita. Aldonita en la artikolo. Sj1mor (diskuto) 05:56, 13 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono informkesto urbo[redakti fonton]

Saluton, vi faris ŝanĝon en la ŝablono Informkesto urbo. ŝanĝo faris nedeziratajn ŝanĝojn en ŝablono Geokesto. Ĉu vi povus forigi tion? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:12, 24 dec. 2023 (UTC). Bv Pardoni, mi nur poste rimarkis, ke vi ŝanĝis ankaŭ ŝablonon Geokeston. Mi malfaris viajn ŝanĝojn tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:16, 24 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kial vi malfaris la ŝanĝon al Geokesto? Ĉu ne plaĉas al vi la aldono? Sj1mor (diskuto) 11:52, 24 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton Administrantoj @Kani, @ThomasPusch kaj @Moldur (mi ne konas aliajn).
Se mi rajtas, mi volas atentigi vin pri tiu ĉi faro kaj malfaro. Kiel vi povas legi desupre mi demandis Petr Tomasovsky kial li malfaris mian ŝanĝon al ŝablono Geokesto, sed mi ne ricevis respondon dum du tagoj. Mioponie la ŝanĝo estas grava aldono pri ĉiuj artikoloj (ja estas multaj) kiuj rekte aŭ nerekte uzas tiu ĉi ŝablonon. La valorlisto de la vikidatuma parametro P31 klare montras oficiale pri kio(j) temas la artikolo.
Se estas disputo pri la ŝanĝo mi sugestas preni la aferon al publika voĉdonado.
Dankon pro via atento. Sj1mor (diskuto) 21:56, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Nacia Ekstertera Societo[redakti fonton]

Saluton. Mi komprenas, ke vi ankoraŭ prilaboras tiun artikolon. Dume, mi tute komprenas la logikan tradukon de la tri vortoj de la titolo, sed ĉu ne estas iu kontraŭdiro inter Nacia kaj Ekstertera? Eble oni povus alinomi al Nacia Kosmekspluata Societo, ĉar Nacia Kosmesplora Societo estus neĝusta kaj nur unuflanka.--kani (diskuto) 11:30, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon Kara Kani pri via atento kaj atentigo.
Mi nur tradukis simple kaj laŭvorte la nomon el la angla.
Via sugesto pri "Nacia Kosmekspluata Societo" povus esti bona, sed mi nur atentigas ke la organizaĵo ne temas ekskluzive pri ekspluato! Sj1mor (diskuto) 11:41, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, vi pravas, temas kaj pri ekspluatado kaj pri esplorado. Mi ne kapablas unuigi tion per unu vorto, kvankam eble tiu ekzistas. Ni povus cerbumi; se oni ne sukcesas, alia alternativo estus lasi la originan anglalingvan nomon. kani (diskuto) 01:42, 26 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi alinomis al Nacia Kosmo Societo laŭ la debato en koncerna paĝo.--kani (diskuto) 22:43, 2 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi uzas ofte la tradukon Homecoj por ekzemple la hispana Humanidades, kio laŭvorte estus ĝuste, sed laŭsence tute ne, ĉar homeco estas abstrakta vorto, dum la celita senco estus Homaj Sciencoj.--kani (diskuto) 22:43, 2 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon Kani pro la grava atentigo. Mi korektis ĉie kie mi trovis la eraron. Farite. Sj1mor (diskuto) 06:35, 3 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Malbonaj tradukoj[redakti fonton]

Kolego, mi rimarkis vian aktivecon en kampo de novaj artikoloj. Tamen laŭ mi vi tro okupiĝas pri kvanto kaj tute ne interesiĝas pri kvalito de la artikoloj. Sed vikio postulas ĝuste kvaliton. Mi opinias, ke vi uzas aŭtomatikan tradukilon kaj poste ne poluras la tradukojn. Rezulte viaj artikoloj havas ne nur gramatikaj erarojn kaj stilajn problemojn, sed misajn postulojn.
Mi avertas vin: se vi daŭre plenigos vikion per kvalite malbonaj artikoloj mi lanĉos procezon de forigo de via kontribuo. VladimirPF (diskuto) 21:00, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton Kolego. Via aserto simple ne estas ĝusta. Vi nur vidas la tempon de mi alŝuto de la artikolo, sed mi ja laboras horojn, foje tagojn, antaŭ ol mi publikas artikolon en vikipedio. Jes ja, lingva kontrolo necesas kaj estas nemalhavebla.
Mi estas certa ke miaj faraĵoj ne estas perfektaj kaj certe ke eraroj povas okazi. Sed ankaŭ mi volas noti ke artikolo ne estas kompleta produkto ĉar vikipedia laboro finfine temas pri ne-organizita kunlaboro, kaj do mi estus feliĉa se iuj almenaŭ baze lingve kontrolu la enhavon sed mi tute ne intecas laborigi iu ajn.
La lingva, informa kaj ĝenerala kvalito de miaj produktaĵoj ja gravas al mi kaj se oni povas noti al mi problemojn mi estos feliĉa ripari kaj noti ilin por mia estonta laboro. Tion dirite, mi scias kaj agnoskas ke mult(eg)e mi ne scias kaj ke necesus ke miaj scioj kaj kapabloj pliboniĝu sed kiun povas helpi al mi? Mi faras kiom eble plej bone ke mi povas sed tio neniam povus sufiĉi.
PS Mi provas elekti temojn kiujn miopinie estas interesaj, aŭ sufiĉe gravaj en la ĝenerala vivo aŭ povus esti gravaj por Esperanto. Kiam temas pri temoj pri kiuj tute ne ekzistas artikolo en la esperantlingva vikipedio, se administrantoj preferas la nenion ol mia faraĵo do oni tute rajtas forigi la mian kaj bedaŭrinde resti kun nenio.
Kolegie via, Sj1mor (diskuto) 21:09, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ankaŭ ne taksas min sperta pri lingvo, tamen mi estas sperta pri vikio: neniu kaj neniam korektos viajn erarojn. Tio okazas pro multaj kaŭzoj kaj ĉefa estas homa naturo: viki-aŭtoroj ŝatas esti verkisto kaj ĉiu fanfaronas pri kvanto de artikoloj. Kaj male: neniu volas serĉi kaj ripari fremdajn erarojn. La problemo ekzistas en ĉiu vikio. Tamen en Eo-vikio la problemo staras pli serioze: esperantistoj ne ŝatas legi librojn kaj ŝatas konversacii en la reto. Ili ne havas denaskan fundamenton de nacia kulturo (libroj, teatroj, lernejoj kaj tp) kaj Eo estas por ili fremda lingvo. Kaj esperantistoj venas al vikio (ĝi estas unu el la plej popularaj Eo-servoj) kaj vidas artikolojn kun eraroj. Ni ne rajtas doni fuŝan ekzemplon de lingvouzo.
Mi ne povas konsili vin pri rimedoj de altigo de lingva novelo (mi mem ne estas lingve sperta kaj lerta), tamen mi scias rimedojn por eviti erarojn de komputila tradukilo: 1. traduku de alia lingvo ne al esperanto sed al via denaska lingvo 2. Kaj el la lingvo traduku ne per komputilo, sed per homa scipovo. 3. forgesu hasti, ĉar ĝis nasko de fera stelo, ni havas tempon por poluri artikolojn. Verku ĉian artikolon tielmaniere, ke oni montru ilin al novicoj kiel ekzemplo de plej bonstila kaj bonlingva Esperanto. VladimirPF (diskuto) 06:14, 11 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Geografiaj koordinatoj[redakti fonton]

Saluton kara! Mi vidas ke vi diligente kaj persiste aldonas informkestojn al la artikoloj, do evidente vi sufiĉe lertas pri teknikaĵoj kaj povus helpi al mi solvi delonge min ĝenantan problemon. Mi ne scias kiel ĝuste aldoni geografiajn koordinatojn al informkestoj. Se mi aldonas datumojn, trovitajn surmape, la sistemo ofte diras ke ili estas malvalidaj. Se mi provas mallongigi aŭ alimaniere redakti ilin, rezulto estas plorinda kaj la mapo montras tute alian lokon. Ekzemple en Voyage (Tjumeno) aperas iu fantazia situo, kvankam Yandex Mapoj diras ke devas esti 57.146235, 65.542214. La sama problemo estas ĉe CUM (Tjumeno), Magellan (Tjumeno), Premier (Tjumeno). Nur kaze de Goodwin (Tjumeno) kaj Kristall (Tjumeno) la problemo estis solvita helpe de aliaj vikipediistoj. Sed mi ne komprenas kiel? RG72 (diskuto) 04:53, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! laŭ via peto mi kontrolis la situacion sed ankaŭ mi ne kompreas kiel kaj kio okazas.
Sed mi resumis la jenon
Goodwin (Tjumeno) (la ĝusta)
|latitudo =57/8.93
|longitudo=65/33.63
( sed jen kion aperas supre de la informkesto 57°08'56.0"N 65°33'38.0"E kaj laŭ Guglo Mapoj ĝi ja estas ĝusta)
Voyage (Tjumeno) (la malĝusta)
|latitudo =57/06/44.3
|longitudo=65/34/56.3
(kaj supre la informkesto efektive montriĝas 57° 6′ 44″ N, 65° 34′ 56″ O (mapo))
Sed laŭ via indiko, laux Yandex Mapoj 57.146235, 65.542214, kaj mi kontrolis la lokon sur la mapo.
|latitudo =57/14/6.235
|longitudo=65/54/22.14
Ŝajne sur la mapo aperas ekstere de la urbo. Sj1mor (diskuto) 07:33, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes, stranga afero. Tamen dankon pro viaj klopodoj. Sukceson! RG72 (diskuto) 07:37, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto nederlanda municipo[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu rigardi la paĝon pri la nederlanda loĝloko Grave. Tie nun maldekstre supre estas iu stranga signaro "{{if:". Tiun signaron mi antaŭe dum jaroj vidis en neniu alia paĝo pri nederlanda loko, kaj kontrolante oni vidas ke la stranga signaro nun aperas ĉie. Mi forte supozas ke tion kaŭzis unu el viaj lastaj du adaptoj de {{Informkesto nederlanda municipo}} meze respektive fine de tiu ĉi monato. Bonvolu rekontroli kaj trovi la eraron. Mazltov - bonŝancon pri tio! Antaŭdankas ThomasPusch (diskuto) 18:06, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Pardonu. Mi korektis. Mi tuj kontrolos la aliajn informkestojn. Mi dankas pro la atentigo. Sj1mor (diskuto) 18:29, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch Mi kontrolis kaj la eraro aperis nur tie.
Pri tiu temo mi volas atentigi vin pri la diskuto kiu okazis ĉi tie sur mia diskutpaĝo sub la titolo "Ŝablono informkesto urbo". Antaŭ pli ol monato mi faris la samajn ŝanĝojn al ŝablono {{Geokesto}} sed Petr Tomasovsky malfaris tiun dirante ke la ŝanĝojn estas nedezirataj, sen ajn ekspliko. Mi opinias la ŝanĝoj gravaj, interalie ĉar la gravaj urboj de la mondo uzas tiun ŝablonon. Mi petas vian intervenon sed ankoraŭ ne ricevis respondon. Bonvolu interveni. Sj1mor (diskuto) 18:53, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi nun komprenas kiu okazis en la nederlandaj paĝoj. Dankon pro la rapida riparo. Aliflanke mi ne komprenas kial mi ne atentis vian alvokon la 25-an de decembro. Eble meze de la festotagoj mi estis iom distrita, aŭ miaj filoj pli ol kutime kun-uzis la komputilon... Ne gravas, simple la atentigo ne atingis min. Ĉu mi bone komprenas, ke la aldono p31 al geokesto same bone funkciis kiel ĝi funkcias en informkesto urbo kaj en ĉiuj specifaj informkestoj pri administraj unuoj, kaj Petr Tomasovsky simple neŝatis la ideon kaj malfaris ĝin pensante ke geokesto estas lia posedaĵo? Tiam efektive estos bone pli vaste diskuti la temon. Al mi la parto pri p31 en la informkestoj kaj ankaŭ la griza fermita tirkesto pri partneraj urboj el vikidatumaro ĝenerale plaĉas, kaj mi bonvenigas unuecan uzon ĉie en urbaj tekstoj. Nur foje la parto pri p31 iom vastiĝas, kiam oni en vikdatumoj notis multajn parametrojn (kiel ekzemplo vidu la tekston pri Bonno). Tie utilus uzi la eblecon de vikidatumoj pri prioritatigo: nome ĉie kie en vikidatumoj unu ero indikiĝis prioritata, "helverda", nur uzi tiujn prioritatajn, helverdajn indikojn (tiam la aliaj eroj sur blanka fono kutime estas eks-aktualaj). Alia ekzemplo estas la teksto pri longa hungara urbonomo Hódmezővásárhely, kie indikiĝas "Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj • urbo kun komunumaj rajtoj", sed "urbo kun departementaj rajtoj" validas ekde 1990 kaj "urbo kun komunumaj rajtoj" validis nur ĝis 1950 - pri la lasta indiko ekde pli ol 70 jaroj ne plu aktuala oni facile povus rezigni. Pri iuj francaj aŭ italaj urboj, mi nun ne plu memoras kiuj, estis similaj indikoj "urbo komunumo eksa komunumo vilaĝo" - tio nur konfuzigas (se mi revidas ion tian, mi povos atentigi vin rekte). Do por tiuj kazoj bonas uzi la prioritatajn indikojn en vikidatumoj kaj malatenti la "normalajn". ThomasPusch (diskuto) 20:18, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton Thomas kaj dankon pro via respondo. Jes ja okazis precize tiel kiel vi priskribis kaj do mi subtenas vastigi la diskuton pri la afero.
Certe vi pli bone scias pri la temo de urboj kaj setlejlokoj kaj mi respektas vian juĝon. Mi samopinias kun vi, sed pri la "helverda" mi ne konas kiel fari la trukon.
Ĝenerale dirite, kiam oni montras liston da valoroj de parametro, tiam indas kaj endas flanke montri kun ĉiu valoro ĝia(j)n referenco(j)n (same kiel faras aliaj vikipedioj), kaj tiu mi ankaŭ ne konas kiel fari. Sj1mor (diskuto) 07:18, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Vidu sekundon la paĝon pri Vjatskije Polani, tie la sama problemo ankoraŭ aperas kio jam notiĝis supre: la urbo laŭdire samtempe estas "urbo • labora loĝloko de Rusio • vilaĝo", sed ĝi estis vilaĝo nur ĝis 1938 kaj "labora loĝloko de Rusio" (ŝajne aparta sovetunia kategorio) nur de 1938 ĝis 1942, do estus helpe nomi ĝin nur "urbo". Mi havas nenian konon kiel aranĝi tion en la informkesto, kaj klaras ankaŭ ke kutime eĉ kun adaptita informkesto la problemo ne tuj estus solvita, ĉar la unuopaj eblecoj en vikidatumoj kutime ne jam estas elektitaj prioritataj aŭ malprioritataj - ĉiuj dekomence estas "normalaj". Sed se oni elektas ion eblecon prioritata, tio tamen nun ankoraŭ tute ne ŝanĝas ion. Mi petus vin ankoraŭ iom sondi, eble peti helpon de ie, kiel eblus solvi tion. Plej elegante kompreneble estus se iu aŭtomatismo vidus ke iu elekto havas noton "ekde" kaj "ĝis", do estas jam historia, kaj ignorus ĉiujn elektojn kiuj havas "ĝis". Tiam restus nur la aktualaj informoj, ĉi tie "urbo", kaj jam ĉio estus en ordo sen prioritatigo en vikidatumoj, kiun ĉiukaze iu usonano aŭ polineziano kiu tute ne komprenus la sencon de helverdaj aŭ rozkoloraj elektoj en tiu ĉi specifa kazo povos ĉiam malfari... Ja la vikidatumoj ne estas nur por tio ke ili perfekte servas iujn ŝablonon en la esperanta vikipedio, kiu estas nur la 36-a laŭ grandeco el ĉiuj lingvobranĉoj kaj ne la plej grava. ThomasPusch (diskuto) 13:20, 14 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes ja vi pravas. Mi jam iom sondadis sed ankotaŭ ne sukcesis trovi la solvon. Eble @Moldur scipovas.
De kie vi scias la vicloko de la esperanta vikipedio (nur la 36-a laŭ grandeco el ĉiuj lingvobranĉoj)? Sj1mor (diskuto) 13:31, 14 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: (kvankam en propra diskutpaĝo la atentigo kompreneble ne necesas) Pardonu - tiun ĉi demandon de vi mi preteratentis. La koncerna statistika prezento pri la 40 plej grandaj vikipedioj, tute aktuala, estas Vikipedio:Internacia Vikipedio. Estas dua prezento pri la 100 plej grandaj lingvoj, ne tute aktuala, taksite eble de antaŭ 3-7 tagoj, en Vikipedio:Internacia Vikipedio/La 100 plej grandaj. Sed dum "ni ankoraŭ estas inter la 40 plej grandaj lingvoj", la dua listo eĉ ne tiom gravas. Cetere jam de longe la hebrea vikipedio sekvas la esperantan kaj restas ĉiam iom malantaŭ ĝi, kaj tio, kvankam lastatempe ni forigis relative multajn rubajn paĝojn, laŭ decidoj de la diskutoj en vikipedio:forigendaj artikoloj, do intence malgrandigis la esperantan vikipedion - ĉar, kompreneble, la nura kvanto de artikoloj ne estas la sola kriterio pri kvalito... ThomasPusch (diskuto) 21:45, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Notu la parametron Tipo de la {{informkesto urbo}}. Oni facile povas kondiĉi ke se tiu tipo havas valoron oni ne aperigu la liston de P31. Eble tio estas kruda solvo sed estas tiu kiun mi povas oferti. Sj1mor (diskuto) 13:35, 14 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Sed, via propono estus kruda solvo. Pli bone ol neniu. Sed mi certas, ke ankoraŭ estas pli saĝa solvo. Se en vikidatumaro estas dek nombroj por loĝantaro en diversaj jaroj, la informkesto ja ankaŭ aŭtomate prenas la prioritatan, "helverdan" nombron. Do devas esti iu truko saĝe solvi la problemon. Ni tenu vian proponon pri parametro tipo kiel lastan elturniĝon, se vere neniu trovos la bonan solvon, sed ankoraŭ ne aktivigu ĝin... Mi iel certas, ke devas ankoraŭ esti pli profesia ŝlosilo. ThomasPusch (diskuto) 21:55, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch Jes, sed via ekzemplo ne estas taŭga ĉar estas granda diferenco inter la kazoj. Por statistiko estas ja ununura "ĝusta" - t.e. plej aktuala - valoro (tiu kiu estas markita helverde kaj estas aŭtomate prenita kiel valoro de la petita parametro), sed por valoroj de parametro kiel ekz statuso estas potenciale pli ol unu ĝusta-aktuala respondo, do pli ol unu valoro kiu estas markita helvedre, kaj por tiuj oni bezonas tajlori LISTOn de valoroj, kaj nur por ili, ellasante la aliajn historiajn valorojn. Sj1mor (diskuto) 05:29, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi pravas ke en nombroj por loĝantaro nur preniĝas unu nombro, kaj ke mia ekzemplo ne tre bone taŭgas. Sed vi malpravas ke ĉe nombroj por loĝantaro en vikidatumoj nur povas esti unu helverda indiko kaj ke tio estas ĉiam la plej aktuala: tiel nur estas, se iu homo aranĝis tion. En multaj kazoj mi jam vidis ke robotoj metis novajn nombrojn de 2018, 2020, 2022, 2024, sed neniu atentis ke la helverda indiko ankoraŭ estis ĉe la nombro de 2013, aŭ de 2003 - tiam en niaj esperantaj informkesto kompreneble montratas la nombro de 2013, aŭ de 2003, kvankam en vikidatumoj jam estas bona nombro pri 2024. Kaj ankaŭ facile teknike eblas ke iu helverdigas novan nombron, sed ne malverdigas la malnovan - tiam estas pluraj helverdaj nombroj, kaj la aŭtomatismo elektas tiun kiu staras pli supre en la listo, ne tiun kiu pli aktualus... Do la nombroj de loĝantaroj ankaŭ nur bone funkcias se iuj purigistoj kontinue poluras kaj senpolvigas vikidatumojn. Sed vi pravas ke tio ĉio ne helpas en la nuna serĉo de solvo. Tamen, mi certas ke estas solvo, kaj certas ke mi ne sufiĉe fakas por tuj koni ĝin. ThomasPusch (diskuto) 12:28, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu @Moldur bonvolu helpi. Sj1mor (diskuto) 12:31, 21 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Nombro de redaktoj[redakti fonton]

Saluton kolego! Supre vi demandis min kie legeblas via nombro da redaktoj. Jen: https://xtools.wmcloud.org/ec/eo.wikipedia.org/Sj1mor Krome, mi ne konsentas pri ĉi tiu modifo kiun vi faris: speciala:diff/8601264. Vi tie aldonis informkeston, sed informkesto jam estis tie, do nun la paĝo havas du informkestojn kun la sama enhavo. Ĉu mi povas malfari la modifon? Ĝis ĝis! —Supernabla🪰 23:34, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la informo. Jes certe vi tute rajtas. faru laŭ via plaĉu kaj bona juĝo. Mi aldonis la regulan informkeston muzeo ĉar mi pensis ke ĝi donas pli da gravaj informeroj ol la antaŭa informkesto, ekz pri la konsistuantaj galerioj. Sj1mor (diskuto) 06:27, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Thank you for being a medical contributors![redakti fonton]

The 2023 Cure Award
In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

informkesto urbo[redakti fonton]

Mi komprenas ke en la ŝablono informkesto urbo vi hodiaŭ aranĝis, se estas "ligbutono por vikivojaĝoj" en vikidatumoj ke ĝi aŭtonate tre larĝe montriĝas supre dekstre de paĝo. Kompreneble mi komprenas ankaŭ la ideon malantaŭ la ago, nome se eble aldoni ankoraŭ grafike altiran bildon ekster la informkesto. Jen estas la teorio. Tamen en praktiko estas multaj tekstoj kiuj ĉiukaze havas malmultan tekston maldekstre. Mi momente riparas paĝojn en Rumanio, tial mi montras al vi du paĝojn tie: la unua Piatra Neamț estas ekstrema: tie la tuta teksto aperas tutsupre kun la larĝigita ligbutuno, kaj kie dekstre la informkesto komenciĝas jam maldekstre estas nur vakuo. Dua ekzemplo Brăila ne tiom drastas, ĉar tie bildgalerio iom plenigas la supran randon de la vakuo, sed la malplena spacego maldekstre de la informkesto ankoraŭ sufiĉe stulte aspektas. Ni devos ankoraŭ pripensi, kiel poluri la ideon ke ne aperos tiom draste dekstre tro plenaj kaj maldekstre vakuaj paĝoj. Kompreneble estus neniu problemo se la larĝa panorama dosiero simple aperus sube de la paĝo sub la eksteraj ligiloj kaj super la navigiloj, centre aŭ maldekstre. Sed klaras al mi ke tiel apenaŭ eblas aranĝi, krom per aldona ŝablono permane metita kun nomo kiel {{panorama bildo}}, kiu kiel nun en informkesto urbo faras nenion se en vikidatumoj ne estas taŭga bildo, sed jes aŭtomate metas larĝan bildon se ĝi estas. Tian ŝablonon oni ankaŭ helpe de robotoj povus dissemi. Alternativo estus (eble tio jam estas, mi ankoraŭ ne vidis detale la informkeston urbo nun) lasi ĉiun kiel vi instalis hodiaŭ, nur kun ebleco en la informkesto per iu parametro kiel "| panorama bildo = neniu " bremsi la aŭtomatan montron de la larĝa bildo supre dekstre, kaj tiam povos mem meti ĝin malsupren maldekstren aŭ centren. Sed paĝoj kiel Piatra Neamț kaj Brăila nun ne aspektas saĝe kaj bele. Kaj mi timas ke estos tre multaj paĝoj kie la vakuo maldekstra, kiu ĉiukaze jam estas en multaj paĝoj ĉar ni tendencas ŝtopi tiom da informoj en la informkeston urbo tute ĉe la dekstra rando, ekstreme pli grandiĝas. Ankoraŭ necesos perfektigi la ideon. Salutas ThomasPusch (diskuto) 20:47, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton Thomas kaj dankon pro via atento. Ĉiuj kiuj vi proponas aspektas bone laŭ mi. Sed mi diru al vi ke mi ne vidas tiun dividon de dekstre kaj maldekstre de la informkesto (mi uzas retumilo chrome). Specife, ambaŭ viaj ekzemploj aspektas ordinare por mi, ĝermoj pri romaniaj urboj.
Ĉiukaze, kiel ni jam diskutis, mi volas rememori vi pri la daŭre neatendita situacio kun Geokesto (la ne montrado de P31 kaj ĝemelurboj) ĉar iu decidis male. Kion oni faros? kion oni povos fari? Sj1mor (diskuto) 06:10, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Pri Geokesto vi pravas, tiu temo estas netraktita, mi revenos al ĝi, kaj mi pensas ke ni devos fari sondan enketon en la teknika diskutejo pri la temo. Sed unue pri la aktuala temo de hieraŭ: ĉe mi ĝi same aperas en retumilo Chrome, kaj neniel nur en sudeŭropaj paĝoj - ĵus mi havis paĝon pri Leka (Norvegio), kie ĝi tutsame estas. Probable vi zomis vian retumilon al pli grandaj literoj kaj la efiko ne tiom drastas, sed ĉiukaze restos la fakto, kiom ajn grandaj estos la literoj, ke niaj artikolaj ĝermoj per la nova instalaĵo dekstre ankoraŭ pli plenas kaj maldekstre kompense malpli plenas, ĉar la malmulta teksto "glitas supren" maldekstren de la panorama bildo supre dekstre. Ĉe mi en tiuj ekzemploj nun ĉiu teksto kaj la panorama bildo gluiĝas supre, kaj la longega informkesto staras tute nude apud blankega malplena spaco maldekstre. Vi komprenas la problemon, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 17:28, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
La grandeco de miaj literoj kiel prezentitaj en Chrome estas 100%. Finfine mi ŝanĝis ke la bildo ĉiam estu en la centro. Tiu aspektas pli "robust" al ŝanĝojn de grandeco de la tiparo. Ĉu bonas?

Sj1mor (diskuto) 17:35, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Jes, pli bone! ThomasPusch (diskuto) 21:36, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Vi vidis ke mi demandis al Tlustulimu, Moldur kaj LiMr pri la priortitatiga problemo de la datumo p31 antaŭ kvar tagoj. Ankoraŭ mi ne ricecis respondon, mia tiel ĵus rememorigis mian peton en la koncerna ŝablona diskutpaĝo, kaj mi pensas ke saĝas antaŭe solvi la problemon antaŭ en pli granda forumo prezenti la proponon en ĉiuj samspecaj informkestoj uzi la novajn funkciojn, ankaŭ en tiuj kiujn iuj kolegoj eble konsideras sia propra trezoro. Alikaze estas la risko ke iu vidas la restan problemeton kaj elkrios: neniel eblas uzi la tute nematuran ideon!
Dum la atendado mi havas ankoraŭ alian peton al vi: mi rimarkis ke en italaj komunumoj (vidu ekzemple Belgioioso) la normala stato de ne estas panorama larĝa bildo supre kaŭzas ke estas larĝa vakua streko supre, dum en germanaj komunumoj (vidu ekzemple Lingen) tia problemo ne estas. Io do pli saĝe endoniĝis en la germanan informkestan ŝablonon ol en la italan. Ĉar vi faris ambaŭ aldonojn: ĉu vi povas ankoraŭ rigardi kion vi faris pli bone en la germana ŝablono ol en la itala, kaj ŝanĝi la italan tiel ke ĝi reagas kiel la germana ??? Se vere kaj Tlustulimu, Moldur kaj LiMr ankaŭ ne povas helpi, ni devas preni vian savoplanon, instali ke meto de io en la parametron "statuso" malvidigas la datumojn de p31. Fakte bonus fari tiel, ke en tiu kazo la enhavo de "statuso" aperas en sama aspekto kiel normale la datumoj de p31. Tiam ankaŭ eblas bremsi se per vikdatumaj kialoj metiĝas tre multvortaj klarigoj en p31, kiuj ĉiuj estas same aktualaj, kiel ekzemple en la paĝo Stutgarto - tie mi jam forpurigis ĉiujn anglaĵojn, sed la ĉe mia ekrano ses grasliteraj linioj, kie la unua elekto "urbego" tute sufiĉus, aspektas troigite. Tial fakte vian "savoplanon indas ĉiukaze uzi. Kaj necesas atenti ke nenio fuŝiĝas en la speciala kazo de statuso= vilaĝo, kio entute ŝanĝas la aspekton de la informkesto (ekzemplo en Bathford).
Kaj mi havas ankoraŭ subjektivan juĝon: grafike mi pensas ke la helviola fonkoloro de p31 (e4dcf6) iom miskongruas kun la helverda (aŭ en kazo de vilaĝoj grizverda) ĝenerala koloro informkesta. Pli neŭtralus tute helblua koloro (ccddff), kie ĝin uzas alilingvaj vikioj entute por urbaj informkestoj (ekz. la angla kaj itala) aŭ tute helhelverda fonkoloro (ddffd) kiun la germana informkesto uzas en la subaj ĉapitrotitoloj aŭ informkesto urbo uzas ĝenerale (por distingi la plej supran kampon de la subaj, eblus en informkesto urbo ankoraŭ pli malheligi la plej supran trabon, kiel estas en la germana informkesto). Sed tio estas polura detalo, kiu ne tiom gravas kiom estas teknike nesolvitaj demandoj... ThomasPusch (diskuto) 15:26, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch Dankegon pro la atentigo. Vi pravas, estas mia redakto pri la supra bildo kiu kaŭzis la aperon de tiu larĝa vakua streko supre. Mi ne komprenas kial sed mi forkomentis la ŝanĝon.
ps Mi konsentas kun viaj sugestoj. Sj1mor (diskuto) 20:38, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, nun la paĝoj pri italaj urboj sen panorama bildo supre denove normale aspektas. Vi probable vidis ke Moldur indikis ne povi helpi pri la p31-problemo, kaj Robin v.d.Vliet 3 semajnojn ne plu estis vikipedie. Se Tlustulimu kaj esperinde LiMr ankoraŭ eĥas ĉu ili havas ideon aŭ ne... ĉu vi jam volus testi aŭ realigi vian proponon pri savoplano, instali ke meto de io en la parametron "statuso" malvidigas la datumojn de p31? ThomasPusch (diskuto) 20:56, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne senesperiĝo, mi estas certa ke estas solvo, nur temas pri programado, ŝajne de modulo.
Jes, realigo mian sugeston ne estas malfacila. Sj1mor (diskuto) 20:59, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi nun komprenas la problemon en la kodo mem estas ĉe
<div class="mw-content-ltr mw-parser-output" lang="eo" dir="ltr"><p><br /></p><table class="infobox"
Do jen mi solvis la problemon. Eksterordinare temis pri superflua "Enter" post la nova kodo pri la supera bildo.
Dankegon denove pro la atentigo. Mi tuj reparos ĉe la aliaj informkestoj. Sj1mor (diskuto) 21:08, 25 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto alta konstruaĵo[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi hodiaŭ rimarkis, ke vi iam aldonis multaj vikidatumajn P-kodojn al la ŝablono {{Informkesto alta konstruaĵo}}. Sed vi nenion aldonis pri tio al la dokumentado de la ŝablono. Mi ĵus faris tion. - Amike Tlustulimu (diskuto) 22:02, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Capraia Isola kun duobla apero de P948-bildo[redakti fonton]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus rimarkis, ke en Capraia Isola pro uzo de du informkestoj nun duoble aperas la bildego el ligbutono por Vikivojaĝoj (P948). Eble ni finfine forprenu la duan, iom malnovan informkeston el la artikolo. Sed eble ja iuj el ĝiaj informoj devus iel esti transprenataj al {{informkesto geografiaĵo}}. Do, kiuj informoj el ĝi do estas konservendaj? - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:08, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Traktita. Dankon. Sj1mor (diskuto) 10:11, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne dankinde. Sed la sama duoblaĵo aperas en Metropola urbo Venecio. Tlustulimu (diskuto) 10:43, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi provis fari la samon, sed ĉifoje tio ne funkcias. Atentu mi korektos la informkeston. Farite. Sj1mor (diskuto) 10:47, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Kiel vi povas vidi, mi trairis ĉiuj komunomoj de ital(i)a regiono Abruco, por korekti tiujn kiujn ne havis la informkeston supre. Amike Sj1mor (diskuto) 11:29, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Norvegiaj provincoj[redakti fonton]

Bv.noti Viken for, antaŭaj tri restarigitaj. - Moldur (diskuto) 20:03, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon, Mi konstatis vian malredaktoj, sed kion vi intencas diri per "for"? kial nur tiuj kvar el ĉiuj 11? Sj1mor (diskuto) 20:10, 29 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
En 2020 okazis provinca reformo. Pluraj iamaj provincoj malaperis, aliaj novaj ekestis. Interalie tiuj tri ĉesis ekzisti, kaj el ilia loko kreiĝis nova provinco Viken.
En 2024, tiu ŝanĝo (nur tiu, ne la tuta reformo) estis malfarita. Viken estis dissolvita post nur kvarjara ekzisto, kaj la tri antaŭaj (A, B kaj Ø) restarigitaj.
Do ĝuste tiuj tri dum kvar jaroj estis "eksaj provincoj", sed nun jam ree estas normalaj provincoj. Male, Viken nun fakte estas "eksa provinco".
Moldur (diskuto) 07:38, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la ekspliko. Ĉu vi deziras montri tiun gravan informon en la artikolo? Sj1mor (diskuto) 07:42, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Ĉio estas klare priskribita en alilingvaj Vikipedioj. Ankaŭ la esperanta estu nepre aktualigota pri tio.
Mi nuntempe vikipaŭzas kaj (preskaŭ) nenion kontribuas, sed volis almenaŭ atentigi pri tiu ĉi malaktualeco. - Amike, Moldur (diskuto) 07:52, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Alidirektoj[redakti fonton]

Saluton, estimata. MNS ĉu tio interesas al vi. Se oni volas, oni povas krei alidirektojn tajpante #AL [[Alia paĝo]] (pli rapida por skribi), anstataŭ tajpi #ALIDIREKTI [[Alia paĝo]]. Alia valida variaĵo estus: #ALIDIREKTU [[Alia paĝo]]. Dankegon pro via vikilaboro. Ĝis, —Supernabla🪰 12:54, 21 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Regiono-iso de Filipinoj[redakti fonton]

Saluton, @Sj1mor. Mi ĵus rimarkis ke la de vi metitaj regiono-IOS-kodoj de Filipinoj estas malĝustaj. De kie vi prenas ilin? Mi esperas, ke vi ne divenas ilin. - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:04, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon Tlu pro la aldona kontrolo via. Certe mi tute ne divenas! mi prenas la kodojn de ISO_3166-2:PH. Ĉu mi misis ion? pri kio temas? Sj1mor (diskuto) 18:06, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Foje eĉ okazas, ke mi eraras. Do, mi malfaris miajn "korektojn" kaj kreis kelkajn helpajn ŝablonojn. Ĉar Filipinoj laŭ la germana artikolo pri la stranga iso-kodo havas 82 provincojn, la kreado povas daŭri iomete. Sed nun mi emas fari ion alian. Eble mi ja daŭrigos la kreadon morgaŭ. Tlustulimu (diskuto) 19:25, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon Estimata pro viaj klopodoj. Havu bonon. Sj1mor (diskuto) 19:27, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Hejtilejego en Brühl (Erfurto)[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi ekuzis {{informkesto firmao}} en Hejtilejego en Brühl (Erfurto). Sed pro kopiado vi preteratentis, ke la informkesto neniujn parametrojn por koordinatoj nek mapojn subtenas. Dume, por povi korekti la artikolon, mi aldonis la parametron "kesteroj" al la informkesto. Tamen la nun uzata kodo nur taŭgas malofte kaj tial ne ĉiam kopiendas. - Amike Tlustulimu (diskuto) 15:12, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atento, atentigo, kaj klopodo. Mi ja atentis, sed akceptis tiel kiel ĝi montriĝis. Do tio oni povas fari, aldoni, kesterigi, al aliaj instancoj de la informkesto firmao se oni deziras. Sj1mor (diskuto) 15:20, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Sed montrado de la loko en la (federacia) lando ne tiom informigas. T.e., ruĝa punkto sur malgranda mapo de granda areo. Multe pli bone montri la Wikimedia Openstreet kiel faras la ŝablono Mapframe, ĉu ne? Vidu kion mi faris kun IBM. Sj1mor (diskuto) 15:24, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Prave ke montro de interaktiva mapo kiel nun en la paĝo IBM pli bonas, kvankam la eta ruĝa ankaŭ donas proksimuman impreson kie pli-malpli situas la loko. Plej bone estus havi ambaŭ eblecojn, kiel estas kutime en paĝoj pri komunumoj/urboj/vilaĝoj/loĝlokoj. ThomasPusch (diskuto) 08:42, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Supraj banderoloj[redakti fonton]

Ĝustas ke la paĝosupraj banderoloj nun enkondukitaj en multajn paĝojn kutime tre taŭgas en geografiaj temoj, sed foje misas pri aliaj, "nemateriaj kulturaj heredaĵoj" kaj nelokigitaj temoj - ekzemple ili tre dubindas en multaj paĝoj pri lingvoj, ĵus mi vidis aparte misan prezenton en la paĝo pri la rumana lingvo: sed ja bonas ke principe oni nun povas individue malŝalti la banderolon tie. Tamen mi nun tendencas ke por {{informkesto lingvo}} eble pli bonas defaŭlte tute ne montri banderolon, sed nur individue aldoni ĝin, kiel vi jam faris tion en iuj pliaj paĝoj. Ekzemple en Pandemio de KOVIM-19, kie vi aldonis linion [[file:Corona Virus Wikivoyage banner.jpg|775px]]. En tio nur ĝenas min, ke vi male al la ĝenerala nova kutimo metis la banderolon maldekstren, ne centren kiel alie, kaj vi sen neceso uzis anglajn parametrojn, kvankam dum enigo same rapide eblas enigi linion [[dosiero:Corona Virus Wikivoyage banner.jpg|centre|775ra]], eĉ povus, se vikidatumoj proponas tauĝan bildon, pli pigre enkopii simple [[dosiero:{{#invoke:Wikidata|claim|P948}}|centre|775ra]] (pri la pandemio tamen pli bonas via elektita bildo, mi tute konsentas). Klaras ke file tute ne estas esperanta vorto, "px" ankaŭ estas stranga mallongigo de la vorto "rastrumeroj", kaj dum en malmultaj kazoj oni devas uzi nacilingvajn vortojn en Vikipedio anstataŭ internacilingvaj (ekzemple la parametro <gallery> ankoraŭ ne eviteblas), en simpla enkopiado de tekstoblokoj eblas bone eviti tiajn fremdlingvaĵojn. Mi scias ke ankaŭ mi mem uzis tiajn anglaĵojn en miaj unuaj redaktoj en 2006 kaj 2007, ĉar tiam la vikipedia terminaro ankoraŭ ne komprenis aliel, sed ekde pli-malpli 15 jaroj ne estas problemo skribi esperantajn teknikajn terminojn, kaj mi petus vin uzi tiajn esperantajn terminojn, se vi bloke enkopias multajn samspecajn blokojn, ne nur fidi "ke iam poste roboto venos kaj tradukos mian anglaĵon", ĉar tio estas kromvojo. Kompreneble tio nur estas peto, klaras ke teknike ankaŭ la anglaĵoj kompreniĝas, sed la peto laŭ mi estas sen granda peno sekvebla. Kaj plia peto kompreneble estas, uzi saman centrigitan dezajnon por ĉiuj banderoloj. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 09:20, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton kara kaj dankon pro via atentigo. Gravas kaj bonas. Mi fidas vian juĝon.
  1. Oni povus malŝalti la banderolojn por informkesto lingvo, sed iuj ja trafas kaj eĉ bone.
  2. Pri la kodo, bone mi faros
  3. Mi ne sciis ke ra estas mallongigo de rastrumeroj, kaj ne konsciis ke ra kaj px samas.
  4. Mi uzas <gallery> sufiĉe ofte. @Tlustulimu jam estas tempo provizi esperantlingvan
Refoje, dankon. Amike, Sj1mor (diskuto) 09:45, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Pri la esperantigo de lastaj ne ankoraŭ esperantlingvaj parametroj, kiel ekzemple <gallery>, jam de iom da tempo okupiĝas super nabla. Li bone scias kaj montris al mi kie en vikipedio estas la loko por peti tiajn adaptojn, kaj lobias ĉe la vikistrukturaj teknikistoj por instalo de la lastaj esperantigoj. Laŭ mi ni povas lasi la temon en liaj manoj, kaj atendi rezulton ene de ni diru du monatoj (mi ne scias, eble la instalo eĉ jam estas farita, kaj simple ankoraŭ ne estas diskonigita...). ThomasPusch (diskuto) 10:11, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

PPS: Prave, pri informkesto lingvo simple necesas decidi, ĉu la trafaj aŭ la maltrafaj banderoloj en paĝoj pri lingvoj pli multas. Mi konsentas ke estas iuj tre trafaj, sed laŭ mia (kompreneble subjektiva) nuna impreso la maltrafaj estas en plimulto... ThomasPusch (diskuto) 10:15, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Sorry for reply in english[redakti fonton]

Hello, I saw that a year ago you have translated the Societo Marsa page. I've just finished writing the English version of the article at en:Mars Society. Please do translate the article again. If you need help, feel free to ask me. Thank you - CactiStaccingCrane (diskuto) 17:41, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Estas mirinde ...[redakti fonton]

Saluton, estas mirinde, kiom da mistajpoj vi trovas kaj korektas tiel rapide. Estas mirinde, ke neniu antaŭe trovis ilin. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:48, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Verŝajne neniu klopodis jam desufiĉe longe. Sed mi certas ke multaj aliaj, ni diru plikreivaj, tajperaroj ke mi serĉas mi fakte ne trovas!

Oni nepre devas uzi literuman korektilon, ekz ĉe languagetool.org
Sj1mor (diskuto) 15:02, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ortografia korektilo ekzistas jam ekde jaroj eĉ kiel etendilo por Fajrovulpo. Eĉ se ĝi fojfoje ne rekonas ĉiujn vortojn, ĝi estas pli bona ol neniu helpilo. - Sed ĝi estas verŝajne nur uzebla por uzantoj, kiuj ankoraŭ rekte redaktas la fontotekston de Vikipediaj artikoloj. Por uzantoj de Vida redakto devus ekzisti io alia, pri kio mi ne scias ion. Tlustulimu (diskuto) 15:13, 16 apr. 2024 (UTC)[Respondi]