Nicolau Dols Salas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicolau Dols Salas
Nicolau Dols Salas en la prezentado de Poesia completa, de Blai Bonet
Nicolau Dols Salas en la prezentado de Poesia completa, de Blai Bonet
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1967 (1967-12-06) (56-jaraĝa)
en Palma de Majorko
Lingvoj Esperantoanglahispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistoesperantologotradukisto • universitata instruisto • instruisto de la kataluna lingvo
vdr

Nicolau DOLS SALAS (naskiĝis la 6-an de decembro 1967 en Majorkurbo) estas esperantisto kaj lingvisto el Balearoj[1]. De decembro 2021 li prezidas la Akademion de la Kataluna Lingvo[2].

Nicolau Dols licenciiĝis pri Filozofio kaj Beletro (Kataluna Filologio) ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj, magistriĝis pri Filozofio ĉe la Universitato de Sheffield, kaj pri Orient-aziaj Studoj ĉe la Malferma Universitato de Katalunio (UOC), kaj doktoriĝis pri Kataluna Filologio ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj, kun mencio pri eŭropa doktoriĝo. De 1990 ĝis 1992 li instruis la katalunan kiel lektoro en la Universitato de Sheffield, kvankam li jam apartenis al la instruantaro de UIB.

Li direktis esplorprojektojn pri infana fonologio, historio de lingvistiko, kaj analizo de tradukado. Liaj esplor-interesoj estas fonologia teorio, kataluna fonologio, infana fonologio, artefaritaj lingvoj, historio de lingvistiko kaj literatura tradukado.

Li profesoras ĉe la Universitato de la Balearaj Insuloj (UIB) ekde 1990. De 2014 li estas plenrajta membro de la Instituto pri Katalunaj Studoj (Institut d'Estudis Catalans, la oficiala akademio pri la kataluna), kadre de ĝia Filologia Fako - fakon, kiun li ekprezidis en decembro 2021.

Nicolau Dols instruis kadre de IKU-AIS dum la 94a UK en Bjalistoko (2009). En la studjaro 2014-2015 li anstataŭis John Wells kiel profesoro pri fonetiko (esperanta kaj ĝenerala) en la postgradaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, Pollando. En la Belartaj Konkursoj de 2017 li gajnis la unuan premion en poezio pri lia poemo Pasio. Poemo en ses stacioj.

La 17-an de decembro 2021 li estis elektita prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Nicolau Dols estis elektita prezidanto por kvarjara mandatperiodo, kun la eblo kandidati por pliaj kvar jaroj. Li estas jam la dua esperantisto en tiu posteno. La alia esperantisto kiu prezidis filologian sekcion de la akademio estis Carles Riba, famega kataluna poeto kiu gajnis premion en Esperantaj Floraj Ludoj de Barcelono en 1909, kiam li aĝis nur 15 aŭ 16.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

  • Catalan: an essential grammar. Milton Park, Abingdon, Oxon ; New York, NY : Routledge, 2017, kun Richard Michael Mansell.
  • La pronúncia llatina entre catalans : estudis fonològics. Barcelono: Publicacions de l'Abadia de Montserrat, 2004, de Antoni Maria Alcover. Editorado kaj enkonduka studo.
  • Gramàtica del català contemporani. Barcelono: Empúries, 2002.
  • Material lingüístic en català per exploracions logoaudiomètriques. Majorkurbo: Universitat de les Illes Balears, 2000. Kun Ferran Tolosa Cabani kaj Brauli Montoya Abad. La libron akompanas tri diskoj.
  • Catalan. A Comprehensive Grammar. Londono: Routledge, 1999, kun Max W. Wheeler kaj Alan Yates. Temas pri lia plej citata verko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Judes i la primavera, de Blai Bonet. Barcelono: Club Editor, 2016. Editorado kaj postparolo.
  • Poesia completa, de Blai Bonet. Barcelono: Edicions de 1984, 2014. Kritika editorado kune kun Gabriel de la S. T. Sampol, kun antaŭparolo de Margalida Pons. La libro prezentas sepdek neeldonitajn poemojn.
  • Poesia completa (obra publicada), de Guillem Cabrer i Borràs. Majorkurbo: Sa Nostra, Caixa de Balears, 2000. Editorado kaj enkonduka studo, kun Gabriel de la S. T. Sampol.
  • Del vent i del paper (cinc glosadors de Vilafranca). Vilafranca (Palma de Mallorca). Obra Cultural Balear, Delegació de Vilafranca. Col·lecció "Es molí nou", no. 2, 1990. Kun Antònia M. Andreu i Busquets.

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Guillem Cabrer. Barcelono: Associació d'Escriptors en Llengua Catalana, 2006. Biografio kunverkita kun Josep M. Llompart, Jaume Santandreu kaj Gabriel Sabrafín.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Infantarà la nit, de Diego Sabiote. Majorkurbo: Lleonard Muntaner, 2010. El la hispana en la katalunan.
  • Acrollam, de Biel Mesquida. Barcelono: El Aleph, 2009. El la kataluna en la hispanan.
  • De profundis, vals lent, de José Cardoso Pires. Port de Pollença: Edicions del Salobre. Col·lecció Axiomes, 3, 2007. El la portugala en la katalunan.
  • Antologia poètica / Antología poética, de Blai Bonet. Madrido: Calambur Editorial, 2004, kun Margalida Pons kaj Gabriel de la S. T. Sampol. Dulingva antologio, originale en la kataluna kaj en hispana traduko.
  • Veinte poetas de las Baleares / Vint poetes de les Balears. Madrido: Calambur, 2002 (dua eldono, 2007), kun Pere Rosselló Bover (kiu elektis la poemojn) kaj Gabriel de la S. T. Sampol k.a. Dudek poetoj el Balearoj, originale en la kataluna kaj en hispana traduko.
  • Llibre del desassossec: compost per Bernardo Soares, ajudant de comptable a la ciutat de Lisboa, de Fernando Pessoa. Barcelono: Quaderns crema, 2002, kun Gabriel de la S. T. Sampol. El la portugala en la katalunan.
  • Castro: tragèdia, de António Ferreira. Majorkurbo: Universitat de les Illes Balears, 1990. El la portugala en la katalunan.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • (en) "Diversity, competence and standardization in Esperanto: hints and questions". Language, Information, and Communication, 10, 2015 (63-84).
  • (en) "Phonology and morphology and the limits of freedom in an artificial language". Language, Information, and Communication, 7, 2012 (37-52).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ca) «Nicolau Dols, nou membre numerari de l'IEC», Académia de la llengua catalana, la 20-an de decembro 2021.
  2. (eo) Esperantisto prezidos la katalunan akademion, Libera Folio, la 21-an de decembro 2021.