Belartaj Konkursoj de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.

Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, la rezultoj estas proklamataj en la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.

La Belartaj Konkursoj enhavas la jenajn branĉojn:

a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo ne fiksita);
b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
ĉ) Teatraĵo originala;
d) Infanlibro de la Jaro
(el la regularo de la Belartaj Konkursoj de UEA, artikolo 1, stato de julio 2011)

Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj, kiuj nuntempe estas: pri poezio Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio); pri prozo Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio), kaj pri eseo Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio) kaj Gotoo Hitosi (Japanio). La juĝantoj pri teatraĵoj estas Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio). La Infanlibron de la Jaro elektas Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo).

Apartaj premioj[redakti | redakti fonton]

La premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalon "Henriko Harabaĝiu". La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja".

Publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]