Gotoo Hitosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gotoo Hitosi
Gotoo Hitosi kaj la E-japana vortaro
Naskiĝo la 3-an de oktobro 1955
en Japanio Sendajo, Gubernio Mijagi, Japanio
Nacieco japano
v  d  r
Information icon.svg

GOTOO Hitosi [gotoo ĥitoŝi] estas japana profesoro pri lingvistiko en la Universitato Tōhoku en Sendajo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1978 li ricevis sian diplomon en la universitato Tōhoku, kaj en 1983 li finis siajn postdiplomajn studojn en la sama universitato kie li tuj iĝis asistanto. En aprilo 1987 li eklaboris kiel lektoro ĉe la Virina Kolegio en Yonezawa de la gubernio Yamagata, sed li revenis al sia universitato Tōhoku en 1991 kiel asist-profesoro pri lingvistiko. Per parentezo en sia laboro li funkciis kiel akademia vizitanto ĉe la Universitata Kolegio en Londono. De 2004 li estas profesoro pri lingvistiko en la universitato Tōhoku. Liaj specialiĝoj estas historia lingvistiko pri latinidaj lingvoj kaj informadika lingvistiko.

Inter 1995 kaj 2004 li estis membro de la Akademio de Esperanto. Dum la 92-a UK 2007 kaj la 97-a UK 2012 li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. Kiel vicestro de la Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro de Japana Esperanto-Instituto, li kunredaktis Esperanto-Japana Vortaro, eldonitan en 2006. Krome, li redaktis la poŝvortaron Esuperanto jōyō 6000-go. 6000 esencaj vortoj de Esperanto).

Prof-ro Gotoo estas membro de pluraj sciencistaj asocioj, interalie de la Lingvistika Societo de Japanio, Lingvistika Societo de Japanio, Societas Japonica Studiorum Romanicorum (Japana Societo pri Latinidaj Studoj), Societé de linguistique romane (Societo pri latinida lingvistiko, Strasburgo), Japana Societo pri Francaj Lingvo kaj Literaturo, Japana Asocio pri Anglalingvaj Korpusaj Studoj, Internacia Asocio pri Okcitanaj Studoj (Montpeliero) k.a.

Li apartenas al la redaktaj komitatoj de Esperantologio / Esperanto Studies (Upsalo) kaj de Corpora (Edinburgo).

Li estas ĵuriano de la branĉo "eseo" de la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2014 UEA honoris lin per Diplomo pri Elstara Agado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-japana vortaro (kunred.). Tōkyō: Japana Esperanto-Instituto, 2006. La plej ampleksa E-japana vortaro; estis markitaj sume 2400 kapvortoj (radikoj) per rangoj A, B kaj C laŭ la graveco juĝita de la kompilantaro.
  • (1993) Esuperanto jōyō 6000-go. 6000 esencaj vortoj de Esperanto. Tōkyō: Daigaku shorin. 400-paĝa poŝvortaro.

Aliaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Shibata Iwao kaj Gotoo Hitosi (red.): Nihon esperanto undō jinmeijiten. Biografia leksikono de la Esperanto-movado en Japanio. Tōkyō: Hituzi Syobo, 2013. (654-paĝa verko traktanta ĉ. 2 900 iamajn japanajn esperantistojn).
  • Gotoo Hitosi (red.) 2015: Esperantistaj voĉoj el la katastrofo 2011. Higashi nihon daishinsai kara: esuperantisuto no koe. Tōkyō: Japana Esperanto-Instituto.
  • (2015) Tangoryoku kara sogo teki na gogakuryoku he. Esuperanto oyo goi ron (De vortoprovizo al integrita lingvokapablo. Aplika leksikologio de Esperanto, leksikologia artikol-kolekto). Tōkyō: Japana Esperanto-Instituto, 2015.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

  • "Waringhien, 1887 kaj la sekvo ...". En: La Revuo Orienta, aprilo 1981.
  • "Aperis kulture grava verko" (Recenzo de La instruoj de Budho). En: Esperanto, oktobro 1985.
  • "Tendenca internacieco". (Recenzo de Vojaĝo tra la landoj kaj Mult-lingva glosaro pri land-nomoj, de A. Albault). En: Esperanto, februaro 1994.
  • "Detlev Blanke and Ulrich Lins (eds.). La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin". En: Language Problems and Language Planning 36 (1), 2012, 95-97.

Artikoloj, eseoj[redakti | redakti fonton]

  • "Kunloĝado prosperas". En: Esperanto 958, oktobro 1985, 165.
  • "Interlingvistikaj diskutoj en la historio de lingvistiko". En: "Socilingvistikaj aspektoj de la internacia lingvo". En: Internacia simpozio honore al la centjara jubileo de Esperanto (Plena Raporto), 1987, 157-161.
  • "Biblioteko INOUE Hisasi". En: La Revuo Orienta, januaro 1988.
  • "Kiel familialigi vortojn? (Provo en Japanio)". En: La 17-a Esperantologia Konferenco. Seulo, 1994.
  • "Esperantologii aziece". En: Esperanto, oktobro 1994.
  • "La vivo en la gubernio MIYAGI". En: La Revuo Orienta, februaro 2003.
  • "La okcitana lingvo". En: La Revuo Orienta, oktobro 2006.
  • "La Vortaro". En: La Revuo Orienta, junio 2006.
  • "La Esperanta leksikografio, precipe rilate al la Esperanto-Japana Vortaro". En Ulrich Lins (red.): Aziaj kontribuoj al esperantologio: Aktoj de la 30-a Esperantologia Konferenco en la 92-a Universala Kongreso de Esperanto, Jokohamo 2007. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 7-11.
  • "Pseŭdo-zamenhofaj ekzemploj en PIV: Testamente de S-ro Nomura". En: La Revuo Orienta, januaro 2009.
  • "Instruado de Esperanto en Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj. En: La Revuo Orienta, majo 2009.
  • "Frustriĝo de marĝena suferanto". En: Monato 32(6), 2011, 12-13.
  • "Esperanto inter la japana kaj korea popoloj – Ooyama Tokio kaj lia tempo –". En: La Revuo Orienta, 79(12), 2011, 19-21.
  • "Esperanto en la Moderna Historio de Japanio". En: Raporto pri Publika Preleg-kunveno de la 100-a Japana Esperanto-kongreso "Esperanto en Japanio, Japanio en la Esperanto-movado: lerni de historio por estontaj perspektivoj". Tōkyō: Japana Esperanto-Instituto, 2014, 4-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]