Saltu al enhavo

Ulrich Lins

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ulrich Lins

Historiisto
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1943
en Bonn, Germanio
Lingvoj Esperantogermanajapana
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Marko Naoki Lins Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1958–)
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La danĝera lingvo
Esperanto
Verkis en Esperanto La danĝera lingvo
Esperantistiĝis en 1958
vdr

Ulrich LINS [ULriĥ LINS] (naskiĝis en 1943 en Bonn, Germanio) estas historiisto.

Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Kolonjo kaj Bonn. En 1971 kaj 1972 li estis gastesploranto en la Universitato de Tokio. Li doktoriĝis per tezo pri la historio de Oomoto. Profesie, li en la institucio Germana Akademia Interŝanĝa Servo okupiĝis pri la interŝanĝo de universitatanoj inter Germanio kaj aliaj landoj, ĝis li pensiiĝis en 2008.[1] Interalie, li en aprilo 1978 starigis ties oficejon en Tokio.

Li lernis Esperanton en 1958 kaj havis interalie la jenajn funkciojn en la movado :

En 2018 oni donacis al li festlibron okaze de lia 75-a naskiĝtago.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtoro de:
    • Die Ȏmoto-Bewegung und der radikale Nationalismus in Japan (germane: "la Oomoto-movado kaj la radikala naciismo en Japanio"), Munkeno: R. Oldenbourg, 1976; japana traduko: Kioto 2007.
    • La danĝera lingvo (eldonoj: 1973, 1988, 1990, 2016), aperinta ankaŭ en la lingvoj angla, franca, germana, itala, japana, korea, litova kaj rusa.
  • Utila Estas Aliĝo : Tra la unua jarcento de UEA, Roterdamo: UEA, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Ulrich Lins » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.