Marko Naoki Lins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marko Naoki Lins
Persona informo
Naskiĝo la 10-an de oktobro 1973
en Germanio Kolonjo, Germanio
Lingvoj Esperantogermanaanglaitala
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Ulrich Lins
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Marko Naoki LINS, germano, naskiĝis la 10-an de oktobro 1973 kiel filo de japana patrino kaj germana patro, la esperantisto Ulrich Lins.

La magistro pri historio aktivis en la Esperanto-movado de Kolonjo kaj en la Germana Esperanto-Junularo, kie li estis estrarano kaj prezidanto. De 2001 ĝis 2003 krome li oficis kiel estrarano de TEJO pri rilatoj kun UEA. Li estis direktoro de la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio ĝis aprilo 2005 kaj dum iom pli ol jaro estis dungito de Monato. Poste li eniris la diplomatian servon kaj plurajn jarojn laboris en Kievo. Laŭ la stato de 2016 li estas kultura respondeculo en la germana ambasadejo en Kopenhago.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Ulrich Görtzdecembro 1996 - decembro 2000Gunnar R. Fischer