Detlev Blanke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Detlev Blanke
DetlevBlanke.JPG
Detlev Blanke
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1941
en Germanio Neumünster, Germanio
Morto 20-an de aŭgusto 2016
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Edz(in)o Wera Blanke
Okupo
Okupo lingvisto • interlingvisto • esperantistoesperantologo
TTT
Retejo http://www.blanke-interlinguistik.de/
Esperanto
Tradukis en Esperanton elekto de liaj tradukoj
Verkis en Esperanto elekto de liaj verkoj
Esperantistiĝis en 1957
Information icon.svg
vdr

Detlev BLANKE (naskiĝis la 30-an de majo 1941 en Neumünster, mortis la 20-an de aŭgusto 2016[1]) estis germana lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo (post universitataj studoj instruisto de la germana kaj geografio). Kun sia edzino Wera Blanke li laboris interalie en la kampo de terminologio kun speciala atento al la verkaro de Eugen Wüster. Li estis honora prezidanto de Gesellschaft für Interlinguistik. En 2011 li estis elektita honora membro de UEA.

Movado[redakti | redakti fonton]

Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1957. De 1968 ĝis 1990 Detlev Blanke estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto de Kulturligo de GDR, resp. ekde 1981 de la nove fondita Esperanto-Asocio de GDR (GDREA). Dum la jaroj 19701990 li estis ankaŭ redaktoro de la organo de tiuj organizaĵoj, der esperantist.

Blanke estis komitatano de UEA (19781998) kaj membro de diversaj komisionoj kaj laborgrupoj en UEA, interalie kiel juĝanto en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Interlingvistiko kaj esperantologio[redakti | redakti fonton]

Detlev Blanke en 1976 doktoriĝis en Humboldt-Universitato Berlino per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana ĉe Viktor Falkenhahn; en 1985 sekvis habilitiĝo per disertacio pri planlingvoj (samloke; en GDR oni nomis tion "disertacio B"). En 1988 li estis nomumita "Honoraria Docento pri Interlingvistiko".

Li estis kunfondinto kaj de 1970 ĝis 1990 sekretario de la Fakgrupo Interlingvistiko/Esperantologio en Germana Kulturligo (ekde 1974 Kulturligo de GDR). Prezidantoj de la fakgrupo estis 1970–1981 Viktor Falkenhahn (1903–1987), 1981-1986 Georg Friedrich Meier (1919-1992) kaj 1987-1990 Ronald Lötzsch (1931-2018).

En 1991 li kunfondis Societon pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL) kaj dum dudek jaroj estis ĝia prezidanto.[2][3] Li redaktis organon de GIL, Interlinguistische Informationen.

Li estis membro de la redakto-kolegioj de Language Problems and Language Planning (LPLP) kaj Esperantologio / Esperanto Studies (EES), estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ekde 1974 ĝis la morto kaj “supera bibliografo” (angle: senior bibliographer) de Modern Language Association of America (1992–2013). Ekde 1992 ĝis la morto li redaktis la bibliografie orientitan bultenon Informilo por Interlingvistoj [4].

Verkaro en Esperanto (elekto)[redakti | redakti fonton]

ĉe HEA, 1978
ĉe GEI, 1995
ĉe UEA, 2003
ĉe Mondial, 2007

- Esperanto: lingvo - movado - instruado. (red.) Berlin: Kulturbund der DDR (Zentraler Arbeitskreis Esperanto), 1977, 187 p.
kun kontribuoj de Anton Balagué, Detlev Blanke, Evgenij A. Bokarev, William Gilbert, Douglas B. Gregor, Göster Holmkvist, Magomet I. Isaev, Kálmán Kalocsay, Nguyen van Kinh, Violin Oljanov, Andrzej Pettyn, Ludwig L. Zamenhof.

- Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. (red.) Budapest: Hungara Esperanto-Asocio (HEA), 1978, 228 p. (2-a eldono: Budapest: HEA 1986) kun kontribuoj de Detlev Blanke, Ernest K. Drezen, Magomet I. Isaev, Ulrich Lins, Simeon N. Podkaminer, Árpád Rátkai.

- Esperanto. La internacia lingvo - sciencaj aspektoj (red.), Berlin: Kulturbund der DDR, 1979, 287 paĝoj, kun kontribuoj de Věra Barandovská, Detlev Blanke, Florian I. Bociort, Ludvik Fritsch, Marinko Gjivoje, Stojan Ĝuĝev, Ottó Haszpra, Jaromír Jermář, Josef Kavka, Boris Kolker, Jerzy Leyk, Árpád Rátkai, Paul String, István Szerdahelyi.

- Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la lingvopolitika seminario en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996 (red. kun Roy McCoy, Osmo Buller)
Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1999, 71 p.
kun kontribuoj de Detlev Blanke, Werner Bormann, Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Amri Wandel, Yamasaki Seikô.

- Esperanto kaj kulturo – sociaj kaj lingvaj aspektoj (red.) Aktoj de la 19-a Esperantologia Konferenco en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996.
Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2001, 50 p.

- Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2003, 40 p. (Esperanto-Dokumentoj 39E).

- Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”. Novjorko: Mondial, 2004, 64p. (2-a eldono 2007) (ISBN 9781595690654).
Eseo pri la E-movado en la postmilita Orienta Eŭropo.

- Lingvaj kaj historiaj analizoj (red.). Aktoj de la 28-a Esperantologia Konferenco en la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilno 2005.
Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2007, 92 p.

- Planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj (red.). Aktoj de la kolokvo en Vieno, 19-20 oktobro 2007.
Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2009, 83 p.

Tradukoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Marx, Karl kaj Engels, Friedrich: Manifesto de la Komunista Partio. La plej fama politika pamfleto. Tradukita (el la germana) de Detlev Blanke. Moskvo: Progreso, 1990, 82 p., ISBN 5010023415, Interrete legebla.

Verkaro germanlingva (elekto)[redakti | redakti fonton]

ĉe Akademie-Verlag, 1985
ĉe P.Lang, 2006
ĉe P.Lang, 2007

- Sprachenpolitik und Sprachkultur. (red. kun Jürgen Scharnhorst), Vol. 57 de la serio: Sprache – System – Tätigkeit, eld. Inge Pohl kaj Karl-Ernst Sommerfeld, Frankfurt/Main: Peter Lang, 2007, 280 p. (2-a eldono 2009).

- Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Frankfurt/Main: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, 2006, 405 S., ISBN 3-631-55024-3 (kun elekta bibliografio de la publicaĵoj de Detlev Blanke 2002-2005)

- Konversationsbuch Deutsch-Esperanto/Konversacia Libro germana-Esperanta. (kun Till Dahlenburg) Leipzig: Enzyklopädie-Verlag, 1990, 210 p., ISBN 3324005086, (2-a prilaborita eldono 1998, Wien: IEMW)

- Internationale Plansprachen. Eine Einführung. (Sammlung Akademie-Verlag Sprache, 34): Berlin: Akademie-Verlag, 1985, 408 S., ISSN 0138-55 X (la fenomeno ‚planlingvo’ en teorio kaj praktiko, kun aparta konsidero de Esperanto, bibliografio kun 2000 titoloj)

- Esperanto und Wissenschaft. Zur Plansprachenproblematik (Kun kontribuoj de Till Dahlenburg kaj Martin Schüler). Berlin: Kulturbund der DDR, 1982, 88 p. (2-a eldono 1986, scienco pri kaj en Esperanto)

- Plansprache und Nationalsprache. Einige Probleme der Wortbildung des Esperanto und des Deutschen in konfrontativer Darstellung. En: Linguistische Studien, Reihe A, Nr. 85, Berlin: Akademie der Wissenschaften der DDR, Zentralinstitut für Sprachwissenschaft, 1981, 162 p. (2-a eld. 1982, pri kompara vortfarado en Esperanto kaj la germana)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

- Pri planlingvoj, interlingvistiko, Esperanto, lingvopolitiko kaj kelkaj aliaj temoj. Intervjuo kun Detlev Blanke. Realigita kaj vidbende registrita de Sebastian Kirf, 2005-04-09 en la Interkultura Centro Herzberg/ Harz – Hercbergo ĉe Harco ‒ (la Esperanto-urbo). La teksto tradilota el la german­a kun “averto de la tradukinto” kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2015, 150 p., ISBN 978-2-36960-026-8

- Elekta bibliografio de la publicaĵoj de D. Blanke 1958-2000, En: Sabine Fiedler/LIU Haitao (2001, Eld.): Studoj pri interlingvistiko/Studien zur Interlinguistik. Festlibro por/ Festschrift für Detlev Blanke. Dobřichovice: Kava-Pech [736 p.], p. 681-725.

- Interlingvistiko kaj Esperantologio. Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke - Interlinguistik und Esperantologie. Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Ed. Ulrich Becker. New York: Mondial, 2011, 234 p., ISBN 978-1-59569-202-3

Faces-nevit.svg Trovu « Detlev Blanke » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto - Lingvo de la Natursciencoj kaj Tekniko 1887-1986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/bilder/traueranzeige.png
  2. Detlev Blanke: 20 Jahre Gesellschaft für Interlinguistik e.V. – Ergebnisse und Probleme. Beiträge der 20. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. v., 26.-28. November 2010 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 17. Sabine Fiedler (Hrsg.), Berlin 2011,
  3. Detlev Blanke: Georg Friedrich Meier (1919-1992) und seine Rolle bei der Entwicklung der Interlinguistik in der DDR.  In: Die Rolle von Persönlichkeiten in der Geschichte der Plansprachen – Beiträge der 19. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e. v., 27.–29. November 2009 in Berlin. Interlinguistische Informationen, Beiheft 17. Sabine Fiedler (Hrsg.), Berlin 2010.
  4. Vidu la retpaĝon: Informilo por Interlingvistoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.