Akademio de Sciencoj de GDR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademio de Sciencoj de GDR
esplora institucio • lernejo • akademio de sciencoj
Informoj
fondodato 1946
malfondo 1991
Situo
lando Germana Demokratia Respubliko
urbo orienta Berlino
filioj
• Central Institute of Cybernetics and Information Processes vd
vdr

La Akademio de Sciencoj de GDR - germane Akademie der Wissenschaften der DDR, ĝis 1972 la Germana Scienca Akademio en Berlino - estis akademio de sciencoj fondita en 1946 kaj ekzistinta ĝis 1991.

La institucio komprenis sin kiel daŭriganto de la tradicio de la Prusa Akademio de Sciencoj, kiu en 1700 fondiĝis danke al forta engaĝiĝo de Gottfried Wilhelm Leibniz. La centra akademia konstruaĵo troviĝas je la adreso Jägerstraße 22-23, eksa banka konstruaĵo, kiu ĝis la jaro 1945 estis sidejo de la prusa markomerca societo, en la historia urbokerno de Berlino. La konstruaĵo ekde 1992 estas la sidejo de la Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio.

centra sidejo de la akademio, nun sidejo de la Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]