Till Dahlenburg
Aspekto
| Till Dahlenburg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1934 (92-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto instruisto |

Till-Dietrich DAHLENBURG (naskiĝis la 19-an de januaro 1934) estas germana esperantisto, kiu konatiĝis kiel aŭtoro de Esperanto-lernolibroj.
Li estas doktoro pri pedagogio kaj laboris kiel instruisto de la rusa kaj la latina lingvoj en Germana Demokratia Respubliko. En la disertacio de 1968 li priesploris la rektan uzon de la lernota lingvo en la gramatika instruado. Li aktivis en la Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR kaj estis la estro de ĝia metodika komisiono. Post la germana reunuiĝo li estis dum kelkaj jaroj estrarano de Germana Esperanto-Asocio. En Brüel, kie Dahlenburg estis instruisto kaj loĝas, li engaĝiĝas kiel regiona historiisto.[1][2]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- "Die fremdsprachige Grammatikbehandlung im Fremdsprachenunterricht: Untersuchung einer möglichen Verwendung des Russischen als Unterrichtssprache bei der grammatischen Unterweisung im Russischunterricht an der erweiterten Oberschule der DDR" - disertacio, Berlino 1968.
- Taschenlehrbuch Esperanto. Kun Peter Liebig, Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1978.
- Begleitmaterial zum Selbstunterricht zum Taschenlehrbuch Esperanto, Leipzig 1979.
- Begleitmaterial für Kursleiter zum Taschenlehrbuch Esperanto, Leipzig 1979.
- Konversationsbuch Deutsch-Esperanto. Kun Detlev Blanke, Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1990; dua eldono ĉe IEM, Vieno 1998 (ISBN 3-901752-13-7).
- Esperanto eine neue Brücke zur Welt. Für den Kurs- und Selbstunterricht. Heroldo de Esperanto, Torino 1996, ISBN 83-905817-0-1 (251 paĝoj).
- Figuroj retorikaj en beletro esperanta. Vortaro kun difinoj kaj ilustraĵoj el la internacia literaturo. Mondial, New York 2013, ISBN 978-1595692559 (komparatistika leksikono pri vortfiguroj, 312 paĝoj).
- Eseoj: "Psikologiaj premisoj, metodikaj konsekvencoj" kaj "Instruhoroj por plenkreskulo (laŭ Taschenlehrbuch Esperanto)", ĉe: Barcsay, Zsuzsa: Metodiko en la Praktiko, HEA, Budapest 1982, ISBN 9635711077[3]
- "Reizvolle Stilfiguren in der Esperanto-Literatur" - ĉe: Interlinguistische Informationen, apuda kajero 19, novembro 2012, p. 133–148.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Heimatstube Brüel - Dankeschön" - ĉe: Amtsblatt Sternberger Seenlandschaft, 7/2023, p. 31
- ↑ Urba historio en rimaĵoj (2008) - ĉe: municipa paĝaro de Brüel
- ↑ Recenzo ĉe edukado.net

