Verlag Enzyklopädie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verlag Enzyklopädie
eldonejonegoco • libroeldonejo vd
Dum 1956 - nekonata/nuntempe
Sidejo Leipzig
Lando Germana Demokratia Respubliko
vdr

La popolproprieta entrepreno (germane Volkseigener Betrieb, mallongigite VEB) Verlag Enzyklopädie (iom libera traduko "eldonejo enciklopedia") en Lepsiko fondiĝis la 1-an de novembro 1956 kiel posedaĵo de la ŝtato GDR. Ĝi specialiĝis pri lingvoinstruiloj (vortaroj, lernolibroj ktp.), sed ankaŭ eldonis aliajn sciencajn fakverkojn. Ĝis la jaro 1980 eldoniĝis 1846 librotitoloj en suma eldono de 22,3 milionoj da ekzempleroj, kaj en la sekvaj dek jaroj ĝis la reunuiĝo de Germanio la eldonado daŭriĝis, sen ke ĝis nun vikipedie konatiĝis la ekzakta kvanto de pliaj eldonaĵoj kaj eldonkvantoj. Ĉiujare aperis proksimume 130 novaj eldonaĵoj. Post la reunuiĝo de Germanio en oktobro 1990 la okcidentgermana eldonejo Langenscheidt, specialiĝinta pri lingvoinstruiloj, transprenis la eldonejon.

Konversacia libro Deutsch Esperanto

Inter la eldonaĵoj ankaŭ estis pluraj konatoj verkaĵoj pri Esperanto por germanlingvanoj, ekzemple