Leipzig
Leipzig | ||||
| ||||
![]() | ||||
Federacia lando | Saksio | |||
Distriktaro | Distriktaro Leipzig | |||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 51°20′N 12°23′O / 51.333°N, 12.383°O (mapo)Koordinatoj: 51°20′N 12°23′O / 51.333°N, 12.383°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 113 m | |||
Areo | 297,60 km² | |||
Loĝantaro | 560472 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 0341 | |||
Poŝtkodo | 04003–04357 | |||
Aŭtomobila kodo | L | |||
Oficiala Municipokodo | 14713000 | |||
NUTS | DED51 | |||
Komunumestro | Burkhard Jung | |||
Adreso de la administrejo | Neues Rathaus Martin-Luther-Ring 4-6 04109 Leipzig | |||
Oficiala retejo | https://www.leipzig.de/ | |||
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Leipzig [LAJPciŝ] (esperantigite Lepsiko , Lejpcigo kaj Lajpcigo) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la federacia lando Saksio kaj estas administra centro de samnoma distriktaro. La urbo estiĝis en la jaro 1015 el slava setlejo kun la nomo Lipsk (= loko de tilio). Ekde 1165 ĝi ekhavis urborajtojn. La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.
En Leipzig antaŭ la dua Mondmilito estis la sidejo de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko kaj de la konata Esperanta eldonejo "F. Hirt und Sohn". En la urbo okazis la 9-a kongreso de SAT la 4-an ĝis 10-an de aŭgusto 1929 kun ĉirkaŭ 650 partoprenantoj el 22 landoj.
Lepsiko estis naskiĝurbo de Walter Lippmann. Tie propagandis Elisabeth Wunderlich.
Nuntempe Leipzig estas grava centro de internaciaj foiroj. Ankaŭ el scienca kaj kultura vidpunkto la urbo ludas centran rolon: Gravaj eldonejoj fondiĝis ĉi tie, same kiel la Deutsche Bücherei (= Germana Biblioteko) kiu kolektas ĉiun germanlingvan publikaĵon; krome la urbo disponas pri renomaj teatroj, koncertejoj, muzeoj, kabaredoj, botanika ĝardeno kaj bestĝardeno. La universitato de Leipzig, fondita en la jaro 1409, estas la dua plej malnova universitato de Germanio.
La plej granda preĝejo de Leipzig, la Nikolaikirche, cetere ne nur famiĝis pro sia arkitektura valoro: En la jaro 1989 ĉi tie ĉiulunde kunvenis la kontraŭuloj de la orientgermana registara politiko kaj – kvankam parto de ili nur volis atingi pli humanan socialismon – ili kuniniciatis la reunuiĝon de Germanio en 1990.
Enhavo
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Kirkoj kaj sinagogoj[redakti | redakti fonton]
- Johano-preĝejo
- Kirko Sankta Triunuo, katolika
- Paulinerkirche
- Preĝejo Sankta Nikolao
- Rusa kirko de Lepsiko
- Sinagogoj de Lepsiko (pereintaj)
- Thomas-preĝejo
Muzeoj kaj arĥivoj[redakti | redakti fonton]
- Bach-arĥivo
- Etnografia muzeo de Lepsiko
- Forumo pri la historio de nuntempo
- Malnova Nikolaj-lernejo
- Mendelssohn-domo
- Museum der bildenden Künste
- Muzeo pri muzikinstrumentoj de la universitato
- Muzeoj Grassi
- Schumann-domo
- Stadtgeschichtliches Museum Leipzig
Aliaj[redakti | redakti fonton]
- City-turdomego
- Frege-domo
- Gewandhaus
- Auerbachs Keller
- Korto Barthel
- Malnova Bach-monumento
- Malnova urbodomo de Lepsiko
- Mendelssohn-monumento
- Monumento por la Batalo de Leipzig
- Nova Bach-monumento en Lepsiko
- Nova urbodomo de Lepsiko
- Regna tribunalo
- Romanus-domo
- Zoo de Lepsiko
- Zum Arabischen Coffe Baum
Famuloj kun rilatoj al Lepsiko[redakti | redakti fonton]
- Aleksandro Nikolajeviĉ Engelhardt, militisto kaj sciencisto
- Abraham Gotthelf Kästner, matematikisto
- Nikolaus Krell, saksia kanceliero
- Max Beckmann, pentristo kaj grafikisto kies verkaro estas simbolo kaj analizo de la homoj subigitaj al la detruantaj fortoj de tiu tempo.
- Teologo Caspar Cruciger la malplijuna
- Christian Führer, pastoro, rezistadmovadano kaj bonfarulo
- Franz Dominic Grassi, komercisto kaj mecenato
- Karl Ludwig Reimer, kemiisto, esploristo, kiu malkovris la sintezon de la aspirino elde la fenolo, kiun li disvolvis kune kun Ferdinand Tiemann, lia antikva kunlaboranto en Berlino, en 1876
- Johannes Eck, teologo romkatolika; konatas liaj disputoj kaj retorikaĵoj, i.a. kontraŭ Marteno Lutero en Lepsiko.
- Christian Daniel Beck, filologo
- Hermann Knaur, skulptisto
- György Garay, hungara violonisto
Sporto[redakti | redakti fonton]
Inter la 9a de junio kaj la 9a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Leipzig. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 38 898 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.
La RB Leipzig (prononco [ER be: LAJPcik], oficiala nomo RasenBallsport Leipzig e. V.) estas sporta klubo el la urbo Leipzig (Lepsiko). Ĝia unua vira teamo en la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga dum la sezono 2017/18 akiris la 6-an pozicion (do konsideratas la 6-a plej bona futbalteamo de Germanio).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (en la germana, angla, franca, hispana kaj pola)
memorejo pri la batalo de nacioj dum 1813
|
|