Malnova Bach-monumento en Lepsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Malnova Bach-monumento ekde sudo

La malnova Bach-monumento je Lepsiko staras en la parkaĵoj ĉe Dittrichring, proksime de Thomas-preĝejo kaj estas la tutmonde plej malnova monumento por Johann Sebastian Bach. Ĝi estis en la jaro 1843 donacita far komponisto Felix Mendelssohn Bartholdy, konceptita far Eduard Bendemann, Ernst Rietschel kaj Julius Hübner kaj realigita far la lepsika skulptisto Hermann Knaur. Post sia starigo ĝi estis plurfoje restaŭrita, lastfoje en la jaro 2005.

Formo[redakti | redakti fonton]

Sur du okangulaj ŝtonplatoj staras okangula sabloŝtona soklo, kiu portas kantonitan kolonon, kiu estas ĉirkaŭata per kvar pli mallarĝaj kolonoj, spiralece tornitaj en la mezparto. Sur ĉi tiuj kvin kolonoj kuŝas komuna kvadrata kapitelo, sur kiu staras la esenca monumento domece kun kvadrata areo. Ĝi estas formata el kvar romanikaj arkoj, sur kiuj troviĝas po unu triangula frontono malferma malsupren. La frontonoj kuniras kiel unu tegmento kaj portas ŝtonan kalikon, kiu kronas kaj finas la monumenton. La monumenton ĉirkaŭas okangula, fera barilo.

Krucfloro[redakti | redakti fonton]

Dua krucfloro en la Bach-arĥivo je Lepsiko [1]

La krucfloro estis almenaŭ dufoje elŝanĝita kaj laŭforme ŝanĝita post la starigo de la monumento. La supozeble dua krucfloro troviĝas ekde la komenco de la 1980-aj jaroj en la Bach-arĥivo je Lepsiko. Kiel videblas sur lignogravuraĵo [2], la unua krucfloro estis konsiderinde pli granda ol la nuna.

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Du flankoj de la reliefo

La reliefo konsistas el kvarflanka sabloŝtono kun duonreliefaj prezentaĵoj, kiuj pokaze staras sub romanika arko. Ĉiu flanko estas kovrita per malgranda kupra firsttegmento kaj montras pokaze alian motivon: 1. Bach ludanta orgenon, 2. Busto de Bach, 3. du personoj, 4. ???.

Kolonaro[redakti | redakti fonton]

La kolonaro konsistas el entute 16 kolonoj, je kio staras en la centro ok kaj sur ĉiu el la kvar flankoj unu glataj kolonoj. Ĉe la kvar anguloj staras po unu tornita kolono. Ĉi tiuj havas korintajn kapitelojn, tri rondajn partojn kaj unu okangulan parton.

Soklo[redakti | redakti fonton]

La soklo estas okangula kaj havas tri ŝtupojn. La plej supra parto de la soklo konsistas el metalo kaj estas ornamita je la kvar anguloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inicianto de la starigo de monumento pri Bach en Lepsiko estis komence de la 1840-aj jaroj la komponisto kaj kapelmajstro de Gewandhaus, Felix Mendelssohn Bartholdy. La monumenton konceptis la dresdena pentristo Eduard Bendemann kunlabore kun siaj kolegoj Ernst Rietschel kaj Julius Hübner kaj realigis skulptisto Hermann Knaur el elba sabloŝtono; ĝi estis starigita en la jaro 1843 sur sian nunan lokon, kiu tiam situis tuj malantaŭ la Thomas-lernejo.

La 6-an de aŭgusto 1840 Mendelssohn koncertis orgene en la lepsika Thomas-preĝejo, en kiu li prezentis ses verkojn de Johann Sebastian Bach, komencante kaj finiĝante per propraj improvizaĵoj. Post ĉi tiu koncerto sekvis la prezentado de la Matthäuspassion kaj dum la tago de la senvualigo de la monumento koncerto kun reprezentativaj voĉkantaj kaj instrumentaj verkoj de Bach. La neta enspezo kontribuis grave al la financado de la monumento.

La 23-an de aprilo 1843 la monumento estis solene senvualigita. Je tio la Thomas-ĥoro, akompanata de blovinstrumenta ĥoro el membroj de la Gewandhausorchester kantis ĥoralon. Registara kaj urba konsilanto d-ro Demuth faris solenan paroladon.

[3]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Surskvibaĵo en Bach-arĥivo dosiero:Beschreibung Kreuzblume Bach-Archiv.jpg
  2. Lignogravuraĵo, presita en Magasin pittoresque, Parizo 1858, laŭ la akvarelo de Eduard Bendemann 1850 dosiero:Altes Bachdenkmal (Leipzig) - Holzstich.jpg
  3. Historio de la monumento ĉe