Johann Sebastian Bach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri germana komponisto de 1685-1750. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Bach.
Johann Sebastian Bach
Bach.jpg
Johann Sebastian Bach en la jaro 1746, kun enigmokanono.
Oleopentraĵo de Elias Gottlob Haußmann el la jaro 1748[1]
Dato de naskiĝo 31-a de marto 1685
Loko de naskiĝo Eisenach, Turingio
Dato de morto 28-a de julio 1750
Loko de morto Leipzig
Nacieco germano
Sukcesis kiel komponisto
v  d  r
Information icon.svg

Johann Sebastian BACH [JOhan zeBAStian baĥ] (naskiĝis la 31-an de marto en Eisenach, 1685, mortis la 28-an de julio 1750 en Lepsiko) estis klasika germana komponisto, orgena kaj piana virtuozo de la baroka epoko. Li estas nun unu el la plej famaj komponistoj, kies muziko grave influis postajn komponistojn kaj kies verkoj estas prezentaj kiel originalaĵoj kaj kiel aranĝaĵoj en la muzikmondo.

Dumvive Bach estis alte ŝatata kiel virtuozo, orgenisto, orgeninspektisto kaj komponisto, tamen liaj verkoj estis konataj nur al relative malgranda rondo de muzikspertuloj. Post la morto de Bach liaj verkoj en la vasta publiko dumtempe falis en forgeson kaj estis preskaŭ neniam publike prezentataj. Kvazaŭe remalkovrita estis Bach fare de la romantistoj de la 19-a jarcento. Ekde tiam liaj verkoj tutmonde apartenas al la daŭra repertuaro de la klasika muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eisenach[redakti | redakti fonton]

Subskribo de Bach
Memkoncipita sigelo de Bach kun la spegule interplektitaj komencaj literoj de sia nomo, JSB
Lerneja matrikulo de Liceo Ohrdruf. J. S. Bach estas la 4-a lernanto en la dua listo

Johann Sebastian Bach devenas el vaste disbranĉiĝinta luterana mezgermana muzikista familio kaj estis la plej juna el ok gefiloj de Johann Ambrosius Bach kaj ties edzino Elisabeth, naskiĝinta Lämmerhirt. Lia patro estis urbofajfistoj en Eisenach kaj kortega trumpetisto en la malgranda kapelo de duko Johano Georgo la 1-a kaj poste de duko Johano Georgo la 2-a de Saksio-Eisenach. Dum la naskiĝo de Bach en sia naskiĝloko Eisenach (Turingio) ankoraŭ validis la julia kalendaro. Pro tio lia naskiĝdato kutime estas indikata per la loke valida dato, la 21-a de marto 1685, lia mortodato tamen laŭ la gregoria kalendaro, valida en Lepsiko. Laŭ la gregoria kalendaro lia naskiĝdato estas la 31-a de marto. La naskiĝdomo, kiu staris en la tiama Fleischgasse (nun Luthergasse 35), nuntempe ne plu ekzistas.[2] Siajn du personajn nomojn Johann Sebastian ricevis de la du baptopatroj, Sebastian Nagel, urbofajfisto de Gotha, amikiĝinta profesia kolego de Johann Ambrosius, kaj de la princa-ajzenaĥa forstoficisto Johann Georg Koch.[3] Kvankam Eisenach je la naskiĝtempo de Bach havis nur ĉ. 6.000 loĝantojn, ĝi disponis pri tre grava muzika vivo. Ekde 1672 ĝi estis rezida urbo de la malgranda princlando Saksio-Eisenach, kaj la kortega kapelo altiris konatajn muzikistojn, inter ili Johann Pachelbel 1677–78, Daniel Eberlin 1672–92 kaj Georg Philipp Telemann 1708–12.[2] La fruan infanecon Bach pasigis en Eisenach, kie li ankaŭ per kuzo de sia patro, la orgenisto de la Georgo-preĝejo je Eisenach, Johann Christoph Bach, unuafoje venis en kontakton kun eklezia kaj orgena muziko. En la aĝo de ok jaroj Bach iris al la latinlernejo de la iama dominikana monaĥejo en Eisenach, post kiam li supozeble la du antaŭajn jarojn vizitis la germanan lernejon.[2] Lia patrino mortis la 3-an de majo 1694. La 27-an de novembro 1694 lia patro geedziĝis kun vidvino Barbara Margaretha Bartholomäi, naskiĝinta Keul, mortis tamen nur malmultajn monatojn poste, la 20-an de februaro 1695. En la aĝo de 9 jaroj Johann Sebastian per tio orfiĝis kaj transloĝis kun sia frato Johann Jacob al sia pli aĝa frato Johann Christoph Bach (1671–1721) en Ohrdruf.

Ohrdruf[redakti | redakti fonton]

La tridek jarojn pli aĝa frato Johann Christoph, orgenisto ĉe la preĝejo St. Michaelis en Ohrdruf, transprenis la pluan ĝeneralan kaj muzikan edukadon kaj instruis la ludadon sur klavarinstrumentoj. Krome Bach kantis en ĥoro. En Ohrdruf Johann Sebastian vizitis la gimnazion ĝis atingi la plej altan klason Prima. En la vicalta Secunda lia kuzo Johann Ernst Bach kaj lia dumviva amiko Georg Erdmann estis liaj kunlernantoj. La rezultoj de la lerneja edukado de Bach en Ohrdruf estas dokumentitaj kiel tre bonaj. Per lernejostipendio li povis partopreni al sia vivteno. Tiajn lernejostipendiojn donacis bonstataj burĝoj. Kun tiu estis ligita la devo, private instrui ties filojn.[4]

Lüneburg[redakti | redakti fonton]

St. Michaelis en Lüneburg

Post la neatendita perdo de siaj stipendioj je la gimnazio en Ohrdruf 14-jara Bach kaj sia samklasano Erdmann decidiĝis, daŭrigi sian lernejan edukadon en la partikulara lernejo de la monaĥejo St. Michaelis en Lüneburg. Unuafoje la du estas enlistigitaj la 3-an de aprilo pro la notado de la pagoj de Mettengeld. Tio estis salajro por la kantado en la Metten-ĥoro, kio estis deviga kaj ebligis al la du lerni ĉe la lernejo sen pagi lernejkotizojn. Male al ĉiuj siaj gefratoj kaj prauloj, kiuj ĉiuj rezignis la pli altan lernejan edukadon favore al muzikista instruado, Bach per tio decidiĝis por pli alta lerneja kleriĝo, kiu kvalifigis al universitata studo. En printempo de 1702 li sukcese finis la lernejon en Lüneburg.

Kopio fare de Bach de An Wasserflüssen Babylon de Reincken

La komponisto Georg Böhm tiutempe estis orgenisto ĉe St. Johannis. Lian influon sur la fruajn orgenverkojn kaj klavarsuitojn oni povas supozi je stilkritika analizo, sed ne dokumenti. En la jaro 2005 en la malnova stoko de la Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko je Vajmaro malkovritaj kopioj de orgenverkoj de Dietrich Bŭtehude kaj Johann Adam Reincken, dum la tempo de Bach fama orgenisto ĉe Sankta Katarina en Hamburgo, tamen sugestas, ke la preskaŭ 15-jara Johann Sebastian Bach pretigis la kopion de la ĥoralfantazio An Wasserflüssen Babylon de Reincken por la orgenleciono ĉe Georg Böhm. Bach datigis ĝin per indiko sur Böhm: „â Dom. Georg: Böhme | descriptum aõ. 1700 | Lunaburgi:“.

Dokumentita estas almenaŭ unu perpieda migrado de Bach al Hamburgo ĉe Reincken, kiu pluedukadis lin je la orgenludado. La orgeno de la Katarinapreĝejo, kiu validis kiel plej fama kaj plej bela instrumento de norda Germanio, longdaŭre impresis lin.[5] La nekrologo[6] mencias, ke Bach dum sia luneburga periodo havis la okazon, „per pli ofta aŭskultado de tiam fama kapelo, kiun tenis la duko de Celle kaj kiu grandparte konsistis el francoj, sin firmigi je la franca gusto“. Ĉi tiun kapelon Bach povis aŭdi en la luneburga rezidejo de duko Georgo Vilhelmo. Inter la francaj muzikistoj ankaŭ troviĝis la baletmajstro de la kavalirakademio Thomas de la Selle, lernanto de Lully.[7] Inter pasko 1702, kiam Bach finis sian lernejotempon, kaj 1703 la spuroj de Bach jam ne estas ekzakte postireblaj. Eble li revenis de Lüneburg al Turingio, ĉar kun la fino de la lernejotempo li ankaŭ perdis senpagan manĝadon kaj loĝadon. Eble li komence ekloĝis ĉe sia pli aĝa fratino Maria Salome en Erfurto aŭ denove ĉe sia frato Christoph en Arnstadt, kiu intertempe grave pliboniĝis ekonomie.[8] El pli malfrua letero evidentiĝas, ke en julio li kandidatiĝis por la vakanta posteno de orgenisto en Sangerhausen kaj estis la preferata kandidato de la tiea konsilantaro, sed ke duko Johano Georgo de Saksio-Weißenfels intence malatentis la voĉdonon de la konsilantaro.

Arnstadt[redakti | redakti fonton]

Bach-preĝejo en Arnstadt
Manskribaĵo de la ĥoralaranĝaĵo Wie schön leuchtet der Morgenstern BWV 739 el la tempo de Bach en Arnstadt

Plej malfrue ekde marto 1703 Bach estis dungita kiel lakeo kaj violonisto en la privatkapelo de kunregento Johano Ernesto de Saksio-Vajmaro. Dum orgenprobado la 17-an de marto 1703 Bach ekligis kontaktojn al la konsilantaro de Arnstadt. La 9-an de aŭgusto 1703 Bach ricevis sen plua specimenludado sian dungiteco-dokumenton kiel orgenisto de la Nova Preĝejo en Arnstadt. Por nekutime alta salajro de 50 guldenoj kaj 30 guldenoj por manĝado kaj loĝado Bach kompetentis komence nur pri la orgenludado, poste tamen estis devigita ankaŭ al kunlaboro kun la ĥoro de la liceo. En oktobro 1705 li migris studocele al Lübeck – oficiale, por aŭskulti Bŭtehude. Lia privata motivo ankaŭ estis kandidatiĝi kiel sukcesonto de la 70-jara orgenisto je la preĝejo St. Marien. Lia forpermeso ampleksis kvar semajnojn. Ĉi tiun li plilongigis ĝis en la januaron 1706 kaj igis sin anstataŭi per sia kuzo Johann Ernst.[9] Ĉi tiu vojaĝo al Bŭtehude donis al Bach valorajn muzikajn impresojn. Plej verŝajne Bach ankaŭ rajtus ludi sur la fama malnova Totentanz-orgeno de St. Marien. La vesperaj muzikadoj, orgenaj kaj klavarinstrumentaj komponaĵoj de Bŭtehude same kiel ties senkompara orgenludado instigis la junan orgeniston kaj komponiston. La unuaj konserviĝintaj orgenaj kaj klavaraj verkoj de Bach ekkonigas la influon de Bŭtehude. Al tiuj apartenas ĥoralpreludoj kiel ekz. Wie schön leuchtet der Morgenstern (BWV 739) kaj preludoj, tokatoj, partitoj kaj fantazioj.

Je 1706 oni datigas Capriccio sopra la lontananza del fratello dilettissimo (kapriĉo pri la adiaŭo de amata frato) de Bach, kiun li eble komponus adiaŭe de sia frato Johann Jacob, kiu dungiĝis kiel muzikisto en la kortega kapelo de reĝo Karolo la 12-a de Svedio kaj akompanis tiun ĉi dum la sekvaj jaroj je ties militiroj en la Granda Nordia Milito.[10]

Ĉiuj biografioj raportas pri tio, ke Bach plurfoje konfliktis kun la konsistorio de Arnstadt. Ĉi tio koncernis lian sintenon al la ĥoranoj, lian trolongigon de la forpermeso kaj lian manieron ludi la orgenon. Oni ekz. admonis lin, ke li je la akompanado de la ĥoraloj en diservo ne konfuzigu la paroĥanaron per strangaj interludoj, ornamaĵoj kaj moduladoj. Bach esperis eskapi el la cirkonstanca malvasteco per translokiĝo al Mühlhausen.

Mühlhausen[redakti | redakti fonton]

Mühlhausen ĉ. 1650 (kuprogravuraĵo de Matthäus Merian).

Post kiam Bach kandidatludis la 24-an de aprilo 1707 en la libera regna urbo Mühlhausen, li ekdeĵoris tie kiel orgenisto en la preĝejo Divi Blasii la 1-an de julio. Lia salajro altis 85 guldenoj, aldoniĝis naturaĵoj kaj enspezoj el la filiopreĝejoj. Kiel jam en Arnstadt okulfrapas, ke li atingis esence pli altan salajradon ol siaj antaŭulo kaj posteulo. Ĉi tiuj cirkonstancoj nun permesis al li fondi familion. La 17-an de oktobro 1707 li geedziĝis en Dornheim ĉe Arnstadt kun Maria Barbara Bach.

Propramana nomskribo de Bach sur la kovropaĝo de kantato Gott ist mein König, 1708. Li skribas sin laŭ la itala kiel Gio. Bast. Bach (= Giovanni Bastiano Bach)

Laŭkomisie Bach komponis okaze de la konsilantarŝanĝo la 4-an de februaro 1708 la solenan kantaton Gott ist mein König (BWV 71), kiu konserviĝis kiel ununura el ĉi tiu tempo kiel presaĵo.

En junio 1708 Bach vojaĝis lige kun la finado de la renoviglaboroj ĉe la tiea orgeno al Vajmaro kaj kandidatludis antaŭ duko Vilhelmo Ernesto. Ĉi tiu proponis al li postenon kiel kortega orgenisto kaj ĉambromuzikisto kun salajro de 150 guldenoj aldonite naturaĵoj. Granda urbobrulego en Mühlhausen estis kondukinta al plikariĝo de la vivtenaj kostoj. La perspektivo je pli bona financa situacio evidente estis decida por tio, ke Bach jam la 25-an de junio 1708 – apenaŭ unu jaron post lia enposteniĝo – en Mühlhausen petis pri sia maldungo.[11] Lin sukcedis Johann Friedrich Bach. Al urbo Mühlhausen Johann Sebastian Bach tamen plue restis ligita. Pokaze por februaro de 1709 kaj de 1710 li ricevis mendojn por konsilantarŝanĝaj kantatoj, kiuj estis ankaŭ presitaj je kostoj de la tiea konsilantaro, sed perdiĝis.

Vajmaro[redakti | redakti fonton]

Christian Richter (ĉ 1660): Kastelopreĝejo je Vajmaro, laborloko de Bach
Notado de la salajropagoj en Vajmara: „Dem Laqueÿ Baachen“ (al lakeo Bach)

La unuan duonon de julio 1708 Bach transloĝiĝis kun sia graveda edzino al Vajmaro. La 29-an de decembro samjare la unua filino, Catharina Dorothea, estis baptita. Dum la vajmara periodo pluaj kvin gefiloj sekvis: Wilhelm Friedemann (* 22-an de novembro 1710), la ĝemeloj Maria Sophia kaj Johann Christoph (* 23-an de februaro 1713, ambaŭ mortis mallonge poste), Carl Philipp Emanuel (* 8-an de marto 1714) kaj Johann Gottfried Bernhard (* 11-an de majo 1715). Al la edukado de siaj filoj inkluzive la pli malfrue naskiĝintajn Johann Christoph Friedrich kaj Johann Christoph, Bach atribuis grandan signifon. Ĉiuj ricevis vastan lernejan edukadon kaj poste ekstudis ĉe universitato. Grandparto de la pororgenaj verkoj de Bach ekestis dum la vajmara periodo, inter ili lia pasakaljo kaj fugo c-minoraj kaj multaj tokatoj, preludoj kaj fugoj. Ĉi tie li ekverkis sian Orgelbüchlein, planita kiel kolekto de 164 ĥoralpreludoj, el kiuj li tamen kompletigis nur 44.

La 21-an kaj 22-an de februaro 1713 Bach troviĝis en Weißenfels okaze de la solenaĵoj por la naskiĝdatreveno de duko Christian de Saksio-Weißenfels. Eble tie estis prezentata la Jagdkantate (ĉaskantato) BWV 208, la plej frua konata profana kantato de Bach. El la pli frua vajmara periodo nur malmultaj ekleziaj kantatoj estas postlasitaj.

Je la fino de la jaro 1713 oni proponis al Bach post prezentado de kandidata kantato la orgenistopostenon ĉe la preĝejo Marktkirche St. Marien und Liebfrauen en Halle. La kaŭzo de la intereso de Bach pri la posteno ne estas konata. Li ricevis la 14-an de decembro sian dungiteco-aprobon de la preĝeja kolegaro, sed prokrastis la subskribadon de la kontrakto kaj nur la 19-an de marto 1714 li sendis definitivan malakcepton per la kialigo, ke la salajrado ne laŭas siajn atendojn.

J. E. Rentsch la pli maljuna: Bach (?) kiel koncertmajstro en Vajmaro, 1715

La 2-an de marto 1714 Bach estis nomumita koncertmajstro en Vajmaro. Kvamkam laŭhierarkie li ankoraŭ rangis sub la kapel- kaj vickapelmajstro, li ricevis per 250 guldenoj konsiderinde pli altan salajron ol ambaŭ. Kun la nova posteno ligiĝis la devo, komponi ĉiujn kvar semajnojn unu eklezian kantaton pri la pokaza dimanĉo. Kiel unua eksonis la 25-an de marto (Palmodimanĉo kaj samtempe Anunciacio) la kantato Himmelskönig, sei willkommen [Ĉiela reĝo, estu bonvena] (BWV 182). Al tiu sekvis en regulaj interspacoj pluaj almenaŭ 20 verkoj, kiuj formos la bazan stokon de la postaj lepsikaj kantataj jarkolektoj. Pri la instrumentmuzika repertuaro, kiun Bach flegis kun la vajmara kortegokapelo, preskaŭ nenio konatas; Ĉiuj dokumentoj kaj notoj estis neniigitaj en 1774 je la brulego de la kastelo Wilhelmsburg.

Gravaj por Bach evidente estis ankaŭ liaj rilatoj al dresdena muzikdirektoro Johann Georg Pisendel (1687–1755). Stilkritikaj komparoj de la komponaĵoj por soloviolono sugestias, ke Pisendel instigis Bach-on al komponado de la ses sonatoj kaj partitoj. Jam en 1709 Bach kaj Pisendel pasigis kelkan tempon kune en Vajmaro kaj interŝanĝis komponaĵojn. Pisendel, kiu mallongan tempon estis lernanto de Antonio Vivaldi, eble peris al Bach komponaĵojn de Vivaldi. Krome la juna, muzike talenta nevo de la princo, princo Johano Ernesto, konatiĝis en Nederlando kun itala muziko kaj kunportis de tie multajn partiturojn. En la vajmaraj jaroj Bach transskribis plurajn verkojn de Vivaldi (speciale el L’Estro Armonico de Vivaldi), ekz. la klavicenkonĉertojn en D-maĵoro (BWV 972), C-maĵoro (BWV 976) kaj F-maĵoro (BWV 978). Okaze de la geedziĝo de sia dunginto Ernesto Aŭgusto la 24-an de januaro 1716 en Nienburg li unuafoje konatiĝis kun ties bofrato, la tiea juna princo Leopoldo de Anhalt-Köthen. Kiam en la sekva jaro la ĝistiama kortega kapelmajstro Augustin Reinhard Stricker forlasis sian postenon, Bach subskribis jam la 5-an de aŭgusto 1717 la kontrakton kiel ties sukcedanto, tamen sen antaŭe petinte sian maldungon. Kiam li volis postfari tion, li ne ricevis sian maldungitecon, sed la 6-an de novembro estis arestita en la landjuĝista ĉambro pro sia "atestado de obstineco". [12] La 2-an de decembro li estis malarestita kaj maldungita. [13]

La princa rezidokastelo je Köthen

Köthen[redakti | redakti fonton]

En Köthen Bach titoliĝis kapelmajstro kaj Direktoro de l' ĈambroMuzikoj. Li ŝatis la muzike talentitan junan princon Leopoldo de Anhalt-Köthen, kiu ofte kunlaboris kiel violonisto en la orkestro, kaj estis ankaŭ persone intima kun li, kio estas deduktebla el tio, ke kaj Leopoldo kaj ankaŭ siaj gefratoj Aŭgusto Ludoviko kaj Eleonora Vilhelmina estis baptogepatroj de Leopold August, filo de Bach naskiĝinta la 15-an de novembro 1718.

Sonata 1ma á Violino Solo senza Baßo di JSBach: Adagio; manskribaĵo el 1720

En Köthen Bach povis komponi por bonega kapelo. Princo Leopoldo dungis ĝis 17 muzikistojn, kiuj parte devenis el la kapelo de la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo, malfondinta en 1713. Ok el la instrumentistoj, inter ili Christian Ferdinand Abel, havis kvaliton de soloisto kaj rangon de ĉambromuzikisto. La princo ekipis la kapelon per bonaj instrumentoj kaj en 1719 sendis Bach-on por aĉetado de nova klaviceno al Berlino. Tie Bach povis konatiĝi kun artema markgrafo Kristiano Ludoviko de Brandenburg-Schwedt (1677–1734). Por tiu li kompilis en 1721 pli malnovajn kaj pli novajn instrumentajn komponaĵojn kiel Six Concerts Avec plusieures Instruments [ses konĉertoj kun pluraj instrumentoj], kiuj pro tio poste estis nomataj Brandenburgische Konzerte [Brandenburgaj konĉertoj] (BWV 1046–1051).

Kiam Bach en 1720 post dumonata vojaĝo de la kortego revenis el Karlsbad, li devis ekscii, ke sia edzino Maria Barbara mortis post mallonga malsano kaj estis entombigita jam la 7-an de julio. La 3-an de decembro 1721 li geedziĝis kun Anna Magdalena, plej juna filino de la princa kortega trumpetisto je Saksio-Weißenfels Johann Kaspar Wilcke, kiu en 1720 iris kiel sopranistino al la kortego je Köthen. El ĉi tiu dua geedzeco devenis entute 13 gefiloj, el kiuj tamen la plej multaj jam infanaĝe mortis: Christiana Sophia Henrietta (* 1723; † 1726), Gottfried Heinrich (* 1724; † 1763), Christian Gottlieb (* 1725; † 1728), Elisabeth Juliana Friederica (* 1726; † 1781), Ernestus Andreas (* 1727; † 1727), Regina Johanna (* 1728; † 1733), Christiana Benedicta (* 1730; † 1730), Christiana Dorothea (* 1731; † 1732), Johann Christoph Friedrich (* 1732; † 1795), Johann August Abraham (* 1733; † 1733), Johann Christian (* 1735; † 1782), Johanna Carolina (* 1737; † 1781) kaj Regina Susanna (* 1742; † 1809). En la jaroj 1726 ĝis 1733 per tio en la familio mortis sep infanetoj, unu filo (Gottfried Heinrich) naskiĝis mente handikapita. En la jaro 1728 ankau mortis en la aĝo de 51 jaroj la lasta vivanta fratino de Bach, Maria Salome. Kelkaj Bach-biografoj supozas, ke Bach eniris pro ĉi tiuj sortobatoj en "verkadokrizon".[14]

Kiel kontribuaĵo por la muzika edukado de siaj gefiloj Bach la 22-an de januaro 1720 komencis verki la Clavierbüchlein por la plej aĝa filo Wilhelm Friedemann, kiu enhavas i.a. la duvoĉajn Invenciojn kaj trivoĉajn Simfoniojn. La Clavarlibreto por Anna Magdalena Bach komencita en 1722 enhavas la fruajn versiojn de la Francaj suitoj. Krom la Bontemperita klavarinstrumento kaj la ses violonaj partitoj kaj sonatoj ĉi tiuj estas kun certeco la aŭtentaj instrumentaj komponaĵoj datigeblaj en la tempon je Köthen. Krome konserviĝis kelkaj naskiĝdatrevenaj kaj novjaraj kantatoj. Validas do kiel certe, ke Bach verkus por la kortego konsiderindan nombron da konĉertoj kaj aliaj instrumentaj komponaĵoj, kiuj tamen plejparte perdiĝis aŭ en postaj pliverkadoj konserviĝis kiel klavicenkonĉertoj aŭ kantatmovimentoj.

Pro nekonataj kauzoj princo Leopoldo en la sekva tempo pli kaj pli ŝajne deturnis sin de la ensembla muziko de Bach, kio instigis tiun serĉi novan postenon. En septembro 1720 vakiĝis la orgenistoposteno en la preĝejo St. Jacobi en Hamburgo, por kiu Bach kandidatiĝis. Li estis allasita al specimenludado fare de la hamburga konsilantaro, sed tiam malakceptis, verŝajne ĉar la transprenado de ĉi tiu posteno ligiĝis al konsiderinda aĉetsumo. Eble la omaĝo de la Brandenburgaj Konĉertoj de la 24-a de marto 1721 por markgrafo Kristiano Ludoviko de Brandenburg ankaŭ rilatas kun la klopodo de Bach pri nova posteno. Per la morto de Johann Kuhnau la 5-an de junio 1722 en Lepsiko vakiĝis la posteno de Thomas-kantoro. Post unua kandidatludo la 14-an de julio el inter la kandidatoj, al kiuj apartenis Johann Friedrich Fasch (kapelmajstro je la kortego de Anhalt-Zerbst) kaj Christian Friedrich Rolle (muzikdirektoro en Magdeburg), oni elektis Georg Philipp Telemann-on. Ĉar Telemann pro salajraltigo restis en Hamburgo, oni aranĝis duan kantoroprobon, je kiu krom Bach kandidatiĝis Georg Friedrich Kauffmann el Merseburg, kiu libervole rezignis, Johann Christoph Graupner (kapelmajstro en Darmstadt) kaj Balthasar Schott (orgenisto ĉe la Nova Preĝejo je Lepsiko). La 7-an de februaro 1723 Bach prezentis kiel specimenon la kantatojn Jesus nahm zu sich die Zwölfe, BWV 22, kaj Du wahrer Gott und Davids Sohn, BWV 23. Elektitis Graupner, kiu tamen devis malakcepti, ĉar landgrafo Ernesto Ludoviko de Hesio-Darmstadt rifuzis al li la demision. Per tio Bach fariĝis „je tria elekto“ Thomas-kantoro, posteno, kiun li tenis ĝis sia morto. Bach rajtis plue titoli sin Princa Köthen-a Kapelmajstro, kaj li liveris ankoraŭ ĝis la morto de Leopoldo (1728) muzikon por la festotagoj de la princa kortego.

Lepsiko[redakti | redakti fonton]

Finon de majo 1723 Bach ekdeĵoris en Lepsiko. Kiel kantoro kaj muzikdirektoro li estis respondeca por la muziko en la kvar ĉefpreĝejoj de la urbo. Al tio apartenis la preparado de kantatoprezentado ĉiun dimanĉon kaj je la festotagoj. Krome lia tasko estis la muzikinstruo en la Thomas-lernejo. La lerninternuloj estis devigata kunformi la diservojn kiel ĥorkantantoj. Sian instrudevigon kiel latininstruisto, kiu tradicie ligiĝis kun lia posteno, li transdonis kompense de monpago al Siegmund Friedrich Dresig, vicrektoro de la lernejo.

Muziko por la preĝejo[redakti | redakti fonton]

Tuj post sia alveno Bach komencis komponi aŭ priverki kantatojn por la pokaze venontaj prezentadoj. Per ĉi tiu sistema verkado dum la unuaj du jaroj averaĝe po unu kantato ĉiusemajne, poste malrapidiĝis la verkado. Entute konserviĝis du kompletaj jarkolektoj, la nekrologo raportas pri tri pluaj[6] (vd. kantato de Bach). Entute en ĉi tiu tempo onidire ĉ. 300 kantatoj ekestis.

Por Kristnasko de 1723 Bach verkis la duan version de Magnificat en E♭-maĵoro kun kristnaskaj enmetaĵoj (la unua versio eksonis sen la poste faritaj enmeto-movimentoj jam la 2-an de julio 1723 je Vizito de Maria), por la Sankta Vendredo de 1724 sian ĝis tiam plej ampleksan verkon, Pasiono laŭ Sankta Johano, por kristnasko 1724 Sanctus. Verŝajne komence de 1725 Bach renkontiĝis kun poeto Christian Friedrich Henrici kromnome Picander, kiu finfine verkis la tekston por la pasiono laŭ Sankta Mateo, prezentita en 1727 aŭ en 1729. La prezentad-cirkonstancoj en ĉi tiuj unuaj lepsikaj jaroj entute malboniĝis. Bach do rigardis sin devigata dokumenti per skribo al la konsilantaro de la urbo Lepsiko de la 23-a de aŭgusto 1730 siajn ideojn pri la kanta kaj instrumenta ekipado de „bone instalita preĝeja muziko“. Ĉi tiu „plej necesa koncepto“ nun estas grava fonto pri la historiema prezentopraktiko de liaj komponaĵoj. Bach klopodis tiutempe ricevi la titolon de kortega komponisto en Dresdeno, ĉar li estis malkontenta pri la salajro, la altaj kostoj por vivteno kaj la lepsikaj aŭtoritatoj, kiuj ne antaŭenigis la laboron de Bach laŭ ties ideoj, kiel legeblas en letero el 1730 al sia amiko el la juneco, Georg Erdmann.[15] Ekde la 19-a de novembro 1736 li rajtis ornami sin per la titolo de „reĝa pola kaj elektoprinca saksa kortega kapelmajstro“. [16] La titolo, kiu ligiĝis nek kun privilegioj nek kun enspezoj, plifortigis lian pozicion kontraŭ la lepsikaj aŭtoritatoj.

Profana muziko[redakti | redakti fonton]

Kafejo Zimmermann (dekstre), loko de la Muuzikaj koncertoj aŭ kunvenoj

En 1729 Bach transprenis la direktadon de la Collegium musicum fondita en 1701 fare de Telemann, kiun li tenis ĝis 1741, eble eĉ ĝis 1746. Per ĉi tiu studenta ensemblo li prezentis germanan kaj italan instrumentan kaj kantan muzikon, krome li verkis por ĝi kelkajn el siaj profanaj kantatoj, ekz. Hercules am Scheidewege, kiujn li nomis „Dramma per la Musica“ aŭ „Dramma per Musica“ kaj laŭstrukture proksimis al la opero. En la kamparana kantato kaj la kafokantato montriĝas, ke li ankaŭ povis verki en la humura ĝenro. Ĉilasta plej verŝajne estis prezentata en Zimmermannischen Caffee-Hauß (kafejo Zimmermann) en la Katarina-strato 14 (en 1943 militdetruita), en kies ĝardeno li koncertis kun Collegium musicum. Po unu fojon semajne - dum la Lepsika Foirego eĉ dufoje - oni okazigis ĉi tie aŭ en la apartena kafeja ĝardeno tiajn koncertojn. Ili validas kiel pruvo de la vekiĝanta burĝa deziro pri altkvalita muzika distro.

Al tio ankaŭ servis la multaj klavicenkonĉertoj por ĝis kvar soloistoj, kiuj plejparte ekestis kiel novaranĝaĵoj de plej parte propraj violonaj aŭ hobojaj konĉertoj kaj instrumentaj movimentoj el kantatoj, sed ankaŭ el fremdaj modeloj (ekz. de Vivaldi). Kiel soloistoj estis je dispono - krom Bach mem - liaj filoj kaj lernantoj. Dum sia tuta lepsika periodo Bach estis demandata instruisto. Ofte la lernantoj loĝis en lia mastrumaĵo. Celo de la instruo estis eduki muzikistojn, kiuj kiel instrumentistoj kaj komponistoj majstris la multspecajn taskojn ĉe kortego, en preĝejo kaj en la evoluanta burĝa muzikkulturo. La instruado de Bach precipe je liaj filoj estis abunde fruktodona. Por la instruado Bach uzis malnovajn kaj novajn proprajn komponaĵojn. Multajn el ili li kunigis kaj publikigis ilin kiel Clavierübung 1, 2, 3 kaj 4.

Jam en Vajmaro kaj Köthen Bach verkis omaĝajn kantatojn por la princaj kortegoj je Vajmaro, Weißenfels kaj Köthen same kiel festmuzikoj laŭ formo de kantatoj por variaj okazoj. En Lepsiko ekestis pluaj tiaj verkoj kiel ekz. en 1725 la ŝafisto-kantato BWV 249a komponita por la duklando Saksion-Weißenfels. Ofte Bach prilaboris je tio pli malnovajn modelojn. La festmuzikoj kaj omaĝokantatoj celis la medion de universitato, de la elektoprinco de Saksio, de aliaj nobeluloj kaj de riĉaj burĝoj. Ĉi tiuj kantatoj plejofte estis prezentataj en libera aero kaj do devis esti forte ekipitaj en ĥoro kaj instrumentensemblo. Tio precipe estis garantiita, post kiam Bach transprenis Collegium musicum. Plifortige estis je lia dispono la muzikistoj de la musicalische Stadt Compagnie (urba muzika kompanio).

Kelkajn el siaj omaĝokantatoj Bach transverkis mallonge post ilia ekesto en sakralajn verkojn. Al ĉi tiu parodimetodo estas dankenda la Kristnaska Oratorio el 1734/1735, la Ĉielira Oratorio el 1735 kaj la Paska Oratorio. Per parodiado de sakralaj kantatoj ekestis la t.n. Luteraj mesoj, ankaŭ la praversio de la b-minora meso el 1733 (t.n. Missa), kiu entenis nur la movimentojn Kyrie kaj Gloria. Post prezentado de ĉi tiu verko ĉe la elektoprinca kortego je Dresdeno Bach la 19-an de novembro 1736 ricevis la sopiratan mesaĝon, ke li rajtas titoliĝi Compositeur bey Dero Hoff-Capelle (kortego-komponisto), tamen ne la esperatan vokon loĝi kaj labori ekde nun en la rezidejurbo Dresdeno.

La lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Manskribaĵo de la fino de la nekompleta fugo el Kunst der Fuge kun la adonaĵo de C. Ph. E. Bach: „NB ueber dieser Fuge, wo der Nahme BACH im Contrasubject angebracht worden, ist der Verfaßer gestorben.“ (flanka rimarko: pri ĉi tiu fugo, kie estas enigita la nomo BACH en la kontraŭsubjekto, la verkinto mortis)

En la 1740-aj jaroj Bach plejparte ŝajne retiriĝis de novkomponaĵoj por la preĝejo kaj por Collegium musicum. En majo de 1747 li vizitis sekve de invito fare de Frederiko la Granda, en kies kortega kapelo deĵoris Carl Philipp Emanuel Bach, Potsdamon kaj Berlinon kaj improvizis sur la tieaj pianoj kaj orgenoj. Li promesis realigi temon prezentitan al li fare de la reĝo en fugon kaj gravuri en kupro. El ĉi tiu promeso estiĝis la Muzika ofero, kolekto de du fugoj (tri- kaj sesvoĉaj), dek kanonoj kaj unu triosonato, ĉiuj pri la sama temo. Pagon de la reĝo li tamen ne ricevis.

Kelkaj kanonaj variaĵoj pri la kristnaskokanto: Vom Himmel hoch da komme ich her por la orgeno kun du klavaroj kaj pedalaro tekstas la titolo de variacioverko, kiun Bach en 1747 prezentis je sia aliĝo al Correspondierende Societæt der musikalischen Wissenschaften [Koresponda societo de la muzikaj sciencoj] fondita de Lorenz Christoph Mizler. Ĝi validas kiel grava kontrapunkta malfrua verko de Bach. Plua kontrapunkta verkciklo estas La arto de la fugo, kies unuan netan kopion Bach finis en 1742, kiun li tamen poste ĝis 1749 amplekse kompletigis kaj priverkis. La kolekto de simplaj fugoj, kontraŭfugoj, spegulfugoj, fugoj kun pluraj temoj kaj kanonoj prezentas kompendion de la teknikoj de fugokompozicio. Ankaŭ en siaj lastaj jaroj Bach finfaris la meson en b-minoro uzante la meson de 1733, la Sanctus el 1724 kaj aliajn pli malnovaj komponaĵoj.

Informo de la 31-a de julio 1750
Tombo de Johann Sebastian Bach en la Thomas-preĝejo

En siaj lastaj jaroj Bach suferis je okulmalsano. Oni ankaŭ raportas pri motoraj ĝenaĵoj en la dekstra brako kaj per tio en la skribomano. Ekde 1749 neniuj propramanaj skribaĵoj de li konserviĝis. La lasta konata subskribo devenas de la 6-a de majo 1749. Lia edzino Anna Magdalena aŭ lia filo Johann Christian subskribis por li ĉiujn dokumentojn. La denature malbona vidkapablo malpliiĝis tiel grave, ke Bach lasis sin kirurgii fare de la jam tiam pridisputata okulisto (kataraktopikisto) John Taylor, kiu staciis en Lepsiko ekde la 4-a ĝis la 7-a de aprilo 1750. Komplikaĵoj postulis postoperacion. Mallongtempe Bach denove povis vidi, sed kelkajn tagojn antaŭ sia morto lin trafis apopleksio. Bach mortis la 28-an de julio 1750. La nekrologo ĉefe verkita fare de Carl Philipp Emanuel Bach kaj Johann Friedrich Agricola, en 1751 pretigita kaj 1754 publikigita tekstas jene pri la malsano kaj morto de Bach:[6]

Lia de nature malforta vidkapablo, kiu estis malfortigita per lia enorma diligento en sia studado […], kaŭzis al li, en liaj lastaj jaroj, okulmalsanon. Li volis tiun […] forigi per kirurgio. Sed ĉi tiu […] pasis tre malbone. Li ne nur ne plu povis uzi sian vidon, sed lia, cetere sana korpo, samtempe per tiu kaj per aldonitaj damaĝaj medikamentoj kaj kromrimedoj estis tute perturbata, tiel ke li post tio dum plena duonjaro preskaŭ ĉiam estis malsaniĝema. Dek tagojn antaŭ lia morto subite ŝajnis pliboniĝi liaj okuloj, tiel ke li iun matenon denove povis sufiĉe bone vidi kaj toleri la lumon. Nur malmultajn horojn poste li estis atakita de apopleksio; al ĉi tiu sekvis akuta febro, je kiu li […] la 28-an de julio 1750 vespere je la 9-a kaj kvarono, en la sesdek sesa jaro de sia vivo, mortis merite de lia Redemptoro milde kaj beate.

La pli nova esploro pri Bach opinias eble, ke progresa diabeto estus la kaŭzo por la malpliiĝa vidkapablo kaj la apopleksio de Bach.

Post dufoja translokado lia tombo nun troviĝas en la lepsika Thomas-preĝejo.

Loĝlokoj de J. S. Bach[redakti | redakti fonton]

  
La loĝlokoj de Johann Sebastian Bach

Muzika verkado[redakti | redakti fonton]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Der Tag der ist so freudenreich, BWV 605, el Orgelbüchlein, ne pli malfrue ol 1713, deviga pedalvoĉo en la dua notliniaro, ĉe la malsupra rando daŭrigo kiel orgentabulaturo
Nun komm der Heyden Heyland, BWV 660a, enkajerigita en la lepsika manskribaĵo, sed el la vajmara periodo, verŝajne ne antaŭ 1714, deviga pedalvoĉo en propra, tria notliniaro

Bach – memlerninto pri kompozicio[redakti | redakti fonton]

Se oni kredas je la filo de Bach, Carl Philipp Emanuel Bach, jen Bach sin rigardis kiel memlerninto pri kompozicio. Estis neniu atestita kompozicia instruo. La instruado fare de sia frato en „eble celis orgenistigi lin k nenio plu“ (C. Ph. E. Bach 1775). Poste la restado de Bach ĉe Bŭtehude estus plurmonata ebleco esti instruata, sed pri tio neniu ajn atestilo ekzistas. Ke Bach kiel memlernanto maturiĝis al grava komponisto, eblis, ĉar li ekde junaĝo trastudis la verkojn de plej variaj komponistoj kaj lernis el ili. Tio okazis per aŭskultado, legado, kopiado, transskribado, priverkado kaj imitado de la muziko same kiel per la transprenado de kompoziciaj rimedoj, formoj kaj ĝenroj.

La beata formis sian guston per propraj aldonaĵoj. […] Nur propra pripensado jam en lia junaĝo faris lin netan kaj fortan fugiston. […] Per la prezentado de tre multaj fortaj muzikoj […] sen sistema studado de sonarto li ellernis la aranĝado de orkestro. C. Ph. E. Bach: Nekrologo, 1754[6]

En la multspeca verkaro de Bach renkontiĝas influoj el la muziko de meza, norda kaj suda Germanio resp. Aŭstrio same kiel el Francio kaj Italio. Priatentendas je tio, ke la regionaj tradicioj influis unu la alian. Ekzemple la germanaj tradicioj enhavas ankaŭ italajn kaj francaj tradiciojn kaj stilrimedojn. Pro tio kelkaj komponaĵoj ne estas klare alordigeblaj. Scion pri la muzikaj influoj peras la kopiaĵo kaj akiraĵoj fare de Bach de verkoj devenaj de aliaj komponistoj, la transskribaĵoj kaj priverkaĵoj de Bach (ekz. pri Vivaldi), skribaj kaj buŝaj mencioj de bach kaj lia medio, informoj kaj recenzoj de la 18-a jarcento kaj muziksciencaj stilkritikaj reserĉoj de la verkoj de Bach kaj liaj lernantoj.

Podetale oni povas registri, ke Bach tre profunde konis la verkojn de jenaj komponistoj:[17]

Kelkaj famaj muzikistoj, kiujn Bach parte konis persone, ne unusence estas alordigeblaj. Ili mem priverkis plej varian muzikon kaj influis Bach-on per siaj verkoj, ekzemple Jan Dismas Zelenka, Johann Mattheson, Georg Philipp Telemann, Reinhard Keiser kaj Georg Friedrich Händel. Ĉu Bach ankaŭ alprenis sugestojn de siaj filoj Wilhelm Friedemann kaj Carl Philipp Emanuel, ne estas certe, tamen supozende. Ke kelkaj komponaĵoj de la plej aĝaj filoj de Bach validis kiel verkoj de ilia patro kaj inverse, indikas tion.

La muzikaj ĝenroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bach-Werke-Verzeichnis (verkaro de Bach).

Bach alproprigis al si dum sia laboro je la variaj laborlokoj sub la influo de la supre nomitaj komponistoj iom post iom la plej malsamajn ĝenrojn, kompoziciajn stilojn kaj muzikadmanierojn. Kelkaj vojaĝoj de Bach celis tion. Escepte la operon Bach komponis verkojn laŭ ĉiuj siatempe disvastiĝintaj muzikaj ĝenroj.

Kantmuziko[redakti | redakti fonton]
Manskribaĵo de la unua paĝo de Johannes-Passion (BWV 245)

Vidu ankaŭ: Kantatoj (Bach)

De Bach konserviĝis ĉ. 200 preĝejokantatoj. En siaj kantatoj kaj pasionoj li reekprenis ofte popularajn ĥoralojn el la evangela preĝejokantaro. Grandnombro el liaj verkoj, ĉefe el la frua verkofazo, validas kiel perdiĝinta. Laŭ Nekrologo[6] Bach komponis kvin pasionojn, sed konserviĝis nur tiuj laŭ Sankta Johano kaj Sankta Mateo. Perdiĝis Pasiono laŭ Sankta Marko (kies libreto konserviĝis, tiel ke oni provis rekonstrui ĝin). Ekzistas Pasiono laŭ Sankta Luko ekestinta ĉ. 1730, kiu parte estas surpaperigita el la plumo de Bach. La nuna muzikscienco tamen supozas, ke je tio temas pri kopio fare de Bach de verkoj devena de alia komponisto. La kvina verko estus unuĥora variaĵo de la Mateo-pasiono.

Krome al liaj kantokomponaĵoj apartenas kelkaj profanaj kantatoj (la plej konataj estas la ĉaskantato kaj la „kafokantato“ (BWV 211)), multaj motetoj, pluraj mesoj, unu Magnificat, tri oratorioj, pluraj Dramma per musica same kiel ĥoraloj, arioj kaj sakralaj kantoj.

Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

Je instrumenta muziko de Bach estas postlasitaj multaj orgenverkoj. Al tiuj apartenas preludoj kaj fugoj, fantazioj, tokatoj, unu pasakaljo, unu pastorelo, triosonatoj, orgenĥoraloj, ĥoralpreludoj, ĥoralaranĝaĵoj, ĥoralpartitoj, ĥoralvariacioj, konĉertoj. Je klavara kaj klavicena muziko li komponis invenciojn, duetojn, simfoniojn, suitojn, partitojn, fantaziojn, uverturojn, temojn kun variacioj, preludojn aŭ fantaziojn kun apartenaj fugoj, tokatojn, sonaton same kiel konĉertojn por unu, du, tri kaj kvar klavarinstrumentistoj, parte kiel prilaboraĵoj de verkoj de aliaj komponistoj. Je muziko por liuto sola konserviĝis suitoj, preludoj kaj fugoj, krome por violonĉelo ses suitoj, por violono pluraj sonatoj kaj partitoj.

Sur la kampo de la ĉambromuziko Bach komponis triosonatojn kun kontinua baso, solosonatojn kun elkomponita klavicenvoĉo, je orkestromuziko plurajn grandajn konĉertojn (kun ĝis kvar soloaj voĉoj) same kiel kvar uverturojn (orkestrosuitojn).

Aparte famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Listoj de la Bach-verkaro[redakti | redakti fonton]

La muzikaj verkoj de Johann Sebastian Bach estas katalogitaj en la „Bach-Werke-Verzeichnis (verkaro de Bach)“ (BWV) de Wolfgang Schmieder. Pli nova, tamen pli malofte uzata registro estas „Bach-Compendium“ de la muziksciencistoj Hans-Joachim Schulze kaj Christoph Wolff.

Bach kaj la nocio „muzika scienco“[redakti | redakti fonton]

Bach vidis sin mem kiel muzika scienculo, kiu produktas verkojn de muzika scienco. Centro de la muzika scienco laŭ la kompreno de Bach estas la malnova aristotela principo de arto kiel imitanto de la naturo: ars imitatur naturam. Por Bach la arto lokis inter la reala mondo – la naturo – kaj Dio, kiu ordigas ĉi tiun realan mondon. La muzika ordo – harmonia en la terminaro de la Bach-epoko – rilatas do kun la ordo de la naturo kaj kun ĝia dia deveno. La „revo pri la unueco de la sciencoj“ fascinis Bach-on ne malpli ol la gvidajn kapojn kaj pensantoj de lia epoko, kaj li do laŭiris sian propran empirian vojon per tio, ke li "arte realigis la plej kaŝitajn sekretojn de la harmonio", neniigante kaj pliampleksigante la ĝis tiam konatajn limojn de komponado kaj de muzika prezentado laŭ dimensio kaj detalo.[28]

En la jaro 1750 Johann Friedrich Agricola paraleligis Bach-on kaj Newton-on en letero, en kiu li akcentas, ke la muziko de Bach estas ŝatebla plej bone fare de muzikspertuloj, kaj diras: „Ne ĉiuj scienculoj kapablas kompreni Newton-on; sed tiuj, kiuj sukcesis antaŭeniĝi tiel en la profundpensajn sciencojn, ke ili povas kompreni lin, havas tamen des pli grandan plezuron kaj veran utilon, se ili legas liajn traktaĵojn“.

Influo sur muzikteorio, ludotekniko kaj instrumentkonstruado[redakti | redakti fonton]

La orgeno de la preĝejo Wenzelskirche en Naumburg estis ekzamentata kaj akceptata fare de Bach kaj Gottfried Silbermann

Bach kreis gravaĵojn sur multaj kampoj de la muziko kaj kontribuis al la pluevoluigo de muzikaj formoj kaj de la muziklingvo. Kelkaj el liaj verkoj transpaŝas vaste la tradiciitan formaron. Jam por la samtempuloj li validis kiel elstara "harmoniisto", kiu elĉerpis la eblecojn de minormaĵora tonaleco tra la tuta kvintociklo kiel neniu antaŭ li. Supozeble instigita per la diversaj agordaĵoj de Andreas Werckmeister Bach komponis sian bontemperitan klavarinstrumenton, kies populareco poste prosperigis la trarompiĝon de la bontemperata agordo. Kiel Kirnberger priskribis, Bach inter alie volis per tiu montri kaj instrui la diversecon, dependan de la temperado, de tonalorilataj afekcioj. Bach surpaŝis en siaj verkoj novajn vojojn de la harmoniko (ekz. Kromata fantazio kaj fugo). Li majstris la kontrapunktan teknikon de la kompozicio kaj la teknikon de la fugokomponado (ekz. en La arto de la fugo). Liaj polifonia kompontekniko respeguliĝas en multaj kantaj kaj instrumentaj verkoj.

Krom sia efekto kiel muzikisto kaj komponisto Bach ankaŭ havis influon sur la praktikorientita muzikteorio, kiun poste ekkaptis la traktaĵoj de Johann Philipp Kirnberger. Bach mem regis plurajn instrumentojn (orgenon, pianon/klavicenon, violonon, vjolon kaj eble pluajn) kaj konis la teknikajn eblecojn de ĉi tiuj instrumentoj proprasperte. Bach krome tre interesiĝis pri teknikaj aspektoj de la instrumentkonstruado kaj sin engaĝis por la plua kaj nova evoluigo de muzikinstrumentoj. Ĉi tio celis pliampleksigon de la kompoziciaj rimedoj. La pompa vjolo estas lia inventaĵo. Je la klavarinstrumentoj lin interesis precipe sonaj novevoluigoj. Ekzemple li okupiĝis pri ties temperado, ĉe orgenoj pri ties dispozicio kaj mekanikaj kvalitoj. Ekzemplo estas la Dispozicio de la renovigita orgeno ad D: Blasii (Mühlhausen 1708) de Bach. Bach havis bonegan famon kiel orgenekspertizisto. Je multaj nov- aŭ alikonstruoj de orgenoj oni konsultis lin: ekz. en 1716 je Halle (Cuntzius-orgeno de la preĝejo Liebfrauenkirche), En 1717 je la lepsika preĝejo Paulinerkirche (Scheibe-orgeno), en 1723 je Störmthal (Hildebrandt-orgeno), je 1724 en Gera (Fincke-orgeno de la preĝejo Salvatorkirche), je 1739 en Altenburg (Trost-orgeno de la Kastelopreĝejo), je 1743 en la Johano-preĝejo je Lepsiko (Scheibe-orgeno), 1743–1746 Naumburg (Hildebrandt-orgeno en la urba preĝejo Wenzelskirche) kaj pluaj.[29] Kun gravaj orgenkonstruistoj kiel Gottfried Silbermann li estis persone konata kaj respektata kiel orgenfakulo, kiu spertis pri teknikaj detaloj. Li subtenis Silbermann-on je la evoluigo de la piano, kiu en la malfruaj jaroj de Bach, laŭ informo de lia lernanto Johann Friedrich Agricola, „ricevis plenan aprobon de li“.[30]

Krome oni nomas Bach-on ofte kiel kunfondinto de la ludotekniko kun la dikfingro kiel plenvalora ludofingro ĉe la klavarinstrumentoj. Ĉi tiu tekniko ebligis novan virtuozecon kaj elegantan multvoĉan prezentadon. „Li elpensis propran fingro-ordon, tiel ke ne estis malfacile al li eligi la plej grandajn malfacilaĵojn per la plej flua facileco … Oni … scias, ke tio dependas de la uzado de la dikfingro…“.[31]

Personeco de Bach[redakti | redakti fonton]

Rilato al la religio[redakti | redakti fonton]

La muziko de Bach nun validas kiel kulmino de lutera eklezia muziko kaj kiel „muzika esprimo de la reformacio“. La sveda episkopo Nathan Söderblom antaŭeniĝis nomi lin en 1929 „kvina evangelisto“. De Bach mem ekzistas nur malmultegaj mematestoj pri siaj religiaj komprenoj.[32] Inter la 52 teologiaj libroj kaj edifaj traktaĵoj en 81 volumoj el lia postlasaĵo[33] troviĝis la verkoj de Martin Luther, la traktaĵoj de ortodoks-luteraj teologoj kiel Abraham Calov (kun manskribaj notoj de Bach), Johannes Olearius, Heinrich Müller, August Pfeiffer, Erdmann Neumeister, sed ankaŭ traktaĵoj de la pietistoj Philipp Jacob Spener (Fervoro kontraŭ la papismo) kaj Johann Jakob Rambach (Meditado pri la larmoj de Jesuo).[34] Laŭ la kompreno de Bach muziko havas du esencajn celojn:

… kaj kaŭzo de ĉiu celo kaj fino de muziko […] estu nenio alia, ol nur ekzisti por la honorigo de Dio kaj por la ripozo de la animo. (J. S. Bach: preskriboj kaj principoj por la kvarvoĉa ludado de la ĝeneralbaso aŭ de la akompanado por liaj lernantoj de muziko). 1738[35]

Sian peton pri maldungo el la posteno en Bach kialigis la 26-an de junio 1708 per la indiko pri sia „Fincelo, nome regulita eklezia muziko honore al Dio“.[36] Ĉi tiun ampleksan luteran eklezian muzikon, kiu postulis konvenan prezentoaparaton, li finfine povis realigi en Lepsiko per komponado de pluraj kompletaj kantataj jarkolektoj. La malmultaj skribaj eldiroj (plejparte rimarkoj en liaj teologiaj libroj), kiuj konserviĝis de Bach, identigas lin kiel kredanta luterano. tamen kelka argumentas pro tio, ke lia rilato al religio male al la strikta lutera ortodoksismo de Lepsiko ne celis forlimigon. Jam en Köthen li havis intiman personan rilaton kun sia duka dunginto, kvankam ĉi tiu estis kalvinisto. Dum sia lepsika periodo li komponis la b-minoran meson por la katolika dresdena kortego. La sakralaj kantverkoj de Bach montras lin kiel interpretisto de la biblio; ili estas konceptitaj kiel "sona prediko" (praedicatio sonora) kaj respegulas pripensatan teologian interpretadon.[37]

Rilato de Bach al aliaj komponistoj[redakti | redakti fonton]

Kun aliaj samtempaj komponistoj Bach rilatis respektoplene. Malaprobaj aŭ malestimaj rimarkoj pri aliaj komponistoj, kiel ekz. konataj de Wolfgang Amadeus Mozart, ne estas postlasitaj de Bach (tamen ja entute ekzistas multe malpli postlasitaj atestaĵoj de Bach ol de Mozart). Ŝajnas ke li studis la verkojn de aliaj komponistoj per senantaŭjuĝa intereso kaj respektis ilin kiel artistokolegoj. Por tio argumentas lia malfermiteco por impulsoj el plej diversaj muzikaj direktoj kaj liaj multaj prilaboraĵoj de fremdaj verkoj. Ankaŭ en la jaroj, kiam li jam delonge estis evoluiginta propran tonlingvon, li ankoraŭ kopiis kompletajn kantatojn de Telemann por studi ilin. Kiam Bach en 1719 eksciis, ke Georg Friedrich Händel staciis en sia naskiĝurbo Halle, li senprokraste survojiĝis ekde Köthen al la urbo malproksima nur malmultajn mejlojn por renkonti la samaĝan, kiel komponisto multe li faman muzikistan kolegon. Post sia alveno tamen li devis registri, ke Händel jam denove forvojaĝis direkten al Anglio. Ankaŭ plua provo renkonti Händel dum staciado en Halle en la jaro 1729, je kiu Bach estis malhelpata pro malsano kaj transdonigis per sia filo Wilhelm Friedemann inviton al Lepsiko, malsukcesis, finfine ja pro malintereso deflanke de Händel.

Postefiko kaj akceptado[redakti | redakti fonton]

Dumviva akceptado[redakti | redakti fonton]

Dum sia vivo la kompona verkaro de Bach trafis nur sur limigitan atenton, kompare kun liaj samtempuloj ekz. Georg Friedrich HändelGeorg Philipp Telemann. Tamen li certe ne estis „miskomprenata geniulo“, sed konata al muzikspertuloj eŭropvaste.[38][39] Post lia morto en la sama volumo de Musikalische Bibliothek fare de Mizler, en kiu je 1754 ankaŭ estis presita la Nekrologo, aperis nombrado de la „plej famaj germanaj muzikistoj“. La tie elektita vicigo estas jena: 1-e Hasse, 2-e Händel, 3-e Telemann, 4-e la du Graun, 5-e Stölzel, 6-e Bach, 7-e Pisendel, 8-e Quantz kaj 9-e Bümler.[40] En tuta Eŭropo Bach estis konata dum sia vivo ĉefe kiel orgenisto kaj klavicenovirtuozo same kiel majstro de la improvizado. La muzikkritikisto Johann Adolf Scheibe skribis en 1737 pri la povoj de Bach kiel orgenvirtuozo:

Mi aŭdis ĉi tiun grandiozan viron diversajn fojojn ludi. Oni miras je lia lerteco, kaj oni preskaŭ ne povas kompreni kiel eblas, ke li povas kruci siajn fingrojn kaj siajn piedojn tiel kurioze kaj tiel rapidmove, etendi kaj per tiuj fari la plej vastajn saltojn sen enmiksi ununuran eraran tonon aŭ per tiel akra movo formovi la korpon. J. A. Scheibe: Der Critische Musicus, Sechstes Stück, Hamburgo, 14-an de majo 1737[41]

Pri la elstara improvizarto de Bach Frederiko la Granda bone memoris eĉ 27 jarojn post ties vizito en Potsdamo:

Entre autres [Frédéric II] il me parla musique, et d'un grand organiste nommé [Carl Philipp Emanuel] Bach, qui vient de faire quelque séjour à Berlin, cet artiste est doué d'un talent superieur à tout ce que j'ai entendu ou pu imaginer en profondeur de connoissances harmoniques et en force d'exécution; cependant ceŭ qui ont connu son Père ne trouvent pas encore qu'il l'egale, le Roi est de cette opinion et pour me le prouver il chanta à haute voix un sujet de Fugue chromatique, qu'il avoit donné à ce vieŭ Bach, qui sur le champ en fit une Fugue à 4 puis à 5, puis enfin à huit voix obligés.
Inter alie [Frederiko la 2-a] parolis kun mi pri muziko kaj pri granda orgenisto nome [Carl Phillip Emanuel] Bach, kiu dumtempe estis en Berlino. Ĉi tiu artisto estis ekipita per miriga talento, tiel superstara, kiel mi neniam vidis aŭ povus imagi kaj nome rilate la profundecon, la harmoniokomprenon kaj la forton de la muzika realigado. Tamen tiuj, kiuj ankoraŭ konis lian patron, opinias ke lia filo ne povas fari tion egale al li; la reĝo konsentis al tio kaj por pruvi tion li antaŭludigis al mi [la temon] de kromata fugo, kiun li donis al la maljuna Bach, post kio li travivis, kiel tiu ĉi improvizis pri tio fugon je 4, poste je 5 kaj finfine je 6 devigaj voĉoj. Gottfried van Swieten (aŭstra ambasadoro en Berlino): Letero al Graf Kaunitz de la 26-a de julio 1774[42]

Tradiciado fare de filoj kaj lernantoj[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Bach preskaŭ ne ekzistis la deziro, plue prezenti liajn verkojn. La muzika gusto de la epoko sopiris je "natura" kaj „sensiva“ muzikstilo. Oni multfoje sentis la muzikon de Bach kiel arta kaj nenatura. Laŭ la vortoj de la jam citita Scheibe:

Ĉi tiu grandioza viro estus la admiro de tutaj nacioj, se li havus pli agrablecon kaj se li ne eltirus el siaj pecoj per bombasta kaj konfuza karaktero la naturan kaj ne vualus iliajn belecon per tro granda arto. Ĉar li rezonas laŭ siaj fingroj, tial liaj pecoj estas treege malfacile ludeblaj; ĉar li postulas, ke la kantistoj kaj instrumentistoj devas fari ĝuste tion, kion li povas ludi sur la klavaro. Ĉi tio tamen nestas neebla. […] oni admiras […] la malfacilan laboron kaj elstaran penon, kiu tamen estas vane uzata, ĉar ĝi luktas kontraŭ la racio. (J. A. Scheibe: Der Critische Musicus, Sechstes Stück, Hamburgo, 14-an de majo 1737)[41]

Ankaŭ la plej multaj Thomas-kantoroj de la finiĝanta 18-a jarcento ne zorgis pri prezentado kaj konservado de la komponaĵoj de sia antaŭulo. La memoron pri Bach flegis escepte kelkajn muzikŝatantojn[43] ĉefe liaj filoj instruitaj fare de li, kiuj mem fariĝis komponistoj. Tamen ili nepre suriris proprajn vojojn.

Plua filo, Johann Gottfried Bernhard Bach, kaŭzis al la patro zorgojn. 23-jara li subite malaperis de sia orgenista posteno en Sangershausen postlasante monton da ŝuldoj kaj mortis jam jaron poste je 1739 en Jena pro „akuta febro“.

Dum sia tuta kreoperiodo Bach laboris kiel instrumenta kaj kompozicia instruisto, entute 81 lernantoj estas dokumenteblaj. La lernantoj vivis, ofte dum longa tempo, en la mastrumo de la familio kaj ektenis poste gravajn kapelmajstrajn kaj kantorajn postenojn. Estis ili, kiuj krom liaj filoj vivtenis la nomon de Bach kaj lian muzikan heredaĵon ankaŭ en la dua duono de la 18-a jarcento. Famaj lernantoj de Bach estis Johann Ludwig Krebs kaj Johann Philipp Kirnberger,[44] kiu transdonis la kompozician instruon kaj bontemperitan agordon de Bach. Per tio ja kelkaj komponaĵoj de Bach fariĝis instruverkoj por postaj komponistoj kiel juna Ludwig van Beethoven, tamen en la unuaj okdek jaroj post la morto de Bach liaj verkoj preskaŭ ne estis publike prezentataj.

Influo sur la vienaj klasikistoj[redakti | redakti fonton]

Haydn kaj Mozart pensis komence je Carl Philipp Emanuel Bach, kiam ili parolis de Bach. Al ili, ĉefe al Joseph Haydn, ĉi tiu estis decida instiganto sur la vojo al propra stilo. Mozart krome estis influata per la muziko de Johann Christian Bach, kiun li en 1764/65 dum turneo kiel "mirifano" ekkonis en Londono. Johann Sebastian Bach nur pli malfrue eniris la konscion de la du.[45]

Ekde aprilo 1782 Wolfgang Amadeus Mozart konatiĝis en la domo de Gottfried van Swieten krom kun verkoj de Händel ankaŭ kun verkoj de Bach. Mozart precipe trastudis la klavarfugojn de Bach kaj sisteme alproprigis al si ties komponteknikojn.

Mi iras ĉiudimanĉe je la 12-a horo al barono Swieten kaj tie neniu alia estas ludata ol Händl kaj Bach – mi faras nun por mi kolekton de la fugoj de Bach – kaj de Sebastian kaj de Emanuel kaj de Friedemann Bach […] Tiam ankaŭ de tiuj de Händl. W. A. Mozart: Letero el Vieno al la patro Leopold Mozart en Salcburgo de 10-a de aprilo 1782[46]

En 1789 Mozart aŭskultis dum vizito en la Thomas-preĝejo de Bach la moteton „Singet dem Herrn ein neues Lied“ (BWV 225). Eksterordinare impresite li enprofundiĝis en ĉi tiun kaj aliajn partiturojn de Bach. Spuroj de ĉi tiu renkonto estas spontane komponita ĝigo kaj pli kaj pli polifoniaj komponmanieroj en la pli malfrua verkado de Mozart.

Ludwig van Beethoven jam infanaĝe studis klavarverkojn de J. S. Bach. Lia instruisto en Bonn, Christian Gottlob Neefe, skribis je 1783 en Cramers Magazin der Musik pri li: „Li ludas tre lerte kaj kun forto la pianon, legas tre bone de la notfolio, kaj por diri ĉion en unuo: li ludas plejparte la Bontemperitan klavarinstumenton de Sebastian Bach“. Beethoven sin konfrontis precipe en siaj malfruaj verkoj kun polifoniaj teknikoj baziĝantaj sur Bach, antaŭ ĉio kun la fugo, ekz. en la pianosonato op. 110 kaj en la Diabelli-variacioj same kiel en siaj arĉkvartetoj op. 127, op. 130, op. 131, op. 132 kaj op. 133 (Granda fugo).

Revivigo en la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La unua klarkontura turnopunkto en la perceptado kaj estimado de la verkaro de Bach estas la Bach-biografio de Johann Nikolaus Forkel (1749–1818). Forkel estis universitata muzikdirektoro en Göttingen kaj samtempe muzikhistoriisto. Li ankoraŭ persone konis la du Bach-filoj C. P. E. Emanuel kaj Wilhelm Friedemann kaj akiris gravan parton de siaj informoj per ili. En la antaŭparolo por la biografio aperinta en 1802 li apelaciis al la nacia sento:

La konservado de la memoro je ĉi tiu grandioza viro ne nur estas arta afero, ĝi estas nacia afero. (J. N. Forkel: Ueber Johann Sebastian Bachs Leben, Kunst und Kunstwerke)[47]

En la fina frazo de sia biografio li nomas Bach-on entuziasme kiel la "plej granda muzika poeto kaj plej granda muzika deklamanto, kiu iam ekzistis kaj verŝajne ekzistos“.

Al la tiam nur 20-jara lernanto de Carl Friedrich Zelter, Felix Mendelssohn Bartholdy, konvenas la merito, meti J. S. Bach-on preskaŭ okdek jarojn post ties morto en la konscion de vasta publiko: la 11-an de marto 1829 li reprezentis mallongigitan version de la Mateo-pasiono kun la Sing-Akademie zu Berlin fondita en 1791. Per tio li donis elmorman impulson por la publikeco de la muziko de Bach. La generacio de romantismaj komponistoj naskiĝinta ĉ. 1810 travivis la komponaĵojn de Bach kiel poezia muziko kaj prenis ĝin diversmaniere kiel modelon. Por Felix Mendelssohn Bartholdy (1809–1847), Robert Schumann (1810–1856) kaj Frédéric Chopin (1810–1849), ja eĉ por Franz Liszt (1811–1886) la verkoj de Bach estis grava antaŭkondiĉo por la propra verkado. Estis Mendelssohn Bartholdy, Chopin kaj Liszt - krom Adolf Henselt, Ferdinand Hiller, Ignaz Moscheles, Clara Schumann, Sigismund Thalberg kaj multaj lernantoj de Liszt -, kiuj enprenis klavarkomponaĵojn de Bach en siajn koncertprogramojn. Aparte la konĉerto por tri klavicenoj d-minora (BWV 1063) kaj la Koncerto d-minora (BWV 1052) ofte estis prezentataj kaj konatigis la burĝan publikon kun la instrumenta verkaro de Bach. Ĉio tio tamen estis tre for de historiema koncertado. Die Musical Times skribis en januaro 1848 en nekrologo pri Mendelssohn:

Never shall we forget the triumphant cadence with which he concluded Bach’s concerto for three harpsichord’s, following Moscheles and Thalberg. He alone knew the style: it was the pedal solo of an organ fugue in double octaves. What gigantic power he put into these things! The beauty of the exhibition, and, indeed, of the numerous demonstrations made by Mendelssohn in honour of Bach, was that he announced himself the disciple of a master contemned by ignorance and prejudice. (The Musical Times: Felix Mendelssohn 1809–1847, januaron 1848)
Neniam ni forgesos la triumfan kadencon, per kiu li finis la konĉerton por tri klavicenoj sekve de Moscheles kaj Thalberg. Li sole regis ĉi tiun stilon: estis la pedalsoloo el orgenfugo en duoblaj oktavoj. Kian gigantan forton li investis en ĝin! La beleco de la enkonduko kaj tiel ankaŭ de la variaj realigoj fare de Mendelssohn honore al Bach montris, ke li mem rigardis sin kiel la lernanto de majstro, kiu longtempe pro nesciado kaj antaŭjuĝo estis malestimata.[48]

Schumann skribis pri la prezentado de la Mateo-pasiono en Duseldorfo:

Pro la graveco de la verko, kiun ni hieraŭ prezentis, de pli ol cent jaroj bone enterigita trezoro, estus dezirinde, ke ankaŭ en vastaj rondoj pri tio estiĝus kono. […] Ke la atento de la germana artomondo pri ĉi tiu, unu el la plej profundsentaj kaj perfektaj verkoj de Bach, estus kondukata tien, al tio ankaŭ mi volas kontribui … (Robert Schumann: Letero al Wolfgang Müller de Königswinter, Duseldorfo, la 14-an de aprilo 1851)[49]

Finfine la publiko ekde a mezo de la 19-a jarcento pri la instrumenta muziko de Bach estis pli sperta ol pri la sakralaj verkoj inkluzive la pasionojn. En la jaro 1850 fondiĝis je partopreno de Schumann, Liszt, Ignaz Moscheles, Louis Spohr, Otto Jahn, Carl von Winterfeld, Siegfried Wilhelm Dehn, Karl Ferdinand Becker kaj de Thomas-kantoro Moritz Hauptmann en Lepsiko la Bach-Societo kun la celo, publikigi la verkojn de Bach en kompleta eldono. Ankaŭ Johannes Brahms (1833–1897), kies muzika historismo baziĝis sur J. S. Bach, decide partoprenis je ĉi tiu unua eldono de la verkaro de Bach. Post finfaro de ĉi tiu eldono en la jaro 1900 la Bach-societo malfondiĝis laŭstatute, samtempe fondiĝis laŭ iniciato de Hermann Kretzschmar kaj kunlabore kun Oskar von Hase, Martin Blumner, Siegfried Ochs, Joseph Joachim, Franz Wüllner kaj de Thomas-kantoro Gustav Schreck la Nova Bach-Societo.

En la 20-a kaj 21-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Tamen la komponaĵoj de Bach travivis nur en la 20-a jarcento sisteman flegadon en la publika muzika vivo kaj en la muzikscienco.

La verkoj de Bach fariĝis en la lastaj 30 jaroj pli kaj pli objekto de la historiema koncertado. Ĝi ebligis al multaj interpretistoj kaj aŭskultantoj novan aliron al lia muziko. Komencon al tiu faris jam en 1903 Wanda Landowska per sia unua publika klavicenkoncerto kaj per unuaj surdiskigoj en 1923 kaj fondado de la École de Musique Ancienne en la jaro 1925 ŝi glatigis la vojon al „originala sono“. En la 20-a jarcento la verkaro de Bach travivis ankaŭ aron da popularaj adaptadoj. Multaj el ili estas trivialaj kaj sen iom ajn granda valoro, sed ankaŭ ekzistis pli seriozaj alproksimiĝoj – ekz. de Jacques Loussier kun sia projekto Play Bach kaj de Walter Carlos, kiu malfermis per sia Moog-sintezilo novan perspektivon sur la verkaro de Bach. Aparte ĵazmuzikistoj trovis en la konĉerta plurvoĉeco kaj en la fugotekniko de Bach ĉiam denove instigojn, ekz. Nina Simone, Dave BrubeckKeith Jarrett.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj kaj memortabuloj[redakti | redakti fonton]

La malnova Bach-monumento en Lepsiko el la jaro 1843

Honore al Bach oni starigis precipe en la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj multajn monumentojn. Al tiuj apartenas i-a.:

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Sebastian Bachs vergebliche Reise in den Ruhm – kinofilmo, 107 minutojn, GDR, Okcident-Germanio 1979/1980, reĝio: Victor Vicas, produktado: DEFA, ZDF, Superrigardo de Filmportal.de
  • Johann Sebastian Bach – televidfilmo en kvar partoj, GDR, Hungario 1983/1984, 1. Die Herausforderung, 85 minutojn – 2. Bist Du bei mir …, 90 minutojn – 3. Stürme und Jahre, 80 minutojn – 4. Die Ordnung der Sterne, 90 minutojn, reĝio: Lothar Bellag, Ulrich Thein kiel Johann Sebastian Bach, Angelika Waller kiel Maria Barbara Bach, Superrigardo de Filmportal.de
  • Ein Denkmal für Johann Sebastian – dokumentaĵo 19 minutojn, GDR, 1984, reĝio: Peter Milinski, produktado: DEFA-Studio f. Dokumentarfilme, Bereich Kinofilm Kleinmachnow, AG Effekt, Matthias Eisenberg, orgenisto ĉe Gewandhaus, k Hans Wintoch, rokmuzikisto, sin esprimas pri sia sinteno pri Johann Sebastian Bach
  • Johann Sebastian Bach – Stationen seines Lebens (2 partoj), – dokumentaĵo, DDR, 1984, reĝio: Peter Milinski, produktado: DEFA-Studio f. Dokumentarfilme, Bereich Kinofilm Kleinmachnow, AG Effekt, 1-a parto: Ich habe fleißig sein müssen, 2-a parto: Ich habe hier meine Behausung erkoren, J.S.Bach – stacio de sia vivo en Eisenach, Arnstadt, Mühlhausen, Dornheim k Vajmaro kaj sia agado Köthen, Halle, Dresdeno kaj Lepsiko
  • Mein Name ist Bach – kinofilmo, 99 Min., Germanio, Svisio, 2002/2003, reĝio: Dominique de Rivaz, priskribas la renkontiĝo de Bach (Vadim Glowna) kaj Frederiko la 2-a (Jürgen Vogel) 1747, Superrigardo de Filmportal.de
  • Chronik der Anna Magdalena Bach. – Spielfilm, 90 minutojn, Germanio 1967. reĝio: Jean Marie Straub kaj Danièle Huillet; Gustav Leonhardt kiel Johann Sebastian Bach, Christiane Lang-Drewanz kiel Anna Magdalena Bach, kun Concentus Musicus Wien, Nikolaus Harnoncourt, Schola Cantorum Basiliensis, August Wenzinger, knaboĥoro Hanovro.
  • Great Composers (BBC TV series) – vivo kaj verkaro de J.S. Bach (anglalingva), 8 partoj: Teil 1, Teil 2, Teil 3, Teil 4, Teil 5, Teil 6, Teil 7, Teil 8

La Bach-asteroidoj[redakti | redakti fonton]

Aparta maniero de honorigo, la nomado de nove malkovritaj ĉielkorpoj laŭ elstaraj personoj el la historio, estas kutima ekde pli ol 100 jaroj. Per Johann Sebastian Bach jam naŭ Bach-asteroidoj en la asteroidozono de la suno ĝis nun estis nomata, je kio ankaŭ la laborlokoj estis konsiderataj. Asteroido 1931 TWI - (01814), en 1931 malkovrita fare de K. Reinmuth, portas la oficialan nomon Bach.[50]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Por bibliografio klopodanta pri kompleteco vidu Yo Tomitas „Bach Bibliography“

Pli nova literaturo[redakti | redakti fonton]

Pli malnova literaturo[redakti | redakti fonton]

Apartaj prezentadoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Prautzsch: Die verborgene Symbolsprache Johann Sebastian Bachs. Band 1: Zeichen- und Zahlenalphabet der kirchenmusikalischen Werke. Merseburger, Kassel 2004, ISBN 3-87537-298-0.
  • Gottfried Scholz: Bachs Passionen. Ein musikalischer Werkführer. Beck, München 2000, ISBN 3-406-43305-7.
  • Gustav Adolf Theill: Beiträge zur Symbolsprache Johann Sebastian Bachs
    Band 1: Die Symbolik der Singstimmen. Bonn 1983, ISBN 3-922173-01-2
    Band 2: Die Symbolik der Musikinstrumente. Bonn 1983, ISBN 3-922173-02-0
  • Helmut Zeraschi: Bach und der Okulist Taylor. In: Bach-Jahrbuch. Jg. 43, 1956, S. 52–64.

Eldonitaj originalaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bach-Dokumente, herausgegeben vom Bach-Archiv Leipzig und Bärenreiter-Verlag, Kassel und Leipzig 1963–2007.
    Bd. 1: Schriftstücke von der Hand J. S. Bachs, ISBN 978-3-7618-0025-6
    Bd. 2: Fremdschriftliche und gedruckte Dokumente zur Lebensgeschichte J. S. Bachs, ISBN 978-3-7618-0026-3
    Bd. 3: Dokumente zum Nachwirken J. S. Bachs 1750–1800, ISBN 978-3-7618-0249-6
    Bd. 4: Bilddokumente zur Lebensgeschichte J. S. Bachs, ISBN 978-3-7618-0250-2
    Bd. 5: Dokumente zu Leben, Werk, Nachwirken, 1685–1800: Neue Dokumente, Nachträge und Berichtigungen zu Band I - III, ISBN 978-3-7618-1867-1.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La prezentata pentraĵo estas kopio de pentraĵo de Haußmann el la jaro 1746. Ĉi tiu originalaĵo pendis multajn jardekojn en la Thomas-lernejo. En la dua duono de la 19-a jarcento ĝi estis plurfoje "refreŝigita" kaj surpentritaje kio parto de la origina esprimo eble perdiĝis resp. estis forviŝita. En 1913 la originalaĵo iris en la Urbhistorian Muzeon de Lepsiko, kie oni provis forigi kiel eble plej bone la surpentraĵojn. La kopio de la bildo el 1746, en 1748 farita de Haußmann mem, komence verŝajne troviĝis el la posedaĵo de C. P. Bach, poste validis longtempe kiel perdiĝinta kaj nun troviĝas en privata posedaĵo de William H. Scheide, Princeton, Nov-Ĵerzejo.
    Je la du bildoj fare de Haußmann temas pri la ununuraj bildoj, je kiu la identeco de Bach klare certas, je ĉiuj aliaj portretoj atribuitaj al Bach la alordigo estas necerta. Vidu pri tio: http://www.npj.com/thefaceofbach/
  2. 2,0 2,1 2,2 C. Wolff, Kapitel Elternhaus, Stadt, Hof und Schule: die musikalische Umgebung
  3. C. Wolff, Kapitel Ambrosius Bach und seine Familie
  4. C. Wolff, Kapitel In der Obhut des älteren Bruders.
  5. C. Wolff, ĉapitro Böhm, Reincken und die Celler Hofkapelle.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 La nekrologo pri Johann Sebastian Bach estis publikita en 1754 en Neu eröffneten musikalischen Bibliothek oder gründliche Nachricht nebst unparteiischen Urteil von musikalischen Schriften und Büchern. (volumo 4, parto 1, p. 158–173) de Lorenz Christoph Mizler. Indikataj kiel verkintoj estis Carl Philipp Emanuel Bach, Johann Friedrich Agricola kaj Lorenz Christoph Mizler. Ĝi troviĝas ankaŭ en la Bach-Dokumentoj 3, n-o 666, p. 80–93.
  7. Gustav Fock: Der junge Bach in Lüneburg, 1700–1702. Merseburger, Hamburg 1950.
  8. C. Wolff, Erste Erkundungen in Thüringen.
  9. Hans Franck: Johann Sebastian Bachs Pilgerfahrt nach Lübeck. 8. Auflage. Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh 2007, ISBN 978-3-579-06461-1.
  10. Eble la kapriĉo ankaŭ ekestis okaze de la adiaŭo de la lerneja amiko de Bach, Georg Erdmann, en Lüneburg; vd. C. Wolff: Johann Sebastian Bach, Fischer Verlag.
  11. Pli fruajn supozojn, kiajn ekz. esprimis Philipp Spitta, ke ekestus konflikto kun la plejparte lutera-pietisme sintena pastraro en Mühlhausen, la nuna Bach-esploro ne plu defendas; vd. pri tio C. Wolff, Kapitel An Divi Blasii zu Mühlhausen.
  12. Rim.: El protokolnoto de la kortego: „La 6-an de novembro la ĝisnuna koncertmajstro kaj kortega orgenisto, Bach, pro sia atestado de obstineco kaj deviga maldungo estas arestita kaj finfine la 2-an de decembro, poste, kun indikata malfavoro, aludita al li fare de la kortega sekretario, samtempe estis malarestita“; laŭ Werner Neumann, Hans-Joachim Schulze (Hrsg.): Fremdschriftliche und gedruckte Dokumente zur Lebensgeschichte Johann Sebastian Bachs, 1685–1750, Kritische Gesamtausgabe, Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1969, (Bach-Dokumente II, Nr. 84), S. 65.
  13. Arno Forchert: Johann Sebastian Bach und seine Zeit. Laaber-Verlag, Laaber 2002, S. 82.
  14. Vd. ekz. Maarten t'Hart: Bach und ich. Kapitel: »Schlummert ein, ihr matten Augen« – Bach und der Tod.
  15. Wolfgang Hildesheimer: Der ferne Bach. 2. Auflage. Insel-Verlag, Frankfurt am Main 1985 (Insel-Bücherei 1025/2), S. 47ff.
  16. Albert Schweitzer: Johann Sebastian Bach, 1908. Breitkopf und Härtel, Leipzig 1952, S. 121.
  17. C. Wolff, Kapitel: Materialien und Metaphysik.
  18. J. S. Bach tre ŝatis sian onklon Johann Christoph Bach, kiu estis urba orgenisto kaj kortega klavicenisto en Eisenach, kaj nomis lin en la familia genealogio kiel „profunda komponisto“, ankaŭ en la nekrologio lin laŭdas C. P. E. Bach, vd. C. Wolff, Kapitel Elternhaus, Stadt, Hof, Schule und Kirche: die musikalische Umgebung.
  19. Pachelbel estis amika kun la patro de Bach, Ambrosius, kaj instruisto de ties filo Johann Christoph Bach, kiu siaflanke instruis Johanon Sebastianon en Ohrdruf, vd. C. Wolff, Kapitel Elternhaus, Stadt, Hof, Schule und Kirche: die musikalische Umgebung.
  20. Trio BWV 1025 estas aranĝaĵo de liutosuito de Weiss.
  21. 21,0 21,1 21,2 En letero de C. P. E. Bach al Forkel (Bach-Dokumente III, Nr. 803, S. 288–290) tekstas, ke lia patro „krom Froberger, Kerl k Pachhelbel studis kaj amis" la verkojn de Frescobaldi, la Badena kapelmajstro Fischer, Strungk.
  22. orgenfugo BWV 579 estas aranĝaĵo de verko de Corelli.
  23. Orgenfugo BWV 574b estas priverkaĵo de verko de Legrenzi.
  24. BWV 1081 estas priverkaĵo el meso de Bassani.
  25. Klavicenfugoj BWV 946, 950 kaj 951 estas priverkaĵoj de verko n-o 1 de Albinoni el la jaro 1694.
  26. 26,0 26,1 Variaj verkoj de Porpora kaj Locatelli apartenis al la koncertrepertuaro de Collegium Musicum en Lepsiko, vd. C. Wolff, Kapitel Materialien und Metaphysik.
  27. BWV 1082 estas priverkaĵo de Suscepit Israel de Caldara.
  28. C. Wolff: Johann Sebastian Bach, S. 6.
  29. C. Wolff: Johann Sebastian Bach. Tabelle 5.3: Bachs Orgelprojekte und Gutachten.
  30. Laŭ la raporto de Agricola: „Sinjoro Gottfr. Silbermann produktis de ĉi tiuj instrumentoj je la komenco du. Unun el ili la beata kapelmajstro Sinjoro Hr. Joh. Sebastian Bach vidis kaj ludis. Li laŭdegis la sonon de tiu, eĉ admiris ĝin: Sed je tiu riproĉis, ke ĝi en la alteco tro malforte laŭtis, kaj tro malfacile estas ludebla. Ĉi tion S-ro Silbermann, kiu ŝatis tute neniun riproĉon pri liaj ellaboraĵoj, tre malbone akceptis. Li koleris pro tio longe kun S-ro Bach. Kaj tamen diris al li lia konscienco, ke S-ro Bach ne estas malprava. Li opiniis, tio estu dirita je lia granda famo, plej bone eldoni de ĉi tiuj instrumentoj; tamen des pli diligente pensi pri la mankoj rimarkitaj de S-ro J. S. Bach. […] S-ro Silbermann ankaŭ havis la laŭdindan ambicion, montri al la beata S.ro Kapelmajstro Bach unu el ĉi tiuj instrumentoj el sia pli nova laboro kaj lasi ĝin ekzameni fare de li; kaj ricevis de li plenan aprobon.“
    Bach-Dokumente Bd. III, Nr. 743.
  31. El: Johann Adam Hiller: Mein Leben; Carl Philipp Emanuel Bach: „Versuch über die wahre Art das Clavier zu spielen.“
  32. Hans Besch: Johann Sebastian Bach: Frömmigkeit und Glaube. Bertelsmann, Gütersloh. 1938.
  33. Robin A. Leaver: Bachs theologische Bibliothek. Hänssler, Neuhausen-Stuttgart 1983. La kompleta postlasaĵo kaj ĝia disdonado sur la heredantoj estas surlistigita en la aldono de la Bach-biografio de Philipp Spitta. Philipp Spitta: Johann Sebastian Bach (vidita 20-an de marto 2010). La ne-teologiaj libroj, ekz. pri muzikteorio, same kiel la verkoj de klasikaj verkistoj evidente jam antaŭ la morto de Bach estis disdonata al la filoj, tiel ke ili ne aperas en la postlasaĵo, same kiel ĉiuj komponaĵoj.
  34. Thomas Wilhelmi: Bachs Bibliothek. Eine Weiterführung der Arbeit von Hans Preuß. En: Bach-Jahrbuch. Jg. 65 (1979), S. 107–129. Komp. ankaŭ Martin Petzold: Zwischen Orthodoxie, Pietismus und Aufklärung – Überlegungen zum theologiegeschichtlichen Kontext Johann Sebastian Bachs. En: Reinhard Szeskus (Hrsg.): Bach und die Aufklärung. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1982, S. 66–107.
  35. Citite ĉe Philipp Spitta: Johann Sebastian Bach (vidite la 20-an de marto 2010).
  36. Werner Neumann, Hans-Joachim Schulze (Hrsg.): Schriftstücke von der Hand Johann Sebastian Bachs. Bärenreiter, Kassel [et al.] 1963 (Bach-Dokumente I), Nr. 1, S. 19–21.
  37. Johan Bouman: Musik zur Ehre Gottes. Die Musik als Gabe Gottes und Verkündigung des Evangeliums bei Johann Sebastian Bach. 2. Auflage. Brunnen, Gießen 2000, ISBN 3-7655-1201-X, S. 29.
  38. Johann Mattheson: Das beschützte Orchestre, 1717: „Mi vidis de la fama orgenisto je Vajmaro S-ro Joh. Sebastian Bach aferojn kaj por la preĝejo (kantatoj) kaj por la pugno (orgenkomponaĵoj) kiuj certe estas tiel faritaj ke oni devas alte estimi la viron.“ Citite laŭ: Über Bach. Anthologie; Stuttgart: Philipp Reclam jun., 1992; S. 17.
  39. Letero de Giovanni Battista Martini, datiĝanta 14-an de aprilo 1750, 3 monatojn antaŭ la morto de Bach: „Mi opinias por superflue voli priskribi la apartan meriton de S-ro Bach, ĉar li ne nur en Germanio, sed ankaŭ en Italio estas sufiĉege konata kaj admirata, nur mi diras, ke mi opinias por malfacile trovi instruiston, kiu lin superas, ĉar li nuntempe prave povas famigi esti unu el la plej bonaj, kiuj ekzistas en Eŭropo.“ El: Über Bach. Anthologie. Philipp Reclam jun., Stuttgart 1992. S. 23.
  40. Musikalische Bibliothek, volumo 4, Tel 1, 1754; citite laŭ Albert Schweitzer: Johann Sebastian Bach, 1908, Breitkopf und Härtel, Leipzig 1952, S. 198.
  41. 41,0 41,1 Citite laŭ Albert Schweitzer: Johann Sebastian Bach, 1908, Breitkopf und Härtel, Leipzig 1952, S. 156.
  42. Citite laŭ Bach-Dokumente III, Nr. 790, S. 276, ankaŭ presite en Alfred Einstein: Mozart. Sein Charakter, sein Werk, Kapitel „Mozart und der Kontrapunkt“, S. 182.
  43. Johann Friedrich Reichardt: Musikalisches Kunstmagazin, 1782: „Neniam komponisto, eĉ de la plej bonaj, profundaj italoj, neniu, tiel elĉerpis ĉiujn eblecojn de nia harmonio kiel Johann Sebastian Bach. Preskaŭ neniu apoĝaturo eblas, kiun li ne aplikis, ĉiun arton kaj ĉiujn falsajn harmoniajn afektaĵojn li mil fojojn aplikis serioze kaj ŝerce kun tia angewandt mit solcher aŭdaco kaj aparteco, ke la plej granda harmoniisto, kiu devus kompletigi mankan temotakton en unu el siaj plej grandaj verkoj, ne tute povus garantii, ke li kompletigis ĝin vere tute tiel, kiel Bach faris“. El: Über Bach. Anthologie. Philipp Reclam jun., Stuttgart 1992, S. 41.
  44. Tiel Ernst Ludwig Gerber kaj Friedrich Wilhelm Marpurg, la lernanteco tamen validas kiel dubinda.
  45. Joseph Haydn (1799): „Eĉ multe malpli mi sentis maljuste, ke estus Joh. Seb. Bach la centro de la suno, do la viro, de kiu deiras ĉiu vera muzika saĝeco.“ El: Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. Fischer-Verlag, 2007, S. 10.
  46. Joseph Müller-Blattau: Mozart: Leben – Briefe - Werke. Langewiesche, Königstein 1957 (Langewiesche Bücherei 234).
  47. Johann Nikolaus Forkel: Über Johann Sebastian Bachs Leben, Kunst und Kunstwerke. Für patriotische Verehrer echter musikalischer Kunst. Leipzig 1802 (online).
  48. The Muscial Times. (propra traduko)
  49. Matthias Wendt, Düsseldorf: Bach und Händel in der Rezeption Robert Schumanns, referato, prezentata okaze de la „Tag der mitteldeutschen Barockmusik 2001 in Zwickau“, Schumann-Forschungsstelle; citite laŭ: Paul Luchtenberg: Wolfgang Müller von Königswinter. vol. 1. eld. Der Löwe Reykers, Kolonjo 1959, p. 269.
  50. F. Börngen: (Herausgeber: MFB Verlagsgesellschaft mbH Eisenach) Johann Sebastian Bach astronomisch geehrt - Eisenach am Himmel genannt; Kolekto: StadtZeit. Stadtjournal mit Informationen aus dem Wartburgkreis, Märzheft. Druck- und Verlagshaus Frisch, Eisenach 2000, Seiten 21–22

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Literaturo, biografiaĵoj, institucioj[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Libere haveblaj notoj kaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Sebastian Bach » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 2810355 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.