Saltu al enhavo

Anunciacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anunciacio
arta temo
biblia rakontado
religia festotago Redakti la valoron en Wikidata
Poste Octave of the feast of the annunciation vd
vdr
Vitralo en la Kapelo de Universitato Princeton

Anunciacio estas kristana festo, memoriganta la anoncon pri la estonta naskiĝo de Jesuo Kristo al ties patrino, Sankta Maria. Kristanoj festas ĝin je la 25-a de marto, naŭ monatojn antaŭ kristnasko.

Laŭ la evangelio laŭ Luko (1, 26–38) ĉefanĝelo Gabrielo vizitis Marian kaj anoncis al ŝi, ke ŝi naskos filon nomotan "Jesuo". Kiam Maria kontraŭdiris, ke ŝi ne rilatis al viro, Gabrielo klarigis, ke la gravediĝo okazos pere de la Sankta Spirito.

Kiam la 25-a de marto estas en la antaŭ- aŭ post-paska semajno, la latina katolika eklezio prokrastas la feston al la lundo post tiuj du semajnoj. La ortodoksaj kaj orientaj katolikaj eklezioj ne prokrastas la feston, sed aplikas specialan liturgion por konveni al ambaŭ samtagaj festoj.

Ankaŭ la eventon de la anonco mem oni nomas anunciacio. Ĝi estas ofta temo de pentraĵoj de malnovaj majstroj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]