Jesuo Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La plej malnova konata detala bildo de Jesuo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo Sankta Katarino.
Jesuo en pentraĵo de El Greco.

Jesuo Kristo (hebrea: יהשוה, latine: Iesus Christus; greke: Ιησους Χριστος /jesus ĥristos/; naskiĝis ĉ. −5 eble en Betlehemo, mortis ĉ. 33 krucumita en Jerusalemo) estis juda predikanto.

Fidindaj historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia vivo estas kolektitaj en kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de la Nova testamento de la kristana Biblio. Laŭ kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem, kaj li resurektis tri tagojn post sia morto sur la kruco.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Kopio de la Mandylion de Edeso, de la privata kapelo de la papo en Vatikano, estas konsiderata la pentraĵo plej antikva pri Jesuo.

Jesuo venas el Latino Iesus, kiu siavice venas el la greka Iesous (Ιησους). La helena formo estas transliterado de la aramea nomo Jeŝŭa (ישוע) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebrea Jehoŝŭa (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la sinjoro estas savado" aŭ "Jehovah savas".

La titolo Kristo venas, tra Latino, el la helena Ĥristos (Χριστος), kiu signifas unktita. La helena formo estas laŭvorta transskribo de Messiah el la hebrea maŝijaĥ (משיח) aŭ aramea m'shikha (משיחא).

En araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto Isa bin Marjam (عيسى بن مريم = Isa mari-ido), kaj de arabaj kristanoj kiel Jesua al-Masih (يسوع المسيح).

Jesuo parolis la aramean, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝŭa. Li verŝajne parolis ankaŭ la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.

Genealogio laŭ la Biblio[redakti | redakti fonton]

Teksto el le Sankta Biblio, Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro 1.

1. La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham. 2. Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj, 3. kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram, 4. kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma, 5. kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj, 6. kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. 7. kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa, 8. kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija, 9. kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija, 10. kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija, 11. kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon. 12. Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel, 13. kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor, 14. kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud, 15. kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob, 16. kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hispana versio de Infano Jesuo nome Bendito Niño Jesús de Ntra. Sra. de las Mercedes de San Fernando.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Infano Jesuo.

Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6—eble je la printempo de -5—en Judio, gubernio de Romio. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4. Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria kaj aliaj—la kristanoj kaj islamanoj—la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobon, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nekonataj jaroj de Jesuo.

La nekonataj jaroj de Jesuo (ankaŭ nomata silentaj jaroj, perditaj jaroj, aŭ mankantaj jaroj) ĝenerale rilatas al la periodo inter lia infanaĝo kaj la komenco de lia ministerio (instruoj kaj paroloj), periodo ne priskribita en la Nova Testamento. La koncepto "perditaj jaroj de Jesuo" estas kutime renkontita en esotera literaturo (kie foje ankaŭ aperas lia ebla post-krucuma aktivado) sed ne estas kutime uzita en scienca literaturo, ĉar oni supozas, ke Jesuo probable laboris kiel ĉarpentisto en Galileo, almenaŭ parte kun Sankta Jozefo, de la aĝo de dek du ĝis tridek, do la jaroj ne estis "perditaj jaroj", kaj ke li mortis sur Kalvario. En la malfrua mezepoka periodo, aperis Artur-legendoj, en kiuj la juna Jesuo estis en Britio. En la 19-a kaj 20-a jarcento aperis teorioj, laŭ kiuj inter la aĝoj de 12 kaj 30 Jesuo vizitis Kaŝmiron, aŭ studis kun la esenoj en la Judea dezerto. Modernaj gravaj kristanaj kleruloj ĝenerale malakceptas tiujn teoriojn kaj asertas, ke nenio estas konata ĉirkaŭ tiu tempoperiodo en la vivo de Jesuo. La uzo de la "perditaj jaroj" en la "svena hipotezo", sugestas ke Jesuo postvivis sian krucumon kaj daŭrigis sian vivon. Ĉi tio, kaj la rilata vido, ke li evitis krucumon entute, okazigis plurajn spekuladojn pri kio okazis al li en la supozitaj restantaj jaroj de sia vivo, sed ĉi tiuj tute ne estas akceptitaj de gravaj fakuloj.

Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, verdiktita kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda festo je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 33 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.

Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.

Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj en loko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).

Lingvo de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Fresko de la 11-a jarcento pri la Ekzorcismo en la Sinagogo de Kafarnauno.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lingvo de Jesuo.

Oni ĝenerale konsentas ke Jesuo kaj liaj disĉiploj unuavice parolis la aramean, la komunan lingvon de Judea en la unua jarcento p.K., plej probable galilean dialekton distingeblan de tiu de Jerusalemo.[1] La urboj Nazareto kaj Kafarnao en Galileo, kie Jesuo pasigis plejparton de sia vivo, estis arame-parolantaj komunumoj.[2]

Sociekomonia stato de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Jesuo devenis el Nazareto de Galilea, en la periferio de la hebrea mondo. Jesuo estis filo de "tektòn" – kiu povas estis interpretita lignaĵisto, ĉarpentisto aŭ konstruisto (Mt 13,55; Mc 6,3; Lc 4,22; Gv 6,42) -, kaj "tektòn" li mem. Lia familio ne estis, eble, je malriĉaj kondiĉoj[3] kaj estis partoprenanta en la socia kaj religia vivo de sia tempo: Elizabeto, parencino de lia patrino, estis edzino de Zeĥarja, kiu laŭ la Luka Evangelio sacerdote deĵoris en la templo de Jerusalemo.

Ĉiam Luko raportas ke “Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj homoj” kaj ke je nuraj dek du jaroj li paroladis al la saĝuloj en la templo, evidentigante tiel la preparon akiritan en la kono pri la Biblio[4].

Dum la lastaj jaroj de sia publika ministerio, Jesuo partoprenas en bankedoj, same kiel en tiun de Kanao de Galilea, kaj frekventas fariseojn kaj publikanojn ĝispunkte ke mem reagis kontraŭ kritikoj ricevitaj pro tio dirante: “La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj” (Mt 11,19) pro la fakto ke li kondutis vivon malpli asketan ol tiu de Johano la Baptisto.

La lastaj tagoj de Jesuo[redakti | redakti fonton]

Philippe de Champaigne, La mortinta Kristo kuŝanta sur sia mortotuko. Io simila vidiĝas en la Mortotuko de Torino (aŭ inverse).

Enirinte Jerusalemon kune kun la disĉiploj por plenumi sian mesian taskon, Jesuo kolizias, vorte kaj fakte, kun la hebreaj aŭtorituloj kiam li renversas la tablojn de la monŝanĝistoj. Pro tio kaj aliaj konstrastoj la hebreaj aŭtoritatoj influas sur la romiaj aŭtoritatoj por ke Jesuo estu eliminata.

Jesuo estas krucumita laŭordone de Pontio Pilato, romia prokuroro de Judujo: evidente li ne timis la popularecon kaj hosanigon de Jesuo: tio videblas ankaŭ en la trilingva subskribo: “Jesuo Nazareno Reĝo de Judoj” (Latine: IESVS NAZARENVS REX IVDAEORVM). La Evangelioj diras ke tiu prokuroro hezitis cedi al la postuloj de la religia-politika Sinedrio, kiu instigis por ke la popolo postulu la krucumon de Kristo [5].

Laŭ Cicerono (ad Verrem V, 165) la krucumado estis “la plej kruela kaj horora torturo”. Laŭ Flavio Jozefo la kondamnito devis antaŭe esti submetita al senkarniganta skurĝado kaj poste kunporti al la ekzekuta loko la transveran lignon (Judaj Militoj 6, 304). La krucumado ne estis por la Palestinoj novaĵo ĉar ĝi estis praktikita ankaŭ de hebreoj: Jozefo Flavio informas ke la ĉefsacerdoto Aleksandro Janeo krucumigis ĉirkaŭ 800 malamikajn fariseojn.

Ankaŭ ceteraj apartaĵoj okazintaj dum la krucumado de Jesuo, kiel la mokado al la kondamnito, la lotumado de la vestoj de la kondamnito, la oferto de vinagro ktp kongruas kun la similaj okazaĵoj registritaj en la tiutempaj kronikoj. Kiel evidentas, do, nenio nova en la krucumado de Jesuo.

La resurekto[redakti | redakti fonton]

La resurekto de Jesuo en versio de Piero della Francesca.

La resurekto estas atestata de ĉiuj novtestamentaj dokumemtoj kanonaj kaj apokrifaĵaj. La resurekto de Jesuo, kvankam en tradicioj foje nekoheraj, komenciĝas el la konstato de tombo malplena.[6] El la kritika analizo de la Evangelioj oni akiras la evidenton ke la resurekto estis la unua nukleo de la predikado de la unua kristana komunumo.

Laŭ la diversaj fontoj, oni konstatis, ke Jesuo (tio estas lia kadavro) jam ne estis en la tombo tri tagojn post sia entombigo. Unue oni vidis la tomban kovroŝtonon formovita kaj la gvatantaj soldatoj dormintaj. La tuta scenaro ripetiĝas en la celebroj de la ĉefa miraklo de la vivo (la morto) de Jesuo.

En la sekvo kaj disvastigo de la kristanismo tra la tuta mondo, la resurekto de Jesuo estas la kerno de la pruvo ke Jesuo estas Dio, laŭ la teologio de kristanoj. Kongrue unu el la du ĉefaj festaroj kaj ceremoniaroj en la liturgio kaj ritaro de kristanismo la Sankta Semajno (rememore de la morto klaj resurekto de Jesuo) estas festata tra la tuta mondo kristana, same kiel la Kristnasko rilate al la nasko de la infano Jesuo.

Interpreto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kristanoj, Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskita de virgulino, Maria, kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).

Mikelanĝelo, detalo de La Universala Juĝo. Jesuo kaj la Virgulino Maria.
Judujo kaj Galileo en la 1-a jarcento, kie kaj kiam vivis supozeble Jesuo.

Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo.

Laŭ la Nova testamento, Jesuo neniam klare diris ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo—anstataŭ li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro. Lia dieco estas manifestita ne per diro sed per ago.

"Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe de herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du. Finfine, je la 4-a jarcento, la Eklezio asertis ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskigita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), sen naturo pekema.

Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo.

Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.

Laŭ la judoj, Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.

Laŭ la gnostikoj, Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la 1-a2-a jarcento La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.

Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Isa bin Marjam.

Laŭ la islamanoj, Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskigita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio kaj ne estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noa, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li—ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.

Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohameto, la fina profeto.

Pri la kruco kaj releviĝo, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.

Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de Manifestiĝoj de Dio. Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj.

Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro John Dominic Crossan en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").

La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis sankta profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem—sed nur la kristanoj kredas ke li leviĝis el la mortintoj.

Moderna ekzegezo[redakti | redakti fonton]

Kristo en la parenca domo de John Everett Millais, 1850. Diversaj pentraĵoj tiutempaj montras la intereson pri la historia Jesuo.

Malsame ol la tradicia ekzegezo, hodiaŭ ĝi malpli atentas pri la kompilado de sintezo de la diversaj evangelioj por konstrui la vivon de la historia Jesuo; ĝi preferas konsideri ĉiun unuopan evangelion por determini la personecon de la aŭtoro kaj ties subkuŝantan teologion, la komunumon kaj la skolon el kiuj la teksto produktiĝis.

El tiuj apartaj kritikoj, la historiistoj konkludas per tiu skalo de certecoj: kelkaj fervore defendas la nulon de probableco ke ia Jesuo vere ekzistis, aliaj akceptas la tuton de la evangelioj: inter la 0 kaj 100 de akceptebleco svarmas varia percenteco de historieco. Kaj la figuro de Jesuo estas varie interpretita[7]. Naskiĝis du centraj skoloj: la mita kaj la kritika.

La moderna esploro, kiu emas integrigi la historian-kritikan metodon per la sinturno al aliaj metodologioj uzitaj en aliaj sciencoj kiel tiuj sociaj, antropologiaj, psikologiaj, metas apartan emfazon en la evidentigo de la hebreeco de Jesuo. Alia karakterizo estas la plilarĝigo, internacia kaj plurkonfesia, de la esploro, en kiu jam elstaras la bibliaj fakoj de la centoj da katolikaj priteologiaj universitatoj, krom tiuj protestantaj kaj aliekleziaj.[8]

Mita kaj la kritika teorio[redakti | redakti fonton]

La unua paĝo de la Evangelio laŭ Marko en armena, de Sargis Pitsak, 14-a jarcento.

La Jesuo historia estas juĝata tute elpensita: li estas pura elpensaĵo (ekzemple Michel Onfray). Aliaj opiniis ke la fontoj ne permesas ekspliki la naturon de lia personeco kaj historio. Al tiuj lastaj iuj teologoj, precipe protestantaj, (vidu ĉe Rudolf Bultmann) respondis ke por la kredo ne necesas fundamento historia. Sinteze:

por la skoloj “kritika” kaj “mita”, la resurekto ne okazis aŭ ne gravas scii ĉu ĝi okazis: ĝi fontas el misinterpreto, bonafide, fare de la kristana komunumo:

- laŭ la “kritika” skolo la eraro naskiĝis en la unua komunumo (la apostola) kiu miskomprenis la faktojn viditajn;

- laŭ la “mita” skolo la eraro naskiĝis en la dua kristana komunumo (la greka eksterpalestina) kiu miskomprenis la dirmanierojn hebreajn/arameajn uzitajn de la apostoloj.

Ambaŭ hipotezoj, celantaj savi la bonan fidon de la kristana komunumo, estus la unikaj eblaj, ĉar la eraro povis okazi nur en unu el la du komunumoj. Sekve la miso ne plu eblis ĉar:

- la greka lingvo ne plu forgesiĝis; kaj

- en la Nova Testamento, post la kodigo en la kanono, ne povis enkromiĝi aliaj misinterpretoj, se konsideri, ke ĝi estas la plilongigo de la komunumo kiu ĝin legadis.

Jesuo helenisma heroo[redakti | redakti fonton]

Tiu teorio estas subtenata ekzemple de Gregory J. Riley. Vidu Un Jésus, plusieurs Christ, Labor & Fides.

Jesuo revoluciulo[redakti | redakti fonton]

Paĝo de manuskripto de 1220 kiu montras Jesuon kaj en anguloj la simbolojn de la kvar evangeliuloj.

Subtenis tion, ekzemple Robert Eisenman kaj S. G. F. Brandon kaj politikaj franĝoj kiuj faris Jesuon sia genia kompanulo amasmovanto.

S. G. F. Brandon disvolvis la teorion pri “Jesuo Zelota” (1969) precipe apogiĝante sur vidpunkto de elstudita Evangelio laŭ Marko kiu allasus pensi grandan proksimecon de Jesuo kaj ties disĉiploj kun la religia-politika gerila frakcio de la tiutempa Izraelo.

Jesuo majstro de saĝo[redakti | redakti fonton]

Jesuo estus nur saĝulo. Iniciatintoj: John Dominic Crossan, Robert Funk, Burton Mack, Stephen J. Patterson.

Samopinias la aŭtoroj de la Juda skolo de la Nova Testamento kiuj trovis profundan similecon inter la “prisaĝula” doktrino de Jesuo kaj la pensostilo de Talmuda midrasoj. Jesuo komenciĝas esti vidata, male ol en la Talmudoj, kiel “Nia frato Jesuo”.

Jesuo inspiriĝinta[redakti | redakti fonton]

Individue inspirite el alto kiel multaj saĝuloj. Tion argumentas Marcus Borg, Stevan Davies, Geza Vermes.

Jesuo profeto de la socia ŝanĝebleco[redakti | redakti fonton]

Proponas tion Richard Horsley, Maccoby, Theissen.

Jesuo apokalipsa profeto[redakti | redakti fonton]

Jesuo anoncintus la proksiman mondan katastrofon kiel purigan intervenon de Dio. Epigonoj de tiu teorio: Bart Ehrman, Paula Fredriksen, Gerd Lüdemann, John P. Meier, E. P. Sanders.

Jesuo la savanto kiel Sendito de Dio[redakti | redakti fonton]

Resurekto de Lazaro.

Temas pri la tradicia vidpunkto de la kristanaj eklezioj. Tio estas, la fontoj diras ekzakte kion diras la ĉiama kredago de la kristanaj eklezioj. Sed ĉi kaze la tekstoj estas tutkritike elstuditaj de kompetentuloj de multnombraj kristanaj universitatoj kaj akademioj. La konkludoj pruvus ke la deduktaĵoj de la kristanaj fontoj ne kontraŭas, ankaŭ sen ĝin pravigante, la premisojn de la kredagon.

Demandoj al Jesuo[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĵusaj enketoj, cititaj de diversaj ĵurnalaj fontoj, jen serio de demando kiujn hodiaŭaj junuloj almetus antaŭ Jesuo se eblus lin renkonti. Temas pri demandoj koncernantaj teologiajn kaj filozofiajn problemojn teoriajn kaj universe eternajn: "Kial la morto? Kia la senco de la vivo? De kie la malbono kaj sufero? Kio post la morto? Kial ni estis enmondigitaj?".

Kiel oni vidas, neniu el la demandoj koncernas la historian teran vivon de Jesuo, lian predikadon, lian anoncon, lian vivprakson, lian pasionon, morton kaj resurekton. Ĉu el tio deduktebla ke la enkarniĝo kaj la dieco de Jesuo ne plu interesas? Ĉu manko de percepto ke tiuj lastaj Jesuaj karakterizoj estas la bazo de la eventualaj respondoj al tiuj eternaj demandoj?[9]


Fontoj[redakti | redakti fonton]

Marko verkante la Evangelion.

La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70 kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la 2-a jarcento, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.

La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin.

Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la 2-a jarcento aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.

Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo—Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.

La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardeko:

  • 30-oj: Jesuo krucumita
  • 40-oj:
  • 50-oj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
  • 60-oj: Q, Marko
  • 70-oj: Signoj, 1 Petro
  • 80-oj: Luko, Agoj, Mateo
  • 90-oj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo

La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj.

(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).

Jesuo en fikcio kaj arto[redakti | redakti fonton]

Jesuo en arto[redakti | redakti fonton]

Kristo Pantokratoro ĉirkaŭita de mandorlo en la absido de Sankta Klemento de Tahull. Flanke troviĝas la Tetramorfo, alegorio de la kvar evangeliuloj.

Dekomence, la kristana arto evitis reprezenti Jesuon kun homa formo, prefirante elvoki lian figuron pere de simboloj, kiaj la monogramo formita de la grekaj literoj Χ kaj Ρ, inicialoj de la greka nomo Χριστός (Kristo), unuige foje de Α kaj Ω, respektive unua kaj lasta literoj de la greka alfabeto, por indiki ke Kristo estas la komenco kaj la fino; la simbolo de la fiŝo (ΙΧΘΥΣ, iĥthýs en greka, akrostiko de Ἰησοῦς Χριστός, Θεοῦ Υἱός, Σωτήρ (Iesoûs Khristós, Theoû Huiós, Sōtḗr: ‘Jesuo Kristo, filo de Dio, Savinto’); la Dia Ŝafo; aŭ eĉ pere de homomorfaj simboloj, kiel tiu de la Bona Paŝtisto.

Poste aperis reprezentoj de Kristo, unue prezentata kiel senbarba junulo. El la 4-a jarcento li estis reprezentata preskaŭ nur havanta barbon. En la bizanca arto iĝis ofta serio de reprezentoj de Jesuo, kelkaj el kiuj, kiel la figuro de la Pantokratoro, havis ampleksan disvolvigon en la eŭropa mezepoka arto.

Jesuo en literaturo[redakti | redakti fonton]

El fino de la 19-a jarcento, estas nombraj la literaturaj aŭtoroj kiuj donis personajn interpretojn de la figuro de Jesuo. Inter la plej elstaraj verkoj kiuj traktis la temon menciindas la jenaj:

La figuro de Jesuo estis ankaŭ la temo de kelkaj verkoj de literaturo de konsumo, foje en ĝenroj kiel scienco-fikcio aŭ la romano de mistero:

Jesuo en la kinarto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barrett, C.K. The Gospel According to John, 2a Eldono. London: SPCK, 1978.
  • Habermas, Gary, The Historical Jesus: Ancient Evidence for the Life of Christ, (College Press: Joplin, MI 1996).
  • Kessler, Hans, La Risurrezione di Gesù Cristo. Uno studio biblico, teologico-fondamentale e sistematico, Queriniana, Brescia, 1999.
  • Vittorio Messori, Ipotesi su Gesù, SEI (Italio).
  • Piero Ottaviano, La fundamentoj de la kristanismo [6] vidu Pubblicazioni.
  • Wright, N.T., The Challenge of Jesus: Rediscovering who Jesus was and is. IVP 1996.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allen C. Myers, ed. (1987).
  2. Aramaic language – Encyclopedia Britannica
  3. V. C.P. Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009, pagg. 27-28
  4. Iuj reserĉantoj evidentigas kiel estis ne malofta, inter la infanoj tiomaĝantaj, diskutoj pri religiaj temoj kun la leĝodoktoroj. (V.. C.P. Thiede, "Jesus. La fede, i fatti", Edizioni Messaggero Padova, 2009, p. 48
  5. Jean-Pierre Lémonon, Pilate et le gouvernement de la Judée, Textes et monuments, Paris, 1981.
  6. Xavier-Léon Dufour, Résurrection de Jésus et message pascal, Seuil, 1971.
  7. [1] [2]
  8. Jen listo de tiaj ateneoj en Italio [3], [4].
  9. Il foglio [5], n. 369 Quali domande a Gesù?