Metodismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metodistoj)
® La Uniigita Metodisto kruco, adoptita en 1968, estas konata kiel la Kruco kaj (Fajro, Flamo). La kruco prezentas Kristo dum la flamo prezentas la (Sankta Spirito, Parakleto) de Pentekosto.

La metodistoj estas la membroj de protestanta movado eliĝintaj el la anglikana eklezio kaj fondintaj novan eklezion (nun ekleziaron). La eklezion fondis la anglo John Wesley [ĝon ŭezli] (1703-1791) kaj lia frato Charles Wesley [ĉaalz] (Karlo). Ili estas pli liberaj en la ceremonioj kaj la instruoj ol multaj aliaj protestantaj eklezioj. La plej alta eklezia instanco estas la Konferenco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La metodisma eklezio havas du branĉojn: la brita (sen episkopoj) kaj la usona (kun episkopoj); la metodistoj en Eŭropo ekster la britaj insuloj plejparte apartenas al la usona branĉo.

La nomo de la metodistoj venas el la nomo de oksforda klubo, en kiu aniĝis la fondintoj dum la studjaroj. La klubanoj havis strikte metodan konduton, pro kio ili ricevis la moknomon "metodistoj", kiun ili poste mem akceptis.

La Wesley fratoj estis tre sukcesaj predikistoj kaj "vekis" amasojn; Charles verkis multajn gravajn himnojn. La fratoj estis origine anglikanoj, sed la anglikana eklezio malakceptis ilian agadon, kaj la movado apartiĝis en 1793.

La eklezianoj estas pli ol 70 milionoj en pli ol 120 landoj. La eklezio estas plej multnombraj en anglalingvaj landoj (Usono, Britio, Kanado).

La kredantoj devas vivi kun amo al proksimuloj kaj al Dio, ĉiam venki super pekoj kaj konduki ankaŭ aliajn al beateco. Tiel por metodistoj tre gravis la misio, precipe inter la afrikaj kaj usonaj nigruloj.

En la metodisma eklezio membras interalie Nelson Mandela, Kofi Annan kaj George W. Bush.

El la metodisma eklezio venis la fondinto de la Sav-armeo (Salvation Army), William Booth (1829-1912).

Unuiĝinta Metodisma Eklezio[redakti | redakti fonton]

La Unuiĝinta Metodisma Eklezio (angle, United Methodist Church; diversaj aliaj nomoj laŭlingve kaj laŭlande) estas tutmonda protestanta kristana eklezio. Ĝia centro estas en Usono, sed pli ol 40% el ĝiaj membroj estas en aliaj landoj. En novembro 2015 la tutmonda eklezio havis ĉirkaŭ 12,1 milionoj da membroj, el kiuj ĉirkaŭ 7,2 milionoj estis en Usono. La Unuiĝinta Metodisma Eklezio estas la plej granda organizita eklezio inter la entute ĉirkaŭ 80 milionoj da metodistoj aŭ veslianoj. Ĝi formas grandan parton de la Monda Metodisma Konsilio. Sub la nuna nomo la eklezio kreiĝis en 1968 per la kunfandiĝo de "The Methodist Church" ("La Metodisma Eklezio") kaj "The Evangelical United Brethren Church" ("La Evangelia Unuiĝinta Eklezio de la Frataro"). Teologie, la Unuiĝintaj Metodistoj estas plejparte arminianaj. Organize, ĝi havas (kontraste al iuj metodismaj eklezioj) episkopojn.

Aliaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La Libera Metodisma Eklezio estas protestanta konfesia organizaĵo en la veslejana, arminianisma tradicio en Metodismo. Ĝi formiĝis en 1860 kiam frakcio oponanta sidlokan luigadon en la metodismaj preĝejoj de Usono apartiĝis disde la nordusona Metodisma Episkopa Eklezio.

Metodismo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum kelkaj jaroj, inter 1929 kaj la mezo de la 1930-aj jaroj, ekzistis Internacia Metodista Ligo Internacia. Antaŭ, dum kaj post la ekzisto de tiu ligo, la metodistoj povis kaj povas aliĝi al la Kristana Esperantista Ligo Internacia, kiu ligas la protestantajn Esperantistojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]