Kofi Annan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kofi Annan
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Kofi Annan

En funkcio:
1-a de januaro 1997 – 1-a de januaro 2007
Antaŭulo Boutros Boutros-Ghali
Sekvanto Ban Ki-moon

Naskiĝo 8-an de aprilo 1938
en Flag of the Gold Coast.svg Kumasio, Gold Coast
Morto 18-an de aŭgusto 2018 (2018-08-18)
en Berno
Nacieco duone aŝantio kaj duone fanteo (Ganao)
Edz(in)o Nane Annan
Alma mater Lernejo Mfantsipim
Masaĉuseca Instituto de Teĥnologio
Okupo politikisto
Religio kristano
v  d  r
Information icon.svg

Kofi Atta ANNAN [KO-fi A-ta a-NAN] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1938; mortis la 18-an de aŭgusto 2018) estis (de 1997 ĝis 2006) la sepa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juna vivo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Annan naskiĝis al Henry REGINALD kaj Victoria ANNAN la 8-an de aprilo, 1938, en la urbo Kumasi en Ganao. Lia nomo signifas "vendrede naskita." Annan estis ĝemelo, okazo konsiderata kiel speciala en la ganaa kulturo; lia ĝemela fratino Efua mortis en 1991.

La familio de Annan estis parto de la elito en sia nacio; ĝiaj avoj ambaŭ estis tribestroj. Lia patro estis duone aŝantia kaj duone fantea; lia patrino estis tute fantea. Lia patro laboris longatempe kiel eksportadministranto por la Fratoj Lever kakao-kompanio.

La edzino de Annan estas Nane Maria (Lagergren) Annan el Svedio, juristo kaj artisto kiu estas la duon-nevino de Raoul Wallenberg. Ili havas tri infanojn.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1954 ĝis 1957, Annan iris al la elita Lernejo Mfantsipim, metodisma lernejo ĉe Cape Coast (Kapo Marborda) fondita dum la 1870-aj jaroj. Annan unufoje diris ke la lernejo lernigis lin ke " sufero ie ajn koncernas homojn ĉieajn." Dum 1957, la jaro dum kiu Annan fariĝis diplomitulo de la Lernejo Mfantsipim, Ganao fariĝis la dua sendependiĝinta brita kolonio en Afriko (post Sud-Afriko).

Dum 1958, Annan komencis studon por diplomo de ekonomiko ĉe la Kolegio Kumasi de Scienco kaj Teĥnologio, nun la Universitato de Scienco kaj Teĥnologio. Li ricevis subvencion de la Fondaĵo Ford kiu povigis lin fini siajn antaŭdiplomajn studojn ĉe Kolegio Macalester en Saint Paul, Minesoto en Usono dum 1961. Post tiam li studis ĉe la Universitata Instituto de la Altaj Internaciaj Studoj ("Institut universitaire des hautes études internationales") en Ĝenevo, Svislando, ekde 1961 ĝis 1962, kaj poste iris al la Masaĉuseca Instituto de Teĥnologio (1971 ĝis 1972) kiel Sloan Fellow kaj ricevis diplomon de Mastro de Scienco por administrado.

Annan flue parolas la anglan, la francan, la fantian kaj aliajn dialektojn de la akana, kaj aliajn afrikajn lingvojn.

Frua labortempo[redakti | redakti fonton]

Annan eklaboris por la Monda Organizaĵo pri Sano, parto de la Unuiĝintaj Nacioj, en 1962. Ekde 1974 ĝis 1976, Annan laboris kiel Direktoro de Turismo en Ganao.

Postatempe, li reiras al laboro por la Unuiĝintaj Nacioj kiel Asistanta Ĝenerala Sekretario dum tri sinsekvaj periodoj: Homa Rimeda Administrado kaj Sekureca Kunordigisto ekde 1987 ĝis 1990, Programplano, Buĝeto kaj Financo, kaj Kontrolisto ekde 1990 al 1992, kaj Pacgardantaj Aferoj ekde marto de 1993 ĝis februaro de 1994. Annan tiam estis Ĝenerala Subsekretario ĝis oktobro 1995, kiam li iĝis Speciala Reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario al la eksa Jugoslavio dum kvin monatoj kaj poste reiris al ĝia okupo kiel Ĝenerala Subsekretario dum aprilo de 1996.

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

La 13-an de decembro, 1996, Annan-on elektis la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj esti la Ĝenerala Sekretario kaj tion konfirmis la Ĝenerala Asembleo post kvar tagoj. Annan tuj faris la ofican ĵuron, ekestinta la nova Ĝenerala Sekretario la 1-an de januaro, 1997. Annan anstataŭigis la antaŭan Ĝeneralan Sekretarion Boutros Boutros-Ghali el Egipto kaj estas la unua Ĝenerala Sekretario el subsahara Afriko.

En lia libro Premi la Manon de la Diablo: La Malsukceso de Humaneco en Ruando, eks-ĜS Roméo Dallaire diras ke Annan estis tro pasiva en lia respondo al la 1994-jara genocido de tucioj en Ruando. Dallaire opinias ke Annan, la estro de la tiamaj ruandaj pacgardantaj misioj, ne permesis UNO-ajn soldatojn eniri kaj foriri la konflikton aŭ ricevi pli da loĝistika kaj materiala subteno.

Annan sendis ĉi tiuj gratulan mesaĝon al la Esperantistoj de la mondo, kiuj berline kunvenis je la 84-a Universala Kongreso de Esperanto (1999):

“Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la okdek-kvara Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tiumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco; en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malriĉon — la staton en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.

“Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, pandemioj, amas-armado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, la ‘lavado’ de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas ‘problemoj sen pasportoj.’ Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.

“En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon — kaj batali kontraŭ minacoj al la paco — postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio — la socio en kiu neniu rajtas sole kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj — montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi pri temoj kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.

“Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto.

“Kiel instruas afrika proverbo: ‘La Teron ni ne posedas sed prizorgas por la posteuloj.’ Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la help de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.”

Lia Ĝeneral-Sekretarieco renoviĝis la la 1-an de januaro, 2001, nenormala devio el la neskribata politiko. La ofico normale ŝanĝas inter la kontinentoj, po du periodoj por ĉiu; ĉar li anstataŭigis alian Afrikanon, normale Annan regus nur unu periodon. Tamen, ĉi-foje Annan povis atingi reelekton.

Dum aprilo de 2001, la Ĝenerala Sekretario dissendis kvin-punktan planon por helpi kontraŭi la HIV/aidosa epidemion. Annan decidis ke tiu epidemio estas sia "propra antaŭeco" kiel Ĝenerala Sekretario kaj en sia vivo ĝenerale. Li proponis la kreon de Monda Fonduso pri Aidoso kaj Sano por kolekti la pluan monon necesitan por helpi evoluantajn naciojn batali kontraŭ la HIV/Aidosan krizon.

La 10-an de decembro, 2001, Annan kaj la Unuiĝintaj Nacioj kune ricevis la Premion Nobel de Paco, "pro ilia laboro por pli bone organizata kaj pli paca mondo". En 2005 evidentiĝis, ke lia filo, Kojo Annan gajnis monon dum blokado kontraŭ Irako, kiam Irako vendis nafton kontraŭ nutraĵo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Retejoj[redakti | redakti fonton]

retejo de UN pri Kofi ANNAN: