Carlos Saavedra Lamas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Saavedra Lamas
Nobel-premiito
Persona informo
Carlos Saavedra Lamas
Naskiĝo 1-an de novembro 1878 (1878-11-01)
en Bonaero
Morto 5-an de majo 1959 (1959-05-05) (80-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero • Colegio Nacional de Buenos Aires • Nacia Universitato La Plata vd
Partio Partido Autonomista Nacional vd
Familio
Parencoj Lucas González • Roque Sáenz Peña vd
Profesio
Okupo juristoadvokatodiplomatopolitikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo politikodiplomatiolabora jurointernacia jurokonstitucia juro vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos SAAVEDRA LAMAS (Bonaero, 1-a de novembro 1878 - 5-a de majo 1959) estis argentina politikisto, diplomato kaj juristo. Li ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 1936.

Li studis Juron en la Universitato de Bonaero. Li estis deputito kaj poste Ministro de Justico kaj Publika Instruo (1915) kaj de Eksteraj Rilatoj (1932 - 1938), dum la prezidenta periodo de Agustín P. Justo.

Kiel Ministro li prezidis la Konferencon de Paco de Ĉako, en kiu partoprenis la registaroj de Brazilo, Ĉilio, Peruo, Urugvajo kaj Usono, dum kiu subskribiĝis armistico, kiu finis la Ĉakan Militon (1932 - 1935).

Li inspiris la t.n. Kontraŭmilitan Pakton Saavedra Lamas, subskribitan de 21 landoj, kaj kiu fariĝis internacia jura ilo kontraŭ la milito.

Pro tiuj ĉi agadoj li ricevis la Nobelpremion pri Paco en 1936.

Li poste dediĉis sin al la universitata kaj akademia vivo.