Robert Cecil
publikigita versio estis patrolita je 6 okt. 2017. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 6 okt. 2017.

Por la politikisto de la 16-a kaj 17-a jarcentoj, bv. klaki Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury
Robert CECIL [sesil], plennome Edgar Algernon Robert Gascoyne-Cecil, 1st Viscount Cecil of Chelwood, (14-a de septembro 1864 – 24-a de novembro 1958) estis angla esperantisto kaj eksministro de Britio. Kiel delegito de Sud-Afriko ĉe la Ligo de Nacioj, estis en 1920-21 fervora subtenanto de Esperanto. Laŭ lia eldiro "helpa mondlingvo ne estas bezonata nur de la intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem."
Li estis brita juristo, politikisto kaj diplomato. Ki estis ano de Konservativa Partio de Britio kaj ministro en la registaro de David Lloyd George kaj Stanley Baldwin.
En la jaro 1916 li publikigis la memorandon kiu li montris sian proponon evitadi militojn, kaj la memorando estas agnoskata kiel la unua oficiala dokumento, montranta apogon de Britio por la fondo de Ligo de Nacioj. Dum la paca konferenco en Parizo, en kiu oni subskribis la Traktaton de Versajlo li estis ano de la brita delegacio.
En 1937 li ricevis la Nobel-premion pri paco (vidu la apudan Nobel-medalon).
Oni ne konfuzu lin kun lia patro Robert Gascoyne-Cecil, 3rd Marquess of Salisbury, kiu estis trifoje ĉefministro de Britio (1885, 1886–1892, kaj 1895–1902).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
![]() |
Trovu « Robert Cecil » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |