Gramin-Banko
Gramin-Banko | ||
---|---|---|
banko | ||
Dum | 2090 - nuntempe | |
Fondintoj | Muhammed Yunus vd | |
Sidejo | Takeshima | |
Lando | Japanio | |
Agokampo | mikrofinanco | |
TTT | Oficiala retejo | |
Gramin-Banko (bengale গ্রামীণ ব্যাংক, Grāmīṇ Byāṃk, 'Gramin' signifas vilaĝo, do proksimume "vilaĝa banko", angle Grameen Bank) estas banko, kiu disdonas mikro-kreditojn al homoj sen enspezaj sekurecoj en Bangladeŝo kaj per tio celas lukti kontraŭ malriĉeco. La banka sekureco por repago de la kreditoj baziĝas sur grupa premo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La projekto de Gramin-Banko ekfunkciis en 1976 en vilaĝo Jobra en Bangladeŝo. La 2-an de oktobro 1983 la fondinto Muhammad JUNUS transformis ĝin en bankan institucion surbaze de kreita ĉi-cele leĝo. Akciposedantoj en 95% fariĝis pruntedonintoj, 5% de akcioj transprenis la ŝtato. Ĝia ĉefa administrejo troviĝas en ties ĉefurbo Dako.
Ĝi kaj Muhammad Junus ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2006.
Intertempe kaj la banko kaj la el ĝi burĝonigita projekto Gramin Ŝakti estas parto de tegmenta "Gramin-familio de organizaĵoj".