Willy Brandt
Willy Brandt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
Federacia kanceliero de Germanio | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Willy Brandt | |||||
Naskonomo | Herbert Ernst Karl Frahm | ||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1913 en Sankt Lorenz, Free and Hanseatic City of Lübeck, ![]() | ||||
Morto | 8-an de oktobro 1992 (78-jaraĝa) en Unkel | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kojlorektuma kancero vd | ||||
Tombo | Waldfriedhof Zehlendorf vd | ||||
Religio | Evangelia Eklezio en Germanio vd | ||||
Lingvoj | germana • norvega • sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno • Norvegio • Okcidenta Germanio • sen valoro vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo vd | ||||
Partio | Socialist Workers' Party of Germany vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patrino | Martha Frahm vd | ||||
Edz(in)o | Brigitte Seebacher • Rut Brandt • Anna Carlotta Thorkildsen vd | ||||
Infanoj | Peter Brandt • Lars Brandt • Matthias Brandt • Ninja Frahm vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Gunnar Gaasland vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto • politikisto • verkisto de nefikcio • aŭtobiografo • Kanceliero de Germanio vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Bonno • Strasburgo • Bruselo • Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
4-a Federacia kanceliero de Germanio ![]() | |||||
Dum | 1969–1974 | ||||
Antaŭulo | Kurt Georg Kiesinger | ||||
Sekvanto | Helmut Schmidt | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Willy BRANDT (naskiĝis kiel Herbert Ernst Karl FRAHM la 18-an de decembro 1913 en Lübeck, mortis la 8-an de oktobro 1992 en Unkel apud Bonn) estis germana socialdemokratia politikisto kaj la kvara kanceliero (ĉefministro) en la historio de la Federacia Respubliko Germanio.
Li estis membro de la socialdemokrata partio de 1930 kaj dum la nazia regado en Germanio elmigris al Norvegio. En 1934 li alprenis la kaŝnomon Willy Brandt, kiun li post la Dua Mondmilito oficialigis.
Dum 1938 la nazia administracio forprenis de li la germanan civitanecon. En 1948 li reakiris ĝin.
De 1957 ĝis 1966 li estis reganta urbestro (komparebla al provinca ĉefministro) de Berlino. De 1966 ĝis 1969 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Kurt Georg Kiesinger.
Li oficis kiel kanceliero de 21-a de oktobro 1969 ĝis 16-a de majo 1974. Lian eksteran politikon karakterizis la paciĝo kun orienta Eŭropo kaj la Varsovia Pakto. En 1970 li dum oficiala vizito en Pollando surgenuiĝis antaŭ la monumento pri la Varsovia Ribelo kaj akiris simpatiojn en multaj landoj. En 1971 li recevis la Nobelpremion pri Paco. La 7-an de majo 1974 li demisiis post kiam montriĝis, ke lia sekretario estis spiono de GDR.
Post sia kanceliereco Brandt restis membro de la parlamento. La 20-an de decembro 1990 li malfermis la unuan tut-federacian parlamenton kiel ties plej-aĝa deputito.
|
|
- Naskiĝintoj en 1913
- Mortintoj en 1992
- Viroj
- Naskiĝintoj la 18-an de decembro
- Mortintoj la 8-an de oktobro
- Germanaj socialdemokratoj
- Willy Brandt
- Personoj de la Malvarma milito
- Germanaj kancelieroj
- Germanaj ĵurnalistoj
- Nobel-premiitoj pri paco
- Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio
- Personoj de la jaro laŭ magazino Time
- Honordoktoroj