Otto von Bismarck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la unua germana regna kanceliero. “Bismarck” havas ankaŭ aliajn signifojn, vd. Bismarck (apartigilo)
Otto von Bismarck
Otto von Bismarck

En funkcio:
21-a de marto 1871 – 20-a de marto 1890
Reganto Vilhelmo la 1-a (1871-1888)
Frederiko la 3-a (1888)
Vilhelmo la 2-a (1888-1890)
Antaŭulo neniu, la ofico ekestis
Sekvanto Leo von Caprivi

En funkcio:
23-a de septembro 1862 – 1-a de januaro 1873
Reganto Vilhelmo la 1-a
Antaŭulo Adolf von Hohenlohe-Ingelfingen
Sekvanto Albrecht von Roon

En funkcio:
9-a de novembro 1873 – 20-a de marto 1890
Reganto Vilhelmo la 1-a (1871-1888)
Frederiko la 3-a (1888)
Vilhelmo la 2-a (1888-1890)
Antaŭulo Albrecht von Roon
Sekvanto Leo von Caprivi

En funkcio:
1867 – 1871
Prezidento Vilhelmo la 1-a
Antaŭulo neniu; Federacio establita
Sekvanto Germana Imperiestra Regno

En funkcio:
1862 – 1890
Reganto Vilhelmo la 1-a (1871-1888)
Frederiko la 3-a (1888)
Vilhelmo la 2-a (1888-1890)
Antaŭulo Albrecht von Bernstorff
Sekvanto Leo von Caprivi

Naskiĝo 1-an de aprilo 1815
en Schönhausen, Flag of Prussia (1892-1918).svg Prusio
Morto 30-an de julio 1898
en Friedrichsruh, Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Nacieco pruso
Edz(in)o Johanna von Puttkamer
Religio luterano
Subskribo
Otto von Bismarck, subskribo
la Fera Kanceliero - unuiganto de Germanio
v  d  r
Information icon.svg

Otto Eduard Leopold von BISMARCK, grafo de Bismarck-Schönhausen, duko de Lauenburg, princo de Bismarck (naskiĝis la 1-an de aprilo 1815 en Schönhausen ĉe Magdeburgo, mortis la 30-an de julio 1898 en Friedrichsruh ĉe Hamburgo), nomata "la Fera Kanceliero", estis prusa konservativa politikisto kaj ŝtatestro, kiu hegemoniis en aferoj kaj de Germanio kaj de tuta Eŭropo el la 1860-aj jaroj ĝis 1890 kaj estis la unua Kanceliero de la Germana Imperio inter 1871 kaj 1890, post esti maksimuma farinto de la Unuigo de Germanio (1871).

En 1862, la reĝo Vilhelmo la 1-a nomumis Bismarck kiel Ministro-Prezidento de Prusio, nome posteno kiun li tenos ĝis 1890, kun la escepto de mallonga interrompo en 1873. Li provokis tri mallongajn, decidigajn militojn kontraŭ Danio, Aŭstrio, kaj Francio. Post la venko kontraŭ Aŭstrio, li abolis la supranacian Germanan Konfederacion kaj anstataŭe formis la Nordgermanan Konfederacion kiel la unua Germana naci-ŝtato en 1867, kaj estris ĝin kiel Federacia Kanceliero. Tio aligis la pli malgrandajn nordgermanajn ŝtatojn ĉe Prusio. Poste li ricevis la subtenon de sendependaj sudgermaj ŝtatoj en la venko de la Konfederacio super Francio, kaj formis la Germanan Imperion en 1871, unuigante Germanion kaj igante sin mem Imperia Kanceliero, dum li retenis la kontrolon de Prusio samtempe. La nova Germana lando ekskludis Aŭstrion, kiu estis estinta la ĉefa kontraŭanto de Prusio por la hegemonio inter la Germanaj ŝtatoj.

Plenuminta tion ĉirkaŭ 1871, li lerte uzis la diplomation de la povekvilibro por pluteni la sintenon de Germanio en Eŭropo kiu, spite multajn disputojn kaj milittimoj, restis enpace. Por historiisto Eric Hobsbawm, estis Bismarck kiu "restis nedisputita monda ĉampiono ĉe la ludo de multflanka diplomatia ŝako dum preskaŭ dudek jaroj post 1871, [kaj] dediĉis sin mem ekskluzive, kaj sukcese, por elteni pacon inter la potencoj."[1] Tamen, lia aneksigo de Alzaco-Loreno donis novan energion al la Franca naciismo kaj helpis la kreadon de kontraŭgermanismo en Francio.[2] Tio helpis la preparon de la Unua Mondmilito.

La diplomatio de Bismarck por realecpolitiko kaj lia povega regado hejme akirigis al li la kromnomon "Fera Kanceliero". La Germana unuigo kaj ties rapida ekonomia kresko estis la fondo de lia eksterlanda politiko. Li malŝatis koloniismon sed iom nevole konstruis Germanan transmaran imperion kiam ĝi estis postulita kaj de la elito kaj de la homamasa opinio. Pere de tre kompleksa interplektigo de serioj de konferencoj, negocadoj kaj aliancoj, li uzis siajn diplomatiajn kapablojn por pluteni la rangon de Germanio kaj uzis la povekvilibron por teni Eŭropon pace en la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj.

Majstro de kompleksa politiko hejme, Bismarck kreis la unuan socialeman ŝtaton en la moderna mondo, kun la celo ekhavi la subtenon de la laborista klaso kiu male irus al liaj socialistaj malamikoj.[3] En la 1870-aj jaroj, li alianciĝis kun la Liberaluloj (kiuj estis malalt-tarifaj kaj kontraŭ-katolikoj) kaj luktis kontraŭ la Katolika Eklezio en tio kio estas nomata la Kulturkampf ("kulturlukto"). Li perdis tiun batalon ĉar la katolikoj respondis formante povegan Centran Partion kaj uzante universalan masklan balotrajton por akiri blokon de sidlokoj. Bismarck tiam reeniris, finigis la Kulturkampf, rompis disde la Liberaluloj, metis protektajn tarifojn, kaj formis politikan aliancon kun la Centra Partio por lukti kontraŭ la Socialistoj. Devota luterana, li estis fidela al sia reĝo, kiu diskutis kontraŭ Bismarck sed fine subtenis lin kontraŭ la averto de sia edzino kaj de sia heredanto. Kvankam la Reichstag, nome la Germania parlamento, estis elektita pere de universala maskla balotrajto, ĝi ne havis multan kontrolon de la registara politiko. Bismarck malfidis el demokratio kaj regadis pere de forta, bone trejnita burokrataro kun povego en la manoj de tradicia nobela elito de Junker kiu konsistis el la terposeda nobelaro en orienta Prusio. Kun Vilhelmo la 1-a, Bismarck ege kontrolis la enlandajn kaj eksterlandajn aferojn, ĝis li estis forigita de la juna Kaiser Vilhelmo la 2-a en 1890, je aĝo de sepdek-kvin.

Bismarck – nobela Junker li mem – estis fort-vola, sincera kaj dominanta, sed li povis esti ankaŭ respektema, ĉarma kaj ingenia. Foje li montris violentan karakteron, kaj li tenis sian povon pere de melodramaj minacoj rezigni unu fojon kaj alian, kio timigis Vilhelmon la 1-an. Li posedis ne nur longdaŭran nacian kaj internacian rigardon sed ankaŭ mallongdaŭran kapablon barakti kompleksajn disvolvigojn. Kiel la estro de tio kion historiistoj nomigas "revolucia konservismo",[4] Bismarck iĝis heroo de Germanaj naciistoj; ili konstruis multajn monumentojn honore al la fondinto de la nova Reich. Multaj historiistoj konsideras lin viziisto kiu ludis gravan rolon en la unuigo de Germanio kaj, post tio estis plenumita, tenis la pacon en Eŭropo pere de lerta diplomatio.

Komencaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Bismarck en 1836, 21jaraĝa.

Bismarck naskiĝis en Schönhausen, bieno de riĉa familio situa okcidente de Berlino en la provinco Saksio de Prusio. Lia patro, Karl Wilhelm Ferdinand von Bismarck (1771–1845), estis terposedanto de nobela familio de Junker kaj iama militista oficiro de Prusio; lia patrino, Wilhelmine Luise Mencken (1789–1839), estis bone edukita filino de registara funkciulo en Berlino. Li havis du gefratojn: nome sia pli aĝa frato Bernhard (1810–1893) kaj sia pli juna fratino Malwine (1827–1908). La mondo vidis Bismarck kiel tipa Prusia Junker, bildo kiun li kuraĝigis vestante militistajn uniformojn. Bismarck estis bone edukita kaj kosmopolita kun emo al babilado. Aldone al lia indiĝena germana lingvo, li estis flua en angla, franca, itala, pola kaj rusa.[5]

Bismarck edukiĝis en la bazlernejo de Johann Ernst Plamann.[6] De 1832 ĝis 1833 li studis juron en la Universitato de Göttingen, kie li estis membro de studenta asocio Corps Hannovera Göttingen, kaj poste en la Universitato de Berlino (1833–35). En 1838, dum militservo kiel armea rezervano en Greifswald, li studis agrikulturon en la Universitato de Greifswald.[7]

En Göttingen, Bismarck amikiĝis kun usona studento John Lothrop Motley. Motley, kiu poste iĝis elstara historiisto kaj diplomato dum restis proksime al Bismarck, verkis romanon en 1839, Morton's Hope, or the Memoirs of a Provincial, pri la vivo en Germana universitato. En ĝi li priskribis Bismarck kiel sentima kaj eleganta ekstravaganculo, sed ankaŭ kiel tre talenta kaj ĉarma junulo.[8]

Kvankam Bismarck intencis iĝi diplomato, li komencis sian praktikan trejnadon kiel advokato en Aachen kaj Potsdam, kaj baldaŭ rezignis, metante unue sian karieron en risko ĉar prenis nerajtigitan laborĉeson por persekuti du angajn junulinojn; unue Laura Russell, nevino de William Vane, Duko de Klevelando, kaj poste Isabella Loraine-Smith, filino de riĉa pastro. Li ankaŭ servis en la armeo dum unu jaro kaj iĝis oficiro en la Landwehr (rezervo), antaŭ reveni por regadi la familiajn bienojn ĉe Schönhausen pro la morto de sia patrino kiam li estis dudekjarulo.

Kiam li estis ĉirkaŭ tridekjarulo, Bismarck formis intensan amikecon kun Marie von Thadden, ĵus edzino de unu el siaj amikoj. Sub ŝia influo, Bismarck iĝis Pietisma Luterano, kaj poste memoris ke ĉe la mortolito de Marie (pro tifoida febro) li preĝis por la unua fojo ekde sia infanaĝo. Bismarck edziĝis al kuzino de Marie, nome la nobelulino Johanna von Puttkamer (1824–94) ĉe Alt-Kolziglow (nuntempe Kołczygłowy) la 28an de Julio 1847. Ilia longdaŭra kaj feliĉa gepareco produktis tri filojn: Marie (n. 1847), Herbert (n. 1849) kaj Wilhelm (n. 1852). Johanna estis timida, retirema kaj tre religia virino — kvankam fama pro sia akra parolmaniero en sia fina vivo — kaj en sia publika vivo, Bismarck estis foje akompanata de sia fratino Malwine "Malle" von Arnim. Bismarck tuj adoptis la pietismon de sia edzino, kaj restis devota Pietisma Luterano por la cetero de sia vivo.

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Bismarck en 1847, 32jaraĝa.

Bismarck vivis maldisciplinan junaĝon, kio ne malhelpis lin havigi al si grandan kulturon: li estis el tiuj, pri kiuj oni diras, ke ili ĉion legis. Eĉ dum lia kancelierado, kiam la tempo estis por li ege mezurita, la princo de Hohenlohe, ambasadoro en Parizo, neniam forgesis porti al li la lastan furorantan francan romanon, ĉiufoje kiam li iris Berlinon; lia ĝentileco estis perfekta kaj ŝatata en la salonoj. Deputito de la Parlamento prusia ekde 1847, li aperis kiel malamiko de liberalaj ideoj, kiuj kreskis tra la tiama Eŭropo. La ribelo de 1848-51 pliigis lian konservatismon, kaj li fariĝis la paradigmo de l' prusia malliberalismo kaj militarismo. Dum la sekvaj jaroj, li okupis diplomatiajn oficojn en Frankfurt, Sankt-Peterburgo kaj Parizo. De tiu epoko datiĝas la matureco de lia politika naciisma idearo, inter la konstituciismo kaj la germanaj tradicioj, kaj lia konvinko laŭ kiu la projekto de unuiĝo, kiun li volis por Germanio, ne baziĝu sur la popolo, sed sur la uzo de diplomatio kaj milita forto. Ĉi tiuj ideoj iĝis modelo al realisma politiko, la t.n. "realpolitiko", for de ĉiu idealismo, sentoj aŭ moralaj aĵoj.

Juna politikisto[redakti | redakti fonton]

En 1847 Bismarck, 32-jaraĝa, estis elektita kiel reprezentanto de la ĵus kreita Prusia parlamento, nome Vereinigter Landtag. Tie, li akiris reputacion kiel monarkia kaj reakcia (kontraŭrevolucia) politikisto kun forta klino al frapema retoriko; li malferme defendis la ideon ke la monarko havas didevenan rajton por regado. Lia elekto estis aranĝita de la fratoj Gerlach, membro de la tendenco de Pietismaj Luteranoj kies ultra-konservativa frakcio estis konata kiel "Kreuzzeitung" laŭ ties gazeto, nome Neue Preussische Zeitung, kiu estis tiel kromnomita ĉar montris Feran Krucon en sia kovrilpaĝo.[9][10]

En Marto 1848, Prusio frontis revolucion (unu el la revolucioj de 1848 tra Eŭropo), kiu komplete superis la reĝon Frederiko Vilhelmo la 4-a. La monarko, kvankam dekomence klinema al uzado de armitaj fortoj por subpremi la ribelon, laste malakceptis lasi Berlinon por la sekureco de la militistaj sidejoj de Potsdamo. Bismarck poste registris ke estis "sonorilado de sabroj en iliaj sabringoj" el Prusiaj oficiroj kiam ili eksciis ke la reĝo ne subpremos la revolucion perforte. Li proponis nombrajn cedojn al la liberaloj: li akceptis la nigr-ruĝ-orajn revoluciajn kolorojn (kiel oni vidas en la flago de la nuntempa Germanio), promesis promulgi konstitucion, akceptis ke Prusio kaj aliaj Germanaj ŝtatoj estu unuigitaj en unusola nacio-ŝtato, kaj nomumis liberalon, nome Ludolf Camphausen, kiel Ministro-Prezidento.[11]

Bismarck dekomence intencis starigi la kamparanojn de sia bieno en armeo por marŝi al Berlino por la konto de la reĝo.[12] Li veturis al Berlino maskita por proponi siajn servojn, sed anstataŭe oni diris al li ke pli bone li estos utila aranĝante manĝoprovizojn el sia bieno por la Armeo okaze ke tio necesos. La frato de la reĝo, Princo Vilhelmo, estis foririnta al Anglio, kaj Bismarck komplotis ĉe la edzino de Vilhelmo nome Augusta por meti ŝian dekjarulan filon Frederiko Vilhelmo sur la Prusia trono anstataŭ Frederiko Vilhelmo la 4-a. Augusta malakceptis, kaj ankaŭ malamis Bismarck,[13] spite la fakton ke li poste helpis restaŭri fortan rilaton inter la reĝo kaj lia frato Vilhelmo. Bismarck ne estis ankaŭ membro de la Landtag, nome la malalta ĉambro de la Landtag, nome la nova parlamento de Prusio. La liberala movado vanuis ĉirkaŭ la fino de 1848 inter interna luktado. Dume, la konservativuloj regrupiĝis, formis internan grupon de konsilistoj — inter kiuj la fratoj Gerlach, konata laŭ la hispandevena esprimo "camarilla" [kamaRIja] — ĉirkaŭ la reĝo, kaj rehavis kontrolon de Berlino. Kvankam oni promesis konstitucion, tiuj garantioij falis for el la postuloj de la revoluciuloj.[14]

Otto von Bismarck.

En 1849, Bismarck estis elektita al la Landtag. Je tiu stadio en sia kariero, li kontrauis la planojn por la Unuigo de Germanio, argumentante ke Prusio perdus sian sendependon en tiu procezo. Li akceptis nomumon kiel unu el la Prusiaj reprezentantoj en la Erfurta Parlamento, nome asembleo de Germanaj ŝtatoj kiuj kunvenis por studi planojn por la Unuigo, sed li nur kontrauis la proponojn de tiu konferenco pli efektive. Tiu Parlamento malsukcesis interkonsenti pri la Unuigo, ĉefe ĉar mankis la subteno de la du plej gravaj Germanaj ŝtatoj, nome Prusio kaj Aŭstrio. En Septembro 1850, post disputo pri Hesio (nome Hesia Krizo de 1850[15]), Prusio esti humiligita kaj devigita retiriĝi fare de Aŭstrio (subtenita de Rusio) en la tiel nomita Interkonsento de Olomouc;[16] ankaŭ plano por la Unuigo de Germanio sub Prusia estreco, proponita de la Prusia Ministro Prezidento Radowitz, estis same abandonita.

en 1851, Frederiko Vilhelmo la 4-a nomumis Bismarck kiel Prusia sendito al la Dieto de la Germana Konfederacio en Frankfurt. Bismarck rezignis pri sia proelekta sidloko en la Landtag, sed estis nomumita al la Prusia Ĉambro de Senjoroj kelkajn jarojn poste. En Frankfurt li engaĝiĝis en batalo de voloj kontraŭ la Aŭstria reprezentanto Grafo Friedrich von Thun und Hohenstein, insistanta por esti traktita kiel egala per minimumaj taktikoj kiel imitanta Thun when Thun postuliante privilegiojn de fumado kaj forigado de sia jako dum kunvenoj.[17] Tiu epizodo estis la fono por kverelo en la Frankfurta ĉambro kun Georg von Vincke kiu kondukos al duelo inter Bismarck kaj Vincke kaj Carl von Bodelschwingh kiel senparta partio, kiu finis senvunde.[18]

La ok jaroj de Bismarck en Frankfurt estis markitaj per ŝanĝoj en liaj politikaj opinioj, detaligitaj en nombraj longaj memoraĵoj, kiujn li sendis al siaj ministeriaj superuloj en Berlino. Ne plu sub la influo de siaj ultrakonservativaj Prusiaj amikoj, Bismarck iĝis malpli reakcia kaj pli praktika. Li iĝis konvinkita ke por rezisti la ĵus restaŭrita influo de Aŭstrio, Prusio devus alianciĝi kun aliaj Germanaj ŝtatoj. Kiel rezulto, Li klinis al akceptado de la nocio de unuigita Germana nacio. Li laŭgrade ekkredis ke li kaj liaj samideaj konservativuloj devis ekhavi la estrecon en la derivo al la kreado de unuigita nacio por eviti esti nuligita. Li kredis ankaŭ ke la mez-klasaj liberaluloj volis unuigi Germanion pli ol ili volis rompi la subpremadon fare de la tradiciaj fortoj super la socio.

Bismarck laboris ankaŭ por pluteni la amikecon de Rusio kaj fortan rilato kun la Francio de Napoleono la 3-a, dum tiu lasta estis anatemo al liaj konservativaj amikoj, nome la fratoj Gerlachs,[19] sed necese ambaŭ por minaci al Aŭstrio kaj por eviti ke Francio alianciĝu al Rusio. En fama letero al Leopold von Gerlach, Bismarck verkis ke estas freneza ludi ŝakon uzante nur 16 el la 64 kvadratoj. Tiu observo iĝis ironia, ĉar post 1871, Francio ja iĝis la permanenta malamiko de Germanio, kaj finfine alianciĝis kun Rusio kontraŭ Germanio en la 1890-aj jaroj.[20]

Bismarck alarmiĝis pro la izolado de Prusio dum la Krimea Milito de la mezaj 1850-aj jaroj, en kiu Aŭstrio sidis kun Britio kaj Francio kontraŭ Rusio; Prusio estis preskaŭ ne invitita al la pacnegocado en Parizo. En la Orienta Krizo de la 1870-aj jaroj, timo de ripeto de tiu serio de okazaĵoj estus poste faktoro en la decido de Bismarck por subskribi la Duopan Aliancon kun Aŭstrio-Hungario en 1879.

Ambasadoro al Rusio kaj Francio[redakti | redakti fonton]

En Oktobro 1857, Frederiko Vilhelmo la 4-a suferis paralizan atakon, kaj lia frato Vilhelmo ekhavis la Prusian registaron kiel Regento. Vilhelmo estis dekomence vidita kiel modera reganto, kies amikeco kun liberala Britio estis simbolita pere de la ĵusa geedziĝo de lia filo Frederiko Vilhelmo al Viktorio, la plej aĝa filino de la reĝino Viktorio. Kiel parto de lia "Nova Kurso", Vilhelmo nomumis novajn ministrojn, moderajn konservativulojn konatajn kiel Wochenblatt post ties gazeto.

Bismarck kun Roon (centre) kaj Moltke (dekstre), nome la tri estroj de Prusio en la 1860-aj jaroj.

La Regento tuj anstataŭigis Bismarck kiel sendito en Frankfurt kaj faris lin Prusia ambasadoro en la Rusia Imperio.[21] En teorio, tio estis promocio, ĉar Rusio estis unu el la du plej povegaj najbaroj de Prusio. Sed Bismarck estis fakte apartigitaj el la okazaĵoj de Germanio kaj povis nur rigardi senpova kiel Francio forigis Aŭstrion el Lombardio dum la Itala Milito de 1859. Bismarck proponis ke Prusio profitu la malfortecon de Aŭstrio por movi siajn landlimojn "tiom for suden kiom ĝis la Konstanca Lago" en la Svisa limo; anstataŭe, Prusio mobilizis trupojn en Rejnlando por malhelpi Franciajn antaŭenirojn al Venecio.

Kiel plua humiligo, la Regento, kiu ridindigis Bismarck kiel Landwehrleutnant (rezerva leŭtenanto), estis malakceptinta promocii lin al la rango de maĵora-generalo, rango kiun la ambasadoro al Sankt-Peterburgo estis esperinta atingi. Tiu estis grava ofendo ĉar Prusio kaj Rusio estis tre proksimaj militaj aliancanoj, kies ŝtatestroj ofte komunikis tra militistaj kontaktoj pli ol tra diplomatiaj kanaloj. Bismarck restis en Sankt-Petesburgo dum kvar jaroj, dum kiu li preskaŭ perdis sian kruron pro fuŝa medicina traktado kaj denove renkontiĝis kun sia futura kontraŭulo, nome la rusa Princo Gorĉakov, kiu estis la Rusia reprezentanto en Frankfurt en la komenco de la 1850-aj jaroj. La Regento ankaŭ nomumis Helmuth von Moltke kiel novas ĉefo de la stabanaro de la Prusia Armeo, kaj Albrecht von Roon kiel Ministro de Milito kun la tasko reorganizi la armeon. Ĉirkaŭ la venontaj dekdu jaroj, Bismarck, Moltke kaj Roon transformis Prusion; Bismarck poste referencis al tiu periodo kiel la "plej grava de mia vivo".

Spite sian longdaŭran restadon eksterlande, Bismarck ne estis tute apartigita el la Germanaj enlandaj aferoj. Li restis bone informita pere de Roon, kun kiu Bismarck formis daŭran amikecon kaj politikan aliancon. En Majo 1862, li estis sendita al Parizo por servi kiel ambasadoro en Francion, kaj ankaŭ vizitis Anglion tiun someron. Tiuj vizitoj ebligis lin renkontiĝi kun kaj fari la mezurojn de kelkaj kontraŭuloj: nome Napoleono la 3-a en Francio, kaj en Britio, ĉefministro Palmerston, Eksterlandafera Sekretario Russell, kaj la konservativa politikisto Benjamin Disraeli. Disraeli, kiu estis iĝinta Ĉefministro en la 1870-aj jaroj, poste asertis ke li estis dirinta pri Bismarck, "Zorgu pri tiu homo — li celas ĉiun vorton kiun li diras".

Alveno al povo[redakti | redakti fonton]

Post kiam la reĝo Vilhelmo la 1-a nomumis lin kanceliero en 1862, li komencis sian planon por trudi la prusian hegemonion en Germanio, kiel stumpon al nacia unuigo. Komence li reordigis kaj refortigis la prusian armeon, kiun poste li lanĉis al tri militoj, eble pripensitaj, kaj en ĉiuj li venkis: la Milito de Duklandoj (1864), ago konsentita de Aŭstrio kontraŭ Danio por preni la germanlingvajn teritoriojn Schleswig kaj Holstein; la Aŭstra-Prusa Milito (1866), artefarita konflikto kaŭzita de problemoj de kuniga administrado de la du antaŭdiritaj duklandoj kiu celis elimini la influon de Aŭstrio pri la germanaj aferoj; kaj la Francia-Prusia Milito (1870), kaŭzita de diplomatia nekonsento kun Napoleon la 3-a pri la sukcedo al la vaka trono de Hispanio, sed kies celo estis nuligi la francan influon al eŭropa politiko, ĉar Francio apogis la sendependencon de sudaj germanaj ŝtatoj. En ĉi tiuj militoj, ĉiuj gviditaj de marŝalo Helmuth von Moltke, Prusio kreskigis sian povon kaj pligrandigis sian teritorion: en 1867 li jam kapablis unuigi la plejparton de la sendependaj ŝtatoj, kiu restis en Germanio, kaj kreis la Nordgermanan Federacion; en 1871, krom aneksi Alzacon kaj Lorenon, li proklamigis la kreon de la dua Germana Imperio sub la krono de Vilhelmo la 1-a, de kiu esceptiĝis nur Aŭstrio.

Ministro-Prezidento de Prusio[redakti | redakti fonton]

Otto von Bismarck kiel Ministro-Prezidento de Prusio, montranta emblemon de kavaliro de la Johanniterorden

La princo Vilhelmo iĝis Reĝo de Prusio post la morto de sia frato Frederiko Vilhelmo la 4-a en 1861. La nova monarko ofte eniris en konflikto kun la pliiĝante liberala Prusia Dieto (Landtag). Okazis krizo en 1862, kiam la Dieto malakceptis rajtigi financon por proponita re-organizado de la armeo. La ministroj de la reĝo ne konvinkis la leĝofarantojn aprobi la buĝeton, kaj la reĝo ne volis fari cedojn. Vilhelmo minacis abdiki favore al sia Kronprinco Frederiko Vilhelmo, kiu kontraŭis tion, kredante ke Bismarck estas la nura politikisto kapabla manovri tiun krizon. Tamen, Vilhelmo estis dubema ĉu nomumi personon kiu postulis senlimigan kontrolon super la eksterlandaj aferoj. Tio okazis en Septembro 1862, kiam la Abgeordnetenhaus (Ĉambro de Deputitoj) klare malakceptis la proponitan buĝeton; tiam Vilhelmo estis konvinkita realvoki Bismarck al Prusio laŭ la konsilo de Roon. La 23an de Septembro 1862, Vilhelmo nomumis Bismarck Ministro-Prezidento kaj Ministro pri eksteraj aferoj.[22]

Bismarck, Roon kaj Moltke enposteniĝis je momento kiam la rilatoj inter la Grandaj Potencoj (Granda Britio, Francio, Aŭstrio kaj Rusio) estis ruinigitaj pro la Krimea Milito kaj pro la Itala Milito. Meze de tiu kaoso, la eŭropa povekvilibro estis restrukturita pere de la kreado de la Germana Imperio kiel la dominanta potenco en la kontinenta Eŭropo krom Rusio. Tio estis atingita pere de la diplomatio fare de Bismarck, la reorganizado de la armeo fare de Roon kaj la milita strategio fare de Moltke.[23]

Spite la dekomenca malfido de la Reĝo kaj de la Kronprinco kaj la malamo fare de la reĝino Augusta, Bismarck tuj akiris povegan kontrolon de la reĝo pere de sia personeco kaj konvinkokapablo. Bismarck klopodis pluteni la reĝan superecon nuligante la buĝetan fremilon favore al la reĝo, kvankam li devis uzi eksterleĝgjn rimedojn por fari tion. Laŭ la Konstitucio, la buĝeto estu aprobita nur se pri tio interkonsentis la reĝo kaj la leĝofarantoj. Bismarck argumentis ke ĉar Konstitucio ne havigas solvojn por okazoj en kiuj la leĝofarantoj malsukcesis aprobi buĝeton, estis "leĝa vakuo" en la Konstitucio kaj tiele li povis apliki la buĝeton de la antaŭaj jaroj por teni la funkciadon de la registaro. Tiele, sur la bazo de la buĝeto de 1861, oni pluigis la impostokolektadon dum kvar jaroj.[24]

La konflikto de Bismarck kontraŭ la leĝofarantoj intensigis en la venontaj jaroj. Post la Konvencio de Alvensleben de 1863, la Ĉambro de Deputitoj solvis ke ĝi ne plu povas interkonsenti kun Bismarck; kiel reago, la Reĝo dissolvis la Dieton, akuzante ĝin pro klopodo akiri eksterkonstitucian kontrolon super la ministerio — kiu, laŭ la Konstitucio, estis nura responsa antaŭ la reĝo. Bismarck tiam aprobis edikton kiu limigis la gazetliberecon, nome edikto kiu eĉ havigis la publikan opozicion de la Kronprinco. Spite (aŭ eble pro) siaj klopodoj silentigi la kritikojn, Bismarck restis tre nepopulara politikisto. Liaj subtenantoj malsukcesis en la balotado de Oktobro 1863, en kiu liberala koalicio, kies ĉefa membro estis la Progrespartio, akiris ĉirkaŭ du trionojn el la sidlokoj. La Ĉambro faris ripetitajn alvokojn por ke Bismarck estu elpostenigita, sed la Reĝo subtenis lin, timante ke se li elpostenigus la Ministro-Prezidenton, li estus plej verŝajne sukcedita de liberalulo.[25]

Diskurso pri Sango kaj Fero[redakti | redakti fonton]

La Germana Unuigo estis ĉefa celo de la revolucioj de 1848, kiam reprezentantoj de la Germanaj ŝtatoj kunvenis en Frankfurt kaj skizis konstitucion, kreante federacian unuigon kun nacia parlamento elektota pere de universala maskla voĉdonrajto. En Aprilo 1849, la Frankfurta Parlamento proponis la titolon de Imperiestro al la reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a. Timinte la opozicion de aliaj Germanaj princoj kaj la militan intervenon de Aŭstrio kaj Rusio, la reĝo rezignis pri tiu populara regopropono. Tiele, la Frankfurta Parlamento finis per malsukceso por la Germanaj liberaluloj.

Bismarck 48-jaraĝa, 1863.

La 30an de Septembro 1862, Bismarck faris faman diskurson por la Buĝeta Komitato de la Prusia Ĉambro de Deputitoj en kiu li eksponis la uzadon de la esprimo "sango kaj fero" por atingi la celojn de Prusio.[26]

Venko super Danio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 1860-aj jaroj, Germanio konsistis el multaj princlandoj izole kunligitaj kiel membroj de la Germana Konfederacio. Bismarck uzis kaj diplomation kaj la militistan forton de Prusio por atingi unuigon, eksklude Aŭstrion el unuigita Germanio. Tio faris Prusion la plej povega kaj dominanta komponanto de la nova Germanio, sed ankaŭ certigis ke ĝi restos aŭtoritatema ŝtato kaj ne liberala parlamenta demokratio.[27]

Bismarck frontis diplomatian krizon kiam la reĝo Frederiko la 7-a de Danio mortis en Novembro 1863. La sukcedo al la duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio estis disputita; ili estis postulitaj de Kristiano la 9-a, nome heredanto de Frederiko la 7-a kiel reĝo, kaj ankaŭ de Frederick von Augustenburg, nome Dana duko. Prusia publika opinio forte favoris la postulon de Augustenburg, ĉar la loĝantaroj de Holstinio kaj de suda Ŝlesvigo estis ĉefe German-parolantaj. Bismarck faris nepopularan paŝon insistante ke tiuj teritorioj laŭjure apartenis al la Dana monarko laŭ la Londona Protokolo de 1852, subskribita antaŭ unu jardeko. Tamen, Bismarck denoncis la decidon de Kristiano komplete aneksigi Ŝlesvigon al Danio. Kun subteno de Aŭstrio, li publikigis ultimatumon por ke Kristiano la 9-a revenigu Ŝlesvigon al ĝia iama statuso. Kiam Danio malakceptis, Aŭstrio kaj Prusio invadis, kio komencigis la Duan Ŝlesvigan Militon. Danio estis finfie devigita retiri sian postulon al ambaŭ duklandoj.

Dekomence tio ŝajnis kvazaŭ venko por Augustenburg, sed Bismarck tuj forigis lin el la povo farante serion de neplenumeblaj postuloj, nome ke Prusio ekhavu kontrolon super la armeo kaj ŝiparmeo de la duklandoj. Origine, oni proponis ke la Dieto de la Germana Konfederacio, en kiu ĉiuj ŝtatoj de Germanio estis reprezentitaj, determinu la estontecon de tiuj duklandoj; sed antaŭ tiu propono estu validigita, Bismarck konvinkis Aŭstrion interkonsenti ĉe la Konvencio de Gastein. Laŭ tiu interkonsento subskribita la 20an de Aŭgusto 1865, Prusio ricevis Ŝlesvigon, dum Aŭstrio ricevis Holstinion. Tiun jaron Bismarck ricevis la titolon de grafo (Graf) de Bismarck-Schönhausen.[28]

La reĝo Vilhelmo sur nigra ĉevalo sekvita de Bismarck, Moltke, Roon, kaj aliaj, rigardantaj la Batalon de Königgrätz.

Venko super Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

En 1866, Aŭstrio nuligis la interkonsenton kaj postulis ke la Dieto determini la aferon de Ŝlesvigo–Holstinio. Bismarck uzis tion kiel ekskuzo por startigi militon kontraŭ Aŭstrio akuzante ilin pri kontraŭo de la Konvencio de Gastein. Bismarck sendis Prusiajn trupojn por okupi Holstinion. Provokita, Aŭstrio alvokis por la helpo de aliaj Germanaj ŝtatoj, kiuj tuj iĝis interplektitaj en la Prusia-Aŭstria milito.[29] Danke al reorganizado fare de Roon, la Prusia armeo estis preskaŭ egala laŭ nombroj al la Aŭstria armeo. Kun la strategia genio de Moltke, la Prusia armeo luktis batalojn kie ĝi kapablis venki. Bismarck faris ankaŭ sekretan aliancon kun Italio, kiu deziris la Aŭstri-kontrolitan Veneton. La eniro de Italio en tiu milito devigis la Aŭstrojn dividi siajn fortojn.[30]

Dume, kiam la milito ekis, Germana radikalulo nome Ferdinand Cohen-Blind klopodis murdi Bismarck en Berlino, pafante kontraŭ li kvin fojojn el tre proksime. Bismarck suferis nur minorajn vundojn. Poste, Cohen-Blind memmortigis sin estante arestita.

Kartuno el 1867 ridindiga el la diversaj roloj de Bismarck, el generalo al la ministro de eksterlandaj aferoj, federacia kanceliero, ĉasisto, diplomato kaj prezidanto de la parlamento de Zollverein, nome la Prusi-dominata Germana doganujo.

La milito daŭris sep semajnojn; Germanoj nomigis ĝin Blitzkrieg ("fulmomilito"), termino kiu estos uzita ankaŭ en 1939.[31] Aŭstrio havis ŝajnan povegan armeon kiu estis aliancita kun plej el la nordaj Germanaj kaj ĉiuj el la sudaj Germanaj ŝtatoj. Tamen, Prusio venkis en la decidiga Batalo de Königgrätz. La reĝo kaj liaj generaloj volis antaŭeniri, konkeri Bohemion kaj marŝi al Vieno, sed Bismarck, priokupita ke la Prusia milita sorto povus ŝanĝi aŭ ke Francio povus interveni je la Aŭstria flanko, enlistigis la helpon de la Kronprinco, kiu estis kontraŭinta la militon sed fakte estis estrinta unu el la Prusiaj armeoj ĉe Königgrätz, por konvinki sian patron post ŝtormaj kunsidoj. Bismarck insistis al "milda paco" sen aneksigoj kaj sen triumfaj paradoj, por poste povi tuj restaŭri amikecajn rilatojn kun Aŭstrio.[32]

Kiel rezulto de la Paco de Prago (1866), la Germana Konfederacio estis dissolvita. Prusio aneksigis Ŝlesvigon, Holstinion, Frankfurton, Hanoveron, Hesio-Kassel, kaj Nassau. Krome, Aŭstrio devis promesi ne interveni en Germanaj aferoj. Por plifirmigi Prusian hegemonion, Prusio devigis la 21ajn ŝtatojn norde de la Majno aligi ĝin formante Nordgermanan Konfederacion en 1867. Tiu konfederacio estis regata de konstitucio skizita ĉefe de Bismarck. Plenuma povo estis establita en prezidento, hereda posteno de la reĝoj de Prusio, kiu estis helpata de kanceliero responsa nur antaŭ li. Kiel prezidento de la konfederacio, Vilhelmo nomumis Bismarck kiel kanceliero de la konfederacio. Leĝaro estis responsa pri la Reichstag, popole elektita korpo, kaj la Bundesrat, konsilisma instanco kiu reprezentas la ŝtatojn. La Bundesrat estis praktike la pli forta ĉambro. Bismarck estis la dominanta figuro en la nova aranĝo; kiel Ministro pri eksterlandaj aferoj de Prusio, li instrukciis la Prusiajn deputitojn de la Bundesrat.

Portreto de Otto von Bismarck. N. Repik.

Prusio havis nur plurecon (17 el 43 sidlokoj) en la Bundesrat spite esti pli granda ol la aliaj 21 ŝtatoj kombinitaj, sed Bismarck povis facile kontroli la procedurojn pere de aliancoj kun la pli malgrandaj ŝtatoj. Tio komencis tion kion la historiistoj referencas kiel "La Mizero de Aŭstrio" en kiu Aŭstrio estis simpla vasalo de la supera Germanio, nome rilato kio formigos historion ĝis la fino de la Unua Mondmilito. Bismarck dekomence sukcesis konvinki pli malgrandajn ŝtatojn kiel Saksio, Hesio-Kassel, kaj Hanovero aligi Prusion kontraŭ Aŭstrio, post promesi al ili protekton el eksterlanda invado kaj justajn komercajn leĝojn.

Bismarck, kiu tiam tenis la rangon de maĵoro en la Landwehr, vestis tiun uniformon dum la kampanjo kaj estis finfine promociita al la rango de maĵor-generalo en la Landwehr kavalerio post la milito. Kvankam li persone neniam komandis trupojn en la batalkampo, li kutime vestis generalan uniformon en publiko por la cetero de sia vivo, kiel estas ankoraŭ vidata en nombraj pentraĵoj kaj fotoj. Li ankaŭ ricevis monan stipendion el la Prusia Landtag, kiun li uzis por aĉeti kamparan bienon en Varzin, nune parto de Pollando.

Milita sukceso havigis al Bismarck grandan politikan subtenon en Prusio. En la balotado de 1866 la liberaloj suferis gravan malvenkon, kaj perdis sian majoritaton en la Ĉambro de Deputitoj. La nova, tre konservativa Ĉambro estis en multe pli bona rilato kun Bismarck ol antaŭaj deputitaroj; je postulo de Ministro-Prezidento, ĝi retroe aprobis la buĝetojn de la pasintaj kvar jaroj, kiuj estis plibonigitaj sen parlamenta konsento. Bismarck supozis ke tio disigus la liberalan opozicion. Kvankam kelkaj liberaluloj argumentis ke konstitucia registaro estas brila linio kiuj ne estu trapasata, plej el ili kredis ke estus tempoperdo kontraŭi la buĝeton, kaj subtenis ĝin espero atingi pli da libero en la estonteco.

Kapitulaco de Napoleono la 3-a post la Batalo de Sedan, 1a de Septembro 1870.

Francia-Prusia Milito 1870–71[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Francia-Prusia Milito.

La venko de Prusio super Aŭstrio pliigis la jam ekzistintajn tensiojn kun Francio. La Imperiestro de Francio, nome Napoleono la 3-a, estis klopodinta akiri teritorion por Francio (en Belgio kaj en la maldekstra bordo de la Rejno) kiel kompenso por ne esti aliĝinta al la milito kontraŭ Prusio kaj estis seniluziiĝinta pro la surprize rapida rezulto de la milito.[33] Laŭ tio, la opozicia politikisto Adolphe Thiers postulis ke estas Francio, ne Aŭstrio, kiu estis reale venkita en Königgrätz. Bismarck, samtempe, ne eviti militon kontraŭ Francio, kvankam li timis Francojn pro nombraj tialoj. Unue, li timis ke Aŭstrio, dezirega por revenĝo, aliancus kun la Francoj. Simile, li timis ke la Rusia armeo helpus Francion teni la povekvilibron.[34] Krome, tamen, Bismarck kredis ke se la Germanaj ŝtatoj konsiderus Francion kiel agresanto, ili tiam unuiĝu malantaŭ la Reĝo de Prusio. Por atingi tion li metis Napoleonon la 3an en variaj komplotoj, pere de kiuj Francio akirus teritorion el Luksemburgio aŭ Belgio. Francio neniam akiris ajnan tian teritorion, sed ĝi aperis kiel avarema kaj malfidinda.[35]

Taŭga preteksto por milito aperis en 1870, kiam oni proponis al la Germana Princo Leopoldo de Hohenzollern-Sigmaringen la tronon de Hispanio, vaka ekde revolucio en 1868. Francio premis Leopoldon al retiro de sia kandidateco. Ne tutkontenta je tio, Parizo postulis ke Vilhelmo, kiel estro de la Domo de Hohenzollern, certigu ke neniu Hohenzollern estu denove serĉante la hispanan kronon. Por provoki Francion al militdeklaro kontraŭ Prusio, Bismarck publikigis la Paperoj de Ems, nome zorge eldonita versio de konversacio inter la reĝo Vilhelmo kaj la Francia ambasadoro en Prusio, nome la Grafo Benedetti. Tiu konversacio estis eldonita tiel ke ĉiu nacio sentu ke sia ambasadoro estis humiligita kaj ridindigita, tiele ardigante popularajn sentojn ambaŭflanke favore de la milito. Historiisto Langer, tamen, argumentas ke tiu epizodo ludis minoran rolon en la okazigo de la milito.[36]

Bismarck verkis en siaj Memoroj ke li "ne havis dubon ke Franci-Germana milito devas okazi antaŭ la konstruo de unuigita Germanio povus esti realigita.[37]" Ja li fidis ke la Franca armeo ne estis preparita por batali kontraŭ la Germanian laŭnombre pli grandaj fortoj: "Se la Francoj luktas kontraŭ ni solaj ili estos perditaj." Li estis ankaŭ konvinkita ke la Francoj ne kapablos trovi aliancanojn ĉar "Francio, se venkinto, estus danĝero por ĉiuj – Prusio por neniu." Li aldonis, "Tiu estas nia forta punkto.[38]"

Francio mobilizis kaj deklaris militon en la 19a de Julio. La Germanaj ŝtatoj vidis Francion kiel la agresanto, kaj kortuŝita per naciismo kaj patriota elano - ili rapidis al la flanko de Prusio kaj havigis trupojn. Ambau filoj de Bismarck servis kiel oficiroj en la Prusia kavalerio. La milito estis granda sukceso por Prusio ĉar la Germana armeo, kontrolita de la Ĉefo de la Alta Stabanaro Moltke, atingis venkon post venkon. La ĉefaj bataloj estis okazintaj en unu monato (7a de Aŭgusto al 1a de Septembro), kaj ambaŭ Francaj armeoj estis kaptitaj ĉe Sedan kaj Metz, tiu lasta post sieĝo de kelkaj semjanoj. Napoleono la 3-a mem estis kaptita prizonulo en Sedan kaj portita en Germanion dum iom da tempo okaze ke Bismarck bezonus lin por estri la Francian reĝimon; ĉiuokaze li mortis en ekzilo en Anglio en 1873. La cetero de la milito konsistis en sieĝo de Parizo, la urbo estis "neutile bombardita";[39] la nova Francia respublika reĝimo tiam klopodis, sensukcese, liberigi Parizon per urĝe arigitaj armeoj kaj pli kaj pli akra partisana militagado.

Bismarck kantis "La Marseillaise" kiam registris sian voĉon per Edisona fonografo en 1889. Biografiisto asertis ke li faris tion, 19 jarojn post la milito, por moki la Francojn.[40]

Patriota pentraĵo de Anton von Werner, priskribanta la proklamon de Vilhelmo la 1-a kiel Germana imperiestro en la Koridoro de Speguloj de Versajlo. La fokuso estas al Bismarck, centre, vestante blankan uniformon (1885).

Unuigo de Germanio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unuigo de Germanio.

Bismarck tuj agadis por certigi la unuigon de Germanio. Li negocadis kun reprezentantoj de la sudaj Germanaj ŝtatoj, proponante specialajn privilegiojn se ili konsentis al la unuigo. La negocadoj sukcesis; patriotaj sentoj superis kie la opozicio restis. Dum la milito estis en sia fina fazo, Vilhelmo la 1-a de Prusio estis proklamita Germana Imperiestro la 18an de Januaryo 1871 en la Koridoro de Speguloj en la Palaco de Versajlo.[41] La nova Germana Imperio estis federacio: ĉiu el ties 25 konstituantaj ŝtatoj (reĝlandoj, grand-duklandoj, duklandoj, princlandoj, kaj liberaj urboj) retenis iom da aŭtonomeco. La Reĝo de Prusio mem, kiel Germana Imperiestro, ne estis suvereno super la tuta Germanio; li estis nur primus inter pares, aŭ la unua inter egaluloj. Tamen, li tenis la prezidenteco de la Bundesrat, kiu studas politikon prezentita de la Kanceliero, kiun la imperiestro mem nomumis.

Finfine, Francio devis cedi Alzacon kaj parton de Loreno, ĉar Moltke kaj liaj generaloj volis tion kiel bufrozono. Historiistoj polemikas ĉu Bismarck volis tiun anekson aŭ estis devigita akcepti ĝin en tajdo de Germanaj kaj publika kaj elita opinioj.[42] Francio ankaŭ devis pagi kompenson;[43] tiu kompenso es tis kalkulita sur la bazo de la loĝantara nombro, kiel la preciza ekvivalento de la kompenso kiun Napoleono la 1-a estis postulinta al Prusio en 1807.

Historiistoj polemikas ankaŭ ĉu Bismarck havis ĉefan planon por etendigi la nordgermanan Konfederacion de 1866 por inkludi la restintajn sendependajn Germanajn ŝtatojn en unusola ento aŭ simple por etendigi la povon de la Reĝlando Prusio. Ili konkludas ke kelkaj faktoroj aldone al la forto de la Realpolitik de Bismarck kondukis al serio de fruaj modernaj politikoj por reorganizi la politikajn, ekonomiajn, militsitajn, kaj diplomatiajn rilatojn en la 19a jarcento. Reago al la Dana kaj Franca naciismo havigis oportunon por esprimado de Germana unueco. Militaj sukcesoj — ĉefe tiuj de Prusio — en tri regionaj militoj generis entuziasmon kaj fieron kiujn politikistoj povis utiligi por helpi la unuigon. Tiu sperto vekis la memoron de la reciprokaj plenumoj en la Napoleonaj Militoj, ĉefe en la Milito de Liberigo de 1813–14. Establante Germanion sen Aŭstrio, la politika kaj administracia unuigo en 1871 almenaŭ provizore solvis la problemon de dualeco.

Kanceliero de la Germana Imperio[redakti | redakti fonton]

Bismarck en 1873.

En 1871, Bismarck estis plialtigita al la rango Fürst (Princo). Li estis ankaŭ nomumita kiel unua Imperia Kanceliero (Reichskanzler) de la Germana Imperio, sed retenis siajn Prusiajn postenojn, kiel tiuj de Ministro-Prezidento kaj Ministro pri eksterlandaj aferoj. Li estis ankaŭ promociita al la rango de leŭtenanta-generalo, kaj acxetis iaman hotelon en Friedrichsruh ĉe Hamburgo, kio iĝis bieno. Li plue servis kiel sia propra Ministro pri eksterlandaj aferoj. Pro ambaŭ la imperia kaj la Prusia postenoj kiujn li tenis, Bismarck havis preskaŭ kompletan kontrolon super enlandaj kaj eksterlandaj politikoj. La posteno de Ministro-Prezidento de Prusio estis provizore separata el tiu de Kanceliero en 1873, kiam Albrecht von Roon estis nomumita al la iama posteno. Ĉirkaŭ la fino de la jaro, Roon rezignis pro malsano, kaj Bismarck denove iĝis Ministro-Prezidento.

Kulturkampf[redakti | redakti fonton]

Bismarck lanĉis kontraŭ-katolikan Kulturkampf ("kulturlukto") en Prusio en 1871. Tio estis parte okazigita pro timo de Bismarck ke Pio la 9-a kaj liaj sukcedantoj uzus la papan neeraripovon por atingi la "papan deziron por internacia politika hegemonio... La rezulto estis la Kulturkampf, kiu per ambiciaj Prusiaj decidoj komplementis per similaj agadoj en kelkaj aliaj Germanaj ŝtatoj, celis bremsi la klerikalan danĝeron per leĝaro kiu limigu la politikan povon de la katolika eklezio."[44] En Majo 1872 Bismarck tiele klopodis atingi interkomprenon kun aliaj Eŭropaj registaroj por manipuli futurajn papajn elektojn; registaroj interkonsentus should antaŭvidi netaŭgajn kandidatojn, kaj poste instrukcius siajn landajn kardinalojn por voĉdoni taŭge. La celo estis finigi la papan kontrolon super la episkopojn en difinita ŝtato, sed la projekto ne antaŭeniris.

Inter Berlino kaj Romo, Bismarck (maldekstre) frontas la Papon, 1875.

Bismarck akcelis la Kulturkampf. En ties itinero, ĉiuj Prusiaj episkopoj kaj multaj pastroj estis enprizonitaj aŭ ekzilitaj.[45] La loĝantaro de Prusio ege etendiĝis en la 1860-aj jaroj kaj estis tiam unu-trione katolika. Bismarck kredis ke la papo kaj la episkopoj tenis tro multan povon super la germanaj katolikoj kaj krome priokupiĝis multe pri la apero de la Katolika Centra Partio, organizita en 1870. Kun subteno el kontraŭklerikala Nacia Liberala Partio, kiu estis la ĉefa aliancano de Bismarck en la Reichstag, li abolis la Katolikan Departementon de la Prusia Ministerio de Kulturo. Tio lasis la katolikojn sen voĉo en altaj cirkloj. Krome, en 1872, la Jezuitoj estis elpelitaj el Germanio. Pliaj kontraŭ-katolikaj leĝoj de 1873 permesis al la Prusia registaro superrigardi la edukadon fare de la romkatolika pastraro kaj limgis la disciplinajn povojn de la Eklezio. En 1875, oni ekpostulis civilajn ceremoniojn por la civilaj geedziĝoj. Ĝis tiam, nuptoj okazintaj en preĝejoj estis civile agnoskitaj.[46][47]

Kulturkampf iĝis parto de la politiko pri eksterlandaj aferoj de Bismarck, ĉar li serĉis malstabiligi kaj malfortigi katolikajn reĝimojn, speciale en Belgio kaj Francio, sed li havis malmultan sukceson.[48]

La Brita ambasadoro Odo Russell informis al Londono en Oktobro 1872 ke la planoj de Bismarck estis estintaj kontraŭutilaj ĉar ili plifortigis la ultramontana (pro-papa) sinteno ene de la Germana Katolikismo: "La Germanaj Episkopoj, kiuj estis politike senpovaj en Germanio kaj teologie opozicia al la Papo en Romo, nuntempe iĝis povegaj politikaj estroj en Germanio kaj entuziasmaj defendantoj de la nune neerara Fido de Romo, unuigitaj, disciplinitaj, kaj deziregaj de martireco, danke al la nealvokita por kontraŭliberala deklaro de Milito kontraŭ la libereco fare de Bismarck kiun ili ĝis nun pace estis ĝuinta."[49]

La katolikoj reagis organizante sin ili mem kaj plifortigante la Centran Partion. Bismarck, devota pietisma Protestanto, estis alarmita ke nereligiuloj kaj socialistoj estis uzante la Kulturkampf por ataki ĉiun religion. Li abandonis ĝin en 1878 por konservi sian restintan politikan kapitalon ĉar li tiam bezonis la voĉojn de la Centra Partio en sia nova batalo kontraŭ socialismo. Pio la 9-a mortis tiun jaron, kaj estis anstataŭita de la pli pragmata Leono la 13-a kiu negocadis plej el la kontraŭ-katolikaj leĝoj. La Papo tenis la kontrolon de la elekto de la episkopoj, kaj la katolikoj ĉefe subtenis unuigon kaj plej el la ceteraj politikoj de Bismarck. Tamen, ili neniam forgesis lain miltkulturon kaj predikis solidarecon por prezenti organizitan reziston.[50]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bismarck ĉ. 1875.

En 1873, Germanio kaj multo de Eŭropo kaj Ameriko eniris en la Longa depresio, nome Gründerkrise. Faligo frapis la Germanian ekonomion por la unua fojo ĉar fakte la industria disvolvigo ekaperis en la 1850-aj jaroj. Por helpi malfortajn industriojn, la Kanceliero abandonis la liberan komercon kaj establis protektismajn import-tarifojn, kio kolerigis la Naciajn Liberalojn kiuj postulis liberan komercon. La Kulturkampf kaj ĝiaj efikoj ankaŭ movis la publikan opinion kontraŭ la partio kiu subtenis ĝin, kaj Bismarck uzis tiun oportunon por distanciĝi el la Naciaj Liberaloj. Tio markis rapidan malpliigon en la subteno fare de la Naciaj Liberaloj, kaj ĉirkaŭ 1879 ties ligiloj kun Bismarck jam finiĝis. Bismarck anstataŭe returniĝis al la konservativaj frakcioj, kiel la Centra Partio, por serĉi subtenon. Li helpis tiun kroman subtenon el la konservativuloj aprobante kelkajn tarifojn kiuj protektis la Germanajn agrikulturon kaj industrion el eksterlandaj konkurencantoj en 1879.[51]

Germanigo[redakti | redakti fonton]

Imperiaj kaj provincaj registaraj burokrataroj klopodis Germanigi la ŝtatajn naciajn minoritatojn situajn ĉefe ĉe la limoj de la imperio: nome Danoj en la Nordo, Francparolantoj en la Okcidento kaj Poloj en la Oriento. Kiel ministro-prezidento de Prusio kaj imperia kanceliero, Bismarck "klasigis popolojn en siaj lingvaj [kaj religiaj] 'triboj'",[52] tamen, li sekvis politikon de malamikeco partikulare al la Poloj, kio estis afero enradikigita en la Prusia historio. "Li neniam havis Polon inter siaj kamparanoj" laborante la Bismarck-ajn bienojn; estis la edukitaj Polaj burĝaro kaj revoluciuloj kiujn li denoncis pro persona esperto, kaj "pro ili li malŝatis intelektulojn en politiko."[53] La antagonismo de Bismarck estas pruvita en privata letero al sia fratino en 1861: "Marteli Polojn ĝis ili malesperu pri vivo [...] Mi havas ĉiujn simpation en la mondo pro ilia situacio, sed se ni volas ekzisti ni ne havas alian vojon krom forbalai ilin: lupoj estas nur tio kion Dio faris ilin, sed ni pafas ilin same kiel kiam ni trafas ilin."[54][55] Iom poste tiun saman jaron, la publika Bismarck modifis sian militemon kaj skribis al la Prusia ministro pri eksterlandaj aferoj: "Ĉiu sukceso de la Pola nacia movado estas malvenko por Prusio, ni ne povas pluigi en la lukto kontraŭ tiu elemento laŭ la reguloj de la civila juro, sed nur laŭ la reguloj de la milito."[56] Rilate al la Pola naciismo, ĉiama minaco, Bismarck preferis elpelon pli ol Germanigo.[57]

Socialismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Socialismo.

Priokupita pro la kresko de la socialisma movado, kaj de la Socialdemokratia Partio partikulare, Bismarck instituciis la Kontraŭ-Socialisman Leĝaron en 1878. Socialismaj organizoj kaj kunvenoj estis malpermesitaj, same kiel la cirkulado de socialisma literaturo. Policanoj povis haltigi, priserĉadi kaj arestis membrojn de la socialisma partio kaj ties estrojn, nombraj el kiuj estis poste juĝitaj de policaj tribunaloj. Spite tiujn klopodojn, la socialisma movado tuj akiris subtenantojn kaj sidlokojn en la Reichstag. Socialistoj akiris sidlokojn en la Reichstag kiel sendependaj kandidatoj, nealigitaj al ajna partio, kiu estu permesata de la Germana konstitucio.[58]

La strategio de Bismarck en la 1880-aj jaroj estis altiri laboristojn por la konservativa reĝimo pere de plibonigo de socialaj bonfaroj. Li aldonis asekuron pro akcidento kaj maljuneco same kiel formon de socializita medicino. Li ne komplete sukcedis, tamen. Subteno por la Socialdemockatoj plialtigis en ĉiu balotado.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Bismarck-monumento, Hamburgo.

Malgraŭ la konstitucia ŝajneco de 1871, la interna politiko de Bismarck ne estis demokrata. Komence, li sin apogis sur la liberaluloj, celante malpligrandigi la influon de la Katolika Eklezio (Kulturkampf), sed en 1879 li disigis tiun aliancon kaj amikiĝis kun la Centra Katolika Partio (Zentrum), adoptante protektismajn sintenojn kiuj favoris la industrian kreskadon. En tia dua epoko, li celis haltigi la germanan laboristan movadon, kiun li malpermesis per aprobo de kontraŭsocialismaj leĝoj, samtempe li provis pacigi la laboristaron per la plej moderna sociala leĝaro de tiu tempo. La Sociala sekureco naskiĝis en Germanio per la "Leĝo pri Sanasekuro" en 1883.

En eksterlanda politiko, li estis prudenta por solidigi la germanan unuecon: kreis la "Bismarkajn Sistemojn", unue faris aron da diplomatiaj aliancoj al Aŭstrio, Rusio kaj Italio (Triopa Alianco (1882)) celante izoligi Francion. Li organizis la Berlinan Konferencon (1884)) por solvi la problemojn kiuj aperis per la kolonia ekspansio en Afriko, sed restigis Germanion for de imperiisma famego de tiamaj Eŭropaj potencoj. Tia malaventuremo rilate al koloniismo malĝojigis la novan imperiestron Vilhelmon la 2-an (1888), kiu volis pligrandigi la forton de Germanio per akiro de transmara imperio, kaj tiu afero faligis Bismarck en 1890.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eric Hobsbawm, The Age of Empire: 1875–1914 (1987), p. 312.
  2. Hopel, Thomas (23a de Aŭgusto 2012) "The French-German Borderlands: Borderlands and Nation-Building in the 19th and 20th Centuries" [1] Alirita la 3an de Majo 2018.
  3. Steinberg, 2011, pp. 8, 424, 444; Bismarck specife referencis al Socialistoj, inter aliaj, kiel "Malamikoj de la Reich".
  4. Hull, Isabel V. (2004). The Entourage of Kaiser Wilhelm II, 1888–1918. p. 85. ISBN 9780521533218. [2] Alirita la 4an de Majo 2018.
  5. Lowe, Charles (2005). Prince Bismarck: An Historical Biography With Two Portraits. Kessinger Publishing. p. 538. ISBN 9781419180033.
  6. Field, WG (Oktobro 1898), "Bismarck's First School", The Journal of Education (Oxford University Press) 20: 603–4. pp. 603–4.
  7. Steinberg, Jonathan. Bismarck: A Life. p. 51. ISBN 9780199782529. [3] Alirita la 21an de Majo 2016.
  8. Steinberg, 2011, pp. 39–41.
  9. Steinberg, 2011, p. 93.
  10. Pflanze 1971, p. 56.
  11. Steinberg, 2011, p. 89.
  12. Steinberg, 2011, p. 86.
  13. Steinberg, 2011, pp. 87–88.
  14. Pflanze 1971, p. 64.
  15. Alan Palmer, Bismarck [Charles Scribner Publishers: New York, 1976] p. 41.
  16. Alan Palmer, Bismarck, p. 42.
  17. Steinberg, 2011, p. 117.
  18. Steinberg, 2011, pp. 142–43.
  19. Citaĵoj el leteroj inter Leopold von Gerlach kaj Bismarck studante la temon de Napoleono la 3-a estas en Steinberg, 2011, pp. 131–33.
  20. Steinberg, 2011, ch. 5.
  21. Steinberg, 2011, p.147
  22. Steinberg, 2011, ch. 6.
  23. Eyck 1964, pp. 58–68.
  24. Taylor 1955, pp. 48–51.
  25. Eyck 1964, pp. 69–70.
  26. Hollyday 1970, pp. 16–18.
  27. Gordon A. Craig, Germany, 1866–1945 (1978), pp. 1–21.
  28. Eyck 1964, pp. 58–106.
  29. Eyck 1964, pp. 107–38.
  30. Pearce 2010.
  31. Friedrich Darmstaedter. (2008) Bismarck and the Creation of the Second Reich. Transaction Publishers. ISBN 9781412807838.
  32. Steinberg, 2011, p. 253.
  33. Howard 1991, p. 40.
  34. BISMARCK, Otto von. (1966) The Memoirs vol. II. New York, NY: Howard Fertig, p. 58–60.
  35. Eyck 1964, pp. 139–86.
  36. William Langer, "Bismarck as Dramatist," in Studies in Diplomatic History & Historiography in Honour of G.P. Gooch (1962) pp. 199–216.
  37. Bismarck, Otto, The Man & the Statesman, Vol. 2, Cosimo Classics, 2013, 384 p. (ISBN 978-1596051850), p. 58.
  38. Poschinger, Heinrich, Conversations with Prince Bismarck, Kessinger Publishing, 2007, 304 p. (ISBN 0548341362), p. 87.
  39. Taylor 1969, p. 126.
  40. Cowen, Rob, "Restored Edison Records Revive Giants of 19th-Century Germany", 31 January 2012, paĝo D3.
  41. Crankshaw 1981, pp. 294–96.
  42. Fritz Stern. (2013) Gold and Iron.
  43. Taylor 1969, p. 133.
  44. Hollyday 1970, p. 6.
  45. Blackbourn 1998, pp. 261–63.
  46. Ross 2000.
  47. Gross 2005.
  48. James Stone, "Bismarck and the Containment of France, 1873–1877," Canadian Journal of History (1994) 29#2 pp. 281–304 rete.
  49. Citita en Crankshaw 1981, paĝoj 308–09
  50. Rebecca Ayako Bennette, Fighting for the Soul of Germany: The Catholic Struggle for Inclusion after Unification (Harvard U.P. 2012)
  51. E. J. Feuchtwanger, Bismarck (2002) p. 208.
  52. Taylor 1955, p. 124.
  53. Taylor 1955, p. 10.
  54. Crankshaw 1981, p. 149 Citita el Bismarck: Die gesammelten Werke, eldonita de H. von Petersdorff, et al. (Berlin, 1923), Volume XIV, p. 568. Letero al Malwine von Arnim, 14a de Marto 1861
  55. Norman Davies, God's Playground, a History of Poland: 1795 to the present (1982) p. 124 rete
  56. Crankshaw 1981, p. 149. Citita el Bismarck: Die gesammelten Werke, eldonita de H. von Petersdorff, et al. (Berlin, 1923), Volume III, pp. 289–90. Letero al Albrecht von Bernstorff, 13a de Novembro 1861
  57. Crankshaw 1981, p. 404.
  58. Friedrich Darmstaedter, Bismarck and the creation of the Second Reich (2008) pp. xiv, xvii

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Biografia[redakti | redakti fonton]

  • Crankshaw, Edward (1981), Bismarck, The Viking Press .
  • Darmstaedter, Friedrich. Bismarck and the Creation of the Second Reich (2008)
  • Dawson, William Harbutt. The Evolution of Modern Germany (1908), 503pp covers 1871–1906 with focus on social and economic history & colonies online free
  • Engelberg, Ernst. Bismarck; 2 vols., (1986–90); major academic study by an east-German historian (only in German)
  • Eyck, Erich (1964), Bismarck and the German Empire, ISBN 0393002357  (excerpt and text search)
  • Feuchtwanger, Edgar (2002), Bismarck, Historical Biographies, Routledge, http://www.questia.com/PM.qst?a=o&d=108426285 , 276 pp., basic starting point.
  • Gall, Lothar (1986), Bismarck: The White Revolutionary , 2 vol; major academic study
  • Headlam, James Wycliffe. Bismarck and the Foundation of the German Empire (1899) 471 pp solid old biography online
  • Heuston, Kimberley Burton (2010), Otto von Bismarck: Iron Chancellor of Germany, Franklin Watts .
  • Hollyday, FBM (1970), Bismarck, Great Lives Observed, Prentice-Hall .
  • Kent, George O (1978), Bismarck and His Times, http://www.questia.com/PM.qst?a=o&d=7561027 .
  • Kissinger, Henry A (31 March 2011), "Otto von Bismarck, Master Statesman", The New York Times, http://www.nytimes.com/2011/04/03/books/review/book-review-bismarck-by-jonathan-steinberg.html?_r=1&nl=books&emc=booksupdateema1 .
  • Lerman, Katharine Anne. Bismarck: Profiles in Power. Longman, 2004. ISBN 0-582-03740-9; 312pp
  • Ludwig, Emil (1927a), Wilhelm Hohenzollern: The last of the Kaisers, New York, ISBN 9780766143418, popular.
  • Ludwig, Emil (1927b), Bismarck: The Story of a Fighter, Little, Brown, popular.
  • Pflanze, Otto, Bismarck and the Development of Germany; 3 vols., 1963–90. vol 1 online, Bismarck and the Development of Germany: The Period of Unification, 1815–1871 [4] Alirita la 4an de Majo 2018.
  • Pflanze, Otto (Aprilo 1955), "Bismarck and German Nationalism", American Historical Review, 60 (3): 548–66, doi:10.2307/1845577, JSTOR 1845577
  • Steinberg, Jonathan. Bismarck: A Life (Oxford University Press, 2011), 592 pp.
  • Stern, Fritz (1977), Gold and Iron: Bismarck, Bleichröder and the Building of the German Empire, Penguin.
  • Taylor, A.J.P. (1969), Bismarck: the Man and the Statesman, New York: Alfred A Knopf. [5] Alirita la 4an de Majo 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]