Olaf Scholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Olaf Scholz
2021-07-06 Olaf Scholz SPD 8619.JPG
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1958 (1958-06-14) (63-jara)
en Osnabrück
Lingvoj germana
Loĝloko Rahlstedt • Potsdam
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Hamburga universitato
Subskribo Olaf Scholz
Familio
Frat(in)oj Jens Scholz • Ingo Scholz
Edz(in)o Britta Ernst
Okupo
Okupo politikistoadvokato
TTT
Retejo http://www.olafscholz.hamburg
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Olaf SCHOLZ [ŝolc] (naskiĝis la 14-an de junio 1958 en Osnabrück, do nun 63-jara) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la nuna ministro pri financoj kaj vic-kanceliero de Germanio.

Inter novembro 2007 kaj oktobro 2009 li en la federacia germania ministraro unua de Angela Merkel oficis kiel nacia ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, transprenante la postenon de la sampartiano Franz Müntefering. Ekde novembro 2009 li estas landa prezidanto de la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj nacia vicprezidanto de la partio.

De la 7-a de marto 2011 ĝis la 13-a de marto 2018 li oficis kiel ĉefurbestro (laŭvorte "unua urbestro") de Hamburgo. Ĉar la urboŝtato samkiel Berlino kaj Bremeno konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Berlino kaj Bremeno havas rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj.

Ekde la 14-a de marto 2018 li estas ministro pri financoj kaj vic-kanceliero en la ministraro kvara de Angela Merkel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:unua urbestro de HamburgoPoste:DEU Hamburg COA.svg
Christoph Ahlhaus20112018Peter Tschentscher