Pri la kandidateco de Turkio al membriĝo en Eŭropa Unio kompromiso alvenis: oni bonvolas la diskutojn kun Turkio celante ĝian membriĝon sed precizigante, ke tiu rezulto ne estas nepra. Se Turkio ne kontentigos la necesajn kondiĉojn, aŭ se Eŭropa Unio ne kapablos akcepti ĝin, Turkio devos esti plej firme kunligita kun Eŭropa Unio.
Pri eksterlanda politiko: la interkonsento planas relanĉi la eŭropan konstitucion en 2007 kaj pledi por eŭropunia seĝo en la Sekureca Konsilio de UNO.
Profunda reformo de la federaciismo: la federaciaj landoj ricevas la preskaŭ tutan agosferon pri edukado, sed kompense ilia bloko-povo malpliiĝas pri multaj federaciaj leĝoj.
La emeritiĝa aĝo pliiĝas de 65-jaraĝo al 67-jaraĝo aŭ 45 plenaj jaroj. La pensioj ne plu kresku.
La aldonvalora imposto (AVI) pliiĝas de 16 % al 19 %; la enspezoj utilas por kompletigi la federacian buĝeton kaj duavice malpliigi la laborkotizojn de 6,5 % al 4,5 %. La individuaj firmaoj estas forigotaj.
Estigo de riĉulara imposto; la impostproporcio atingas 45 % en la tavolo super 250.000 eŭroj (duoblo se familio).
La provtempo de nova dungito povas esti pliigota de ses monatoj al 24 monatoj.
Ekzameno de leĝoj por kontraŭbatali terorismon kaj reguli enmigradon.
La akiro de la germana ŝtataneco devus necesigi deklaron de subteno al la demokratiaj principoj.
Investado por scienca esploro kaj edukado.
Plistriktigo de la kriterioj de nutra sano, pli forta protekto de la konsumantoj.
Volo ĉesigi la pli kaj pli multan repagon de la kuraciloj favorigante la generajn kuracilojn, malplialtigante iliajn prezojn kaj malplialtigante la honorariojn de la apotekistoj.