Wolfgang Tiefensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wolfgang Tiefensee
2017-08-30 Wolfgang Tiefensee by Olaf Kosinsky-3.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1955 (1955-01-04) (64-jara)
en Gera
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Universitato de Lepsiko • Technische Hochschule Leipzig
Familio
Patro Siegfried Tiefensee
Profesio
Profesio politikisto • elektronika inĝeniero
TTT
Retejo http://www.wolfgang-tiefensee.de/
v  d  r
Information icon.svg

Wolfgang TIEFENSEE [Volfgang Tifnze:] estas germana politikisto. Li naskiĝis la 4-an de januaro 1955(nun 1955-01-04) en Gera (tiama GDR), do nun estas 64-jara. Inter 1998 kaj 2005 li estis ĉefurbestro de Lepsiko, kaj inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 estis federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo en la registaro de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Krome en tiu ministraro li ankaŭ estis komisiito pri la "Novaj Federaciaj Landoj" de Germanio. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.