Gera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Germanio

Gera [GEra] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Je la 31.12.2014 ĝi havis 94.492 enloĝantojn. Ĝi ampleksas proksime 151 km².

La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.

Komerco kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gera estas grava industria centro kaj trafiknodo. Oni produktas i.a. maŝinojn, muzikinstrumentojn, meblojn, tekstilaĵojn, tapiŝojn, kolorojn kaj ledaĵojn.

Vidindaj estas i.a. la bazarplaco kun la Simson-fontano (1686), la urbodomo (16-a jc.) kaj la Preĝejo Sankta Triunuo. La oranĝejo (18-a jc.) gastigas krom migradajn ekspoziciojn ankaŭ unu daŭran pri Otto Dix, bonekonata pentristo kaj grafikisto naskiĝinta en Gera.

Ora pasero antaŭ butikumcentro en Erfurto

Goldener Spatz (laŭvorte: Ora pasero) estas grava germanlingva porjunulara filmfestivalo. Ĝi okazas ĉiujare en Gera kaj en Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la ŝtonepoko ĝis la 17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Pluraj trovitaĵoj en la urba centro, kiel ekz. en Gera-Tinz kaj Gera-Untermhaus, atestas setlon en la nuna urbo jam en la malnova ŝtonepoko. Tre fruktodona elfosejo de paleolitikaĵoj estis la nun pereinta Hiena-kaverno ĉe la strato Pfortener Straße. Limoŝtonzono "terminus Gera" menciitas en 995 en donacdokumento de imperiestro Oto la 3-a en favoro de la monakejo de Zeitz. La de la imperiestra moŝto Oto en 999 al la konvento de Quedlinburg donacita areo kun la nomo "provincia Gera" (kies rilatoj al "terminus Gera" ne sufiĉe klaras) ampleksis lokojn situantajn sude de la rivero Brahme, kiuj parte jam estis tre proksime de la posta urbo. Voktan potencon pri la konventoposedaĵoj de Quedlinburg havis jam en la malfrua 12-a jarcento la voktoj de Weida, kiuj elektis Gera ĝis 1233 sidejo de flanka dinastilinio. Baldaŭ poste urbo fonditis verŝajne. Kvankam jam en 1237 faritis la mencio de "oppidum" (=urbeto kun fortikaĵo) la urborajtoj estis nur ekde 1487 postsekveblaj. La ĉefan luprenistan potencon oni donis en 1358 al la margrafoj de Meißen, kontraŭ kiuj la voktoj de Weida vane ribelis en 1378 kaj al kiuj la weida-anoj devis finfine obei. Nur post oficiala rezigno de la princo-elektisto de Saksio la heredantoj de la voktoj de Gera, la Sinjoroj (ekde 1637 grafoj) de Reuß, povis reekregi la urbon senlime en 1562. Ekde 1647 la urbo Gera estis sidejo de la komunua supera registaro por la posedaĵoj de la flankaj linianoj de Ebersdorf, Lohenstein, Schleiz kaj Gera kiel ankaŭ de la anoj de la Reuß-a dinastio de la pli maljuna linio. Post la estingiĝo de la linio Reuß-Gera (1802) daŭris ĝis 1848, ke Gera denove iĝis rezidejo: nun de duklando.

Evoluo nekredebla[redakti | redakti fonton]

Henriko la 2-a (Reuß-Gera) klopodis multe evoluigi la urbon. Li fondis en 1605 la gimnazion Rutheneum kaj subtenadis la tukfaradon, kiu iĝis ekde la 15-a jarcento, krom la tanista kaj al bierfarista metioj, grava branĉo entreprena. Post la setlo de la nederlandano Nicolaus de Smitm, kiu enkondukis novajn teknikojn pri teksado kaj eldonado en Gera, komenciĝis vere la floro de la urbo. Ĝi estiĝis centro de tekstilaĵfabrikado. Malgraŭ intertempaj komercaj restriktoj de la najbaraj germanaj landoj - ĝuste pro la sukceso de la tukeksportadego - nur inter 1700 kaj 1750 la nombro de la manufakturoj kaj komercaj domoj triobliĝis! La bonhava burĝaro starigis multajn domojn belegajn kaj fortimpresajn publikajn konstruaĵojn (ekz. Kirko Sankta Savinto, orfejo) kaj dungis talentitajn skulptistojn kiel Johann Samuel NahlJohann Wilhelm Rockstroh, kies verkaro ĝis nun ne estas bone esplorita. En 1737 la Silbermann-disĉiplo Christian Ernst Friederici fondis orgenkonstruatelieron. Samtempuloj nomis en 1767 la ege evoluintan urbon "Eta Lepsiko". En 1780 incendio detruis ĉirkaŭ 90 procentojn de la mezepoka urbokerno kaj la antaŭurbojn. La brulego startigis almozdonadon, kiun partoprenis homoj el 300 lokoj de Germanio kaj eĉ de eksteraj landoj. La rapida rekonstruo ebligis lokan malfruiĝantan floron de Rokoko kaj de la t.n. Harplektaĵa stilo.

Industriiga centro[redakti | redakti fonton]

La urbodomo en 2008.

En la 19-a jarcento Gera iĝis la plej granda industria loko de Orienta Turingio, kiun Jena egalvaloris nur dum la 20-a jarcento. Post la fondo de la unua maŝinfarejo (1841) la metalindustrio estiĝis, krom la farado de tekstilaĵoj, egale grava. La frua konekso al la fervoja liniaro en 1859 plirapidigis la industriigon ankoraŭ senteble. En 1882 fondis la juda komercisto Hermann Tietz en Gera komercan domon de tekstilaĵoj, el kiuj naskiĝis unu el la plej grandaj germanaj konzernoj ĉiovendejaj. Ĝi nomiĝis poste (Hertie).

La 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Bonstato prospera dokumentitis inter la Periodo de spekulanto-kompanioj kaj la Unua mondmilito ankaŭ per unika egburĝara vilao-arkitekturo en Gera. La konstruado de luprenotaj loĝejoj nur post 1900 eksamis nivele. Ĝis 1933 faritis ankaŭ fabrikaj novkonstruaĵoj kaŭzantaj altajn arkitekturajn kostojn. Inter la plej gravaj arkitektoj de la 1920-aj jaroj nombriĝis ankaŭ la plej grava reprezentanto de la Socia realismo en Turingio, Thilo Schoder, kiu estis disĉiplo de la bauhaus-ano Henry Van de Velde. Post la abdiko de la Reuß-anoj (1918) ĝis la enkorpiĝo en Turingion Gera estis ĉefurbo de la "Popola Ŝtato Reuß" (1918-20). Inter 1952-94 la urbo estis GDR-distriktĉefurbo respektive sidejo de diversaj transurbaj administracioj.[1]

Vidindaĵoj detale[redakti | redakti fonton]

La kirko Sankta Johano en 2014.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiŭ ĉi urbohistorio estas traduko de la paĝoj 439-441 de la libro Georg Dehio, Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag 2003 (2-a eldono), ISBN 3-422-03095-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]