Clemens Weisker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clemens Weisker
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1863 (1863-05-11)
en Schleiz
Morto 4-an de decembro 1919 (1919-12-04) (56-jaraĝa)
en Stadtroda
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Clemens Weisker
Profesio
Okupo kuracistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Clemens Hermann[1] WEISKER (naskiĝinta la 11-an de majo 1863 en Schleiz, mortinta la 4-an de decembro 1919 en Stadtroda) estis germana kuracisto kaj aktivega socialpolitikisto en Untermhaus (ekde 1919 urbokvartalo de Gera) kaj deputito en la parlamento de Reuß (pli juna linio).[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la plej maljuna filo de la kortega sukerobakisto Heinrich Julius Weisker li havis ankoraŭ tri aliajn gefratojn. Je la aĝo de 20 jaroj li ekstudentis ĉe la Universitato de Lepsiko pri medicino kie li restis dum kvar jaroj. Intertempe vidis lin ankaŭ la urbo Freiburg im Breisgau. Ĉe diversaj lepsikaj institucioj klinikaj kiel privataj tiel universitataj li dumstude helpistis.

Unu jaron post sukcesa doktoriĝo li ekdeĵoris en 1888 en Gera sed ene de la unua jaro li forlasis la postenon pro kvereloj kun la gera-a porkuracista societo ironte al najbara Untermhaus. En la 11.8.1891 li edzinigis Adelheid Henriette Marie Piegler kun kiu li havis kvar infanojn. Laŭ lia instigo fondis en 1895 la geedziĝintuloj Schlutter la Hospitalfondaĵon en kiu aktivis ankaŭ Weisker. El tio estiĝis la sekvintajn jarojn la Malsanulejoj de Milbitz (Milbitzer Heilanstalten)[3], iam nura tuberkulozkliniko, kies ĉefo iĝis Weisker. La inaŭguro klinika faritis en la 11.11.1899. Post problemoj kun la fondintoj kaj la hospitala komisiono li maldungitis post nur 2 jaroj.

Kune kun amika kolego li volis aĉeti post la morto de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, la vilaon Achilleion sur Korfuo por instali surloke sanigejon. Sed la imperiestra kortego en Vieno malakceptis tiajn proponojn.

Weiske kandidatis en 1906 por Reichstag sed tuj retiriĝis. En 1907 li kandidatis por la parlamento loka de Reuß (pli juna linio) malgajnonte. Tamen li denove estis kandidato tri jarojn poste kaj refiaskis pro malmulto da mankantaj voĉoj. Tamen li rajtis ekparlamentani pro repreno mandata fare de la sampartiano kaj longjara parlamentestro Walter Fürbringer.

Dum la venintaj jaroj Weisker eksterorde intense engaĝiĝis por instalo de ĝardenurbo laŭ angla modelo kaj vere estiĝis ekde 1912 en la urbokvartalo Heinrichsgrün la unua zono siaspece en tuta Turingio. Apogite sur la ideoj de la angla porĝardenurba movado li okazigis en 1911 hortikulturespozicio en la gimnazio Rutheneum (la nuna Goethe-gimnazio) En 1911 fonditis ankŭ la Komunutila konstrusocieto por Reuß (pli juna linio) en kies estrarano sidis memkompreneble ankaŭ Weiske. Por la konstruo de tia novaĵo li senlacige varbis industriulojn por doni kapitalon kun lukraj kondiĉoj interezaj. Vere starigitis ne malmultaj loĝlinioj kun propraj ĝardenoj. En 1913 Weiske rekandidatis kaj povis senprobleme propraforte ekparlamentani.

Ĉirkaŭ unu jaron antaŭmorte malkovritis gravega mjelopatio. Eĉ kvarmonata kuracado en Bad Blankenburg ne efikis. Tial li senditis en sanigejon en Stadtroda kie li mortis pro malsufiĉe forta koro.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 67-a datreveno naskiĝtaga malvualigitis en la 11.5.1930 memorŝtono por Weisker en la urbokvartalo Heinrichsgrün Ekde 2008 portas lian nomon tramo en Gera.[4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Max Weißker: Geschichte der Familie Weißker. Dresden: Gärtnersche Buchdr. [1910], p. 160–161.
  2. Jürgen Weber (eld.): Sanitätsrat Dr. med. Clemens Weisker: Arzt, Bauherr, Sozialpolitiker; ein Lebensbild, Gera 2009
  3. La nuna stato de la eksaj klinikoj
  4. Patronoj de gera-aj tramoj

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Clemens Weisker en la germana Vikipedio.