Bad Blankenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bad Blankenburg
Blazono
Bad Blankenburg (Germanio)
Bad Blankenburg (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036741
Poŝtkodo 07422
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073005
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Frank Persike
Partio de komunumestro Linkspartei
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 6029 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 41′ N, 11° 16′ O (mapo)50.68333333333311.266666666667Koordinatoj: 50° 41′ N, 11° 16′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 220 m
Areo 35,56 km²
Oficiala retejo http://www.bad-blankenburg.de/
vdr

Bad Blankenburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 6029 loĝantojn.

Ĝeneralaĵoj kaj historio[redakti | redakti fonton]

Sur la enirejo de Schwarza-valo etendiĝas sur la ĉefa monto Hausberg la simbolo de la urbo, al fortimpresa Burgo Greifenstein, kiu iam nomiĝis Blankenburg. Malsupre ed ĝi estiĝis en la mezo de la 13-a jarcento komunumo samnoma. La unua mencio de tiu ĉi komunumo kiel urbo estis en 1323. La laŭplana aranĝo urba ŝuldiĝas al la grafoj de Schwarzburg-Blankenburg. El tiu ĉi linio venis ankaŭ grafo Guntero la 21-a, kiu elektitis en 1349 kontraŭreĝo al Karolo la 4-a. Li mortis post kvin monatoj da regado.

Specialajn privilegiojn ricevis la urbo en 1456, kies konfirmiĝo estis en 1470. Tamen ĝi longtempe restis duaranga, loko de agrikulturistoj burĝaj. Burgo Greifenstein, kiu eĉ estis kelkan tempon rezidejo, kadukiĝis ekde la 16-a jarcento. De ĝi rekonstruitis en 1831 almenaŭ la loĝeja ero; renovigo de la belfrido sukcesis en la jaro 1927-a. Festivaloj burgaj en la monato junio ĉiujare rehavigis al oni iaman burgogloron.

Por la ekfloro ekonomia gravis ĝis la 17-a jarcento la vinkultivado kaj ankaŭ la ekspluatado de kupro respektive arĝento ne malgravis. Post fajrego terura de 1744 multaj domoj refarotis kaj novkonstruitis tiam la urbodomo de 1440 kaj la preĝejo.

Jam en 1840 ekzistis en Blankenburg kuracbanstacio por terapioj per malvarma akvo. La favorega klimato kaj la beleco media alogis multajn kuracbangastojn tiel ke en 1911 la urbo ekrajtis nomiĝi Bad Blankenburg do urbo kun ŝtate agnoskita kuracbanejaro.

Malsuprenrigardante dismonte la pedagogo Friedrich Fröbel laŭdire trovis la trafan terminon Kindergarten por novtipaj vartejoj edukaj kaj fakte li kreis en Blankenburg en 1840 la unuan infanĝardenon de la mondo. En niaj tagoj bela muzeo en la Domo supre de la kelo informas prie.

Bad Blankenburg perfekte taŭgas por turismaj kaj sportaj aferoj; ankaŭ la Landa sportlernejo situas tie ĉi.

Medio[redakti | redakti fonton]

Krome la ĉirkaŭaĵoj de Blankenburg ja magias: Ĉaskastelo Eberstein, ventmuelejo en Saalfeld-Dittrichshütte, Kesselberg-naturprotektitaĵaro, Fröbel-aventurmigradopado ĝis Barigau-turo en Königsee-Barigau tra la krutaĵoj Gölitzwände, ĉarma irado tra la Schwarza-valo ĝis Schwarzburg kpt. invitas ripozumemulojn kaj aktivulojn al neforgeseblaj momentoĝuoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

En Bad Blankenburg enfluas la rivero Rinne al Schwarza.

Apartenas al Bad Blankenburg ok kvartaloj (enkrampe la unua mencio):[1]

Najbaraj komunumoj estas: Bechstedt, Königsee, Rudolstadt, Saalfeld/Saale kaj Schwarzburg.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta urbokvartalo Watzdorf troviĝas la Bierfarejo de Watzdorf.

Vidindaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Dua eldono. Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-58-9, p. 11–67.