Burgo Greifenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Greifenstein

burgo • cultural heritage monument in Germany
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 41′ 26″ N, 11° 15′ 47″ O (mapo)50.69041811.262944Koordinatoj: 50° 41′ 26″ N, 11° 15′ 47″ O (mapo)
Burgo Greifenstein (Turingio)
Burgo Greifenstein (Turingio)
DEC
Burgo Greifenstein
Burgo Greifenstein
Situo de Burgo Greifenstein
Burgo Greifenstein (Germanio)
Burgo Greifenstein (Germanio)
DEC
Burgo Greifenstein
Burgo Greifenstein
Situo de Burgo Greifenstein
Map
Konstruita 1137
vdr
Modelo de la burgo en la burgmuzeo.
La monumento ene de la turo.
Tiel aspektas la medio por vizitanto de la burgo.
Ensorĉita alproksimiĝo al la burgo...

La Burgo Greifenstein estas mezepoka burgruino apud Bad Blankenburg. Pro ĝiaj dimensioj (250 x 100 m) ĝi nombriĝas al la plej grandaj en Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Elfosoj atestas, ke loĝatigitis la monteto Hausberg jam dum tre fruaj epokoj. La grafoj de Schwarzburg starigis dum la floranta mezepoko la kastelon Blankenburg, kiu unue estis dokumente menciita en 1208.

Günther la 7-a de Schwarzenburg (+1274) fondis la dinastion Schwarzburg-Blankenburg. El tiu originis Günther la 21-a, kiu en la 30-a de januaro 1349 elektitis reĝo. Post mallonga regado li rezignis jam en la 26-a de majo 1349 pro malsano favore al Karolo la 4-a. Li mortis en Frankfurto, kie videblas lia alta tombo en la Preĝejo Sankta Bartolomeo.

La komencon de la 16-a jc la burgo estis forlasita. Ĝi kadukiĝis kaj servis kiel brikoliverejo al aliaj domoj.

En la 1625-a jaro unuafoje menciitis la nomo Greifenstein.

Post malgrandaj restaŭradlaboroj en 1821 komenciĝis en 1860 la alikonstruo de la palaca ruino al gastejo kun salono.

Burggemeinde kaj sekvintaj amikaroj[redakti | redakti fonton]

En 1900 fondiĝis la Burggemeinde, asocio de amikoj de la burgo, przizorganta inter 1925-27 la kompletigon de la palaca konstruaĵo. En 1927/28 oni starigis kun la Vertreter-Convent (VC) kaj la Verband der Turnerschaften (asocio de akademiaj sport- kaj politikkluboj) la belfridon. Ĝi estu belvidturo kaj samtempe (teretaĝe) monumento por la falintoj de la Unua mondmilito. Post 1945 la Burggemeinde ĉesigis la agadojn kaj uzitis la burgo kiel feria hejmo por infanoj, kio malhelpis al ĝia evoluo el monumentprotektada vidpunkto.

Ekde 1965 la amikaro Freundeskreis Burgruine Greifenstein prizorgis la burgan komplekson kaj organizis ofte etajn restaŭradojn. Post kelkaj jaroj naskiĝis tiel ege ŝatata ekskurscelo supre de Bad Blankenburg. Inter 1978-90 intensiviĝis la renoviglaboroj.

En 1990 fondiĝis la societo Greifenstein-Freunde Bad Blankenburg e.V.. Ĝi financiĝas per modestaj enirkotizoj, festoj de Valpurgaj noktoj kaj adventaj aranĝoj. Krome ebligas la oficejo pri civila stato geedziĝojn surburge. Organo aperanta ĉiun triun monaton estas la Greifenstein-Bote.

Gastejo[redakti | redakti fonton]

La gastejo en la eksa palaco de la ĉefa burgkonstruaĵo komenciĝis tre modeste en 1850 per vendo de ŝmiritaj bulkoj kaj botelbiero. Hodiaŭ ĉ. 30 lokoj estas je la dispono por malsatuloj - kaj en la reĝo-Günther-salonego eblas aranĝi festojn por pli ol 80 personoj.

Falkdresado[redakti | redakti fonton]

De pasko ĝis la fino de oktobro eblas partopreni la spektaklon de la falkistoj, ĉiutage. Oni prezentas la flugon de la birdoj. La vizitantoj povas science informiĝi pri la ĉasfalkoj, akciptroj ktp. kaj aŭdaculoj eĉ mem startigas la aglojn disde la propra brako.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

H. E. Müllerott: Geschichte des Schlosses Blankenburg, Arnstadt 1840 (1996), Thüringer Chronik-Verlag, ISBN 3-910132-44-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]