Gräfenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gräfenthal
Blazono
Gräfenthal (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Gräfenthal in SLF.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°32′N 11°18′O  /  50.533°N, 11.3°O / 50.533; 11.3 (Gräfenthal)Koordinatoj: 50°32′N 11°18′O  /  50.533°N, 11.3°O / 50.533; 11.3 (Gräfenthal)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 36,45 km²
Loĝantaro 2035 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036703
Poŝtkodo 98743
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073028
Subdivido 8 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Henry Bechtoldt
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
Oficiala retejo http://www.graefenthal.de
v  d  r
Information icon.svg

Gräfenthal [GRE:fntal] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge (en Esperanto "komunumaro Ardeza Montaro"). Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 2 035 loĝantojn.

Situanta idilie inter la Rennsteig, fama malnova kaj frekventatega migradopado en Turingio kaj Bavario, kaj la altaĵoj de Saalfeld, la komunumo historie elstaras. Ĉar super la urbeto troviĝas la Kastelo Wespenstein, la iama rezidentejo de la marŝaloj de Pappenheim.

La iama lernejo, malantaŭe la paroĥa preĝejo

Pri la alternaj historiaj epokoj de la pli ol 650-jara urbeto informas la regiona muzeo en la turaj arkaĵoj de la urba paroĥa preĝejo de Sankta Maria.

Multaj migradopadoj invitas la turistojn al la ĝuo de la ĉirkaŭaĵaj - ne nur pejzaĝaj! - atrakcioj, ekz. la vizitebla muzea minejo Morassina - kie ekspluatiĝis vitriolo - ĉe Schmiedefeld (Lichtetal) aŭ la kastelo Lauenstein en Supra Frankonio.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Hejmpaĝo de la muzea minejo kaj centro de sanigaj galerioj Morassina [1]
La kastelo Wespenstein