Rennsteig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La itinero de la migradvojo.

La vojo kun la nomo RENNSTEIG estas fame konata migradopado sur la kresto de la Turingia Arbaro.

Estante 168km longa, tiu ege ŝatata migradopadego komencas en Hörschel apud Eisenach ĉe la rivero Werra kaj finiĝas en Blankenstein.

La unua mencio fariĝis en 1330 kiel limvojo inter Turingujo kaj Frankonio.

Konata estas la kanto Rennsteiglied (teksto: Karl Müller, melodio: Herbert Roth en 1951), la neoficiala himno de la Libera Ŝtato de Turingujo. Antaŭe skribis jam Joseph Victor von Scheffel poemon pri la Rennsteig-pado[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La poemo de Scheffel.