Eisenach
Eisenach [AJzenaĥ] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Werra.
Faktoj[redakti | redakti fonton]
- Situo: 50°59' NO, 10°19' OR
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 44.400 (en 2000)
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Industrio[redakti | redakti fonton]
En Eisenach oni produktas maŝinojn, tekstilaĵojn, elektronikaĵojn, aŭtojn.
Vidindaĵoj kaj historio[redakti | redakti fonton]
La plej konata vidindaĵo estas memkompreneble la kastelo Wartburg. Krome ne neglektu dum vizito la romanikstila Preĝejo Sankta Nikolao, la malfrugotika Georgo-kirko (kie estas statuo de Johann Sebastian Bach) kaj la Kastelo Klemda de 1260.
Vizitindaj estas ankaŭ la Luther-domo kie pasigis Marteno Lutero verŝajne parton de sia junaĝo, la Bach-domo, la Muzeo Reuter-Wagner, la Muzeo en la Dominikana kirko, la Urba kastelo kaj la Teĉambro en la kartuzia ĝardeno. En la urbocentro troviĝas belaj aroj da mezepokaj konstruaĵoj. Teknikemuloj vizitu la aŭtomuzeon Aŭtomobila mondo Eisenach. Pri la iĝo de germana nacia ŝtato en la 19-a jarcento rakontas sur la monteto situanta Monumento de la studentaj korporacioj. En 1817 oni festis la Wartburgfeston. La urbocentra Kastelo Charlottenburg malkonstruitis en 1908.
Jen la kompleta listo de vizitindaj aferoj, historiaĵoj - sed ne nur:
- Aŭtomobila mondo Eisenach
- Azenstacio ĉe Wartburg
- Bach-domo
- Elizabetputo ĉe Wartburg
- Hellgreven-korto
- Kapelo Sankta Klemento
- Kastelo Berteroda
- Kastelo Fischbach
- Kastelo Neuenhof
- Kirko Sankta Anno
- Kirko Sankta Georgo
- Kirko Sankta Kruco
- Kirko Sankta Nikolao
- Landa Teatro Eisenach
- Luther-domo
- Mario-placo kun pereinta Mario-katedralo
- Malsupra kastelo (Stedtfeld)
- Monumento de la studentaj korporacioj
- Muzeo Dominikana kirko
- Muzeo Reuter-Wagner
- Muzeo Urba kastelo
- Palaco Bechtolsheim
- Teĉambro en la kartuzia ĝardeno
- Thüringer Museum Eisenach
- Wartburg
Historio kaj socialdemokratia lulilo[redakti | redakti fonton]
Turingiaj landografoj fondis la urbon en la 12-a jarcento. Estinte ĝis 1498 rezidejo de negrava grafolando, Eisenach inter 1596 kaj 1741 plurfoje por pli longa daŭro funkciis kiel rezidloko de la dinastio Wettin. Poste la urbo ekregatis de la domo de Saksio-Weimar.
En 1869 August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht fondis tie ĉi la partion Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP).
La partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]
Zu Eisenach gehören die Ortsteile
- Berteroda, kun la Kastelo Berteroda
- Hötzelsroda
- Madelungen
- Neuenhof-Hörschel
- Neukirchen
- Stedtfeld, kun la Malsupra kastelo
- Stockhausen
- Stregda
- Wartha-Göringen
Tiuj komunumopartoj posedas proprajn lokokonstituciojn. Neuenhof kaj Hörschel, kaj Wartha kaj Göringen estas kunigitaj al po unu loko.
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Marburg, Germanio ekde 1988
Sedan, Francio ekde 1991
Waverly, Usono ekde 1992
Skanderborg, Danio ekde 1993
Mahiljou, Belarusio ekde 1996
Homoj rilataj al la urbo[redakti | redakti fonton]
- Christian Franz Paullini
- Ernst Abbe
- Harry Lange
- Hermann Trebelius
- Johann Sebastian Bach
- Johannes Rothe