Azenstacio ĉe Wartburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉe la azena stacio en Eisenach

La Azena stacio (germane: Eselstation, Eselei) ĉe Wartburg en Eisenach, Germanujo, estas la tradicia atendejo de azenoj kiu dum la printempa kaj somera sezonoj servas kiel grava turisma allogaĵo ĉe la ĉefa alirejo al Wartburg-kastelo. Tre proksimas ankaŭ la Elizabetputo.

Jam ekde la 1900-aj jaroj turistoj, normale infanoj, rajtas rajdi ĉ. 400 metrojn supren; al ilia dispono estas inter 8 kaj 10 azenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bildkarto (ĉ. 1920).
La t.n. ĉambro de la azenpelisto en la kastelo.
Ĉe la turniĝplaco de la fiakroj, 1960.

La prapatroj de la nunaj vartburgaj azenoj servis dum pli ol 800 jaroj kiel vartransportiloj je provizo de la burgo per trinkakvo, brulligno, nutraĵoj kaj konstrumaterialoj.

Apud la studadĉambro de Marteno Lutero estas enburge la ĉambro de la azenpelanto, tre eta loko kun lito por la propra azentransportulo de la burgo. Delonge ankaŭ la apudloĝantoj de la pado Ehrensteig en la ajzenaĥa okcidenta urbo responsis pri la ĉiutagaj servoj disde kaj al Wartburg. Rekompence ili ĝuis liberiĝon de impostpaga devo.

Sed ĉ. la jaro 1880-a la kulmino de la azentransportoj jam komencis malgravi kaj anstataŭ utiligitis droŝkoj, ĉaroj kaj persontransportiloj trenitaj per ĉevaloj. Por povi mastri la kreskantan nombron da vizitantoj vartburgaj kaj iliajn dezirojn pripensitis eĉ la instalo de funikularo ĝis la hotelo je la pinto.[1] Tiam la ajzenaĥaj urbgvidantoj ofertis azenojn por rajdado disde la valo mem ĝis la burgopinto. La gastoj bezonis por tia komforta veturo surazendorsa ne tute 30 minutojn. Startoj estis ekz. disde la ĉefa bazarplaco apud la Georgo-kirko aŭ disde la Kartuziaj ĝardenoj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Post la sukceso de kaleŝoj, fiakroj kaj aŭtomobiloj, la longa versio de transporto perazena disde la valo ĝis Wartburg-kastelmonto ĉesis. Ja restis la preno de azeno fare de infanoj, kiun metion la familio Hölzer el Ehrensteig-regiono organizas jam dum kvar generacioj; sekve ili iĝis tre konata ajzenaĥa entrepreno vole nevole.[2]

La nomoj tradiciaj por la azenoj estas: Moritz, Liesel, Moni, Lore, Rosi, Anja, Sonja, Conny kaj Peter. Ili pacience atendas sian deĵoron sub latapartaĵo ĉe Warburg-aleo. [3]

Ĉe la informejo vartburga oni eĉ povas aĉeti al si propran grizan vartburgan azenon el pluŝo kiu perfektas ankaŭ kiel vojaĵmemoraĵo aŭ donaco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Petra Schall: Eselei. Die Wartburgesel und ihre Geschichte. En: Kleine Schriftenreihe der Wartburgstiftung. Nr. 2. Druckhaus Dierichs Kassel, Eisenach, p. 32
  • Ulrike Frank: Mit dem Esel auf die Wartburg. Geschichten und Anekdoten aus dem alten Eisenach. Wartberg, 2007, ISBN 978-3-8313-1803-2, p. 79
  • Heinrich Weigel: Wanderungen um Eisenach. En: Eisenach Information (Hrsg.): Eisenacher Schriften zur Heimatkunde. Kajero 7. Eisenach 1979, p. 88

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eĉ nunaj planoj fari similaĵon (lifton, rulŝtuparon ktp.) por plifaciligi la lastan kilometron devige piede irotan reĵetitis pro timo de foriĝo el la listo de la mondaj heredaĵoj de Unesko ...
  2. Wartburg-Esel nun in vierter Generation, el surreta magazimo vartburgdistrikta de 2007
  3. Auszubildende an der Eselstation, 2005

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eselstation en la germana Vikipedio.

50.96871944444410.307438888889