Marburg
Marburg | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35037 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 77 845 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 628 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 49′ N, 8° 46′ O (mapo)50.8166666666678.7666666666667Koordinatoj: 50° 49′ N, 8° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 186 m [+] | ||
Areo | 123,91 km² (12 391 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Marburg [maburk] estas pitoreska germana urbo apud la rivero Lahn - en la federacia lando Hesio kaj ties distriktaro Gießen. La urbo estas la administra centro de la distrikto Marburg-Biedenkopf.
La loka esperantistaro ĉiujare okazigas la renkontiĝon KISO.
Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro).
Iom da statistiko[redakti | redakti fonton]
Loĝantaro: proksimume 75.000
Situo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR
Alteco: averaĝe 180 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

- Elizabeta preĝejo (preĝejo el la 13-a jarcento)
- Mineralogisches Museum (mineralogia muzeo)
- Universitato (fondita en la jaro 1527)
- Kastelo (13-a ĝis 15-a jarcento)
Famaj personoj rilataj al Marburg[redakti | redakti fonton]
- Sankta Elizabeto de Hungario - patronino de la urbo
- Emil von Behring - Nobel-premiito pri medicino
- Gottfried Benn - poeto, precipe lirikisto
- la Fratoj Grimm
- Filipo la 1-a (Hesio), landgrafo
- Miĥail Lomonosov
- Eobanus Hessus
- Boris Pasternak - rusa poeto, Nobel-premiito
- Carl Robert, klasika filologo
- Alfred Wegener - kreinto de la teorio pri la moviĝo de la kontinentoj, de la platotektoniko
- Christian Wolff - (1679 - 1754) profesoro, kreis la bazon de la germanlingva filozofia terminologio
- Paul von Hindenburg - en la preĝejo de Sankta Elizabeta troviĝas la tombo de la prezidento de Vajmara Respubliko
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Poitiers (Francio), ekde 1961
Maribor (Slovenio), ekde 1969
Sfakso (Tunizio), ekde 1971
Eisenach (Germanio, Turingio), ekde 1988
Northampton (Britio) ekde 1992
Sibiu (Rumanio), ekde 2005
Esperanto en Marburg[redakti | redakti fonton]
Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la jam supre menciita Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (germane)
- paĝoj de la urba universitato, germanlingvaj
- La Esperanto-Grupo de Marburg
|