Miĥail Lomonosov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Lomonosov
M.V. Lomonosov by L.Miropolskiy after G.C.Prenner (1787, RAN).jpg
Persona informo
Михайло Васильевич Ломоносов
Naskiĝo 8-an de novembro 1711 (1711-11-08)
en Lomonosovo
Morto 4-an de aprilo 1765 (1765-04-04) (53-jara)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro kancero [#]
Tombo Lazarev Cemetery [#]
Etno Rusoj [#]
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Universitato de Marburg • Slavic Greek Latin Academy • Kyiv-Mohyla Academy • Academic University at the St. Petersburg Academy of Sciences • Universitato de Marburg [#]
Subskribo Miĥail Lomonosov
Familio
Patro Vasily Dorofeyevich Lomonosov [#]
Patrino Elena Ivanovna Sivkova [#]
Edz(in)o Elisabeth Christine Zilch [#]
Infanoj Yelena Lomonosova [#]
Profesio
Okupo astronomogeologofizikistokemiistolingvisto • poeto • verkistohistoriistofilozofoinventistoartistomozaikistogeografo • universitata instruisto • matematikisto • politikisto • pentristo • sciencistotradukisto [#]
Laborkampo natura historiokemiofizikomineralogiohistoriofilologiometalurgiofilozofio [#]
Doktoreca konsilisto Johann Friedrich Henckel • Christian Wolff [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Miĥail Vasiljeviĉ LOMONOSOV (ruse: Михаи́л Васи́льевич Ломоно́сов [mʲɪxɐˈil vɐˈsʲilʲjɪvʲɪtɕ ləmɐˈnosəf] naskiĝis la 19-an de novembro, 1711, mortis la 15-an de aprilo, 1765) estis rusa sciencisto, poeto kaj tutfakulo.

Lomonosov naskiĝis en Denisovka, regiono Arĥangelsk. Post studado en Peterburgo kaj la germanaj urboj Marburg kaj Freiberg li en la jaro 1745 fariĝis profesoro pri kemio en la Peterburga Akademio de Sciencoj.

La scienca agado de Lomonosov estis ege ampleksa: Li priesploris ĉiujn kampojn de la natursciencoj, estis elstara filozofo, historiisto kaj ankaŭ lingvisto. Per sia rusa gramatiko (Rossijskaja grammatika) kaj aliaj lingvoteoriaj traktatoj li kreis la bazon por la moderna rusa literaturlingvo. Lia beletra verkaro influis i.a. al Aleksandr Puŝkin. Li mortis en Sankt-Peterburgo.

En 1745 li kaŭzis veran revolucion, kiam li estis la unua, kiu komencis prelegi en la rusa anstataŭ la latina, kiel kutime. Tiucele li devis elpensi multajn vortojn en la rusa lingvo por priskribi diversajn sciencajn konceptojn kaj enkonduki fremdajn terminojn en ĝin. Ne vane Lomonosov estis nomata "nia unua universitato". En 1755 Lomonosov fondis la Moskvan Universitaton.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Veĉernee razmyŝlenie o boĵiem veliĉestve (poemoj, 1748)
  • Tamira i Selim (tragedio, 1750)
  • Oda na vzjatie Ĥotina (odo, 1751)
  • Demofont (tragedio, 1752)
  • Rossijskaja grammatika (gramatiko, 1757)
  • Predislovie o polze knig cerkovnyĥ v russkom jazyke (traktato, 1757)
  • Petr Velikij (eposo nefinita, 1760/61)
  • Pismo o pravilaĥ rossijskogo stiĥotvorstva (traktato, verk. 1739, eld. 1778)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]