Rusia Akademio de Belartoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusia Akademio de Belartoj
arta lernejo • rekonilo
Informoj
fondodato la 6-an de novembro 1757
fondinto(j) Ivan Ŝuvalov vd
Situo
Geografia situo 59° 56′ 15″ N, 30° 17′ 24″ O (mapo)59.937530.29Koordinatoj: 59° 56′ 15″ N, 30° 17′ 24″ O (mapo)
lando Rusia Imperio
urbo Sankt-Peterburgo
Rusia Akademio de Belartoj (Sankt-Peterburgo)
Rusia Akademio de Belartoj (Sankt-Peterburgo)
DEC
Rusia Akademio de Belartoj
Rusia Akademio de Belartoj
Rusia Akademio de Belartoj (Eŭropa Ruslando)
Rusia Akademio de Belartoj (Eŭropa Ruslando)
DEC
Rusia Akademio de Belartoj
Rusia Akademio de Belartoj
Map
Rusia Akademio de Belartoj
vdr
konstruaĵo de la Akademio en St.Peterburgo

Rusia Akademio de Belartoj (ruse Российская Академия художеств) estas universitato de Rusio. Unu filio: La Ŝtata Akademia Instituto de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo nome de Ilja Repin funkcias en Sankt Peterburgo, la dua - La Ŝtata Akademia Instituto de Belartoj nome de Vasilij Surikov funkcias en Moskvo. Strukturo de la Akademio inkluzivas kelkajn ceterajn organizaĵojn (ekz. St.Peterburga Gisejo).

Evoluado[redakti | redakti fonton]

Ideon pri fondo de akademio de belartoj eldiris ankoraŭ caro Petro la Unua fine de la 17-a jarcento. Tamen nur la 6-an de novembro 1757, kiam reĝis imperiestrino Elizabeta aperis decido de la Senato de la Rusia Imperio pri ĝia establo. Estis akceptita iniciato de famaj rusoj - grafo Ivan Ŝuvalov kaj sciencisto Miĥail Lomonosov. I.a. ankaŭ laŭ ties iniciato estis establita antaŭe Moskva Universitato. Pro granda monofero de Ivan Ŝuvalov estis invititaj la eŭropaj profesoroj kaj luitaj necesaj ejoj por instruado. Ankaŭ la grafo donacis sian abundan kolekton de belartaĵoj.

Ekde 1764 ĝis 1788 laŭ ordono de imperiestrino Ekaterina la Dua oni konstruadis la palacon en Sankt Peterburgo por la akademio. La projekton faris kaj realigis Jean-Baptiste Vallin de La Mothe kaj Aleksander Kokorinov. Ankaŭ ili plibeligis la kajon de Neva rivero, kie situas la konstruaĵo.

Tie ĝi sukcese funkciadis ĝis 1917 kiel Imperiestra Akademio de Belartoj. Dum ekzistado de Sovetunio ĝi nomiĝis Akademio de Belartoj de USSR. Ekde 1992 ĝi nomiĝas Rusia Akademio de Belartoj.

Kelkaj Diplomitoj[redakti | redakti fonton]

pentristoj[redakti | redakti fonton]

skulptistoj[redakti | redakti fonton]

arkitektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]