Vasilij Surikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Ivanoviĉ
memportreto 1885
memportreto 1885
Persona informo
Naskiĝo 24-a de januaro 1848
en Krasnojarsk
Morto 19-a de marto 1916
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Edz(in)o Q122096281
Infano Olga Surikova
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Konkerante neĝan urbeton
Suvorov Crossing the Alps in 1799
bojarino Feodosija Morozova
Morning of the Execution of the Streltsy
vdr

Vasilij Ivanoviĉ SURIKOV (ruse Василий Иванович Суриков) estas granda rusa pentristo, kies fako ĉefe estis la historio de Rusio. Li naskiĝis la 24-an de januaro 1848[1] en siberia urbo Krasnojarsk, mortis la 19-an de marto 1916[1] en Moskvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Prauloj de lia patro Ivan Vasiljeviĉ Surikov ( ? - 1859) kaj lia patrino Praskovia Fjodorovna Torgoŝina (1818 - 1895) estis denaske kozakoj, kiuj venis en Siberion kune kun hetmano Ermak meze de la 16-a jarcento, por konkeri tieajn landojn.

Pasio al pentarto aperis dum junaĝo de Vasilij, kiam li lernis en loka lernejo. Post ĝia fino li devis komenci perlabori, ĉar lia patro mortis en 1859 kaj necesis iel ajn subteni la familion. Li okupis saman laborlokon en la gubernia kancelario. Tie liajn pentraĵojn ekvidis tiama guberniestro P. Zamjatin, kiu klare komprenis talenton de la junulo. Danke al lia protekto kaj mono de loka entreprenisto P. Kuznecov Vasilij sukcese studis en peterburga Akademio de Belartoj ekde 1869 ĝis 1875 sub gvido de fama pentristo, profesoro P. Ĉistjakov. Pro siaj verkoj li tie gajnis kvar prestiĝajn arĝentajn medalojn.

Kune kun ceteraj pentristoj Vasilij ekde 1876 laboris en moskva katedralo de Kristo Savinto, kie li ornamis kvar freskojn pri la ekumenaj konsilioj.

En 1881 Surikov membriĝis al la rusa kolegaro de la moveblaj artaj ekspozicioj (Peredviĵniki). En 1883 Paŭlo Tretjakov aĉetis lian pentarĵon "Menŝikov en Berezov" por sia galerio. Pago estis sufiĉa por efektivigo de la vojaĝo al kelkaj eŭropaj landoj, kie Surikov konatiĝis kun verkoj de iuj famaj pentristoj.

Dum ses jaroj (1881 - 1887) Vasilij Surikov laboris pri unu el siaj ĉefverkoj, pentraĵo "Bojarino Morozova". En ĝi temas pri la tragika periodo de la rusa historio nomata "Raskol" (t.e. skismo). Feodosija Morozova estis arda adeptino de malnovritaneco, pro kio ŝin caro Aleksio multe persekutis kaj malliberigis. Rezulte ŝi mortis en 1675 pro malsato. Surikov longe turmentiĝis pro foresto de konvena tipo de la protagonistino. Por tio ĉi feliĉe taŭgis lia onklino Audotia Torgoŝina.

Ekde 1893 Surikov estis membro de Peterburga Akademio de Belartoj, en kiu li antaŭe studis. Li multe subvenciis junajn pentristojn. En 1910 li iniciatis fondi en Krasnojarsko lernejon por ili.

Ekde 1878 Surikov estis edziĝinta al francino Elizaveta Aŭgustovna Ŝare, kiu travivis nur tridek jarojn (1858 - 1888). Ŝi naskis du filinojn Olga (1878 - 1958) kaj Helena.

Vasilij Surikov mortis pro kormalsano la 19-an de marto 1916 kaj estas sepultita en moskva Vaganjkovo tombejo apud lia edzino. Du liaj pranepoj Nikita Miĥalkov kaj Andrej Konĉalovskij estas famaj rusaj kinoreĝisoroj kaj aktoroj.

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Sukcese funkcias ekde 1939 Moskva Ŝtata Akademia Arta Instituto nome de Vasilij Surikov.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Biografio de Василий Иванович Суриков (ruse) (2014-09-04). Arkivita el la originalo je 2014-09-03. Alirita 2010-08-22.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]