Andrej Konĉalovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Konĉalovskij
Persona informo
Андрей Сергеевич Кончаловский
Naskonomo Andron Sergheievici Mihalkov
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1937 (1937-08-20) (86-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj germanarusaangla vd
Ŝtataneco SovetunioUsonoRusioFrancio vd
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de KinematografioCentra muziklernejo ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio • Academic Music College of the Moscow Conservatory • Moskva Ĉajkovskij Konservatorio vd
Familio
Dinastio Mikhalkov vd
Patro Sergey Mikhalkov vd
Patrino Natalia Konchalovskaïa vd
Gefratoj Nikita Mikhalkov vd
Edz(in)o Julia Vysotskaya • nekonata valoro • Natalya Arinbasarova • Viviane Godet • nekonata valoro vd
Infanoj Yegor Konchalovsky vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristoaktoroteatra reĝisoro • memuaristo • televida produktoro • teatra produktoro • publikigistoimpresario • reĝisoro vd
Aktiva dum 1960– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrej KONĈALOVSKIJ aŭ Andrej Sergejeviĉ Miĥalkov-Konĉalovskij (en rusa: Андрей Сергеевич Михалков-Кончаловский; denaske Andrej Sergejeviĉ Miĥalkov; 20a de Aŭgusto, 1937) estas soveta kaj rusa filmisto, teatra reĝisoro, kaj scenaristo.[1] Li ricevis la Ordenon "Por la Merito de la Patrujo", la Nacian Ordenon de la Honora legio, estis Oficiro de la Ordre des Arts et des Lettres, Kavaliro de la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko kaj Popola Artisto de la RSFSR. Lia patro estis la verkisto Sergej Miĥalkov.

La verkaro de Konĉalovskij enhavis teatrecajn filmojn, televidajn filmojn, kaj teatrajn produktaĵojn kaj en Rusio kaj en Usono. Li estis ofta kunlaboranto de Andrej Tarkovskij ekkariere, kaj en la listo de liaj reĝisoritaj filmoj estas Onklo Vanja, Sibiriada, Maria's Lovers, Runaway Train, Tango & Cash, Ближний круг, Kuroĉka Rjaba, Dom durakov, Belje noĉi poĉtalona Alekseja Trjapicina, kaj Raj. Li reĝisoris ankaŭ la serieta adaptaĵo de Odiseado. Lia verkaro ricevis nombrajn prmiojn, kiel la Granda Premio Speciala de la Ĵurio de la Festivalo de Cannes, la premio FIPRESCI Award, du Arĝentaj Leonoj de la Festivalo de Venecio, tri Oraj Agloj, kaj la premio Primetime Emmy.

Inter liaj verkoj menciindas 35 filmoj, 4 kurtoj, 5 televidaj filmoj, du muzikfilmoj, 11 teatraĵoj, 5 operoj kaj verkoj kaj scenaroj por tiom diversaj laboroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]